La kuragha tajloreto

Tajloreto sidis en somera mateno sur sia tablo che la fenestro kaj ghoje kudris per chiuj fortoj. Li ekvidis virinon, kiu pasis la straton kaj kriis:

"Bona marmelado malkara! Bona marmelado malkara!"

Tio sonis agrable en la oreloj de la tajloreto, li elrigardis tra la fenestro kaj vokis:

"Chi tien, chi tie vi trovos achetanton."

La virino suriris la trian etaghon kun sia peza korbo al la tajloreto kaj devis dismeti antau li chiujn siajn potojn. Li rigardis chiujn, levis al la nazo kaj fine diris:

"Chi tiu marmelado shajnas al mi bona, pesu al mi du uncojn, ech ghis duono da funto, se vi volas."

La virino, kiu esperis vendi multe, donis al li, kion li postulis, kaj foriris kolere murmurante.

"Nun benu Dio la marmeladon kaj donu al mi sanon kaj fortojn," ekkriis la tajloreto, prenis panon el la shranko, tranchis pecon tra la tuta bulo kaj surshmiris la marmeladon. Li metis la pecon apud si, daurigis la kudradon kaj pro ghojo faris pli kaj pli grandajn stebojn. Dume la odoro de la dolcha marmelado levighis al la muro, kie mushoj sidis amase, kaj allogis ilin al la pano.

"Kiu invitis vin?" demandis la tajloreto kaj forpelis la trudemajn gastojn. Sed la mushoj, kiuj ne komprenis Esperanton, ne sole ne cedis, sed venis en pli kaj pli granda nombro. Ekkoleris la tajloreto, prenis chifonon kaj senkompate batis la mushojn kriante:

"Atendu, mi regalos vin."

Post la granda batalo li kalkulis la mortbatitajn malamikojn: ili estis sep kaj chiuj etendis la piedetojn.

"Jen kia bravulo vi estas!" li diris al si mem admirante sian kuraghon. "La tuta urbo devas tion ekscii."

Rapide li faris por si zonon kaj brodis sur ghi per grandaj literoj:

"Sep per unu bato."

"Sed la urbo ne sufichas," li daurigis, "la tuta mondo devas scii," kaj lia koro shancelighis en lia brusto kiel vosto de shafideto.

La tajloro surmetis la zonon kaj decidis iri en la vastan mondon, char li opiniis, ke lia laborejo estas tro malgranda por lia kuragho. Antau la foriro li serchis en la tuta domo ion, kion li povus kunporti, sed trovis nur fromaghon kaj metis ghin en la poshon. Antau la pordo li rimarkis birdon, kiu implikighis en arbeto, kaj prenis ankau ghin. Li brave ekmarshis; li estis malpeza kaj lerta kaj ne sentis lacecon. La vojo kondukis lin sur monton, kaj kiam li atingis la supron, tie sidis giganto kaj komforte chirkaurigardis. La tajloreto kuraghe proksimighis, alparolis lin kaj diris:

"Bonan tagon, kamarado; jen vi sidas kaj rigardas la vastan mondon. Mi nun iras tien serchi felichon. Chu vi volas akompani min?"

La giganto malestime ekrigardis la tajloron kaj diris:

"Vi chifono, vi mizera estajho!"

"Atendu iom," respondis la tajloreto, malbutonumis la surtuton kaj montris al la giganto la zonon:

"Legu chi tion kaj vi scios, kiu mi estas."

La giganto legis:

"Sep per unu bato," pensis, ke la tajloro mortigis tiom da homoj kaj iom ekrespektis la malgrandan personon. Sed por lin provi, li prenis shtonon en la manon kaj tiel forte premis ghin, ke akvo elgutis.

"Faru la samon, se vi havas forton," diris la giganto.

"Nenion plu? Tio estas infana ludo por mi," diris la tajloro, prenis la fromaghon el la posho kaj premis tiel, ke la suko elfluis.

"Chu iom pli bone farita?" li diris. La giganto ne sciis, kion diri, kaj ne povis kredi, ke tia hometo estas tiel forta.

Li prenis alian shtonon kaj jhetis tiel alten, ke oni apenau povis ghin vidi:

"Nun, vi hometo, faru la samon."

