ESPERANTO KIEL KONSCIA CELO
DE DU- AU PLURLINGVA
INFANEDUKADO

En la simpozio pri la "Rolo de Esperanto en la porpaca batalo" en 1986 en Zagrebo oni klare konstatis, ke Esperanto-eduko ebligas chefe, ke la homoj tiel edukitaj ne permesas al siaj shtataj doktrinoj esti endoktrinitaj, konservante sian realisman distancon, havante siajn fontojn kaj povante distingi inter vero kaj propagando, sed aliflanke Esperanto ebligas kritike akcepti la "stratan" logikon pri idealigo de forta amika lando, sciante per siaj fontoj, ke ankau Usono ne estas paradizo, sekve ghi gardas sanan kaj realisman patriotismon.

Kiam oni decidas uzi Esperanton en denaska edukado, estas eblaj multaj principoj kaj la elekto dependas de konkretaj cirkonstancoj. Gravas nur, ke Esperanto estas parolata en tute klare difineblaj kadroj, por ke la infano rekonu automate la situacion, en kiu oni uzas tiun lingvon kaj tiam la konduto de la gepatroj devas resti absolute konsekvenca.

a) La plej simpla maniero estas: unu homo - unu lingvo. Ekz. la patrino parolas la nacian lingvon (chi kaze patrina) kaj la patro Esperanton (chi-kaze la patra lingvo).

b) La situacia principo estas principo, kiam oni lau situacio uzas unu au alian lingvon.

Ekz: nacian lingvon ekster la propra domo kaj Esperanton nur en la propra domo; nacian lingvon normale chiam, Esperanton nur dum ferioj kaj en rondoj kun eksterlandaj amikoj; ...

c) Kombinita sistemo: hom-situacia, kiam ekz. la tuta familio estas kune, oni parolas Esperanton, kiam la patro estas sola kun la infanoj, oni parolas la patran kaj kiam la patrino oni parolas la patrinan nacian lingvon, kiam cheestas parencoj oni parolas la lingvon, kiun komprenas la parencoj...

d) en la tempa sistemo oni distribuas tempon por unuopaj lingvaj celoj (ekz. unu lingvon oni parolas mardon kaj jhaudon, alian en aliaj tagoj, au unu lingvon oni parolas antautagmeze kaj la alian posttagmeze k.s.).

Edukiloj uzataj en Esperanto-edukado: Krom la baza kondicho, ke oni bone scias la lingvon, kiun oni uzas, oni bezonas ankau diversajn aliajn edukilojn, speciale en pli posta agho: bildlibrojn, kantarojn, sed antau chio laueble oftajn renkontojn kun familioj, kiuj havas similaghajn infanojn esperantistajn en alilingvaj regionoj. Tial la E-familioj chiam klopodis kaj aparte intense en la lastaj 20 jaroj, organizighi kaj kune produkti bildlibrojn, kasetojn, kantarojn, ludlibrojn kaj organizi REFojn, (renkontighojn de E-familioj) apartajn angulojn por familioj kadre de kongresoj k.s. kaj reciproke sin vizitadi.

Infana chirkauajho en tia edukado farighas alia ol che nur nacilingva eduko. En la infana chambro vi trovos geografiajn mapojn jam en tre frua agho, leterojn el diversaj landoj, poshtmarkkolektojn, albumojn kun fotoj de eksterlandaj vojaghoj, kasetojn kun kantoj el diversaj landoj, diversajn librojn el multaj kulturoj, nekutimajn objektojn, donacojn, memorajhojn, memproduktitajn aferojn en aliaj landoj lernitaj de aliaj, ludilojn nekutimajn. Tiuj infanoj frue scias kio estas UNO kaj ech UNICEF, frue scias, kiaj religioj ekzistas en la mondo, kio estas origamio, sorobano au kimono.

Rezultoj de tia edukado estas tre pozitivaj, kreantaj homojn por la tolera pacama mondo.

Enketa esploreto che 10 tiaj familioj, kiuj havis infanojn minimume en la sesa lerneja klaso, farita en 1989 montris, ke el la dudek infanoj el Kroatio, Japanio, Koreujo, Germanio, Pollando, Austrio, Hungario kaj Italio:

- 18 estis bonegaj lernantoj en la lernejoj, unu estis tre bona kaj 1 estis bona. 6 el ili (30%) estis eminentaj, kiuj havis el chiuj lernobjektoj la maksimume bonajn notojn.

