XVI

Jam delonge la potenco de registaroj super la popoloj tenas sin ne per forto, kiel ghi tenis sin en tiuj tempoj, kiam unu nacio konkeradis alian kaj per forto de armiloj tenis ghin en obeemo, au kiam la estraroj inter la senarma popolo havis apartajn armitajn bandojn el janicharoj (Turkio), oprichnikoj (Rusio), gvardianoj. La potenco de registaroj jam delonge tenas sin nur per tio, kio estas nomata ghenerala opinio.

Ekzistas la ghenerala opinio, ke patriotismo estas granda morala sento, kaj ke estas bone kaj oni devas konsideri sian popolon, sian shtaton kiel la plej bonan en la mondo, kaj disvolvighas nature el tio elfluanta ghenerala opinio, ke estas bone kaj oni devas agnoski en si la potencon de registaroj kaj submetighi al ghi, ke estas bone kaj oni devas servi kiel militisto kaj submetighi al disciplino, bone kaj necese sub formo de impostoj doni al registaro siajn shparajhojn, bone kaj necese submetighi al decidoj de jughejoj, estas bone kaj necese senkontrole kredi al tio, kio de regantaj personoj estas prezentata kiel dia vero.

Kaj se ekzistas tiu ghenerala opinio, starighas fortega potenco, posedanta en nia tempo miliardojn da mono, organizitan mekanismon de administrado, poshtojn, telegrafojn, telefonojn, disciplinitajn armeojn, jughejojn, policon, obeeman pastraron, lernejon, ech gazetaron, kaj tiu potenco subtenas en popoloj tiun gheneralan opinion, kiu estas al ghi necesa.

La potenco de registaroj bazighas sur la ghenerala opinio; posedante potencon, la registaroj per chiuj siaj organoj, oficistoj, jughejoj, lernejoj, preghejoj, ech gazetaro, chiam povas subteni tiun gheneralan opinion, kiu al ili estas necesa. La ghenerala opinio kreas potencon; potenco kreas gheneralan opinion : kaj shajnas, ke ekzistas neniu eliro el tiu situacio.

Kaj tiel estus fakte, se la ghenerala opinio estus io konstanta, neshanghebla, kaj se la registaroj povus produkti tiun gheneralan opinion, kiu al ili estas necesa;

Sed feliche tiel ne estas, kaj la ghenerala opinio estas, unue, ne io konstanta, ne shanghighanta, staranta, sed, kontraue, io konstante shanghighanta, movighanta kun la movigho de homaro; kaj due, la ghenerala opinio ne nur ne povas esti produktata lau deziro de registaro, sed mem estas tio, kio produktas registarojn kaj donas al ili potencon au deprenas ghin de ili.

Se ech povas shajni, ke la ghenerala opinio restas senmova kaj nun estas tia, kia ghi estis antau dekoj da jaroj, kaj ech povas shajni, ke la ghenerala opinio rilate al kelkaj apartaj okazoj shancelighas, kvazau returnighante, tiel ke ghi ekzemple nun forigas respublikon, shanghante ghin je monarkio, au denove forigas monarkion, shanghante ghin je respubliko; sed tio nur shajnas tiel, kiam ni rigardas la eksterajn elmontrojn de tiu ghenerala opinio, kiu estas artifike produktata de registaroj. Sed oni bezonas nur preni la gheneralan opinion rilate al tuta vivo de homoj, kaj ni ekvidos, ke ghenerala opinio tiel same, kiel tempo de tago au de jaro, neniam staras sur unu loko, sed chiam movighas, chiam nedeflankighante iras antauen sur tiu sama vojo, sur kiu iras antauen la homaro, tiel same, kiel malgrau la malhelpoj kaj shancelighoj, nedeflankighante iras antauen tago au printempo, sur tiu vojo, sur kiu iras la suno. Tiel, kvankam lau nur eksteraj signoj la situacio de l' popoloj de Europo en nia tempo estas preskau tiu sama, kia ghi estis antau 50 jaroj, la rilato de l' popoloj al ghi estas jam tute alia ol antau 50 jaroj. Se ekzistas tiaj samaj, kiel antau 50 jaroj, potenculoj, armeoj, militoj, impostoj, lukso kaj malrichego, katolikismo, ortodoksismo kaj luteranismo, do tio antaue ekzistis, char tion postulis ghenerala opinio; kaj nun tio ekzistas nur tial ke registaroj artifike subtenas tion, kio antaue estis viva ghenerala opinio.

