SHERCOJ DE RIKARDO CASH-7

ANSTATAUO

    De jaroj, Kruko laboras en granda firmao, kaj longe atendas rang-altigon. Iun tagon, lia oficejestro subite mortas pro koratako, kaj Kruko kuraghe alparolas la direktoron.
    «S-ro direktoro, ni chiuj bedauras la neatenditan forpason de nia oficejestro. Sed mi profitas la okazon por demandi chu vi ne opinias ke mi povus anstataui lin.»
    «Mi tute ne kontrauus tion,» diras la surprizita direktoro. «Sed prefere demandu la funebristojn....»


BERVALA PROVERBO

    Iru trankvile matene. Ne tro rapide vespere. Kaj intertempe, nenion petu de mi!


BONA SEKRETO

    Kruko estas akuzita pri la malapero de lia edzino. Li estas en 'preventa arestigo', sed efektive estas nenia pruvo kontrau li.
    Lia advokato konsultas lin en lia chelo.
    'Bone,' diras la leghulo, 'vi havas du eblecojn. Unue, vi povos konfesi chion antau la tribunalo, kaj vi kaptos 15 jarojn da prizono. Au... vi povos malkashi nun al mi vian sekreton por murdi la edzinon sen lasi ian spuron... kaj mi promesas ke mi atingos por vi kompletan absolvighon!'


HUNDO BOJAS...

    Chiunokte la bojegado de la najbara hundo malhelpas Krukon dormi.
    «Chi-foje estas tro!» li ekkrias, saltas el la lito, kaj eliras la dormochambron.
    Li revenas post kelkaj minutoj, kaj mirigita Jozefino demandas, «Sed kion vi faris, Kruko? Ghi plu bojas.»
    «Mi metis la hundon en NIAN ghardenon. Tiel chi, la najbaroj ekkomprenos!»


JE CIELO!

    Kruko kaj Baniko kampadas, kaj ekkushas.
    «Rigardu la chielon,» diras Kruko. «Kion vi vidas?»
    «Milojn da steloj,» respondas Baniko.
    «Kaj kion tio signifas por vi?»
    «Nu, ke inter la planedoj de la universo, ni estas bonshancaj esti sur Tero, konsiderante la etegan probablecon kiu ebligis ke ni homoj ekzistu, ni, senfine malgrandaj lau kosma skalo; sed ke ni devas chiutage klopodi por meriti la gracon de nia Kreinto.
    »Cetere, el meteorologia vidpunkto, mi opinias ke morgau estos bela sunplena tago.
    »Kaj vi, Kruko? Kion vi pensas?»
    «Mi simple konkludas ke iu shtelis nian tendon.»


KASHEJO

    - Kio havas tridek du dentojn, kaj kashas monstron?
    - Mia pantalonzipo.


KIEL FELICHIGI VIRON

    - Kiel felichigi viron en la lito?
    - Meti televidilon en la dormocambron.


KOKRITOJ

    Kruko, Johano, kaj Baniko diskutas en la Verda Krespusko.
    "Mi certas," diras Kruko, "ke mia edzino kokras min kun mekanikisto."
    "Kiel tio?" demandas Johano kaj Baniko unuvoche.
    "Nu, tutsimple char hierau mi trovis sub la lito boltilon."
    "Kaj mi certas," diras Johano, "ke mia edzino kokras min kun motorciklisto."
    "Kiel tio?" demandas Kruko kaj Baniko unuvoche.
    "Nu, char hierau mi trovis sub la lito kaskon."
    Banike tute palighas, ekshvitas, kaj aspektas svenonta. Li diras, "Do jen, mia edzino... kokras min... kun chevalo!"
    "Kiel tio?" demandas Johano kaj Kruko unuvoche.
    "Char hierau vespere mi trovis sub la lito... jhokeon!"


KUNPATRO

- Kion faras bervala patro kies edzino jhus naskis ghemelojn?
- Li serchas la alian patron por gratuli lin.