- Chiuj havis signifajn avantaghojn che lernado de aliaj fremdaj lingvoj, chiuj pli ol 14-jaraj infanoj jam flue parolis minimume unu plian nacian lingvon krom la du lernitajn denaske.

- Chiuj korespondis kun samaghuloj esperantistoj kaj havis inter 2 kaj 10 korespondamikojn kaj reciproke sin vizitadis.

- Chiuj unualoke shatas legi beletron kaj tuj poste iliaj shatataj okupoj estas sportoj kaj muziko (80% de chiuj estas aktivaj sportistoj au muzikistoj).

El diversaj aliaj respondoj de la enketilo sekvas ankau, ke ili havis

- pli vastan komprenon pri la intemacia komunumo, sen naciaj troigitaj antaujughoj, sed ankau sen troigitaj entuziasmoj por iuj elektitaj idollandoj,

- pacifisman ideologion (ne povas imagi batali kontrau aliaj landoj, havante en multaj el ili amikojn),

- grandan emon al eksterlandaj vojaghoj kaj vastajn interesighojn kaj dezirojn lerni pli kaj scii pli,

- pli da toleremo por diversecoj (naciaj, religiaj, rasaj, aliaj),

- azianoj perdas la kutiman timon pri renkontigho kun Europo kaj Usono, kun europanoj kaj usonanoj.

Mi efektivigis novan enketon en 1996, kiun respondis 9 familioj el Kanado, Kroatio, Germanio, Austrio, Hungario kaj Svisio kun entute 23 infanoj, denaskaj esperantistoj.

La rezultoj estas preskau identaj kun la antauaj rezultoj. Chi tie mi prezentas la precizajn indikojn.

La tuta esploro rilatis al 23 infanoj pri kiuj la respondojn donis iliaj gepatroj. Meza agho: 19 jaroj (krom 3, kiuj nun estas pli aghaj, sed la patro sendis indikojn, kiuj koncernis la momenton de ilia universitata studo do de ilia proksimuma agho de 20 jaroj).

1. La unua demando estis: Kiajn averaghajn sukcesojn la infanoj ghis nun havis en la lernejoj.

Char la plej multaj prinotis per la sistemo: 1 estas plej malbona kaj 5 la plej bona rezulto, mi rekalkulis chiujn aliajn lau tiu sistemo. Tiukaze la rezultoj estis:

La averagha meza noto por chiuj iliaj klasoj estis: 4,54 au 91%.

6 el ili havis en chiuj klasoj de chiuj siaj lernojaroj chiam la maksimuman noton el chiuj lernobjektoj!

Do 26%.

2. La dua demando tekstis: Kiujn hobiojn havis la infanoj (sporto, muziko...)?

La respondoj estis variaj, sed la unuajn tri lokojn havis la samaj objektoj kiel en la antaua enketo:

1. Sporto (11 respondoj)
2. Legado de literaturo (9 respondoj)
3. Muziko (8 respondoj)
4. Esperanto (4 respondoj)
5. Danco (4 respondoj)
6-9. Desegnado, lingvoj, teatro kaj vojaghoj (po 3 respondoj)
10. Naturprotektado ( 2 respondoj)
Po 1 respondon havis: tradukado, astronomio, hejmaj bestoj, matematiko, skoltoj, komputiloj, tekniko, shako, politiko kaj frizado.

3. La tria demando estis: Kiujn specialajn sukcesojn en la lernejoj ili havis (chu ion aparte bone ili sciis au kapablis)?

Jen la respondoj:

1. Fremdlingvoj (12 respondoj)
2. Matematiko (7)
3. Muziko (4)
4. Biologio (3)
5-8. Literaturo, pentroarto, kemio kaj fiziko (po 2 respondoj)
9. Geografio (1 respondo)

Necesas rimarkigi, ke che nur du infanoj oni ne respondis al tiu chi demando. Sekve 21 infanoj havis esceptajn rezultojn el io, do 91 %.

