"Scienco kaj Kulturo", N-roj 2, 3 2005


Mikaelo GISHPLING

Mia vivo
kaj Esperanto

Mi ne scias, kial min tiom allogis la afero, preter kiu indiferente pasas plimulto de homoj. Eble tio dependis de hazardo, eble de inklino, sed la internacia lingvo Esperanto unufoje eniris en mian vivon kaj ludis tie konsiderindan rolon. Se mi ne povas ekspliki, kiai mi farighis esperantisio, mi almenau povas rakonti, kiel tio okazis. Pro tio mi decidis skribi tiujn chi koncizajn rememorojn, kiuj iomgrade koncernas "esperantan ingrediencon" de mia irita vojo. Povas esti, ke ili ekinteresos ankorau iun ei tiu iomete neordinara kategorio de homoj, kiuj nomas sin esperantistoj.

Oni diris, ke en Siberia urbo Irkutsk, kie mi naskighis, iam estis multe da esperamistoj, sed en nia familio neniu interesighis pn internacia lingvo Esperanto. Unuafoje mi ekaudis chi tiun vorton kaj komprenis ghian sencon, kiam en la tria klaso de la mezlernejo nia instruistino diris: "Geknaboj, geknaboj, vi chiam nur petolas. Estus pli bone, se ni okupus nin pri iu interesa afero, Nu, ekzemple, chu vi volas lerni Esperanton?" Ni demandis. kio tio estas, kaj eksciis, ke Esperanto estas internacia lingvo. Bedaurinde tiu chi propono ne estis efektivigita, sed la vorto Esperanto farighis konata de mi, kaj mi de tempo al tempo renkontis ghin. Mi trovis poshtmarkon kun portreto de barba viro kaj oni eksplikis ai mi, ke tiu chi homo estas kreinto de Esperanto d-ro Zamenhof. Mi vidis bildkartojn kun surskribo "poshta karto", kaj iu diris al mi, ke tio estas skribita en Esperanto. Sed mi sciis nenion pri la lingvo mem.

Nur post kelkaj jaroj, kiam mi estis jam dektrijara, mi ricevis pli detalajn informojn pri tiu lingvo. Mia pairo kaj mi foje vizitis niajn konatojn. Neatendite la konversacio ektushis problemon de fremdaj lingvoj, kaj nia gastiganto komencis rakonti pri Esperanto, Mi eksciis, ke Esperanto estas tre facila kaj bela lingvo, ke ghia gramatiko konsistas el 16 reguloj, ke ghi havas tre logikan sistemon de vortfarado, ke oni povas ellerni ghin dum kelkaj monatoj ktp. La lingvo ekinteresis min, kaj mi jam volis konatighi kun ghi pli proksime, sed ghuste en tiu tempo en Sovetio ekfunkciis plenpotence la mashino de teroro, komencita de Stalin. El la urbo unu post la alia malaperis multaj homoj kaj ech tutaj familioj. Niaj konatoj ankau ne evitis tian sorton. Mia deziro lerni Esperanton iom post iom forgesighis porlonge.

Komencighis la milito. Mi lernis en moskva instituto de kemio, rekrutighis, sed somere en la 1943-a mi estis malmobilizita kaj revenis el la armeo en Moskvon. Oni tuj sciigis mm, ke post dek tagoj mi estos sendita al tiel nomata "labora fronto": brigado da studentoj devis faligi arbojn en iu forsto por provizi la urbon per hejtajhoj. En unu el tiuj dek feriaj tagoj mi venis en la loghejon de miaj parencoj kaj fosis en la libra bretaro por trovi ion legindan. Subite min atentigis maldika rugha broshuro kun titolo "Helpa internacia lingvo Esperanto". Ghi estis verkita de N.Kabanov kaj eldonita de eldonejo "Peranto" en la jaro 1909. Ghi entenis leteron de Leo Tolstoj pri Esperanto, argumentojn por neceso havi internacian lingvon, koncizajn informojn pri Esperanto-movado kaj fine skizon de la gramatiko kun ekzemplo de teksto en Esperanto - tio estis poemo en prozo de rusa verkisto I.Turgenev "Almozulo".

