TEORIO DE INFORMACIO
KAJ MEZURADO DE LINGVA
MALFACILECO

I

La celo de tiu chi ellaborajho estas pli ekzakte montri la diferencojn, pro kiuj iuj lingvoj estas pli malfacilaj kaj iuj pli facilaj por lerni. Pri tio ekzistas diversaj opinioj de chiutagaj laikaj ghis fakaj, sed ankorau ne efektivighis esploroj, kiuj tion pruvus au sugestus al ni metodon, per kiu eblus fari tion, krom kelkiu eksperimento de paralela lernado de diversaj lingvoj. Chi tiuj eksperimentoj observis grupojn da lernantoj kaj post iom da lernotempo per testoj kontrolis la diferencojn rilate la sciojn pri du au pli da lingvoj. Oni konstatis diferencojn, sed ne gravajn. Samtempe ekzistas che la lingvistoj opinioj diversaj de tiuj, kiuj agnoskas grandajn diferencojn ghis tiuj, kiuj trovas, ke la diferencoj entute ne ekzistas.

Nuntempe la nura teorio, kiu ebligas al ni apliki matematikon en lingvaj esploroj estas la teorio de informacio. Ghi fiksis iujn bazajn leghojn, lau kiuj oni difinas la nocion "informacio" kaj montras la matematikan manieron kalkuli kvanton da informoj en teksto au en iu ajn mesagho de iu ajn kodo. Necesas do memorigi, ke - plej simple dirite - informacio estas probableco de aperado de unuopaj mesaghelementoj. Alivorte, informacio estas tio, kio estas novajho, ghis nun nekonata mesaghero. Se iu mesagho aperas pli ofte (ties probableco de apero estas pli granda), la informkvanto estas malgranda. Se ion ni ekscias la duan, trian au dekan fojon, tio vere ne plu estas informo por ni. Problemo ekestas en la momento, kiam oni starigas la demandon pri lingvoelementoj, kiuj enhavas plenan informacion? Nuntempe oni opinias, ke tio estas vorto, kaj tial oni plej ofte nombras vortkvanton en iu teksto (frekvencon) kaj tiel kalkulas informkvanton, kiun entenas unuopa vorto. Shajnas, ke en tio kushas la chefa manko de la apliko de la informaciteorio en lingvistiko. Char tiamaniere kalkulante la informkvanton (en la vortoj) oni atingas absurdajn konkludojn, ke la plej frekvencaj vortoj estas la plej malinformaj, el kio sekvas, ke necesas lernante fremdajn lingvojn antau chio lerni maloftajn vortojn. Ja ili estas pli informaci-plenaj, dum la oftajn (chiutagajn) oni traktu kun malpli da intereso (vidu lit. 1).

La tezo, kiun mi chi tie prezentas estas, ke la baza mesaghelemento portanta informacion ne estas la vorto, sed la frazo (au "frazemo" lau la difino en lit. 2., lau kiu frazemo povas esti kaj ununura vorto kaj pluraj). La ofteco de la apero de vortoj, morfemoj au fonemoj ne havas influon al la informkvanto en iu mesagho, char temas simple nur pri elementoj, partoj, per kiuj oni konstruas la informacion, do ili estas brikoj el kiuj konsistas frazemo kiel elementa informacio. Nur ofta aperado de sama frazo (frazemo) prezentas ripetadon de malnova informo. Ni montru tion per ekzemplo: Se ni uzas lauvice la jenajn du frazojn:

a) En la skatolo estas taso.

b) En la taso estas skatolo.

ni vidas ke chi tie ni uzis tute samajn vortojn kaj morfemojn, nur iom alimaniere distribuitajn. Se la informkvanto trovighus en vortoj au morfemoj, la dua frazo estus ripeto, do ne enhavus informon: 1 = 0, char aperas la samaj vortoj refoje. Sed se kiel elementon de informacio ni konsideras la frazon, tiukaze la dua frazo estas komplete nova informacio.

Informacio do ne estas malofteco (nerekonebleco) de figuroj, sed malofteco (noveco) de kombinoj inter la laueble konataj kaj fikse difinitaj figuroj. Informplena estas tio, kion oni eksplikas per laueble konataj, kiel eble plej fikse interkonsentitaj rimedoj (signoj), sed per reguloj, kiuj permesas maksimume grandan kvanton dakombinoj inter tiuj signoj (ebligas maksimume grandan nombron da neatenditaj, novaj rilatoj):

Do, se la informacion de teksto oni povas mezuri nur lau la probableco de aperado de frazoj, tiam estas klare, ke principe ekzistas tre malmulta seninforma materialo en tekstoj, char tute samaj frazoj malofte aperas. Krome, mezuri kaj kalkuli informkvanton je tiu chi maniero eblus nur en ege granda teksto, kio estas tre malfacila tasko. Sed en chi tiu studo mi uzos chi tiun komprenon de informacio kiel aksiomon por apliki la teorion kaj por montri, kiom iu signosistemo estas kapabla generi lingvajn frazojn kaj chu por atingi la saman efekton (informkvanton) estas necesa pli au malpli granda strecho de la cerbo.

