ALDONO DE LA TRADUKINTO

En supra verko la profunda konsekvenca pensulo pruvas, ke estas neeble revi pri starigo de paca ordo tiel longe, kiel ni adorados patriotismon-naciismon. Liaj pensoj, kiel kutime che geniuloj, antaurapidis kelkajn jardekojn au -centojn. Li ekkonis la kauzon de malbono, penegas pruvi neceson radikale forigi ghin, montras la irotan vojon, sed pri necesa por tio rimedo li ne parolas. Eble li tiam ankorau ne konis ghin. Tiun rimedon donacis al ni alia geniulo el Oriento — kreinto de esperanto. Chiuj penadoj interfratigi popolojn, starigi mondan shtatfederacion, chiuj kosmopolitaj revoj devis resti senfruktaj tiel longe, kiel mankis al la homaro la ilo, kiu kunigas homojn — mankis la komuna lingvo.

Nun ni konas la celon kaj la vojon al ghi; en esperanto ni posedas por tio certan ilon, kaj espereble post la milito la por paco batalanta armeo kolose kreskos. Tial kuraghe kaj senkompromise batalu ni por pli prudenta, felicha kaj hominda estonto! En tiu batalo ni ne restos solaj: kiel diris iu socialista parlamentano, post la milito milionoj donos al si solenan promeson labori, por ke ne ripetighu tiu malhonora, terura malfelicho.

Ke la ideoj de Tolstoj trovas anojn en la nuna mondo, pruvas eltiro el jena responda letero de homarano al pia naciisto:

Ke internaciigi ne estas samvalora al sennaciigi mi komprenas, kaj lau mia opinio ne esperanto devigos la naciojn forjheti siajn lingvojn, sed la propra spirita profito de popoloj instigos ilin al tio.

Kial vi pensas, ke Dio volas, ke estu nacioj? Adamo kaj Evo certe estis nek Hebreoj nek Germanoj. Kaj longajn jarcentojn ghis la babela fierigho homoj estis simple homoj. La estighon de nacioj Biblio prezentas al ni kiel Dian punon pro homaj pekoj. Chu Dio povas voli punon, mizeron? Ne, Dio chesus esti Dio, se Li volus tion, Li estas ja Bono mem. Ni mem punas nin per niaj pekoj, puno estas konsekvenco de peko, kaj la homo penas liberighi de pekoj certe ne tiacele por esti punata. Estus ja frenezulo, kiu ne penadus liberighi de propekaj punoj, kiel malsanoj, mizeroj, morto, infero. Kial ne peni liberighi de peko — nacia fiero, kaj de ghia puno — naciismo?

