Fidela Johano

Estis iam maljuna regho, kiu ekmalsanis. Sentante, ke proksimighas jam la morto, li diris:

"Venu al mi fidela Johano."

Fidela Johano estis lia plej amata servisto kaj estis tiel nomata, char la tutan vivon li estis fidela al sia sinjoro. Kiam li venis al la lito, la regho diris al li:

"Mia fidela Johano, mi sentas, ke proksime estas mia fino; nur unu penso maltrankviligas min: la estonteco de mia filo, li estas ankorau juna kaj ne scias direkti siajn agojn. Se vi al mi ne promesos instrui al li chion, kion li devas scii, kaj esti por li dua patro, mi ne povos trankvile fermi miajn okulojn."

Fidela Johano respondis:

"Mi ne forlasos lin kaj fidele lin servos, ech se tio kostos mian vivon."

La maljuna regho diris:

"Nun konsolita mi mortos trankvile. Post mia morto vi montros al li la tutan kastelon, chiujn chambrojn, salonojn kaj kelojn kaj chiujn trezorojn, kiuj kushas tie: sed vi ne rajtas montri al li la lastan chambron en la longa koridoro, kie estas la portreto de la princino de Ora Kupolo. Se li vidos la portreton, li eksentos nevenkeblan amon al shi, svenos kaj pro shi granda danghero minacos lin; gardu lin kontrau tio."

Fidela Johano ankorau unu fojon promesis chion plenumi, la regho eksilentis, kushigis la kapon sur la kusenon kaj mortis.

Post la enterigo, fidela Johano rakontis al la juna regho, kion li promesis al lia patro che la lito de la morto, kaj diris:

"Mi tion plenumos kaj estos fidela al vi, kiel mi estis al li, ech se tio kostus mian vivon."

Kiam la funebro estis finita, fidela Johano diris al la regho:

"Venis la tempo, ke vi vidu vian heredajhon: mi montros al vi la kastelon de via patro."

Li kondukis la junan reghon chien, supren kaj malsupren, kaj montris al li chiujn richajhojn kaj la belegajn chambrojn: nur unu chambron li ne malfermis, char tie staris la danghera pentrajho. La pentrajho estis starigita tiamaniere, ke kiam oni malfermis la pordon, oni rigardis rekte la portreton; ghi estis tiel bone pentrita, ke la princino shajnis vivanta kaj spiranta, nenio pli bela kaj charma ekzistis en la tuta mondo. La juna regho rimarkis, ke fidela Johano chiam preterpasas unu pordon, kaj demandis:

"Kial vi ne malfermas tiun pordon?"

"Tie estas io, kio timigus vin."

Sed la regho respondis:

"Mi vidis la tutan kastelon, mi volas ankau vidi, kio estas tie," kaj volis superforte malfermi la pordon. Fidela Johano haltigis lin kaj diris:

"Mi promesis al via patro antau lia morto, ke vi ne vidos, kio estas en la chambro. Tio povus kauzi grandan malfelichon por ni ambau."

"Ah ne," respondis la regho, "plej granda malfelicho estos, se mi ne eniros: mi ne ghuos trankvilon tage kaj nokte, se miaj okuloj ne vidos la chambron. Mi ne foriros, ghis vi malfermos."

Fidela Johano komprenis, ke ne eble estas rifuzi, kaj vole nevole devis serchi la shlosilon en la ligajho.

Fine li malfermis kaj eniris unua penante kovri la portreton per sia persono, sed vane: la regho ekstaris sur la fingroj kaj rigardis super liaj shultroj. Kiam li ekvidis la portreton de la charma princino, ornamitan per oro kaj diamantoj, li falis sveninta sur la plankon. Fidela Johano levis lin, portis en liton kaj pensis chagrenita:

"La malfelicho okazis; Dio, kio estos nun!" kaj donis al li iom da vino por rekonsciigi lin. Liaj unuaj vortoj estis:

"Kies estas la charma portreto?"

"Tio estas la princino de Ora Kupolo," respondis fidela Johano.