"Bone jhetita," diris la tajloro, "sed la shtono devis refali teren; mi jhetos mian tiel, ke ghi ne revenos."

Li prenis la birdon el la posho kaj jhetis en la aeron. La birdo, ghoja pro la liberigho, forflugis kaj ne revenis.

"Kiel tio plachas al vi, kamarado?" demandis la tajloro.

"Vi bone jhetas," diris la giganto, "sed nun ni vidos, chu vi povas porti pezan sharghon."

Li kondukis la tajloron al grandega dehakita kverko kaj diris:

"Se vi estas sufiche forta, helpu min porti la arbon el la arbaro."

"Volonte," respondis la malgranda viro, "prenu nur la trunkon sur la shultron, mi levos kaj portos la brancharon, ghi ja estas plej peza."

La giganto prenis la trunkon sur la shultron, la tajloro eksidis sur brancho, kaj la giganto, kiu ne povis sin turni, devis porti la tutan arbon kaj la tajloron kiel aldonon. La ruzulo estis ghoja kaj gaja, fajfis la kanteton: "Tri tajloroj rajdis el la pordego," kvazau la shargho estus por li infana ludo. La giganto portis la pezan arbon iom da tempo, fine li ne povis plu iri kaj ekkriis:

"Auskultu, mi devas jheti la arbon."

La tajloro rapide desaltis, chirkauprenis la arbon per ambau manoj, kvazau li portus ghin, kaj diris al la giganto:

"Tiel granda vi estas kaj ne povas porti arbon?"

Ili daurigis la vojon kune kaj kiam ili venis al cherizarbo, la giganto fleksis la supron de la arbo, kie estis plej maturaj fruktoj, metis ghin en la manon de la tajloro, por ke li manghu.

La tajloro estis tro malforta por teni la arbon kaj kiam la giganto ellasis ghin, la supro levante sin kunportis la tajloron en la aeron. Li falis teren sendifekta, kaj la giganto demandis:

"Kion tio signifas? Chu vi ne havas sufiche da fortoj por teni tian vergeton?"

"La fortoj ne mankas al mi, kiu mortigas sep per unu bato. Mi saltis trans la arbon, char tie malsupre la chasistoj pafas en arbetajhon. Saltu same, se vi povas."

La giganto provis, sed ne povis transsalti kaj restis inter la branchoj; la tajloro ree estis venkinto.

La giganto diris:

"Se vi estas tiel brava, venu en nian kavernon kaj pasigu che ni la nokton."

La tajloro konsentis kaj sekvis lin. Kiam ili venis en la kavernon, tie sidis kelke da gigantoj che la fajro; chiu tenis en la mano rostitan shafon kaj manghis. La tajloreto chirkaurigardis kaj diris:

"Multe pli vaste estas chi tie, ol en mia laborejo."

La giganto montris al li liton kaj invitis lin dormi sur ghi. La lito estis tro granda por la tajloro, li ne kushighis, sed enrampis en angulon. Noktomeze la giganto pensante, ke li jam dormas, prenis grandan feran stangon kaj per unu bato disrompis la liton. Li estis certa, ke li mortigis la vireton. Frumatene la gigantoj iris en la arbaron kaj tute forgesis pri la tajloro. Kiam li venis al ili gaje kaj kuraghe, ili ektimis, ke li mortigos ilin chiujn, kaj forkuris galope.

La tajloreto daurigis la vojon, la nazo chiam antauen. Post longa migrado li venis en la korton de regha palaco, kaj char li sentis sin laca, li kushighis en la herbo kaj ekdormis. Kiam li kushis tie, venis homoj, rigardis lin de chiuj flankoj kaj legis sur la zono:

"Sep per unu bato."

"Ah," diris ili, "kion volas chi tiu milita heroo che ni dum paco? Li estas kredeble potenca sinjoro."

Ili iris al la regho kaj raportis dirante, ke tia homo povus esti tre utila kaj ke oni devas varbi lin por chia prezo. La konsilo plachis al la regho kaj li sendis korteganon al la tajloro por proponi al li militan servadon. La sendito staris che la dormanto, atendis, ghis li malfermis la okulojn kaj etendis la membrojn, kaj faris la proponon.

"Ghuste por tio mi venis chi tien," respondis la tajloro, "mi estas preta servi che via regho."

