M.Gishpling. MIA VIVO KAJ ESPERANTO (daurigo)


La Festivalo devis komencighi la 28-n de Julio kaj dauri ghis la 11-a de Augusto. Lau la programo kreita de la festivala Preparkomitato, la esperantista renkontigho devis okazi en lastaj tagoj - la 9-n kaj la 10-n de Augusto. Tio ankau atestas, ke la alta estraro esperis redukti kontaktojn de esperantistoj al minimumo kaj limigi ilin per du tagoj. Tamen la esperantistoj komencis renkontighi tuj post la alveno en Moskvon kaj kune trapasis la tempon. Mi sukcesis partopreni en kelkaj tiaj renkontighoj kaj promenoj tra stratoj de la urbo, en parko Sokolniki kaj en Centra Parko.

Al la Festivalo venis homoj - kiel diris siatempe L.Zamenhof - "el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo". La plej granda esperantista grupo venis el Okcidenta Germanio - 15 au 20 personoj. Ili chiuj loghis en unu hotelo kaj ricevis al sia dispono autobuson. Tio estis tre oportuna, char ni kune povis veturi tra la tuta urbo. Mi bone memoras kelkajn esperantistojn el tiu grupo: Wolfgang Stachowski, Klaus Schluter, Hugo Wustemeyer, Maria Meisberger kaj la plej juna, deksesjaragha Doris Mucke. Kun ili mi iam korespondis. Maria poste edzinighis (mi ech ricevis inviton al la edzighofesto) kaj iom plilongigis sian familian nomon - shi farighis Becker-Meisberger. Shi neniam perfidis Esperanton, kaj en mia shranko trovighas shia konata kulinara libro "Internacie kuiri".

Mi ankau memoras kelkajn impresajn personojn el aliaj landoj. Tre aktiva estis bulgaro Nikola Nikolov, kiu lau la karaktero shajnis denaska gvidanto. Endas mencii francojn - Jean Toma kaj Michel Duc Goninaz (kompilanto de nova PIV), hungarojn - juna kuracisto Imre Ferenczy kaj Gizella Kosegfalvy, japaninon Jukiko Nakano...

Dum niaj promenoj la gastoj rigardis vidindajhojn de Moskvo, sed precipe ni multe interparolis. Ili interesighis pri nia vivo, kaj ni kompreneble demandis ilin pri vivo en la Okcidento. Multajn jarojn ni vivis en fermita socio, kie la informoj estis anticipe pasigataj tra cenzuraj filtriloj. La Festivalo iomete malfermis shlositan pordon, kaj en la stretan brechon ekblovis fresha aero. Evidentighis, ke en aliaj landoj vivas ne nur ekspluatistoj, militaristoj kaj spionoj, sed ankau simplaj homoj, kiuj, samkiel ni en Soveta Unio, laboras, lernas, amas, sed, malkiel ni, alkutimighis libere kaj sentime paroli pri ajnaj kaj ech tiklaj temoj.

Necesas diri, ke moskvanoj bone akceptis la eksterlandajn gastojn. Sur la stratoj ofte estighis spontaneaj interparoloj, intershanghoj de memorajhoj, sed ankau estis aliaj okazintajhoj. Mi promenis kun grupo da esperantistoj en Centra Parko, kaj unu el la cheestantaj germanoj komencis rakonti, ke lin ravas la varma rilato de simplaj homoj. "Dum mi iris en la parkon, - diris li - oni enmanigis al mi kelke da donacetoj. Jen, ekzemple!" - kaj li montris bildkarton. Mi prenis ghin. Sur ghi estis presitaj buntaj belaj floroj. Mi ekrigardis la dorsoflankon kaj trovis tie ruslingvan skribajhon faritan de homo, kiu shajne neniam audis pri kaligrafio: "Amikoj, helpu al ni liberighi de nia soveta reghimo!" Mi ne memoras la frazon lauvorte, sed la senco estis ghuste tia.

Intertempe venis la tago de la oficiala Esperanto-renkontigho. Ghi estis okazonta en Shakista Klubo sur Gogol-bulvardo. Mi decidis nepre veni tien, sed antau tio mi devis aperi en mia laborejo pro iuj neprokrasteblaj aferoj. Proksimume je la 11-a horo al mi telefonis unu el niaj esperantistinoj R. Goldberg kaj diris, ke mi urghe alvenu en la Klubon. Evidentighis, ke antau la enirejo kolektighis multe da homoj - precipe maljunaj kaj malnovaj esperantistoj, kiuj sciis kaj amis Esperanton kaj volis denove audi sian "karan lingvon". Dejhorantoj, kiuj staris che la pordo, ne enlasis ilin. Tiam kelkaj eksterlandaj esperantistoj postulis, ke en la halon nepre estu invititaj chiuj dezirantoj. La organizantoj de la kunveno estis konfuzitaj, iu kelkfoje kuris tien-reen por telefone konsulti pli altrangan estraron kaj finfine - por eviti skandalon - oni malfermis la pordon por chiuj. Tamen la halo estis tro malgranda, tial la dua parto de la kunveno dauris en alia proksime situanta loko - en Domo de Konstruantoj en strato Volhonka.

