Ill

EDUKADO

SPERTOJ PRI LA ZAGREBA METODO

Antau tri jaroj en Esperanto-Revuo (nro 1/80) aperis artikolo de la sama autoro pri la unuaj eksperimentoj rilate novan instrumetodon en Jugoslavio (Kroatio) kun invito peti tiun instrumaterialon. Temis pri lernolibro (tiam ghia dua eldono), kiun ellaboris autora grupo el Zagrebo. Tiu artikolo estis poste represita en kelkaj aliaj E-gazetoj (ech aperis kelkaj nacilingvaj tradukoj de ghi). El chio tio sekvis 358 leteroj, chefe de instruistoj kaj instruantoj el 43 landoj de chiuj kontinentoj. Internacia Kultura Servo (IKS) - eldonisto de tiu instrumaterialo - dissendis al preskau chiuj petintoj la lernolibron (ghia tria eldono aperis fine de 1981) kaj la akompanan instrukciaron. Ni petis, ke oni skribu pri siaj rimarkoj precipe, se oni aplikos la metodon.

Krome, en 1981 kaj 1982 ni dissendis al pli ol duono de tiuj petintoj enketilon, per kiu ni volis informighi pri la aplikado de la metodo kaj ankau esplori pli vaste la nunan staton de la Esperanto-instruado ghenerale. Chio chi aldonighis al la fakto, ke la autoro de tiu chi teksto jam en 1979 faris apartan esploron pri la vort- kaj morfemfrekvencoj en la parolata Esperanto. Temis pri tio, ke dum la 64-a UK en Lucerno kaj la 35-a TEJO-kongreso en Austerlitz (Nederlando) estis sonbende registritaj multaj chiutagaj diskutoj, paroladoj kaj konversacioj, por ke poste tiu materialo estu komputile prilaborita. Provrezultoj de tiu esploro estis konataj kaj parte aplikitaj jam en la tria eldono de la lernolibro.

La sama autora grupo (S. Shtimec, I. Shpoljarec, R. Imbert kaj Z. Tishljar), plifortigita de Tibor Sekelj, ellaboris la kvaran, plibonigitan eldonon de la lernolibro. En ghi oni plene aplikis la rezultojn de la frekvencesploro kaj la nova kunautoro donis pli belan stilan veston al la lecionaj tekstoj.

Intertempe ankau UEA kaj TEJO komencis interesighi pri la minimuma vortprovizo kaj eldonis la t.n. facilan numeron de Esperanto (novembro 1981), por ekde chi tiu jaro tiurilate transformi la revuon de TEJO, "Kontakto". Krome, UEA ellaboris programon por baza internacia ekzameno, kies vortprovizo esence bazighos ankau sur la zagrebaj esploroj.

Char la instruado lau la nova metodo produktis chiam pli kaj pli da esperantistoj, kiuj kapablis uzi la lingvon, sed kun limigita vortprovizo, montrighis necese zorgi ankau pri legajhoj por ili, pri libroj, kiujn ili tuj povus legi. Tial IKS komisiis al Roger Imbert (Zagrebo) adapti al facila Esperanto konatan kaj interesan romanon. Tiel estighis "La sentimulo" de J.F. Cooper, kiun Imbert mallongigis kaj rerakontis per la vorttrezoro permesebla en la metodo (chirkau 450 radikoj). Ekinteresighis pri la afero ankau Claude Piron, kiu mem verkis jam tri originalajn romanetojn en facila Esperanto. Jen do la tuta "fabriko" ekfunkciis.

Ke la laboro de la zagreba grupo ne havis nur lokan karakteron montras ankau la fakto, ke la menciita lemolibreto estas jam tradukita-adaptita (lau la 2-a kaj 3-a eldonoj) al 14 lingvoj; ghi aperis en presita au multobligita formo en nau lingvoj: kroata au serba, makedona, slovena, germana, franca, malta, kataluna, itala kaj kirunda. Tradukoj pretas ankau en la lingvoj: norvega, angla, nederlanda, njanja kaj bembua. Oni interesighas pri adaptoj en la portugala, kastilia, pola, hungara, bulgara, rusa kaj sveda.* Tia interesigho - almenau lau nia scio - ne estas ghis nun konata pri iu ajn alia E-lernolibro. Unu el la kialoj de tiu interesigho devus esti ankau la fakto, ke la lemolibro maksimume eluzas la avantaghojn de Esperanto mem kaj evitas esti kopio de nacilingvaj lernolibroj de fremdaj lingvoj.

En Jugoslavio (chefe en Kroatio) chio chi provokis sufiche viglan nacilingvan informadon. Pri la metodo skribis kelkaj grandaj gazetoj, ech la Zagreba televido filmis kvaronhoran elsendon por sia rubriko "Scienco kaj ni".