La regho daurigis:

"Mia amo al shi estas tiel granda, ke, se chiuj folioj de la arboj estus langoj, ili ne povus esprimi ghin; mian vivon mi donos por akiri shin. Vi estas mia fidela Johano, vi min ne forlasos."

La fidela servisto longe meditis, kion fari, char estis tre malfacile atingi la princinon. Fine li elpensis rimedon kaj diris al la regho:

"Chio, kio chirkauas la princinon, estas el oro: tabloj, seghoj, pladoj, pokaloj, kaj mebloj. En via trezorejo kushas kvin bareloj da oro, ordonu al la orajhistoj de la regno fari el unu diversajn vazojn kaj meblojn, diversajn birdojn, sovaghajn bestojn kaj monstrojn, tio plachos al shi. Ni veturos al shi kun la donacoj kaj provos la fortunon."

La regho kunvokis chiujn orajhistojn, kaj ili laboris tage kaj nokte, ghis fine chio estis preta. Kiam oni sharghis shipon, fidela Johano vestis sin kiel komercisto, kaj la regho devis fari la samon por farighi tute nerekonebla. Ili ekveturis kaj veturis tiel longe, ghis fine ili atingis la urbon, kie loghis la princino de Ora Kupolo.

Fidela Johano foriris kaj lasis la reghon sur la shipo.

"Eble," li diris forirante, "mi alkondukos la princinon, zorgu do pri la ordo, ordonu dismeti la orajn objektojn kaj ornami la tutan shipon."

Li prenis diversajn orajn juvelojn en tukon, elshipighis kaj iris rekte al la regha palaco. Kiam li venis en la korton, tie staris che la puto bela knabino kun du oraj siteloj en la mano kaj cherpis akvon. Kiam shi estis forportonta la brilan akvon kaj sin turnis, shi ekvidis la fremdan viron kaj demandis, kiu li estas. Li respondis, ke li estas komercisto, malvolvis la tukon kaj montris la juvelojn. Shi starigis la sitelojn, rigardis chiujn objektojn unu post la alia kaj diris:

"Belaj, belegaj, la princino devas vidi ilin, shi tiel amas la orajn objektojn, ke shi achetos chion chi."

Shi prenis lian manon kaj kondukis lin en la reghajn chambrojn, char shi estis palaca servistino. Kiam la princino vidis la komercajhojn, shi estis ravita kaj diris:

"Bele farita, mi achetos chiujn viajn komercajhojn."

Fidela Johano diris:

"Mi estas nur servisto de richa komercisto: kion mi havas chi tie estas nenio kompare kun tio, kion mia sinjoro havas sur la shipo; tie vi vidos la plej artajn kaj plej valorajn orajn juvelojn."

La princino postulis, ke oni alportu chion al shi, sed li diris:

"Tio postulus multe da tagoj kaj tiom da chambroj por dismeti chion, ke via tuta domo ne sufichus."

Tiam shia scivolo kaj deziro estis tiel ekscititaj, ke shi fine diris:

"Konduku min al la shipo, mi volas mem vidi la trezorojn de via sinjoro."

Fidela Johano kun ghojo alkondukis shin. Kiam la regho ekvidis la belegan princinon, li trovis shin pli bela ankorau ol la portreto. Lia koro forte batis de ravo. Shi suriris kaj la regho montris al shi la shipon; dume fidela Johano restis che la piloto kaj ordonis levi la ankron:

"Strechu chiujn velojn kaj la shipo flugu, kiel birdo en la aero."

La regho montradis al shi la orajn vazojn, la pladojn, pokalojn, birdojn, sovaghajn bestojn kaj monstrojn. Pasis multe da horoj dum shi rigardis chion kaj ne rimarkis, ke la shipo veturas. Rigardinte chiujn juvelojn shi dankis la komerciston kaj volis reveni hejmen, sed veninte sur la ferdekon, shi ekvidis, ke la shipo estas malproksime de la bordo sur plena maro kaj rapidas kun strechitaj veloj.

"Ah," shi ekkriis timigita, "mi estas trompita, komercisto forkondukas min! Prefere mi mortus!"