Se ni ofte ne rimarkas tiun movighon de l' ghenerala opinio, kiel ni ne rimarkas la fluon de akvo en rivero, lau la fludirekto de kiu ni naghas, tio devenas de tio, ke tiuj nerimarkeblaj shanghoj de ghenerala opinio, kiuj faras ghian movadon, okazas en ni mem.

La eco de ghenerala opinio estas konstanta kaj nehaltigebla movigho. Se shajnas al ni, ke ghi staras sur unu loko, tio devenas de tio, ke chie estas homoj konstruantaj al si oportunan situacion sur iu momento de ghenerala opinio kaj tial per chiuj fortoj penanlaj reteni ghin kaj ne permesi elmontrighi al tio nova, estanta, kio kvankam ankorau ne elmontrighis tute, sed jam vivas en la konscio de homoj. Kaj tiaj homoj, retenantaj la forvivintan gheneralan opinion kaj kashantaj novan, estas nun chiuj tiuj, el kiuj konsistas registaroj kaj regantaj klasoj, konfesantaj patriotismon kiel necesan kondichon de homa vivo.

La rimedoj, kiujn posedas tiuj homoj, estas grandegaj, sed char la ghenerala opinio estas io eterne fluanta kaj kreskanta, tiel chiuj iliaj penoj ne povas ne esti vanaj: la malnova maljunighas, la nova kreskas.

Ju pli longe estos malhelpata la elmontro de nova ghenerala opinio, des pli ghi elkreskos kaj kun des pli granda forto ghi elmontrighos. La registaroj kaj la regantaj klasoj per chiuj fortoj penas reteni tiun malnovan gheneralan opinion de patriotismo, sur kiu estas konstruita ilia potenco, kaj haltigi la elmontron de nova, kiu detruos ghin. Sed reteni la malnovan kaj haltigi novan oni povas nur ghis ia grado, tiel same, kiel nur ghis ia limo oni povas per digo haltigi fluantan akvon.

Kiom ajn penadus la registaroj eksciti en popoloj la nepropran jam al ili gheneralan opinion de pasinto pri indo kaj heroeco de patriotismo, la homoj de nia tempo jam ne kredas je patriotismo, sed chiam pli kaj pli kredas je solidaro kaj frateco de popoloj. La patriotismo jam montras al homoj nenian krom plej teruran estonton; la frateco de l' popoloj estas tiu idealo, kiu chiam pli kaj pli farighas komprenebla kaj dezirinda al homaro. Kaj tial la transiro de l' homoj de antaua forvivinta ghenerala opinio al nova neeviteble devas okazi. Tiu transiro estas tiel same neevitebla, kiel la defalo en printempo de lastaj sekighintaj folioj kaj disvolvigho de junaj el shvelintaj burghonoj.

Kaj ju pli oni forpushas tiun transiron, des pli persista farighas ghi, kaj des pli evidentighas ghia neceso.

Kaj vere oni bezonas nur rememori, kion ni konfesas kiel kristanoj, kaj simple kiel homoj de nia tempo, rememori tiujn moralajn principojn, per kiuj ni estas gvidataj en nia socia, familia kaj persona vivo, kaj tiun situacion, en kiun ni starigis nin en nomo de patriotismo, por ekvidi ghis kia grado de kontraudiro ni alvenis inter nia konscio kaj tio, kio dank' al plifortigita influo de registaro en tiu direkto estas nia ghenerala opinio. Oni bezonas nur pripensi tiujn kutimajn postulojn de patriotismo, kiuj, kiel io plej simpla kaj natura, estas prezentataj al ni, por ke oni povu ekkompreni, ghis kiu grado tiuj postuloj kontraudiras al tiu vera ghenerala opinio, kiun ni chiuj havas komune. Ni chiuj konsideras nin kiel liberajn, klerajn, humanajn homojn, ech kristanojn, kaj tamen ni chiuj trovighas en tia situacio, ke... s-ro N. N. skribos spritan artikolon pri orienta demando, au iu princo prirabos iajn Bulgarojn au Serbojn, au ia reghedzino au imperiestredzino ofendighos je io, kaj ni chiuj kleraj, humanaj kristanoj devas iri mortigi homojn, kiujn ni ne konas kaj al kiuj ni havas amikajn sentojn, kiel al chiuj homoj. Se tio ankorau ne okazis, ni dankas tion, kiel oni certigas nin, al la pacemo de Aleksandro III au al tio, ke Nikolajo Aleksandrovich edzighos je nevino de Viktoria. Kaj se sur loko de Aleksandro estus alia, au se mem Aleksandro shanghos sian humoron, au se Nikolajo Aleksandrovich edzighos je Amalia, sed ne je Aliso, ni kiel sangavidaj bestoj jhetos nin por eligi la intestojn unu de l' alia. Tiela estas kvazau la ghenerala opinio de l' nuna tempo. Tiaj rezonadoj trankvile estas ripetataj en chiuj plej progresemaj kaj liberalaj organoj de l' gazetaro.