Mi tralegis tion kun avida scivolemo kaj mi bone memoras la sentojn - de miro ghis admiro - kiuj tiam chirkaukaptis min. Tiu chi artefarita lingvo, kun chiuj siaj radikoj, afiksoj kaj finajhoj, sonis tute nature. La gramatiko shajnis al mi tre simpla kaj logika. La internacia lingvo devis esti ghuste tia. Ghi simple ne povis esti alia. Krom tio mi estis allogita de la taskoj, kiujn celis la esperantistoj. Mi decidis, ke mi nepre lernu chi tiun lingvon. Sed evidentighis, ke libroj en Esperanto forestas en magazenoj. Kaj mi venis en legejon de Lenin-biblioteko. Tie helpe de katalogo mi trovis du lernolibrojn de Esperanto, mendis kaj trarigardis ilin. Post tri tagoj mi devis forlasi Moskvon. Tial mi dum du tagoj reskribis en kajeron la gramatikon, tabelojn de afiksoj, ekzemplojn de la teksto kaj krom tio aparte en notlibron la malgrandan vortaron de radikoj. Kun tia valora bagagho mi forveturis en arbaron situantan chirkau 100 kilometroj for de Moskvo.

Komence en la arbaro ni laboris kun grandega fortostrecho. Mi kaj mia parulo apenau plenumis la chiutagan taskon kaj revenadis en domon, kie ni loghis, tiom lacegaj kaj tiom malsataj, ke ni kapablis nur vespermanghi kaj senprokraste enlitighi. Sed post iom da tempo ni alkutimighis al la laboro kaj akiris necesan rutinon. Ni sukcese faligis kaj dissegis difinitan kvanton da arbotrunkoj, post la tagmezo aranghis lignostakojn, kaj la vesperoj estis en nia dispono. Ni ekbruligis fajron, bakis shtelitajn terpomojn kaj povis legi sidante che flagranta lumo de la fajro. En tia "romantika" medio mi lernis Esperanton kaj ekzercis min en vortfarado. Che mi ghis nun konservighas la menciitaj broshuro de N.Kabanov kaj kajero kun esperanta gramatiko. Sur ties paghoj oni povas vidi nigrajn makuletojn - spurojn de fulgo, kiu disflugadis de nia fajro. Dum tiuj vesperoj firmighis mia deziro plu lerni la lingvon.

Autune mi revenis en Moskvon. Komencighis studado en instituto. Mi vane penis trovi lernolibrojn de Esperanto. Ankau senrezultaj estis miaj provoj renkonti esperantistojn en Moskvo. Shajnis al mi tiam, ke mi estas unusola esperantisto en la tuta urbo. Nur unufoje mi trovis postsignon de Esperanto: mi pasis sur strato Sretenka kaj ekvidis che muro de domo apud enirejo shildon "Unio de militantaj ateistoj". Sed post mallonga tempo la shildo kaj ankau la Unio mem malaperis.

En marto de 1944 mi hazarde akiris Esperanto-rusan vortaron kompilitan de V.Sutkovoj kaj eldonitan en la jaro 1929. Krom tio en miajn manojn trafis malgranda lernolibro "Elementoj de Esperanto) verkita de Svistunov. Tio sufichis por plua studado. Mi ech provis traduki (sendube tre malbone) ruslingvajn versajhojn en Esperanton, sed kiu komencanta esperantisto ne faras la samon? Post iom da tempo mi trovis aliajn librojn, kiuj tre helpis al mi. Tiam mi frekventis legejon en la tiel nomata "Domo de Sindikatoj". Tie estis komforta halo kaj bona provizo da libroj kaj periodajhoj, inter kiuj mirakle restis libroj malpermesitaj kaj elprenitaj el aliaj bibliotekoj, char ties autoroj estis kondamnitaj kiel "malamikoj de popolo". Mi trovis kaj kun intereso tralegis ruslingvan libron de E.Drezen (li pereis en la fi-fama jaro 1937) "Za vseobscim jazykom. (Tri veka iskanij)" [Cele al universala lingvo. (Tri jarcentoj da serchado)] eldonitan en 1928. La plej valora trovajho estis lernolibro de A.Saharov "La tuta lingvo Esperanto", kiu entenis ampleksan instruan materialon, krestomation kaj frazlibron. En tiu libro mi trovis respondojn al multaj demandoj, kiuj kolektighis che mi antau la priskribita tempo.