La elpashoj, kiujn mi sukcesis auskulti, estis formalaj kaj ne restigis spurojn en la memoro. Mi pli atentis la parolmanieron de kelkaj junaj esperantistoj. Al mi tre plachis, kiel libere tenas sin dum parolo kaj kiel flue parolas Michel Duc Goninaz kaj Imre Ferenczy. Por ili Esperanto vere estis "dua lingvo post la patrolingvo". Bedaurinde, kvankam la Festivalo nomighis junulara, neniu el sovetiaj junaj esperantistoj parolis publike. El pli aghaj spertaj esperantistoj parolis I.V.Sergejev, malfermante la renkontighon, sed mi ne cheestis dum lia elpasho. N.N.Rytjkov, kiu tre aktive agadis dum la preparo al la Festivalo kaj volis kiel aktoro ion prezenti al la publiko, ghuste antau la Festivalo forveturis (au estis devigita forveturi) el Moskvo pro gastrolvojagho. Antau la forveturo li surbendigis sian parolon kaj restigis la bobenon, por ke ghi estu auskultita en lia foresto. Tamen, kiam oni anoncis en la halo, ke nun eksonos letero de konata aktoro Rytjkov kaj funkciigis magnetofonon, evidentighis, ke la bendo estas difektita: pro subite aperinta forta jhamado la vocho de Rytjkov farighis neaudebla. Kiu tion faris, oni povas nur supozi, sed tiu chi detalo ankoraufoje montras rilaton de altaj instancoj al la Esperanto-renkontigho: ili timis ghin kaj volis nur malpermesi, malhelpi, bremsi.

Mi memoras, ke en la unua tago de la kunveno dum pauzo multaj partoprenantoj eliris el la Klubo kaj staris vigle parolante sur bulvardo. Che mi konservighis de tiu tempo nur kelkaj fotoj.

Alvenis la fino de nia renkontigho kaj de la Festivalo. Ni adiauis niajn novajn konatojn, skribis ties adresojn en notlibrojn, promesis intersanghi leterojn. Kaj vere, dum longa tempo dauris la korespondado kun niaj gastoj. En tiuj postfestivalaj tagoj mi resume demandis min mem: kion donis al mi la esperantista renkontigho? Nu, unue, ghi malligis mian rigidetan langon. Due, mi konatighis kun interesaj homoj. Trie, mi konvinkighis, ke Esperanto ne estas mortnaskito, sed viva, bela kaj utila lingvo. Kaj la kvara kaj plej grava - mi spertis tiam en la esperantista atmosfero nekonatan antaue senton, kiun mi nomus "ghojo de interkompreno". Mi vere povis ektushi plej diversajn temojn parolante kun homoj el plej diversaj landoj, kaj tiu chi renverso de lingvaj barieroj estis mirinda.

Dum la Esperanto-renkontigho kaj antau ghi la plej aktivaj kaj altiritaj adeptoj de la lingvo amikighis. Ni ofte renkontighis, multe laboris kune, kaj post la Festivalo mi eksentis certan vakuon en mia vivo. Krom tio: la Festivalo finighis, sed Esperanto restis kaj nun ekzistis espero restarigi Esperanto-movadon en la tuta lando. Evidente, ke similaj pensoj vizitis ne min solan. Finfine ni - entute 10 au 15 personoj - kunvenis en komenco de Septembro 1957 en la ghardeneto antau la malnova moskva Universitato. Ni unuanime decidis, ke ni daurigos laboron por Esperanto. Shajnas, ghuste tiam naskighis la ideo enshlosi nian laboron en kadro de junulara esperantista grupo. Sed dume ni komencis renkontighi en diversaj lokoj - en auditorioj de la Universitato kaj de la Autoshosea Instituto, au en privataj loghejoj. Al mi shajnas, ke plej ofte ni kunvenis en la gastama loghejo de V.Korchagin, kiu situis oportune en la centro de Moskvo. Ekfunkciis literatura rondeto, kiun gvidis N.F.Danovskij. Ni okupis nin per tradukoj en Esperanton. Komence ni kuraghis traduki modan romanon de Galina Nikolajeva "Batalo dum marsho antauen", sed baldau ni komprenis, ke ghi estas tro ampleksa kaj samtempe efemera. Mi transiris al aliaj verkoj, kaj mi memoras, ke mi provis tiam traduki novelojn de Aleksandro Grin. Unu el tiuj - "Kolero de patro" - estis tradukita plene, sed bedaurinde ne konservighis.

