SUR CINDREJO

Grandan laboron faris eksa majoro S.V.Sarychev. Li dissendadis dekojn, centojn da leteroj kun sciigo pri fondo de IGSE kaj ghiaj celoj. Tamen reehhoj ne chiam estis favoraj. Tion oni povas kompreni. Tro fresha en chies memoro restis la kruela pasinto.

Nun, lakiginte la estinton, kelkaj E-oficiuloj insistis, ke SEU ne estis perforte malfondita, perforte kaj kontrauleghe. Sed jen kion skribis en fermita letero al la shtatestro N.S.Hhrushchov MEM-reprezentanto por USSR B.N.Toll:

"Al ni, esperantistoj-pacbatalantoj, oni malpermesas fondi oficialan organizajhon (jen respondo al mensogaj vortoj de Orlov) - SEU, ekzistantan ghis 1938 kaj ne jure likviditan, tamen ruinigitan rezulte de reprezalioj kontrau preskau chiuj ghiaj gvidantoj kaj aktivuloj, nun rerajtigitaj" (letero de 16.3.57). "En 1937 sen "casus belli", sen ajna partia au registara rezolucio pri malfondo de SEU, tiu organizajho estis likvidita de-fakte rezulte de amasaj reprezalioj kontrau ghia aktivularo. Valoregaj libroj kaj arkivaj stokoj de SEU, inkluzive verkaro de Lenin, Pushkin, Gorjkij, Majakovskij en Esperanto estis forbruligitaj lau hitlera maniero".

Dirinte ghuste, char konfese - por oreloj de la shtatestro. Neniam oni tiom draste parolas che ni publike.

Por ne esti senpruva, Toll mencias ordonon N120054 fare de narkomo por internaj aferoj de Latvia SSR, punkto "j", lau kiu esperantistoj apartenighis al "kontrausovetaj kaj fremdaj por socialisma socio" homoj. Ke la ordono ne restis teoria, klare montras la fakto, ke same 1940 Latva E-rezidejo estis shlosita; ghia richa biblioteko forbruligita; T.Indra, prezidanto, arestita. Pri tio al multaj rakontis poetino Jevseeva, iama sekretario de la asocio.

Bedaurinde, ne por chiuj similaj okazoj ni povas trovi dokumentitajn kauzojn, ech - pretekstojn.

La plej forta en la mondo sovetunia E-movado estis frakasita de du flankoj - fare de Hitler kaj fare de Stalin. Iama CK-ano de SEU Kirjushin skribis 12.III.1956 al Sarychev: "Jam depost 1936-a jaro mi ne ricevis esperantlingvajn leterojn. Via estis la unua. Sekve, nia lingvo vivas... Neniu E-movado ekzistas en Belarusio. Nur 2-3 kamaradoj restis... Niaj esperantistoj estis plejparte hebreoj, kaj ili chiuj estis mortigitj dum fashista okupado". Kirjushin plendas, ke dum stalinaj arestoj malaperis ech originalo de letero de Gorjkij al esperantistoj. Do, kio por ekzekutistoj estis kulturo?

Dolore estis, ke anstatau amaso de E-libroj restis nura cindrejo, kaj Sarychev multon faradis ne nur por kunigi homojn, sed ankau por kolekti feliche konservighintajn librojn. Li dissendas rarajn lernilojn kaj kun danko akceptas magrajn donacojn por posta dissendo, inter ili - unu biblioteko, tiu de Pisarev, el urbo Kujbyshev.

Nu, pleje gravas, ke revenis samideanoj - ne nur fizike, revenadis el prizono, konservinte kaj siajn antauajn ideojn kaj ech la lingvon, ne uzitan pli ol 20 jarojn.

Jen docento Kirjushin sciigas, ke iama fervora junulo, CK-ano de SEU Dmitrij Snejhko, arestita en 1935 - la unua mortpafita hirundo - vivas, loghas en urbo Molotov (nuna Permj), oficas kaj ech partianas. Kaj baldau venas reehho de Snejhko mem, jam malsana post prizono, tamen plena de fervoro. Respondas Kiselev (Tula), Borisoglebskij (Michurinsk), H.Drezen (Tallin), P.Ariste (Tartu), Rubljov (Odeso), Koblev (Tashkento), Urban (Moskvo), Kokyshkin (Gorjkij), Shumarin (Ivanovo), Arbergs (Rigo), Mkrtchjan (Erevan).