Vi skribas, ke "ne ekzistas nura arto; same kiel ankau ne ekzistas pura homo." Certe la kompreno "arto" au "homo" chiam estas realigata individue, chiu individuo havas ecojn, kiuj lasas diferencigi ghin de ceteraj. Sed homo chiam restas homo; li povas diferenci nur je malgravaj, eksteraj, de viv-kondichoj, klimato, agho dependantaj ecoj: la diferenco estas nur rasa, sed ne arta. La homo naskighas ne kun difinita nacio, sed kun de gepatroj heredataj fizikaj ecoj, kiuj estas similaj al rasaj ecoj de liaj prauloj. Kaj tiuj heredataj ecoj ne estas absolutaj: post kelkaj generacioj negron au Mongolon oni povas shanghi en Europanon kaj reen. Cetere rasaj, eksteraj diferencoj chiam ja restos, char restos diferenco en klimato, vivkondichoj, okupo, ktp. Sed tio ne estas ja grava: inter anoj de unu nacio ni povas ja ankau konstati plej grandan diverson de eksteraj ecoj, kio ne malhelpas, ke ili konsideru sin kiel unu popolon. Grava estas nur, ke ni denove faru unu grandan homan familion, ke ni parolu unu lingvon (estas ja sensencajho, se unu familio havus multajn lingvojn). Kiom mi pripensadas tion, mi ne povas trovi iun logike motiveblan argumenton por konservo de naciaj lingvoj. La pastraro bedaurinde kaj malprofite por religio chiam tiel konservativa kaj preskau ne kapabla trovi novajn irotajn vojojn, diradas, defendante naciismon, ke Dio ne volas unuformecon. Certe Dio efektivigis multegajn kreitajh-eblojn, sed en tiu diverso Li konservis unuecon; aliel estus farighinta hhaoso. Estas ajhoj, kiuj nepre devas esti unikaj, ekzemple, religio, moralo, rajto ktp. Al tiuj ajhoj apartenas ankau lingvo, char ghia tasko konsistas ja en tio, ke ghi estas ilo por intershangho de pensoj, sentoj, kaj char chiuj homoj estas kapablaj al pensoj kaj sentoj, tiu ilo devas esti komuna al chiuj. Tion ja komprenas chiu esperantisto. Sed strange, multaj el ili rezonadas jene: certe, ilo elpensita de d-ro Zamenhof estas bonega kaj taugas por chio, ni tamen aplikados tiun universalan por chio taugan ilon nur de tempo al tempo, plejparte tamen ni ludos kun nia nur loke tauga ilo. Chu oni povus trovi tiel malprudentan terkulturiston, kiu kvankam posedus la plej modernajn mashinojn, de tempo al tempo laborus per primitivaj antikvaj iloj nur tial, ke liaj prapatroj laboris per ili? Oni devas ja konstati tiun bedaurindan fakton, ke nuntempaj homoj anstatau lasi lingvon servi al si, mem farighis servantoj al lingvo. Dum lastaj jarcentoj lukse ekfloris kulto de propra nacia lingvo, kaj oni devas konsenti, ke ni nur duone estas kristanoj, kaj ke krom Kristo ni adoras ne oran bovidon, sed ne pli racian idolon — ilon, lingvon. Kaj ke ni vere ghin adoras, ech pli multe ol Kriston, tion ne pridisputeble klare pruvas la nuna milito, kiam homoj malkonfesas la kristan am-ordonon, kaj la ligon per lingva komuneco konsideras kiel pli gravan ol komunecon de religio. Nuntempa homo, precipe pastraro, kompreneble hipokrite ne volas vidi tion.

Kiu metiisto, povante produktadi per unu mashino tiel same multajn kaj bonajn ajhojn, kiel per kelke da ili, achetus du au pli da ili? Se li tion tamen farus, li estus minimume malshparema. Chu ne estas tia sama nepardonebla malshparemo devigi niajn infanojn anstatau unu por chio suficha lingvo studi du lingvojn? Kristo ja diris, ke ech por chiu nenecesa vorto ni devos doni kalkulon! Kaj due, kiacele krei nacian literaturon? Tio ja estus nepardonebla perdo de fortoj kaj mono!

Vi skribas, ke "chiam la naciaj okazintajhoj kaj cirkonstancoj naskis literaturajn konsekvencojn". Certe, sed estus ja estinta felicho por la homaro, se la pliparto el tiuj literaturajhoj estus ne aperinta. Kaj se kelkaj el ili estas vere gravaj kaj bonaj, ili povas ja aperi en homara lingvo. Nun ni vidas, ekz., ke Usono havas aliajn interesojn, ol Anglio au Australio, kaj tamen tiuj diferencaj interesoj povas reflektighi en unulingva literaturo.

Vi skribas, ke "chiu homo nepre aperas en iu ajn formo, ekz., Germano, Franco, Chino". Sed tio estas ja tute malvera. El infano, farante al ghi nenian devigon, vi povas fari iun ajn nacianon. Mi petas vin pri konsilo, per kiu metodo au instrumento (eble mikroskopo?) oni povas ekkoni la naciecon de kelkmonata infano? Ech kiam mia filineto estos plenagha, neniu Litovo povos ekkoni, ke shi devenas de litovaj gepatroj. Se mi ne estus dirinta, ke mi estas Litovo, vi nur povus konstati, ke mi ne estas Germano, char mi parolas malbone germane, sed de kia nacieco mi estas, tion vi ne ekkonus per iaj ajn rimedoj. Ne, la homo naskighas simple kiel homo, kaj nur la eksteraj cirkonstancoj faras el li nacianon. Kaj se ni volas rajte opinii nin prudentaj kreajhoj, ni devas penadi, ke sur la estontajn homidojn ne estu surmetataj la malbenitaj katenoj de naciismo. La homido, venanta en la mondon simple kiel homo, devas ankau resti simple homo. For la dividilon, la idolon, la malpaciganton — naciismon! La homaro estas malsanega, ghi vershas sangon kiel preskau en antaumorta agonio. Estus ja acha kuracisto, kiu penus nur haltigi sangon kaj por kelkaj minutoj havigi plibonighon, lasante la esencon de malsano ech ne ektushita. Tiaj kuracistoj estus ni, penantaj interfratigi popolojn, sed lasantaj la kauzon de malpacadoj — naciismon. Vi diras, ke estas necese forigi ne drinkemon, sed trodrinkemon. Kaj tio donas, kiel konate, nenian rezulton. Des pli che naciismo, kiu estas ja esence malsaghajho. Chu povas homo samtempe adoradi malsaghajhon — naciismon kaj penadi starigi prudentan, pacan homarordon?