Se ni, miljaraj kristanoj, ankorau ne distranchis gorghon unu de alia, tio estas nur tial ke Aleksandro III ne permesas fari tion.

Tio estas ja terura!

XVII

Por tio, ke efektivighu la plej grandaj kaj gravaj shanghoj en homara vivo, estas necesaj neniaj heroajhoj: nek armado de milionoj da militistoj, nek konstruado de novaj vojoj kaj mashinoj, nek organizado de ekspozicioj, nek organizado de unuighoj inter laboristoj, nek revolucioj, nek barikadoj, nek eksplodoj, nek eltrovo de aeronaghado ktp., sed estas necesa nur shangho de ghenerala opinio. Kaj por shanghi la gheneralan opinion estas necesaj neniaj penadoj de penso, nek estas necese renversi ion ajn ekzistantan kaj elpensi ion ajn eksterordinaran, novan, sed estas necese nur ne submetighi al mensoga, jam mortinta, artifike ekscitata de registaroj ghenerala opinio de pasinto, estas nur necese, ke chiu aparta homo parolu tion, kion li vere pensas kaj sentas, au ke almenau li ne parolu tion, kion li ne pensas. Kaj se nur homoj, almenau malgranda nombro da homoj, farus tion, tuj mem per si falos la forvivinta ghenerala opinio kaj montrighos juna, viva, estanta. Kiam shanghighos la ghenerala opinio, sen ia penado per si mem shanghighos tiu interna strukturo de homa vivo, kiu premas kaj turmentas nin. Estas honto diri, kiom malmulte estas necesa, por ke chiuj homoj liberighu de chiuj tiuj mizeroj, kiuj nun turmentas ilin: estas necese nur ne mensogi. Nur ne submetighu homoj al tiu mensogo, kiun oni inspiras al ili, ne diru nur tion, kion ili ne pensas kaj ne sentas, kaj efektivighos tia renverso en tuta ordo de nia vivo, kiun ne atingos revoluciuloj en jarcentoj, se ech ili havus tutan potencon en siaj manoj.

Se nur la homoj kredus, ke la forto estas ne en forto, sed en vero, kaj se ili kuraghe eldiradus ghin au almenau se nur ne deflankighadus de ghi per vorto au faro: ne dirus tion kion ili ne pensas, ne farus tion, kion ili konsideras malbona kaj malsagha.

Kia do gravajho krii: "Vivu Francio!" au "hura!" al iu imperiestro, regho, venkinto, iri, vestighinte en uniformon, kaj alpendiginte kortegan shlosilon, atendi lin en antauchambro, riverenci kaj nomi lin per strangaj titoloj kaj poste inspiri al chiuj junaj kaj nekleraj homoj, ke tion fari estas tre laudinde? Au kia gravajho, skribi artikolon por defendo de franco-rusa alianco, au de dogana milito, au por kulpigo al Germanoj, Rusoj, Francoj, Angloj? Au kia gravajho, iri al iu ajn patriota festeno kaj trinki je la sano kaj paroli laudajn paroladojn al homoj, kiujn vi ne amas kaj je kiuj vi havas nenian intereson? Au ech kia gravajho, en interparolo konsenti pri bonfaro kaj utilo de traktatoj, unuighoj au ech trasilenti, kiam che vi oni laudas sian popolon kaj shtaton, insultas kaj mallaudas aliajn popolojn, au kiam oni laudegas katolikismon, ortodoksismon, luteranismon au iun ajn heroon de milito au reganton lau speco de Napoleono, Petro au de nuntempa Bulanjhe, Skobelev?