Ni tiam naive opiniis, ke nia deziro organizi Esperanto-grupon estos subtenita de oficialaj organizajhoj, ekzemple, de Komsomolo, kaj ni obtenis audiencojn che sekretarioj de la Centra Komitato de Komsomolo, vizitis redakciojn de junularaj jhurnaloj, turnis nin al la tiel nomata "Unio de sovetaj societoj de amikeco kaj kulturaj interligoj kun eksterlandoj". Ni parolis, ke ni dezirus esti oficialigitaj kaj labori sub shtata egido - havi ejon por kunvenoj kaj biblioteko, propagandi Esperanton... Oni akceptis nin, auskultis (ofte favore), sed nenion faris. Ech inverse. En tiu tempo estis eldonata duonoficiala revueto "Junulara gazetaro". Tie aperis artikolo de O.Loginova "Kial ni estas kontrau Esperanto". La autorino rekomendis anstatau Esperanto lerni aliajn "vivajn" lingvojn. Tio donus al la lernantoj pli da utilo. Krome shi aludis, ke Esperanto kondukas al nekontroleblaj internaciaj komunikighoj. Kune kun N.Rytjkov estis skribita argumentita letero kontrau la pozicio de O.Loginova (Ho, Loginova! - nomis shin Rytjkov), sed mi ne memoras, chu ghi estis ie presita.

Tamen niaj renkontighoj kaj lecionoj ne chesis. Ne ricevinte subtenon de supraj instancoj, ni decidis agi memstare kaj senprokraste formi esperantistan grupon. Shajnas al mi, ke ghuste lau propono de I.V.Sergejev la grupo devis ricevi nomon "Fajrero". La organiza kunveno okazis la 21-n de Februaro 1958 en auditorio de la Autoshosea Instituto. Cheestis chirkau 50 personoj, inkluzive de pli aghaj esperantistoj: N.Danovskij, M.Urban, Varshavskij (el revuo "Ogonjok"). En la komenco estis vigla diskuto pri Statuto de la grupo. Mi memoras, ke estis proponoj fari la Statuton tute neutrala kaj ech ne mencii politikajn celojn. Sed mi komprenis, ke en Sovetlando, kie chiuj organizajhoj estis ideologiizitaj, ni devas almenau indiki politikan direkton, lau kiu agas la grupo. Kaj la koncernaj vortoj restis en la teksto. Chi-sube mi montras ghin tradukitan en Esperanton.

Statuto
de moskva junulara esperantista grupo "Fajrero"

I. Celoj

Praktika uzado de la lingvo Esperanto por propagando de ideoj de paco, amikeco kaj reciproka komprenighado inter popoloj; por starigo de amikecaj kontaktoj kun kolektivoj kaj apartaj personoj el eksterlandoj; por propagando de sukcesoj kaj atingoj de Soveta Unio.

Organizado de Esperanto-lernado.

II. Agado de la grupo

Por atingi siajn celojn, la grupo

prezentas al la membroj eblon perfektigi scion de la lingvo Esperanto, ricevi lernan, artan kaj periodan literaturon, starigi kontaktojn kun kolektivoj kaj apartaj personoj el eksterlandoj.

organizas renkontighojn lau profesioj kaj interesoj kun sovetiaj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj ankau aliajn kolektivajn entreprenojn.

• eldonas necesan literaturon.

III. Membreco

Membro de la grupo rajtas esti chiu moskvano au loghanto de Moskva regiono en ago ne pli ol 35 jaroj, se li aktive uzas Esperanton konforme al la supre nomitaj celoj, lernas Esperanton kaj perfektigas la scion de la lingvo, discipline plenumas komisiojn de la grupo, regule pagas la kotizojn.

Anigo de novaj personoj, por chiu deziranto individue, estas solvata de gvidantaro kaj de komuna kunveno de la grupo.

IV. Gvidantaro

Gvidantaro de la grupo konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto kaj estroj de fakoj.

Che elektoj de gvidantaro de la grupo, samtempe oni elektas revizian komisionon el tri personoj.

Kiam la Statuto estis konfirmita per la vochdonado, la cheestantoj elektis gvidantaron de la grupo: prezidanto - M.Gishpling, vicprezidanto - V.Korchagin, sekretario - M.Glovinskaja, estro de fako de amasaj entreprenoj - J.Nefilin, estro de fako de korespondado - L.Vulfovich, estro de fako de rondetoj - M.Dmitrijev, estro de fako de propagando - J.Sergejeva, bibliotekisto kaj kasisto - R.Goldberg. Revizia komisiono -G.Kirsanova, B.Podolskij, V.SPs.

Ekde tiu tempo "Fajrero" ekhavis sian poshtkeston en la moskva Centra Telegrafo. Lau la adreso Moskvo, K-9, p/k 1253 komencis alveni leteroj de sovetaj civitanoj kaj el eksterlandoj.

(finon ni ankorau ne havas)

<<