Vi skribas, ke "esperanto estas helplingvo". Certe, sed de ni ja dependas uzadi ghin chiam au nur kiel helpilon. Certe longan tempon, eble jarcentojn, por grandaj nacioj esperanto restos helplingvo. Sed tio ne malhelpos, ke malgrandaj popoloj pli frue forjhetos siajn lingvojn, shanghante ilin je esperanto. Tion memori estas necese ankau al grandnacianoj, por ke ili povu konsideri naciismon kiel historian fenomenon kaj donante al ghi tempan kaj lokan servon, chiam memoru, ke estonto apartenas simple al homaro, kaj ke tial sole homaraj interesoj estas vere realaj kaj meritas postuli nian vivdedichon je sia servo. Konsiderante tion, oni devus en naciaj lingvoj verki nur tion, kio havas nur lokan kaj tempan intereson; la verkisto, volanta, ke liaj pensoj estu legataj sur chiuj lokoj de l' terglobo kaj dum multaj jarcentoj, nepre verku en esperanto. Vi eble diros, ke esperanto dum jarcentoj multe shanghighos. Certe, sed naciaj lingvoj ankau shanghighas kaj neniu nuntempulo povas legi sian nacian literaturon, verkitan antau mil jaroj, ne preparante sin por tio. Kaj char esperanto estas nekompareble pli facila, ol iu ajn nacia lingvo, niaj posteuloj ech post multaj jarcentoj au jarmiloj bezonos vershajne ne pli grandan shlosilon ol Cefech'an por facile kompreni niajn verkojn. Nur estu ni Homeroj au Virgiloj, nur meritu ni esti legataj! Se en esperanto ni laudados nian naciismon, por niaj posteuloj ni certe estos ridindaj kaj ili estos sufiche prudentaj por lasi putrighi niajn infanajn verketojn.

Ne, vi povas esti trankvila, esperanto devigos neniun chesi uzadi sian gepatran lingvon, — la naciaj lingvoj malaperos, char ili farighos senutilaj, char la propra intereso devigos homojn shpari sian tempon pli kaj pli.

Estis tempo, kiam homo havis interesojn nur en sia vilagho, komunumo, kaj tiam sufichis al li lia regiona dialekto; nun chiu homo havas interesojn en tuta shtato kaj li bezonas nacian, shtatan lingvon. Kvankam ekzistas ankorau protektantoj al regionaj dialektoj, tamen tiuj lastaj rapide kiel malnecesaj malaperas, kaj oni ne bezonas esti profeto por antaudiri plenegan venkon de unu vera nacia, shtata lingvo. Ni vivas en transira periodo: la shtato ne sufichas jam por ni, chiam pli kaj pli multaj homoj ekhavas interesojn en tuta mondo, la scenejo de vivagado de venontaj generacioj estos la tuta mondo. Kaj kiel antau la shtata lingvo malaperas pro sia senutileco regionaj dialektoj, tiel antau la monda lingvo ankau pro sia senutileco malaperos la naciaj lingvoj. Vi eble diros, ke regionaj dialektoj estas specoj de nacia lingvo kaj tial ili povas facile droni en maro de samnacia lingvo. Certe, sed chu niaj naciaj lingvoj ne estas specoj de nia prapatra aria lingvo, kaj chu esperanto ne entenas la chefajn trajtojn de niaj naciaj lingvoj? Se niaj prapatroj, forlasinte lokon de antaua komuna loghado kaj disirintaj en diversajn landojn, preskau ne havante plu iun komunikighon kun siaj fratoj, iom post iom malproksimighis ankau en lingvo unu de alia, chu ne estas devo de ni, iliaj idoj, forigi el niaj lingvoj apartajhojn kaj denove paroli unu lingvon? Nian komunikighon ja malhelpas jam nek montoj, nek maroj, kaj por ni estas nenia racia pravigo de nia mult-lingveco. Kial kontraustari al tempofluo? La neprudenta homa kontraustaro kontrau la en pli fortaj manoj de Eternulo disvolvighanta historia evoluo povas ja kompreneble signifi nenion. Se ni ne volas simili Don Kihhotojn, se ni volas uzi niajn fortojn por io, kio havas eternan valoron, ni ne devas kiel miopaj naciistoj okupadi nin per ne nur malsagha, sed evidente malutila dancrondo chirkau la idolacho, konsistanta el diversaj naciaj chifonajhoj, sed devas penadi malfermi la okulojn al niaj kunfratoj por venontaj, havantan dauran valoron aferoj.