KORPROBLEMO

    La korklinikestro de la malsanulejo kuregas en la kadavrejon, kaj krias, «Georgo, rapide! Forprenu pacienton n-ro 3 el la tirkesto!»
    «Kial?» miras la kadavrejisto. «Lia pulso ja chesis.»
    «Ne! Ne estis lia pulso kiu chesis, sed mia brakhorlogho!»


LAUVICE

    Viro kuras chirkau kloaktruo, ripetante: “Tridek tri, tridek tri, tridek tri....”
    Preterpasanto demandas: “Sed kial vi faras tion?”
    La viro pushas lin en la truon, kaj ekdiras: “Tridek kvar, tridek kvar, tridek kvar....”


NUR DUONO

    Kruko farighis aktoro, kaj ludas en teatrajho. Li plendas al Baniko: «Chu vi povas imagi!? Hierau vespere, la duono de la salono fajfis mian teatrajhon!»
    Baniko provas konsoli lin: «Eble jes. Sed ne forgesu ke la alia duono NE fajfis.»
    «Vi pravas..., sed la alia duono estis malplena!»


PLUMBISTO

    En granda altklasa hotelo, oni alvokas plumbiston por ripari kranon..., sed oni indikas al li malghustan chambronombron.
    Do, li trankvile eniras la chambron, trairas, kaj malfermas la banchambran pordon..., kaj ektrovighas antau tutnuda virino en la bankuvo.
    «Iiiiiiiiiii!» krias la terurita virino.
    La plumbisto trankvile rigardas shin, kaj malrapide diras, «Kaj kio, do? Chu vi neniam antaue vidis plumbiston?»


PREMA DEMANDO

    "Panjo," demandas Jochjo, "chu citronoj havas krurojn?"
    "Sed evidente ne," respondas Jozefino. "Kial vi demandas?"
    "Nu, vershajne mi jhus elpremis kokideton...."


SHANCO

    - Kio estas la komunajho inter interlingvisto kaj spermatozoo?
    - Ambau havas unu shancon el tri milionoj por farighi homo.


SHVELA INFORMO

    Profesoro pri anatomio pridemandas junan estontan flegistinon.
    "Kiu parto de la korpo dilatighas ghis 7-oble sia origina grando?"
    La junulino ekrughighas kaj nekompreneble balbutas.
    "Mi tuj haltigas vin, fraulino," diras la profesoro. "Mi kredas ke vi erarvojas. Ja temas pri la pupilo! Kaj cetere, mi timas ke vi riskas tre elrevighi...."


SED CHIAM LIKVA...

    - Kio estas la diferenco inter biero kaj urino?
    - Proksimume kvaronhoro.


VERA DRAMO

    Dramverkisto invitas rivalon al la premiero de sia nova teatrajho. Li sendas du biletojn kun jena noto: "Jen bileto por vi, kaj alia por amiko, se vi havas."
    La rivalo resendas la biletojn kun jena noto: "Mi bedauregas ne povi cheesti la unuan prezentighon. Mi iros al la dua, se okazos."


VIVO KAJ MORTO

    Baniko renkontas Vilchjon en la strato. Vilchjo miras, char Baniko portas nigran rubandon chirkau la dekstra brako.
    "Chu vi ne audis ke Kruko mortis?" diras Baniko.
    "Chu li mortis!? Ankorau tiom juna! Kaj kiel li do mortis?"
    "Nu, neniu scias."
    "Tio ne mirigas min. Ja neniu sciis kiel li vivis...."


GRANDEGA CHAGRENO, GRANDEGA PENO

    Kruko laboras en bestoghardeno, kaj aparte okupighas pri la elefanto, Dumbo, la "stelulo" de la zoo.
    Unu tagon, Dumbo mortas, kaj Kruko estas nekonsoleble chagrenegita. Li ploregas dum horoj kaj horoj.
    La bestoghardenestro kompatas lin, kaj volas redoni al li vivoghojon. "Auskultu," li diras al Kruko, "ne malesperu tiom. Vi bone scias ke Dumbo maljunighadis kaj estis mortonta. Cetere, ni tuj achetos alian elefanton, ekzakte kiel Dumbo."
    "Sed tio ne estas la problemo," ankorau larmas Kruko. "Oni tuj vidas ke ja ne estas _vi_ kiu devos fosi la truegon!"