Chio chi shajnas tiel negrava. Kaj fakte en tiuj chi shajnantaj al ni negravaj kondutoj, en nia rezigno je partopreno en ili, en la montra lau niaj fortoj de neprudento de tio, kies neprudento estas al ni evidenta, en tio konsistas nia grandega, nekontraustarebla potenco, tio, el kio kunmetighas tiu nevenkebla forto, kiu faras la veran nunan gheneralan opinion, tiun opinion, kiu, mem movighante, movas la tutan homaron. La registaroj konas tion kaj tremas antau tiu forto, kaj per chiuj de ili dependantaj rimedoj penas kontrauagi au ekestri ghin.

Ili scias, ke forto estas ne en forto, sed en penso kaj en klara ghia esprimo, kaj tial ili timas la esprimon de sendependa penso pli ol armeojn; ili organizas cenzurojn, subachetas gazetojn, perfortprenas la estradon super religioj, super lernejoj. Sed tiu spirita forto, kiu movas la mondon, forglitighas de ili; ghi estas ech ne en libro, ne en gazeto; ghi estas nekaptebla kaj chiam libera; ghi estas en la profundo de l' homa konscio. La plej potenca kaj ne kaptebla, libera tiu chi forto estas tiu, kiu montrighas en homa animo, kiam li sola mem kun si pripensas la fenomenojn de l' mondo kaj poste nevole elparolas siajn pensojn al sia edzino, frato, amiko, al chiuj tiuj homoj, kun kiuj li interrilatas kaj rilate al kiuj kashi tion, kion li konsideras kiel veron, li kalkulus al si kiel pekon. Neniaj miliardoj da rubloj, milionoj da militistoj kaj neniaj institucioj, nek militoj, nek revolucioj povas efiki tion, kion povas efiki simpla esprimo de libera homo pri tio, kion li konsideras justa sendepende de tio, kio ekzistas kaj kio estas inspirita al li.

Unu libera homo diros vere tion, kion li pensas kaj sentas, inter miloj da homoj, per siaj konduto kaj vortoj asertantaj tute kontrauon. Shajnus, ke tiu, kiu sincere eldiris sian penson, devas resti sola, kaj dume plejparte estas tiel, ke chiuj au pliparto jam delonge pensas au sentas tion saman, nur ne eldiras ghin. Kaj tio, kio hierau estis nova opinio de unu homo, farighas hodiau ghenerala opinio de pliparto. Kaj jhus ekregis tiu chi opinio, tuj nerimarkeble, iom post iom, sed nehaltigeble komencas shanghighi la konduto de l' homoj.

Kaj nun chiu libera homo diras al si: "Kion mi povas fari kontrau tuta tiu maro el malbono kaj trompo, superakviganta nin? Kiacele eldiri sian opinion? Kiacele ech krei ghin? Estas pli bone ne pensi pri tiuj neklaraj kaj konfuzaj demandoj. Eble tiuj kontraudiroj estas neevitebla kondicho de chiuj fenomenoj en vivo. Kiacele mi sola batalus kontrau tuta malbono de l' mondo? Chu ne estas pli bone sindoni al la fortrenanta nin ondo: se ech estas eble fari ion ajn, tiam ne al sola, sed en asocio kun aliaj homoj." Kaj flankenlasante tiun potencan ilon de penso kaj de ghia esprimo, kiu movas mondon, chiu prenas ilon de socia agado, ne rimarkante tion, ke chia socia agado fondighas sur tiuj samaj principoj, kontrau kiuj li devas batali; ke ekokupante sin per socia agado en nia mondo, chiu homo devas almenau parte deflankighi de vero, fari tiajn cedojn, per kiuj li nuligas la tutan forton de tiu potenca batalilo, kiu estas donita al li. Simile kiel la homo, al kiu estas donita en la manojn tranchega klingo, chion distranchanta, ekkomencus per tranchrando enbatadi najlojn.