Iorn post iom mi "ellernis" la lingvon - almenau mi tiam naive opiniis, ke mi scias ghin. Verdire miaj scioj estis nur suprajhaj, nur teoriaj. Mi ne komprenis, ke ne eblas bone ekposedi vivan lingvon ne uzante ghin kaj sen helpo de sperta esperantisto, kiu povus korekti miajn erarojn. Sed mi ne havis interparolantojn, nek korespondantojn en Esperanto. Tiel dauris ghis la jaro 1957, antau kiu en Sovetio komencighis t.n. "periodo de degelado".

Tiam dum antauaj jaroj en kelkaj landoj estis organizitaj internaciaj Festivaloj de Junularo sub la devizo "batalo por tutmonda paco". Ankau la soveta registaro, por levi sian prestighon, decidis organizi tian Festivalon en Moskvo. Kiel jam okazis antaue, en ghia kadro ankau estis planita renkontigho de junaj esperantistoj. Sed bedaurinde la junaj esperantisto] en USSR mankis, dum pluraj maljunaj pereis en koncentrejoj kaj prizonoj. Estraro de la alproksimighanta Festivalo komencis urghe prepari grupon da junaj esperantistoj, kiuj kapablus partopreni en la renkontigho. Por tiu celo estis altiritaj kunlaborantoj de Instituto de Lingvoscienco, kelkaj verkistoj, jhurnalistoj, spertaj maljunaj esperantistoj kaj funkciuloj el Komunista Junularunio (Komsomol). Chu oni devas aldoni, ke la tuta organiza laboro trovighis sub fiksa observado de Chieestaj organoj de Shtata Sekureco?

Printempe en la jaro 1957 mia konatino, kiu laboris en la menciita Instituto de Lingvoscienco, rakontis al mi, ke en Moskvo renaskighas Esperanto-movado, funkcias Esperanto-rondetoj kaj sur kelkaj sciencistoj de shia instituto kushas respondeco pri la renkontigho de esperantistoj dum la Festivalo. Unu el tiuj homoj estis V.P.Grigorjev. Mi telefonis al li kaj eksciis, ke chiuj interesitoj nun kunvenadas en Literatura Muzeo kaj la proksima kunveno baldau okazos en majo, vespere... La daton mi ne memoras.

En la difinita tempo mi venis al la Literatura Muzeo. Estis suna varma vetero. Apud la Muzeo staris grupetoj da homoj, plejparte junaj. Chiuj vigle babilis. Mi penis auskulti al la vochoj: oni parolis nur ruse. Subite al la pordego alpashis mezagha homo kun tre energiaj vizaghtrajtoj kaj salutis la cheestantojn: bonan vesperon! Tio estis unuaj esperantaj vortoj, diritaj voche de aliula busho, kiujn mi audis. Antau tiu tempo mi povis auskulti nur min mem. La vortoj sonis neordinare, ech strange por miaj oreloj, kaj mi eksentis, ke ekzistas granda diferenco inter teoriaj scioj pri Lingvo kaj praktika uzado de la lingvo. La homo, de kiu mi ekaudis la unuajn esperantajn vortojn, estis N.F.Danovskij. Mi multe shuldas al li por mia plua esperantistigho. Sed tio okazis poste, kaj tiam antau la ekstera pordo aperis maldika knabino kaj invitis chiujn eniri.