II

Lingvo kiel kodo estas aro da reguloj, lau kiuj oni produktas frazemojn kaj ili portas iun informkvanton.

Reguloj, kiuj havas limigojn (esceptojn) igas la kodon (lingvon) malpli kapabla por senlima kombinado kaj tio signifas: ebligas havante la saman nombron da konstruelementoj (vortoj, kiuj plu konsistas el morfemoj) malpli grandan kvanton da frazemoj ol reguloj sen esceptoj. Lingvoj kun multegaj regulesceptoj (kun t.n. malfacila gramatiko) estas pli malekonomiecaj, car por konstrui certan nombron da pleninformaj frazemoj ili bezonas pli da konstruelementoj kaj pli da reguloj ol tiuj, kiuj havas regulojn kun malpli da esceptoj. Ni provu montri tion matematike:

A-sistemo: konsistas el 4 konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Chiu konstruelemento (vorto) estas signo por unu informacio (frazemo).

Ni prenu nun hazardan vicon el 16 frazemoj:

A:B:C:A:C:B:D:D:A:A:A:B:D:D:A:B:

Informacio (au informkvanto) en tiu chi frazemo estas kalkulata lau la formulo:

H = -N S p1 log2 p1

P1 = pA + pB + pC + pD

pA = 0,371 IIog2(6/16)I = 0,37 (4 - 2,45) = 0,5735

pB = 0,25Ilog2(l/4)I = 0,25 x 2 = 0,5

pC = 0,125I log,(l/8) I = 0,125 x 3 = 0,375

PD = PB = 0,5

S p1 = 0,5735 + 0,5 + 0,375 = 0,5 + 1,9485

H= 16 x 1,9485 = 31,176 bitoj

Se ni deziras elkalkuli maksimuman informkvanton, kiun povas doni la sumo de 16 konstruelementoj en tiu chi sistemo, ni devas uzi la jenan formulon:

Hmax = N log2 n (N = nombro da frazemoj; n = nombro da konstruelementoj)

Hmax =16 log2 4 = 16 x 2 = 32 bitoj.

Tiu chi sistemo estas maksimume eluzita, char oni aplikas la regulon sen esceptoj, sed maksimuma informkvanto estas malgranda pro la malgranda kvanto da konstruelementoj.

B-sistemo: konsistas el kvar konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Po 2 konstruelementoj inter si kombinataj prezentas unu frazemon (informacion).

Se ni denove prenas hazardan vicon el 16 frazemoj kiel ekz:

AB; CA; CB; DD; AA; AB; DD; AB; BA; CA; BD; BD; DA; AB; CA; CC;

ni havos informkvanton de 46,81 bitoj, dum la maksimuma ebla informkvanto estos por tiu chi sistemo 64 bitoj.

C-sistemo: konsistas el 4 konstruelementoj: A, B, C, D.

Regulo: Informacio (frazemo) konsistas chiam el du vortoj kaj chiu el la vortoj el po du konstruelementoj. Hazarda vico el 16 frazemoj en tiu chi sistemo kiel ekz:

BA AB; BB AA; BA BD; AB DA; AB CC; DD BA; CC DD; AA CC; DABA; DD BA; BD DA; DA DA; CC BA;AACC; CB DA; AACB;

enhavas informkvaton kun 68 bitoj dum la maksimuma kvanto estas 128 bitoj.

Se ni daurigus plivastigadi la sistemon, la informkvanto por la sama nombro da frazemoj (16) estus chiam pli granda. Chiuj prezentitaj sistemoj havas la ekonomiecon maksimuman, char ili ne havas esceptojn de la reguloj kaj chiuj kombinebloj estas permesitaj. Se ni dezirus por la sistemo C elkalkuli kompletan informacion de la tuta sistemo (do, se ni unu apud la alia vicigus chiujn kombineblecojn sen unu nura ripeto, la rezulto estus, ke tiu chi vico da frazemoj (entute 1.439.988) havus informkvanton de 30.987.472 bitoj (2 x 16 x log2 (2 x 16 x log2 (2 x 16)).

Se al la sistemo C ni almetas nur unu limigan regulon ekz: "Vortoj kun du samaj konstruelementoj ne povas esti uzatataj" (ekz. AA, BB, CC...), ni tuj havos signifan malpligrandigon de eblaj kombinoj kaj tio reflektighos al la totaleco de la sistemo tiel, ke nun la maksimuma nombro da malsamaj frazemoj estus 49.152 kaj la kompleta informkvanto de tiuj frazemoj chirkau 730.000 bitoj, t.s. ghi malpligrandighus al nur 2,36% de la antauaj 100%. Chiu nova limigo ege malrichigas kombineblecojn kaj la potencialon de generado de grandaj informkvantoj.