Ni chiuj plendegas pri freneza, kontraua al tuta nia estajho vivordo, kaj dume ne nur ne uzas tiun solan trovighantan en nia potenco fortegan ilon de verkonscio kaj de ghia esprimo, sed, kontraue, sub la motivo de batalo kontrau malbono, ni detruas tiun ilon kaj oferas ghin al imagita batalo kontrau tiu ordo.

Unu ne eldiras tiun veron, kiun li scias, char li sentas sin shulda al tiuj homoj, kun kiuj li estas ligita; alia — char la vero povus lin senigi de tiu profita situacio, per kiu li subtenas sian familion; tria — char li volas atingi gloron kaj potencon kaj poste uzi ilin por servado al homoj; kvara — char li ne volas forigi la malnovajn sanktajn tradiciojn; kvina — char li ne volas ofendi homojn; sesa — char la eldirado de vero elvokas persekutadon kaj ekdetruos tiun bonan socian agadon, per kiu li okupas sin au intencas okupighi...

Unu servas kiel imperiestro, regho, ministro, oficisto, militisto, kaj certigas sin kaj aliajn, ke tiu deflankigho de vero, kiu estas necesa che lia situacio, estas riche elachetata per alportata de li utilo. Alia plenumas taskojn de spirita pashtisto, en profundo de animo ne kredante je chio tio, kion li predikas, sed permesas al si deflankighi de vero konsiderante la alportatan de li utilon. Tria instruas homojn per literaturo kaj malgrau la necesa prisilento de l' tuta vero por ne starigi kontrau si registarojn kaj socion, ne dubas pri la alportata de li utilo. Kvara rekte batalas kontrau ekzistanta ordo, kiel revoluciuloj, anarkistoj, kaj estas tute konvinkita, ke la celo, kiun li volas atingi, estas tiel bonfara, ke la necesa por sukceso de sia agado prisilento de l' vero kaj ech mensogo ne nuligas la bonfaremon de sia agado.

Por ke shanghighu la kontraua al konscio de homoj vivordo kaj anstatauighu per responda al ghi, estas necese, ke la forvivinta ghenerala opinio estu anstatauigata per viva, nova.

Kaj por ke la malnova, forvivinta ghenerala opinio cedu lokon al nova, viva, estas necese, ke homoj, komprenantaj novajn postulojn de l' vivo, malkashe eldiradu ilin. Kaj dume chiuj homoj, komprenantaj chiujn tiujn novajn postulojn, unu en nomo de unu, alia en nomo de alia, ne nur prisilentas ilin, sed per vortoj kaj faroj asertas tion, kio estas rekte kontraua al tiuj chi postuloj. Nur la vero kaj ghia esprimado povas starigi tiun novan gheneralan opinion, kiu shanghos la malantaurestintan kaj malutilan vivordon, kaj dume ni ne nur ne eldiradas tiun veron, kiun ni scias, sed ofte ech rekte eldiras tion, kion ni mem konsideras malvera. Se nur la liberaj homoj ne konfidus al tio, kio ne havas forton kaj chiam estas mallibera, — al ekstera potenco, sed konfidus al tio, kio estas chiam potenca kaj libera, — al vero kaj ghia esprimado. Se ili nur kuraghe kaj klare eldiradus jam malkashighintan al ili veron pri frateco de chiuj popoloj kaj pri krimo de ekskluziva sindono al siaj popoloj, mem per si desaltus, kiel sekighinta felo, tiu morta mensoga ghenerala opinio, sur kiu apogas sin la tuta potenco de registaroj kaj tuta malbono, kiun ili kauzas, kaj ekmontrighus tiu nova, viva ghenerala opinio, kiu atendas nur la malaperon de malhelpanta ghin malnova vivo por povi malkashe kaj potence anonci siajn postulojn kaj starigi konformajn al konscio de homoj novajn formojn de vivo.

XVIII

Estas necese al homoj nur ekkompreni, ke tio, kion oni prezentas kiel gheneralan opinion, kion oni subtenas per tiaj malsimplaj, strechitaj kaj artifikaj rimedoj, ne estas ghenerala opinio, sed nur morta postsigno de iam estinta ghenerala opinio; estas necese chefe konfidi al si, ke tio, kion oni konscias en profundo de sia animo, kio petegas che chiu esti eldirata kaj ne estas eldirata nur tial, ke ghi kontrauas la ekzistantan gheneralan opinion estas tiu forto, kiu shanghas la mondon kaj kies elmontro faras la alvokon, destinon de homo; estas necese al homoj nur ekkredi je tio, ke la vero estas ne tio, kion diras publike homoj, sed tio, kion diras al homo lia konscienco, t. e. Dio, kaj momente malaperos la mensoga, artifike subtenata ghenerala opinio kaj ekregos la vera.