En la halo kunvenis multe da homoj. Iu anoncis, ke okazos prelego pri prononco en Esperanto kaj faros ghin aktoro el la Teatro de Lenina Komsomolo k-do Rytjkov. La preleganto levighis sur tribunon kaj diris la unuan frazon esperantlingve: "Oni trompis vin, ke Esperanto estas facila lingvo". Mi memoras, ke chi tiuj vortoj iom konfuzis min. Mi estis konvinkita, ke Esperanto vere estas tre facila lingvo. Krome en la halo trovighis multe da gejunuloj, kiuj deziris rapide ellerni la lingvon. Por kio fortimigi ilin? Nur post jaroj mi komprenis, ke Nikolao Rytjkov estis esence prava: Esperanto estas vere facila, sed ankau ghi postulas tiom da penoj kaj fortoj de la dezirantoj praktike posedi ghin! Kaj la plej grava komplikajho - atingi tian klarecon en la parolo, kiu farus ghin vere internacia kaj komprenebla por chiuj homoj. La sekvanta parto de la prelego estis ruslingva. Mi auskultis kun intereso kaj post la prelego aliris al unu el organizantoj por konatighi. Evidentighis, ke li estas Mahomet Isajev - kunlaboranto de Instituto de Lingvoscienco. Ni parolis en Esperanto. Mi iom bombaste diris, ke mi "volus labori sur la kampo de Esperanto". Li demandis, kiam mi komencis lerni la lingvon. Mi respondis, ke en la jaro 1943-a. Li mirigite ekfajfis: inter la cheestanta junularo estis nur la homoj, kiuj okupis sin pri Esperanto antau nelonge.

Ekde tiu tempo mi komencis pli-malpli regule vizitadi kunvenojn, prelegojn kaj lecionojn, kiuj estis organizataj por prepari grupon da esperantistoj al la Festivalo. Dum tiuj vizitoj mi iom post iom konatighis kun multaj aktivuloj - junaj kaj komencantaj kaj ankau maljunaj kaj spertaj. El la lastaj, krom la jam menciitaj supre, mi memoras pli bone profesoron E.Bokarev, verkiston I.Sergejev (al li tre helpis lia filino Julia), I.Hoves, M.Urban, S.Sarychev.

S.Sarychev afente observis, kiel renaskighas Esperanto-movado en Sovet-lando. Li regule tajpis kaj disvastigis listojn de chiuj artikoloj au verkoj, kiuj koncernis Esperanton. Li enlistigis ne nur grandajn artikolojn au broshurojn. Sufichis nur mencio pri Esperanto, kaj Sarychev fiksis tion en siaj listoj. Ekzemple, en la aperinta tiam dika romano de franca verkisto R.Martin du Gard "La familio Trubault" estas mallonga akcesora epizodo: du francoj parolas esperante. Pro tiu detalo la tuta romano trafis en liston de Sarychev. Sed tiuj chi listoj certe estis ulilaj, char ili lasis taksi interesighon pri Esperanto en la lando.

S.Sarychev estis unu el tiuj malmultaj homoj, pere de kiuj oni povis akiri literaturon pri kaj en Esperanto. Mi vizitis lin. Li proponis al mi kelke da libroj, kaj mi elektis la plej valoran: "Plenan vortaron" (PV) de prof. E.Grosjean-Maupin, eldonitan en la jaro 1953-a. La vortaro entenis ankau "Suplementon". Tiu chi malgranda poshlibro tre helpis al mi pligrandigi la vortprovizon. Mi tiam loghis eksterurbe kaj chiutage veiuris en Moskvon kaj returne per elektraj trajnoj. La vojo dauris proksimume duonhoron kaj mi dum tiu tempo ofte foliumis la vortaron. Mi legis unu artikoleton posl la alia, kaj kiam mi renkontis en teksto nekonatan vorton, mi tuj serchis ghin en la vortaro kaj legis, kion ghi signifas. Mi tiam konvinkighis, ke legado de klariga vortaro estas bona vojo al lingvoscio.

La spertaj esperantistoj renkontighis kun grupoj da komencanioj por "trejni ties langojn". Mi alighis al la grupo, kiun gvidis N.Danovskij. Ni konversaciis pri diversaj temoj dum promenoj tra stratoj kaj placoj de la urbo. Mia lingvo-nivelo estis kontentige aktiva: mi havis sufichan vortprovizon kaj povis flue paroli, sed ekzistis alia problemo: mi malbone komprenis rapidan parolon en Esperanto. Vershajne tio estis sekvo de "unuflanka lernado" de la lingvo - mi tute ne estis alkutimighinta al dialogo en Esperanto. Nur post kelkaj monatoj tiu difekto malaperis.