La regho prenis shian manon kaj diris:

"Mi ne estas komercisto, mi estas regho kaj de familio ne malpli bona, ol la via. Mi kaptis vin per ruzo, char mi freneze amas vin. Kiam mi unuafoje vidis vian portreton, mi falis sveninta."

Audinte tion la princino de Ora Kupolo konsolighis, eksentis amon al la regho kaj konsentis farighi lia edzino.

Kiam ili veturis sur la plena maro, fidela Jobano, kiu sidis che la kilo kaj ludis instrumenton, ekvidis foje super si tri korvojn, flugantajn en la aero. Li chesis ludi kaj auskultis ilian interparoladon, char li bone komprenis ghin. Unu diris:

"Li jam forportas en sian hejmon la princinon de Ora Kupolo."

"Jes, sed shi ne estas ankorau lia," respondis la dua.

"Li ja havas shin, shi sidas che li sur la shipo."

La unua rediris:

"Ne grava, ne grava! Kiam ili elshipighos, chevalo flavrugha kiel vulpo elsaltos al li: li volos sidighi sur ghin, sed se li tion faros, ghi ekgalopos kun li en la aeron kaj neniam plu li vidos la princinon."

La dua diris:

"Chu ekzistas nenia savo?"

"Jes, ekzistas. Iu alia devas rapide salti sur ghin, eltiri pistolon kaj pafmortigl la chevalon, tiam la regho estos savita. Sed kiu tion scias! Cetere, kiu dirus tion al la regho, farighus shtono de la fingroj ghis la genuoj."

La dua reparolis:

"Mi scias ankorau ion; ech se la chevalo estos mortigita, la regho ne havos sian fianchinon. Kiam ili kune eniros en la palacon, ili vidos tie chemizon por la fiancho, kvazau teksitan el oro kaj arghento, sed ghi estos nur sulfuro kaj pecho. Se la regho surmetos ghin, ghi bruligos lin ghis la midolo."

La tria demandis:

"Chu ekzistas nenia savo?"

"Jes," respondis la dua. "Iu vestita per gantoj devas preni la chemizon kaj jheti en fajron: la regho estos savita. Sed chu tio helpos! Kiu tion scias kaj diros al la regho, farighos shtono de la genuoj ghis la koro."

La tria diris:

"Mi scias ankorau ion; ech se la chemizo estos bruligita, la juna regho ne havos sian fianchinon: kiam post la edzigho la juna reghino ekdancos, shi subite palighos kaj falos kvazau senviva. Se iu ne levos shin, ne elsuchos el shia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj ne elkrachos ilin senprokraste, la princino vere mortos. Sed tiu, kiu scios tion kaj diros al la regho, farighos shtono de la kapo ghis la piedoj."

Dirinte tion la korvoj forflugis; fidela Johano komprenis chion kaj de tiu chi momento farighis malghoja kaj eksilentis. Kion fari? Se li silentos, li ne gardos la sinjoron kontrau la malfelicho; se li parolos, li mem perdos la vivon. Fine li diris al si mem:

"Mi savos mian sinjoron, ech se mi mem devus perei."

Kiam ili elshipighis, chio okazis, kiel antaudiris la korvoj. Alkuris belega chevalo, flavrugha kiel vulpo.

"Bone," diris la regho, "chi tiu portos min al la palaco," kaj volis ekrajdi, sed fidela Johano alkuris rapide, saltis sur la chevalon, eltiris pistolon kaj mortigis la belan beston. Aliaj servistoj, kiuj enviis Johanon, ekkriis:

"Kia abomena faro! Mortigi la chevalon, sur kiu la regho estis rajdonta palacon."

Sed la regho diris:

"Silentu, ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano, li sendube scias, kial li tion faris."

Ili iris en la palacon, kaj tie en la salono sur plado kushis chemizo por la fiancho; shajnis ke ghi estas farita el oro kaj arghento.

La juna regho estis prenonta ghin en la manon, sed fidela Johano forpushis lin, kaj kaptinte ghin per la gantoj, jhetis en la fajron. La aliaj servistoj komencis murmuri kaj diris:

"Rigardu, nun li bruligis la edzighan chemizon de la regho."