Se nur la homoj parolus tion, kion ili pensas, kaj ne parolus tion, kion ili ne pensas, tuj defalus chiuj superstichoj elfluantaj el patriotismo, kaj chiuj malbonaj sentoj kaj perfortoj, fonditaj sur ghi. Defalus la de registaroj disblovata malamo kaj malpacado inter shtatoj kaj popoloj; defalus la laudegadoj al militaj heroajhoj, t. e. mortigoj; defalus, chefe, la estimado al estraroj, la fordonado al ili de siaj laborfruktoj kaj submetigho al ili, por kiuj krom patriotismo estas neniaj fundamentoj.

Kaj se nur farighus tio, kaj momente la tuta tiu grandega amaso da malfortaj, chiam de ekstere regataj homoj momente transiros al la flanko de nova ghenerala opinio. Kaj la nova ghenerala opinio farighos reganta anstatau malnova.

Lasu ni al registaroj posedi lernejon, preghejon, gazetaron, miliardojn da rubloj kaj milionojn da disciplinitaj, shanghitaj en mashinojn homoj — la tuta tiu chi laushajne terura organizo de maldelikata forto estas nenio antau la konscio de vero, estighanta en animo de komprenanta forton de vero unu homo kaj de tiu homo komunikighanta al dua, tria, kiel unu kandelo ekbruligas senfinan nombron da aliaj. Estas necese nur ekflamighi al tiu lumo, kaj kiel vakso antau vizagho de fajro disfalos, degelos la tuta tiu chi tiel potence shajnanta organizo.

Se nur la homoj komprenus tiun teruran potencon, kiu estas donita al ili en vorto, esprimanta veron. Se nur la homoj ne vendus sian unuanaskitecon por la lenta manghacho. Se nur la homoj uzadus tiun sian potencon, ne nur ne ekkuraghighus la regantoj kiel nun minaci per komuna buchado, en kiun ili lau sia arbitro metos au ne metos homojn, — ne ekkuraghus ili antau la okuloj de pacaj loghantoj fari siajn paradojn kaj manovrojn de disciplinitaj mortigistoj, ne ekkuraghus la registaroj por siaj kalkuloj, je la profito de siaj helpantoj organizi kaj disorganizi la doganajn kontraktojn, ne ekkuraghus ankau kolekti de popolo tiujn milionojn da rubloj, kiujn ili disdonadas al siaj helpantoj kaj sur kiuj ili preparighas al mortigado.

Sekve shangho estas ne nur ebla, sed estas neeble, ke ghi ne farighu, estas tiel same neeble, kiel neeble, ke ne putrighu kaj disfalu la forvivinta morta arbo kaj ne elkresku juna.

Pacon mi lasas al vi, mian pacon donas al vi: ne malghoju via koro kaj ne ektimu, diris Kristo. Kaj tiu paco vere estas jam meze de ni, kaj de ni dependas akiri ghin.

Nur ne malkuraghighu la koro de apartaj homoj pro tiuj tentoj, per kiuj oni chiuhore tentas ilin, kaj ne ektimu tiujn imagajn timindajhojn, per kiuj oni timigas ilin. Se nur scius la homoj, en kio konsistas ilia potencega, chionvenkanta forto, la paco, kiun chiam volis homoj, ne tiu, kiu estas akirata per diplomataj traktatoj, transveturoj de imperiestroj kaj reghoj el unu urbo en alian, per tagmanghoj, paroladoj, fortikajhoj, pafilegoj, dinamitoj kaj meli-nitoj, ne per mizerigo de popolo per impostoj, ne per forshiro de la floro el loghantoj de la laboro kaj per ghia malmoraligo, sed tiu paco, kiu estas akirata per libera konfeso de vero de chiu aparta homo, estus jam delonge inter ni.

Moskvo, la 17-an de marto 1894.

L. TOLSTOJ.

<< >>