KIA CIRKO!

    Kruko estas en la lito, kaj atendante sian edzinon li ekhavas imponan erektighon sub la litotuko. Ghuste tiusekunde envenas Jochjo, kiu vidas la baumajhon, kaj demandas, "Sed kio estas tio, pachjo?"
    Kruko aplombe respondas, "Jen cirkotendo, knabeto mia. Iru malsupren diri al panjo ke chio pretas, kaj ke la spektaklo povas komencighi."
    Jochjo kuras malsupren, kaj revenas post kelkaj sekundoj por diri, "Panjo diras ke la spektaklo nulighis, char la nazo de la klauno sangas...."


AGRABLAJ SONGHOJ

    Kruko, Baniko, kaj Tochjo kampumas, kaj dormas en la sama tendo.
    Matene, Kruko vekighas bonhumora: "Ha, kia agrabla nokto. Dum la tuta nokto mi songhis ke bela virino karesas mian kacon."
    "Chu vere?" miras Baniko. "Ankau mi havis precize saman songhon."
    Kaj Tochjo, kiu dormis inter la du aliaj, diras: "Vi estas bonshancaj. Dum la tuta nokto mi revis ke mi estas en boateto kaj remas, remas...."


STATUO

    - Kial la Statuo de Libereco, en Nov-Jorko, estas virino?
    - Por fari restoracion... en la malplena kapo.


PALPEBLA PROBLEMO

    Jozefino estas en hastohore plenshtopita autobuso, kiam shi eksentas viran manon kiu aventuras sur shian talion. Shi turnighas kaj akras: "Kaj nu! Chu vi ne povus meti viajn manojn aliloken!?"
    "Heeee," la ulo vochetas, "mi shatus, sed ne audacas...."


BONSHANCON

    Kruko, kvankam li ne estas aparte bela viro, provas sedukti junan belan aktorinon. "Che virinoj," li memfide diras, "mi chiam havis bonshancon."
    "Krom che via patrino!" shi respondas.


JE GHUSTA HORO

    Kruko postdrinke revenas hejmen, kaj ghuste tiam la murhorlogho sonas, "Bim! Bim! Bim!"
    "Bone, bone," diras Kruko, "mi scias ke estas la unua horo..., ne necesas ripeti ghin trifoje!"


TRADUKILO (1)

    Jen serieto de tradukoj de la DIROJ de virinoj al la vera SIGNIFO.

    Kiam virino diras: "Ne."
    Tio vere signifas: "Jes."

    Kiam virino diras: "Jes."
    Tio vere signifas: "Ne."

    Kiam virino diras: "Eble."
    Tio vere signifas: "Ne."

    Kiam virino diras: "Vi volas...."
    Tio vere signifas: "Mi volas...."

    Kiam virino diras: "Ni bezonas...."
    Tio vere signifas: "Mi deziras...."


TRADUKILO (2)

    Kiam virino diras: "Shajnas al mi ke mi konas vin de chiam."
    Tio vere signifas: "Mi estas komplete ebria."

    Kiam virino diras: "Chu vi ankorau respektos min morgau matene?"
    Tio vere signifas: "Vi ne rakontos chion al viaj amikoj, chu?"

    Kiam virino diras: "Ho, mi neniam kushighas je la unua rendevuo."
    Tio vere signifas: "Mi kushighas je la unua rendevuo."

    Kiam virino diras: "Vi estas... tiom vireca."
    Tio vere signifas: "Vi povintus razi vin kaj meti senodorigilon."

    Kiam virino diras: "Ha jes, chu ni ne renkontighis lastvendrede en dancejo?"
    Tio vere signifas: "Mi atendis apud la telefono dum tri tagoj."


TRADUKILO (3)

    Kiam virino diras: "Ho, vi estas tre romantika chivespere."
    Tio vere signifas: "Ho, vi pensas nur pri seksumado."