Se oni konsideras, ke IKS planas daurigi la libroserion "Facila Esperanto" (en kiu aperis "La Sentimulo"), ke vershajne la programo por la internacia baza ekzameno bazighos sur la vortprovizo de la metodo, ke regule aperados "Kontakto" kun facilaj legajhoj, oni povas supozi, ke chi tiu lemmetodo plue popularighos. Tian atendon apogas ankau la fakto, ke la metodo ne estas farita surbaze de teoria supozo, sed - chefe - pere de konstantaj apliko kaj praktikado. La autoroj post chiu eldono atente sekvis la rimarkojn de la uzantaj instruistoj kaj mem gvidis plurajn kursojn por eksperimenti pri la metodo. Montrighis, ke oni senprobleme povas instrui tiun bazon de la lingvo dum du semajnoj (du horoj tage) au dum du semajnfinoj en grupoj ghis 10-personaj. Surbaze de la tuta korespondado chi-rilata, ni kolektis abundon da informoj pri la nuna stato de la E-instruado ghenerale. Jen kelkaj konkludoj:

Pere de la enketilo, kiun resendis 31 demanditoj, eblas ricevi preskau tutecan bildon pri la nombro kaj konsisto de kursanoj en kelkaj landoj: Usono, Israelo, Malto, Francio kaj Jugoslavio. Partajn respondojn ni havis pri Hispanio, Finnlando, Austrio, FR Germanio, Italio, Soveta Unio kaj Svedio. El tio konkludeblas, ke en la 12 menciitaj landoj chiujare lernas Esperanton minimume 9000 kaj maksimume 20.000 personoj. Surpriza fakto estas, ke inter 50 kaj 90 procentoj (meze 75%) de tiuj personoj estas gejunuloj. Tio plene malkoincidas kun la aghstrukturo de UEA. Kien malaperas tiu amaso da gejunuloj?

Se ni provas el la chi-supraj informoj fari pliajn konkludojn, ni povas supozi, ke chiujare en la mondo la lingvon lernas amaso de 50 ghis 100 mil personoj (alkalkulu nur 20.000 chinojn, plurmilojn da bulgaroj, poloj, kubanoj, brazilanoj, irananoj, kies respondojn ni ne havas). Kion faras niaj landaj asocioj kaj UEA por organizi tiujn amasojn? Shajne, nenion. Tial la amasoj daure elfalas el la cirklo, kaj ilin chiujare anstatauas novaj dekmiloj malaperontaj.

El la menciita amaso de 358 leteroj, ni eksciis ankau aliajn interesajn informojn. Tiel ni ricevis la impreson, ke la instruado de Esperanto plej serioze estas traktata en Svedio, Francio, Hispanio, FR Germanio kaj Sovetunio. El tiuj landoj venis la plej multaj respondoj de instruistoj kaj instruantoj. Estis surprizo konstati, ke el kelkaj landoj, konataj pro la amasa Esperanto-instruado (Pollando, Hungario, Bulgario) venis tre malmultaj informpetoj. Aliflanke, ni ricevis multajn leterojn el ekstereuropaj landoj: preskau ne ekzistas lando en Sudameriko, el kiu ne venis pluraj petoj; skribis ankau instruantoj el Tajlando, Kuvajto kaj Vjetnamio. Fine estas stranga la fakto, ke la faka organizajho - ILEI, Intemacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj - montris nenian intereson pri nia metodo kaj spertoj pri ghi.

Esperanto-Revuo 2/1983

* Ghis nun la zagrebmetoda baza lernolibro aperis en jenaj lingvoj: kroata, slovena, makedona, angla, germana, franca, itala, hispana, kataluna, malta, hungara, finna, portugala, sveda, japana, korea, kirunda, rumana kaj laste preparighas la nederlanda, prespretaj atendas la sveda kaj la albana. La baza kroata lernolibro aperis je sep eldonoj kun chirkau 40.000 ekzempleroj, la germana kaj slovena havis jam tri eldonojn, la itala kaj kataluna du eldonojn (la franca havas originalan eldonon kaj iom shanghitan Metodon 11). Oni petis permeson ankau pri la euska, vjetnama, rusa kaj nepala, sed neniam ricevis konfirmon pri ilia apero.

Claude Piron poste verkis specialajn kanzonojn por la metodo kaj du bildstriajn rakontojn, kiuj estas konsista parto de la lernado (la kompleto konsistas el la lernolibro, audkasedo, unua bildstrio de Claude Piron kaj la romaneto de J.F Copper / R. Imbert "La Sentimulo"). La metodon kompletigas "Instrukciaro por kursgvidantoj lau la Zagreba Metodo" de Z. Tishljar, libreto de S.Shtimec "Esperanto ne estas nur lingvo" kaj dauriga B-lernolibro de Z. Tishljar kaj J. Cushing.

<< >>