Oni akceptis lin kun honoroj kaj donis apartan loghejon. La militistoj enviis la tajloron preferante vidi lin mil mejlojn de la urbo.

"Kio okazos," interparolis ili, "se ni ekmalpacos kun li? Li mortigos sep per unu bato, neniu el ni restos vivanta."

Ili decidis chiuj iri al la regho kaj peti eksighon:

"Ni ne povas resti kun homo, kiu faligas sep per unu bato."

La regho ekmalghojis, ke li estas perdonta chiujn siajn fidelajn servistojn pro unu. Li estus preferinta neniam ekvidi lin kaj volis liberighi de li, sed li ne kuraghis eksigi la tajloron, timante, ke li mortigos lin kaj la tutan popolon kaj mem eksidos sur la trono. La regho longe meditis kaj fine li trovis rimedon. Li sendis al la tajloro jenan proponon, kiel al granda heroo: en unu el la arbaroj de la regno vivas du gigantoj, kiuj ruinigas la landon per rabado, mortigoj kaj brulkrimoj. Neniu povas proksimighi al ili sen danghero por sia vivo. Se li venkos kaj mortigos la gigantojn, la regho donos al li sian solan filinon kiel edzinon kaj duonon da regno kiel doton. Cent kavaliroj akompanos kaj helpos lin.

"Jen io, kvazau kreita por vi," pensis la tajloro, "belan princinon kaj duonon da regno oni proponas ne chiutage."

"Bone," respondis li, "mi dresos la gigantojn kaj ne bezonas por tio la cent kavalirojn: kiu faligas sep per unu bato, tiun ne timigas du."

La tajloreto ekiris kaj la cent kavaliroj sekvis lin. Kiam li venis al la rando de la arbaro, li diris al la akompanantoj:

"Restu chi tie, miaj propraj fortoj sufichos kontrau la gigantoj."

Li salte eniris en la arbaron kaj chirkaurigardis dekstren kaj maldekstren. Post momento li ekvidis la gigantojn: ili kushis sub arbo, dormis kaj tiel ronkis, ke la branchoj fleksighis. La tajloro rapide kolektis shtonojn en ambau poshojn kaj surrampis la arbon. Tie li glitis sur branchon, kiu estis ghuste super la gigantoj kaj komencis jheti la shtonojn unu post alia sur la bruston de unu el la dormantoj. La giganto longe sentis nenion, sed fine li vekighis, pushegis sian kunulon kaj diris:

"Kial vi batas min?"

La alia respondis:

"Vi songhas, mi ne batas vin."

Ili ree ekdormis, kaj la tajloro jetis shtonon sur la alian.

"Kion tio signifas?" demandis chi tiu, "kial vi jhetas sur min?"

"Mi jhetas nenion," diris la unua kaj murmuris. Ili malpace disputis ankorau iom da tempo, sed char ili estis lacaj, ili kvietighis kaj iliaj okuloj fermighis. La tajloro rekomencis sian ludon, prenis la plej grandan el siaj shtonoj kaj per chiuj fortoj jhetis ghin sur la bruston de la unua giganto.

"Sufiche," li ekkriis, salte levighis kiel freneza kaj tiel alpremis la kunulon al la arbo, ke ghi skuighis. La alia malavare repagis la shuldon kaj ili ambau tiel ekfuriozis, ke ili elshiris arbojn kaj tiel longe batis unu la alian, ghis fine ambau samtempe falis senvivaj. La tajloro desaltis de la arbo kaj diris:

"Feliche estas, ke ili ne elshiris mian arbon, mi devus tiam salti sur alian, kiel sciuro; sed chu mi ne estas sufiche lerta!"

Li eltiris sian glavon, donis al ambau kelke da batoj sur la bruston, revenis al la kavaliroj kaj diris:

"La laboro estas finita, mi mortigis ambau gigantojn: ne facila estis la afero, ili elshiris arbojn por sin defendi, sed nenio helpas kontrau tiu, kiu kiel mi mortigas sep per unu bato."

"Chu vi ne estas vundita?" demandis la kavaliroj. "Tute ne!" respondis la tajloro, "mi ne perdis ech unu haron."

La kavaliroj ne volis kredi kaj rajdis en la arbaron: tie ili trovis la gigantojn dronantaj en la propra sango, kaj chirkaue kushis la elshiritaj arboj.