La naciisto, legante la supron, vershajne ekpensos, ke se malaperos naciismo, la mondo devos prezenti unutonan bildon, ke restos nenio, por kio la homo povus entuziasmighi, por kio li ghoje oferus sian vivon, same kiel por militemulo la starigo de pacordo shajnas preskau samvalora al morto de homara vivo. Estas kompreneble, ke por homo, komprenanta la vivon nur kiel elmontron de fizika forto, la forigo de eblo elmontri tiun fizikan forton en detruado, devas ekshajni kvazau morto de l' homaro. Kaj la starigo de paca ordo vere kauzos morton, morton ne de l' homaro, sed de kulto de fizika detruanta forto, de milita kulto. Sed sur loko de tiu mortinta kulto de detruado elkreskos kulto de kreemo. Tiuj milionoj da homoj kaj miliardoj da mono, kies utilon por la homaro oni ne nur ne povas egaligi al nulo, sed kies efikon oni devas konsideri kiel plej malutilan por la homa speco, dum paca ordo estos utiligataj por produktado de ajhoj, necesaj por igi vivinda nian vivon. Homara bonstato kreskos rapide, chiuj homoj ekhavos tempon por spiritaj interesoj. Chu tio estos morto de l' homaro?

Kaj la forigo de l' naciismo ne nur liberigos nin de multaj militkauzoj kaj ebligos veran kristanan amon, sed liberigos ankau de neprodukta malshparado de spiritaj fortoj. Liberighinte de niaj enuigaj malindaj disputoj pri tio, kiel ni povus altrudi niajn lingvon kaj kutimojn al aliaj ofte subpremataj popoloj, ni povus libere okupi nin per penado enkonduki en la vivo niajn idealojn el vero, bono kaj belo. Chu tio ne estas inda celo, al kiu ni povus entuziasme oferi nian vivon? Kompare kun tio, chu ne estas malpurajho la nun tiel adorata naciismo? Ne, ne unutonecon de l' vivo kauzos la forigo de la naciismo, sed ghian plirichighon je spiritaj interesoj.

Vivu esperanto, komence kiel helplingvo, poste kiel mondlingvo!

Kaj kiel maljunulo Simeon, atendante la savon de l' mondo, ekvidinte infaneton Jesuo, povis morti konsolita, sciante, ke jam komencighis la savofero, tiel ni, kunvivantaj la infanajn tagojn de esperanto, povas esti konsolitaj kaj certaj, ke homarfrateco jam efektivighas kaj baldau farighos fakto. Haltigi fluon de l' tempo ni ne povas, plifaciligi kaj plirapidigi ghin estas nia tasko. Progreso antauenpashas piedpremante tradicion; popolamaso nur nevole adiaudiras al tradicio, ghi penas haltigi progreson. Ni chiuj volas konsideri nin kiel kulturajn, progresemajn homojn. Tial ne agu ni kiel popolamaso blinde sindona al tradicio, liberigu ni nin de tio, kies malutilon kaj nehaltigeblon ni ekkonis.

For la naciismon, vivu la homaro !

<<