Sed la juna regho diris:

"Kiu scias, kial li faris tion; ne malhelpu lin, li estas mia fidela Johano."

Oni festis la edzighon: Oni komencis danci kaj la juna reghino ankau partoprenis. Fidela Johano atente rigardis shian vizaghon; subite shi palighis kaj falis teren kvazau senviva. Li rapide saltis al shi, levis shin kaj portis en chambron, kie li kushigis shin, ekgenuis, elsuchis el shia dekstra brusto tri gutojn da sango kaj elkrachis ilin. Tuj shi ekspiris kaj rekonsciighis; sed la juna regho, kiu vidis chion kaj ne komprenis, kial fidela Johano tion faris, ekkoleris kaj ekkriis:

"Jhetu lin en la malliberejon."

En la sekvinta mateno fidela Johano estis kondamnita kaj kondukita al la pendigilo. Li suriris la podion kaj diris:

"Chiu, kiun oni kondamnis al la morto, havas la rajton paroli antau sia fino, chu vi permesas tion al mi?"

"Jes," respondis la regho, "parolu."

Fidela Johano diris:

"Oni maljuste kondamnis min, mi chiam estis fidela al vi," kaj li rakontis, kiel li audis la interparoladon de la korvoj kaj kiel li plenumis chion por savi sian sinjoron.

"Ho, mia fidela Johano," ekkriis la regho, "mi pardonas vin, venu."

Sed fidela Johano post siaj lastaj vortoj falis senviva: li farighis shtono. La gereghoj tre chagrenighis, kaj la regho diris:

"Ho ve, kiel mi rekompencis lian fidelecon!" kaj ordonis starigi la shtonan statuon en sia dormochambro apud la lito. Chiufoje kiam li rigardis ghin, li ploris kaj diris:

"Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano."

Post iom da tempo la reghino naskis du filojn. La ghemeloj sane kreskis kaj ghojigis la gepatrojn. Foje, kiam la reghino estis en la preghejo, kaj la du knaboj ludis che la patro, li diris sopire:

"Ah, se mi povus revivigi vin, mia fidela Johano."

La shtono ekparolis:

"Jes, vi povas revivigi min, se vi oferos tion, kio estas plej kara por vi."

La regho ekkriis:

"Chion, kion mi posedas en la mondo, mi donos por tio."

La shtono daurigis:

"Se vi dehakos per via propra mano la kapojn de viaj infanoj kaj shmiros min per ilia sango, mi revivighos."

La regho ektimis audante, ke li mem devas mortigi siajn plej amatajn infanojn; sed rememorinte la grandan fidelecon de Johano, kiu mortis por li, li eltiris la glavon kaj per la propra mano dehakis la kapojn de la infanoj. Kiam li shmiris per ilia sango la shtonon, la vivo revenis, kaj fidela Johano fresha kaj sana staris antau li. Li diris al la regho:

"Via fideleco ne restos sen rekompenco," li prenis la kapojn de la infanoj, almetis ilin kaj shmiris la vundon per ilia sango. Tuj la knaboj revivighis, komencis salti kej ludi, kvazau nenio estus okazinta. Ekghojis la regho kaj kiam li vidis la revenantan reghinon, li kashis fidelan Johanon kaj ambau knabojn en grandan shrankon. Kiam shi eniris, li demandis:

"Chu vi preghis?"

"Jes, jes!" shi diris, "sed mi senchese pensis pri fidela Johano, tiel malfelicha pro ni."

La regho daurigis:

"Kara edzino, ni povas revivigi lin, sed ni devas oferi por tio la vivon de ambau niaj infanoj."

La reghino palighis de teruro, tamen shi diris:

"Ni tion shuldas al li pro lia granda fideleco."

Li ghojis, ke ili estas unuanimaj, malfermis la shrankon kaj ellasis fidelan Johanon kun la infanoj dirante:

"Benata estu Dio! Johano estas savita, kaj niajn infanojn ni ankau havas."

Li rakontis, kiel chio okazis, kaj de tiu tempo ili chiuj vivis felichaj ghis la fino.

<< >>