    Kiam virino diras: "Nekredeble! Chu ankau _vi_ estas chi tie?"
    Tio vere signifas: "Mi kashe sekvis vin dum la tuta tago."

    Kiam virino diras: "Ne, ne, mi ne estas ekscitita."
    Tio vere signifas: "Mi menstruas hodiau."

    Kiam virino diras: "Chu vi ne shatus veni miahejmen por trinki lastan glaseton?"
    Tio vere signifas: "Chu vi ne satus veni miahejmen por amori?"

    Kiam virino diras: "Nu, prenu ankorau nur glaseton, kaj tiam vi povos foriri."
    Tio vere signifas: "Eble vi komplete ebriighos, kaj ni povos amori."


TRADUKILO (4)

    Kiam virino diras: "Mi aprezas la virojn kiuj akceptas siajn respondecojn."
    Tio vere signifas: "Vi pagos por la vespermangho, chu ne?"

    Kiam virino diras: "Estu romantika, malshaltu la lampojn."
    Tio vere signifas: "Mi havas celuliton."

    Kiam virino diras: "Faru lau via placho."
    Tio vere signifas: "Mi igos vin bedauri."

    Kiam virino diras: "Ni devas interparoli."
    Tio vere signifas: "Mi devas plendi pri io."

    Kiam virino diras: "Jes ja, faru tion."
    Tio vere signifas: "Mi ne volas ke vi faru tion!"


TRADUKILO (5)

    Kiam virino diras: "Tiu chi kuirejo estas vere maltauga."
    Tio vere signifas: "Mi volas novan domon."

    Kiam virino diras: "Mi volas meti novajn kurtenojn."
    Tio vere signifas: "... kaj tapishojn, kaj tapetojn, kaj meblojn...."

    Kiam virino diras: "Mi bezonas novajn shuojn."
    Tio vere signifas: "Neniu el miaj kvardek aliaj shu-paroj konvenas kun mia jhus-achetita robo."

    Kiam virino diras: "Fiksu tiun pentrajhon tie."
    Tio vere signifas: "Ne ne, fakte prefere chi tie."

    Kiam virino diras: "Mi audis bruon."
    Tio vere signifas: "Vi ronkas, chu ne?"


TRADUKILO (6)

    Kiam virino diras: "Estas varme en tiu chi cambro."
    Tio vere signifas: "Nu, malfermu la fenestron jam!"

    Kiam virino diras: "Chu vi amas min?"
    Tio vere signifas: "Mi petos de vi ion tre multekostan."

    Kiam virino diras: "Vi amegas min, chu ne?"
    Tio vere signifas: "Hodiau mi faris ion kion vi tute ne shatos."

    Kiam virino diras: "Mi pretos post unu minuto."
    Tio vere signifas: "Vi povas forpreni viajn shuojn kaj komforte instalighi antau la televidilo."

    Kiam virino diras: "Chu vi pensas ke mi havas dikan postajhon?"
    Tio vere signifas: "Diru al mi ke mi estas bela!"


TRADUKILO (7)

    Kiam virino diras: "Vi devas lerni pli bone komuniki."
    Tio vere signifas: "Vi devas same opinii kiel mi."

    Kiam virino diras: "Mi vere bedauras."
    Tio vere signifas: "Vi vere bedauros."

    Kiam virino diras: "Chu vi shatas chi tiun pladon?"
    Tio vere signifas: "Temas pri facila recepto, do vi jam nun kutimighu al ghi."

    Kiam virino diras: "Sed mi tute ne krias!"
    Tio vere signifas: "Jes, mi krias char temas pri gravajho."

    Kiam virino diras: "Ni eliru nur por acheti dentopaston."
    Tio vere signifas: "Sed survoje ni haltos che la parfumisto, che la shuvendisto, kaj nu, do, mi bezonas ankau novan robon por la somero, kaj eble ankau novan mansakon.... Cetere, vi kunportis vian pagokarton, chu ne?"

    Jen fino de mia latino.


<< >>