Букмекерская контора ggbet отзывы — адвокатов, располагается нотариальная контора (bukmekerov.net)

EL LETARGIO AL REVIVIGHO

En marto 1953 mortis I.Stalin. Samjare estis mortpafita lia chefhundo, plenumanto de liaj kruelaj planoj L.Berija. Nur post tio oni komencis paroli pri eblaj kontaktoj kun eksterlando kaj revivigo de E-movado. Europaj popoldemokratioj pli frue ol USSR eksentis la ventojn de eta libero. Ili decidis utiligi Esperanton al servo de tutmonda pacmovado. Kunvoki iun kongreson por internacia E-arangho en socialismaj landoj ne estis eble. Tion faris grupo de samideanoj en Austrio, St.Polten, kie septembre 1953 okazis fonda kunveno de MEM - Mondpaca Esperantista Movado. Char la pacmovado estas oficiale subtenata de la Sovetia registaro, en USSR kreighis E-rondoj, kiuj sin nomis pacrondoj. Tio estis unu el formoj por revivigi E-movadon.

Okcidentaj samideanoj zorgis, pro kio malestas E-movado en USSR. Vaste konata estas letero de Ivo Lapenna al I.Stalin en 1952. En 1957 du anglaj samideanoj A.Bruckfield kaj R.Linn sin turnis al soveta ambasadejo en Londono. Ghia reprezentanto iu Orlov respondis jene: "Sovetiaj esperantistoj tute ne bezonas oficialan permeson por fondi tutsovetian E-asocion. Se ili tion ankorau ne faris, pri tio kulpas ili mem". Kiel ni konvinkighos poste, au li mensogis, au li estis neinformita. ASE aperis nur (!) en 1979 post speciala decido de CK KPSU.

Aliel neniu malpermesis multnombran partoprenon de kursoj, kunvenojn, ekspedon al SU E-revuojn el popoldemokratiaj landoj - "Pacon", "Pollandon", "El Popola Chinio", "Vjetnamio antauenmarshas", "Nuntempa Bulgario".

El prizonoj revenis nemultaj supervivuloj - G.P.Demidjuk, P.N.Shumilov (iama sekretario de SEU), D.Snejhko, A.Deshkin, N.Rytjkov, A.Kohh ktp. Preskau tuj ili starigis kontaktojn kun tiuj aktivuloj, kiuj evitis la teruran sorton - S.N.Podkaminer, N.F.Danovskij, J.V.Blinov, S.V.Sarychev, I.B.Hhoves, K.A.Lavrentjev, N.I.Nikiforova.

Grandan laboron por revivigi E-movadon faris profesoro, doktoro pri filologio J.A.Bokarev kaj eks-majoro S.V.Sarychev.

Estante komunisto, vic-direktoro de la Akademia Lingvoscienca instituto, profesoro Bokarev (kune kun redaktoro J.V.Blinov) sendis raporton pri E-movado al CK de KPSU, kie li pledis por ghia revivigo. Bokarev rakontis al la autoro, ke en CK oni diris al li: "Komencu la laboron sen shildo kaj sen reklamo, poste ni ekvidos, chu decas vin subteni".

28-an de januaro 1956 Bokarev kunvenigis la unuajn aktivulojn (decas ilin mencii: mem Bokarev, N.F.Danovskij, J.V.Blinov, I.A.Mishin, S.V.Sarychev, K.A.Lavrentjev, N.I.Nikiforova, I.I.Palkin, I.B.Hhoves, N.N.Rytjkov, N.D.Andreev, B.N.Toll, S.N.Podkaminer - la tri lastaj el Leningrado).

Jam flavighinta protokolo atestas: "K-do Bokarev J.A. raportis, ke dum parolo en CK de KPSU oni diris al li: pruvu bezonon de via laboro por nia lando. Oni permesas al vi propagandi kaj studi Esperanton, kontakti kun eksterlando. Poste faru skriban raporton pri estontaj planoj kaj pruvu bezonon por fondi oficialan organizajhon. Tiam ni decidos, chu entute ghin krei kaj kie".

Nun ni scias, ke ASE fondighis nur post 23 jaroj, kiam estis decidite bridi la inundantan movadon.

Tamen la parolo sonis kiel permeso, des pli ke por nia lando, shajnis tiam, venis printempo. Februare 1956 okazis XX-a partikongreso, kie N.S.Hhrushchov kondamnis kruelajhojn de Stalin, kiuj fakte estis krimoj de Stalina reghimo... Printempo? Sagha Ilja Erenburg nomis ghin aliel - degeligho antau revenantaj frostoj. Poeto J.Jevtushenko ne konsentis: "Mi pensas, ke tio tamen estas printempo, kvankam ege malfacila". Pravis la unua, bedaurinde, sed homoj tiom atendis la printempon...

Same tiu espero rezultighis en decido: "Fondi che la Lingvoscienca Instituto iniciativan grupon de sovetaj esperantistoj (IGSE), prezidanto prof.Bokarev, sekretario - Sarychev, vicprezidantoj: Danovskij (Moskvo), Podkaminer (Leningrado), Mkrtchjan (Jerevan)". La grupo sin turnis al diversaj instancoj, petis pri partopreno en E-konferenco, planita en Varsovio, decidis eldonadi propran informan bultenon kaj unu numeron de "Paco".

Do, modera programo estis starigita. Venis tempo decidi, kiu ghin efektivigos.

sekva chapitro