La tajloro postulis la promesitan rekompencon, sed la regho bedauris la promeson kaj ree meditis, kiel liberighi de la heroo.

Li diris:

"Antau ol vi ricevos mian filinon kaj la duonon de la regno, vi devas plenumi ankorau unu heroajhon. En la arbaro vivas unukornulo tre malutila, vi devas ghin kapti."

"Unukornulon mi timas ankorau malpli ol du gigantojn. Sep per unu bato estas mia devizo."

Li prenis shnuron kaj hakilon, iris en la arbaron kaj ordonis al siaj akompanantoj atendi ekstere. Li ne bezonis longe serchi, la unukornulo tuj aperis kaj kuris rekte kontrau la tajloro, kvazau por trapiki lin.

"Ne rapidu, ne rapidu, atendu iom," diris la tajloro kaj atendis, ghis la besto estis tute proksime; tiam li saltis lerte post arbon.

La unukornulo kuris per chiuj fortoj kontrau la arbon kaj penetrigis tiel forte la kornon en la trunkon, ke ghi ne povis eltiri ghin kaj estis tiamaniere kaptita.

"La birdo estas en kagho," diris la tajloro kaj forlasinte la kashejon post la arbo, metis la shnuron chirkau la kolo de la besto, per bato de la hakilo liberigis ghian kornon el la arbo kaj kiam chio estis en ordo, kondukis la unukornulon al la regho.

La regho ne volis ankorau doni al li la promesitan rekompencon kaj prezentis trian postulon: la tajloro devas antau la edzigho kapti malutilan apron, kiu vivas en la arbaro; la reghaj chasistoj helpos lin.

"Volonte," diris la tajloro, "tio estas infana ludo."

Li eniris en la arbaron sen la chasistoj, kaj ili estis tre kontentaj, char la apro tiamaniere akceptis ilin kelkfoje, ke ili tute ne deziris renkonti ghin. Kiam la apro lin ekvidis, ghi kuris kun shaumanta bushego montrante la akrajn dentojn kaj volis faligi lin, sed li saltis en apudan kapelon kaj tuj elsaltis eksteren tra supra fenestro. La apro penetris post li en la kapelon, sed li jam estis ekstere kaj brufermis la pordon. La kaptita besto estis tro peza kaj mallerta por elsalti tra fenestro. La tajloro alvokis la chasistojn, por ke ili vidu la kaptiton per la propraj okuloj, kaj li mem iris al la regho, kiu tiun chi fojon devis plenumi la promeson kaj doni al li la filinon kaj la duonon da regno. Se li estus sciinta, ke la heroo estas simpla tajloreto! La edzighon oni festis kun granda pompo kaj malgranda ghojo, kaj la tajloro farighis regho.

Post iom da tempo la juna reghino audis nokte, kiel shia edzo parolis en songho:

"Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, au vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj."

Shi komprenis, kia estis la deveno de la junulo, en la sekvinta tago plendis al la patro kaj petis, ke li liberigu shin de la edzo, kiu estas simpla tajloro. La regho konsolis shin kaj diris:

"Lasu nokte la dormochambron malfermita, miaj servistoj staros ekstere kaj, kiam li ekdormos, ili eniros, ligos lin kaj kondukos sur shipon, kiu forportos lin malproksimen."

La edzino estis kontenta, sed paghio tre sindona al la juna sinjoro audis chion kaj sciigis al li la komploton.

"Mi ordigos chion," diris la tajloreto.

Vespere en la kutima horo li kushighis kun la edzino: kiam shi opiniis, ke li jam ekdormis, shi levighis, malfermis la pordon kaj revenis en la liton. La tajloreto, kiu nur shajnigis dormon, komencis laute krii:

"Knabo, finu la kamizolon kaj fliku la pantalonon, au vi eksentos la ulnon sur viaj oreloj. Mi faligis sep per unu bato, mortigis du gigantojn, alkondukis unukornulon kaj kaptis apron! Chu mi timos tiujn, kiuj staras post la pordo?"

Chi tiuj, audante la vortojn de la tajloro, tiel ektimis, ke ili forkuris kvazau de la diablo. Neniu kuraghis plu ataki lin kaj tiamaniere la tajloreto estis regho ghis la morto.

<< >>