4. La kvara demando tekstis: Chu la infanoj havis korespondantojn en minimume 2 landoj?

Jen la respondoj:

a) tute ne korespondis: 5
b) Korespondis kun nur 1 lando: 2
c) Korespondis kun 2 au pli da landoj: 16.

5. La kvina demando: En kiom da landoj la infanoj ghis nun vojaghis?

a) en 3 landoj 1
b) en 6 landoj 1
c) en 7 landoj 4
d) en 8 landoj 6
e) en 10 landoj 2
f) en 12 landoj 2
g) en 13 landoj 1
h) en 15 landoj 2
i) en 16 landoj 1
j) en 17 landoj 1
k) en 19 landoj 1
l) en 20 landoj 1
Averaghe en 10,65 landoj.

6. La sesa demando estis: Kiun mezan noton ili havis en la lernejo el la gepatra lingvo?

La rezulto averagha estis 4,387 au 88%.

7. La sepa demando: Kiun mezan noton ili havis el matematiko?

La averagha rezulto estis: 4,342 au 87%.

8. La oka demando: Kiujn lingvojn ili parolas aktive?

Jen la rezultoj: (la nombro de lingvoj inkluzivas la gepatran kaj Esperanton)

a) 3 lingvojn parolas 7
b) 4 lingvojn parolas 9
c) 5 lingvojn parolas 3
d) 6 lingvojn parolas 2
e) 7 lingvojn parolas 1
f) 11 lingvojn parolas 1

Averaghe ili parolas 4,43 lingvojn aktive.

9. La lasta demando tekstis: Viaj rimarkigoj (io aparte menciinda rilate ilian plurlingvan edukon)?

Chi tie preskau chiuj menciis tion, chu la infanoj en sia plenagho aktivas en la E-movado au ne?

Evidentighis, ke minimume 14 el 23 (61%) estas aktivaj en la E-movado, do transprenis la identecon de la E-popolo de siaj gepatroj.

KONKLUDO

La chefaj pozitivajhoj de du- au plurlingva denaska edukado estas

1. ke ghi automate postulas duoblan investon da tempo de la gepatroj por edukaj celoj en unuaj 6-7 jaroj, kiuj estas esencaj en la elkreo de valoroj kaj kutimoj. Se vi volas, ke via infano parolu alian lingvon, vi devas pasigi kun ghi multan tempon parolante kaj tiam vi instruos, edukos, rakontos, legos. Nacia lingvo povas esti lernata ankau sen gepatroj, sekve sen gepatra eduko.

2.Esperanto-eduko kreas internacian, tolereman, pacamantan, kontraumilitisman personon. Ja la militojn en la historio ne komencadis popoloj karakterizataj de dulingveco (ciganoj, judoj...) chefe pro escepte multaj intemaciaj vojaghadoj kaj kontaktadoj kun alinaciaj homoj.

3. Senduba avantagho de dulingveco estas, ke ghi faciligas esence pli sukcesan akiron de scioj pri aliaj fremdlingvoj, sed ghi helpas ankau en aliaj lernobjektoj, do plibonigas la lernrezultojn ghenerale. Speciale elstaras matematiko kaj artoj.

La eblaj negativajhoj estas:

1. Povas ekesti psikologiaj problemoj de izolado el la nacia chirkauajho, char pluraj nacilingvaj infanoj taksas ilin strangaj, nekutimaj,

2. Pozitivaj efektoj povas inversighi al negativaj, se oni ne konsideras la principojn de konsekvenceco kaj planeco. Ekz. che multaj gastlaboristoj okazas, ke la infanoj lernas en la socio novan lingvon pli bone ol la gepatran en la hejmo. Tiam ili klopodas ankau kun la gepatroj paroli tiun landan lingvon. Nun la gepatroj faras gravan eraron, ke ili akceptas tion kaj respondas ankau en la landa, por ili fremda lingvo kaj ne bone regata. Tiam la infanoj ne scias, kiu el la du variantoj de la landa lingvo, (chu tiu de la strato au tiu de la propraj gepatroj) estas la bona kaj ili miksas. Tiukaze ili longe au neniam bone lernas la enlandan lingvon kaj tio malebligas ilin en lernejoj, sed ili malbone lernas ankau la propran gepatran.

"Multkulturaj familioj de nuntempa Europo", Esprima, Bratislavo 1996

<< >>