En tiu tempo en Moskvon estis invitita estona esperantisto s-ro Siitam, kiu posedis instrumetodon lau Andreo Cseh. Mi cheestis dum kelkaj lecionoj. Siitam instruis brile - tre vigle kaj gaje. Sed liaj lecionoj estis destinitaj por komencantoj, dum mi sentis, ke mi jam trovighas sur pli alta shtupo, kaj la konversacioj kun N.Danovskij donas al mi pli da utilo. Intertempe komenco de la Festivalo alproksimighis.

Oni formis diversajn grupojn da partoprenontoj. Ankau mi estis enigita en la esperantistan grupon. Por chiuj partoprenontoj en la Festivalo estis organizita dutaga ciklo de prelegoj. Pli ghuste tio estis instrukciado: kiel oni devas konduti dum la Festivalo. Ni estis liberigitaj de nia chiutaga laboro kaj auskultis kelkajn parolantojn. La plej bona el ili estis oficiro de Shtata Sekureco. Li avertis, ke la Festivalo estos uzita de kapitalisma propagando kaj de eksterlandaj sekretaj organoj por malutili al la soveta shtato. Tial ni chiuj devas esti tre maldormemaj. Li flue kaj sprite parolis, konfirmis siajn vortojn per detektivaj okazintajhoj, kaj la cheestantoj rekompencis lin per aplaudoj. Sed alia prelego finighis skandale. Parolanto longe instruis, kion ni devas rakonti al festivalanoj pri avantaghoj de nia socialisma reghimo kaj vivmaniero, sed tuj sur lin shutighis demandoj pri la preslibero, demokratio, vivnivelo ktp en USSR kompare kun okcidentaj landoj. La preleganto ne povis kontentige respondi, li pli kaj pli ekscitighis kaj finfine deklaris, ke la homoj kun tiaj "provokaj" demandoj ne devas partopreni en la Festivalo. La halo indignite ekzumis.

Antau la Festivalo por la esperantista grupo estis organizita speciala konversacio kun komsomola funkciulo Lew Karpinskij. Li evidente havis taskon definitive elekti partoprenantojn. Mi memoras la interparolon - ghi estis malvigla, tute formala. Nur kelke da malgravaj demandoj pri mia biografio kaj pri scio de Esperanto. Interalie mi diris, ke mi sufiche scias la lingvon kaj povas interparoli kun eksterlandaj gastoj. Sed neniu reago sekvis post miaj vortoj. Karpinskij per tuta sia aspekto montris plenan indiferentecon. Tamen mi estis certa, ke ankau mi estas "allasita" por la Esperanto-renkontigho. Sed post du-tri tagoj mi eksciis kun miro, ke mi eraris. Ghuste mi sole ne trafis en la liston de partoprenantoj. Mi senprokraste telefonis al V.P.Grigorjev: kial mi estas ellistigita? Tiu eksplikis al mi, ke mi lau la agho (33 jaroj) ne apartenas jam al junularo. Mi rediris, ke tio ne povas esti grava kauzo: inter partoprenontoj estas multe da homoj ech pli aghaj ol mi kaj, malgrau chiuj malpermesoj mi nepre venos al la renkontigho de esperantistoj. "Ne faru tion!" - tuj diris Viktor Petrovich, sed mi devas konfesi, ke mi ne obeis lin.

Ghis nun mi ne scias verajn kauzojn, pro kiuj oni ne permesis al mi oficiale partopreni en la esperantista renkontigho. Mi povas nur konjekti. Certe mia agho estis nur preteksto. Eble la malpermeso estis kauzita de miaj nesingardaj vortoj, ke mi parolas esperante. Poste mi povis rimarki, ke organizantoj de la renkontigho timis rektajn kontaktojn inter niaj kaj alvenintaj esperantistoj kaj provis malhelpi ilin. Krome en tiu tempo mi havis permesilon por sekreta laboro. Eble tio ludis sian rolon en la afero, char tiaj "sekretigitaj" personoj ne rajtis kontakti alilandanojn. Kiel ajn tio estis, la manko de oficiala dokumento pri mia partopreno en la Festivalo malfaciligis mian vivon en tiuj tagoj. Sen tia dokumento mi ne povis liberighi de la laboro, kaj plejparte mi povis renkontighi kun esperantistoj post fino de labortago antau vesperoj kaj ne chiutage.

>>