Kotin (Vesjegonsk) rimarkas, ke la E-movado trovighas en "profunda letargio". Kauzo? "Niaj instancoj malkutimighis pensi. Chiuj atendas direktivojn de supre - rimarkas Kirjushin. Prapuolenis A.K. (Kaunas) skribas al Sarychev 8.IV.1956, ke homoj timas, "privata iniciativo estas neniigita... Neniu volas sin oferi por idealoj. Ne sufichas permeso de KPSU renovigi E-movadon. Estas bezonate doni konkretan kaj batalan subtenon. En "Pravda" k.a. gazetoj ne aperis ech kronika fakto: "En Lingvoscienca Instituto fondighis grupo de sovetuniaj esperantistoj"...

Nu, pri la unua la litova samideano ne pravis: estis homoj, pretaj sin oferi por Esperanto. Surkorte nur printempo de 1956, tamen en Moskvo jam kunvenas 41 kamaradoj, inter ili kelkaj iamaj CK-anoj kaj ech freshbakitaj junaj esperantistoj. Samideanoj serchas novajn vojojn.

Ankorau Macciavelli rimarkis: se vi volas posedi futuron, esploru pasinton. Do, estas interese ekscii, kiel aktivuloj de SEU pritaksas sian "oran pasintecon". Chu konsilas ili elekti ghin kiel modelon por nuna movado?

P.M.Kirjushin: "Al mi shajnas, ke nia antaumilita movado, ferminta en sekton, "sennacia", kvazaulaborista medio, tiel deshirighis de chefaj centroj de neutralista movado, faris grandan eraron".

Do, kion fari nun? Profesoro G.Sevak jene respondis la 4.II.1956 dum kunsido de IGSE: "Mi persone korespondas kun SAT-estraro... ghi malamike rilatas al Soveta Unio... Ekzistas du vojoj. La unua - tute ne rilati kun SAT, ne anighi ghian vicon, kaj la dua - anighi kaj, agante opozicie, allogi la plejmulton al sia flanko kaj igi SAT shanghi sian pozicion rilate al SEU. Ni konsideru, ke SAT estas granda laborista organizajho, kies celo estas - socialismo".

Do, malnova antaumilita politiko? Pri tio ne konsentis IGSE kaj decidis "starigi kontaktojn kun UEA, neutrala, staranta sur pozicio de paco kaj amikeco inter popoloj, des pli ke UEA anighis al UNESKO, kies membro estas USSR" (protokolo N9 de IGSE, 6.V.1956).

Pri shangho de politiko rilate al SAT kaj UEA, kiu tiom mirigis eksterlandajn samideanojn postmilite, ni ankorau parolos. Pli grave, ke iamaj SEU-gvidantoj parolas preskau tiel, kvazau ili sidas en domo en Spiridonovka kaj prezidas ne Bokarev, sed Drezen. Chu ili strebis al nura restarigo de SEU? Ne, kaj ankorau ne. Char ili delonge sciis tion, al kio mi venis dum esploro (dokumentoj de IGSE ne estis al mi tiam konataj), ke SEU estis privata organizajho, kiu naskighis kaj mortis kun NEP (kvankam morto estis perforta).

Jen kion skribis S.G.Rubljov, autoro de lernolibro, konata poeto kaj tradukisto: "E-organizajho kiel privata asocio estis destinita perei kaj la sama sorto atendas ghin en estonto. Likvido de ghi en 30-aj jaroj estis kauzita ne fare de apartaj personoj, sed pro tio ke ghi estis febla deinterne kiel "privata" socia evento, tute fremda al la shtato. Tio okazis, char formoj de "privata" organizajho por plenumi internaciajn politikajn taskojn ne estas en nia lando vivkapablaj". Interesega rimarko!

Rubljov ne solis en siaj duboj rilate al tiu problemo. La 28.III.1956 docento K.S.Koblov (Tasjkento) rekte demandas al Sarychev: "Chu oni povas esperi, ke de nun la esperantista movado estos oficiale favorata kaj subtenata de registaro, au same kiel iam antaue ghi restos privata movado de esperantemuloj-entuziastoj, kiun neniu efike helpas?"

Tiu strebo al oficialigho restis (kaj restos) unu el grandaj celoj de E-movado en USSR, kie forestas eblecoj por privata iniciativo, kaj homaj rajtoj estas ege limigitaj. Do, estas interese rememori, kiel agis pioniroj por renovigo de E-movado, kiuj, tamen, decidis agi en 1956.

sekva chapitro