Барнхаус — барнхаус (каркасныедома116.рф)

VIRBOVA HORO

Neniu organizita E-movado ekzistis en nia lando dum 1938-1956. Tamen esperantistoj daure kunvenadis, korespondis, dorlotis sian lingvon, instruis kaj ech sin turnis al instancoj kun vana demando, kien malaperis SEU. Kiel biografiisto de konata Esperanta kaj japana poeto Vasilij Eroshenko (1890-1952) mi scias, ke li dufoje sin turnis skribe al Stalin kun jena demando, en 1938 kaj 1947. Shajne, li ne timis ekzilon, char jam loghis en fora sudo, direktoris infanlernejon por blinduloj, kie li, mem blinda, instruis al lernantoj Esperanton. Li trovis eblecon aperigi siajn verkojn en eksterlandaj revuoj. Lia autobiografia "La trimova shakproblemo" publikighis en Svedlanda "E-ligilo", decembre 1947. Eroshenko mortis en virbova horo, antau revivigho de E-movado, kelkajn monatojn antau forpaso de Stalin. Eble liaj leteroj tamen ne trafis al la diktatoro? Aliel Eroshenko apenau evitus konvenan sorton. Kiu scias?

Oni diras, ke muzoj silentas dum kanonoj pafas. Esperanto sendube apartenas ne al pafiloj. Tamen miaj esploroj montras, ke oni uzis LI ech dum la milito. Unu germano rakontis al mi en Kaukazio, 1975, ke soveta skolto (poste - fama heroo) Nikolao Kuznecov, sin maskinta kiel fashista oficiro, paroladis kun li Esperante. La germano, oficinta en gestapo, pere de Kuznecov malsekretigis ruzajn perfidulojn, laborantajn por germanoj. Tiel ili ambau strebis proksimigi finon de la interbuchado.

En 1944 estinta CK-ano de SEU M.Pashchenko skribis, serchante samideanojn. Ech por tio oni ankau bezonis kuraghon.

Chiusemajne moskvaj esperantistoj kunvenadis en hejmo de Nina Ivanovna Nikiforova. Ili parolis en la internacia lingvo, kiam danghere, pro ebla denunco, estis entute uzi fremdajn lingvojn. Stalin denove ekfuriozis en 1947.

Kiam iama librotenisto, poste kolonelo Ivan Palkin eniris liberigitan Pragon, 1945, li marshis lau stratoj, skandante "Esperanto! Esperanto!". Jen ekaudis lin iu samideano malantau fenestro au desur balkono. Li ne sukcesis au timis lin kuratingi, tamen sciigis al siaj okcidentaj samideanoj pro ghojiga okazintajho: Esperanto vivas. Chiuj esperis, ke revivighos ankau la movado.

sekva chapitro