Se per tia sistemo kun limigoj ni deziras realigi la samajn kombineblecojn kiel en tiu sen limigoj, ni devas aldoni

a) novajn regulojn por plialtigo de la informkvanto au

b) pli da konstruelementoj (vortoj kaj morfemoj).

Ekz. nova plia regulo povus teksti: "Oni povas uzi ankau vortojn el nur unu konstruelemento" (do nur A, B, C, D). En tia okazo la informpotencialo de la tuta sistemo refarighas same granda kiel antaue. Sekve: la saman rezulton oni povas atingi nur per unu regulo (sen esceptoj) au per tri reguloj: I baza regulo, II escepta regulo, III aldona regulo. Estas evidente, ke la unuan sistemon ni povas nomi pli ekonomieca kaj la duan pli malekonomieca.

Kial en la t.n. naturaj lingvoj (popolaj) ekestas esceptoj, t.e. limigoj grandkvante? La kauzo estas ilia arbitra t.e. neplana evoluo. Pro ekesto de novaj reguloj kaj novaj vortoj okazas semantikaj kolizioj, t.e. aperas formoj, kiuj ekhavas du au pli da diversaj signifoj, kaj ne plu estas distingaj (Esperanta ekzemplo: unue ekzistis "cigaro", sekve "cigareto" estis eta cigaro. Poste oni ekproduktis ion alian similan, kio ne estis eta cigaro, sed ricevis la nomon cigareto kaj nun tiu vorto havas du signifojn. Oni enkondukas novan vorton, au esceptan afikson "cigaredo". Ekzemplo en la kroata: Malnova vorto "kost" = osto en instrumentalo havas la formon "kostima" = kun ostoj. Poste envenas la lingvon latina vorto "kostim" = kostumo, kies genitivo estas "kostima" = de kostumo(j) kaj jen la formo "kostima" havas tute du diversajn signifojn, kvankam ambau konstruas siajn morfologiajn formojn tute lau normalaj gramatikaj reguloj. Se tiuj du formoj praktike neniam aperas en frazo unu apud la alia, kio kauzus neklarecon, oni ne faras shanghon. Alikaze oni enkondukus regulescepton: la normala genitiva finajho "a" shanghighus al io alia. En la slovena lingvo trovighas interesa ekzemplo: la formoj "moram" = "mi devas" kaj "morem" = "mi povas" estas en la elparolo tiel similaj, ke oni ofte miskomprenis. Pro tio oni enkondukis esceptan sistemon che la verbo povi: en pozitiva prezenco oni ne plu diras "morem" (mi povas"), sed oni uzas adverbon "lahko" = "facile" plus alia verbo en prezenco. Ekz. "Lahko kupim = Mi facile achetas = Mi povas acheti", sed negativa prezenco restas senshangha: "Ne morem." = Mi ne povas. ). Por ke ne suferu la chefa lingva funkcio: la komunika, la distinga, unu el la reguloj devas ricevi esceptan subregulon au oni devas enkonduki novan vorton. Planlingvo povas tion grandparte eviti.

Se chion tion ni provas apliki nur je hazardaj ekzemploj komparante po du lingvojn, ni ricevos ekz.:

Ekzemplo A-1:

a) angla:

Regulo: Ekzistas substantivoj kaj adjektivoj samformaj

Limigo: Por scii, kio estas substantivo kaj kio adjektivo estas fiksita vortordo tiel, ke la unua vorto chiam estas adjektivo.

Eblecoj: Per 100 adjektivoj kaj 100 substantivoj (t. e. 200 morfemoj) eblas konstrui 10.000 stilkombinojn.

b) Esperanto:

Regulo: La sama radiko havas en la kazo de adjektivo finajhon A kaj en la kazo de substantivo la finajhon O.

Limigo: Ne ekzistas.

Eblecoj: Per 98 radikoj kaj 2 finajhoj (t.e. 100 morfemoj) eblas konstrui 39.644 stilkombinojn.

Ekzemplo A-2:

Analizo de prezenco por 48 verboj, kiuj apartenas al la plej fekvencaj en la kroata kaj Esperanto:

a) kroata :

Elektitaj verboj estas: biti (esti), dati (doni), vidjeti (vidi), ichi (iri), imati (havi), mochi (povi), raditi (labori, fari), morati (devi), htjeti (voli), dochi (veni), zeljeti (deziri), razumijeti (kompreni), trebati (bezoni), izgledati (aspekti, shajni), znati (scii), gledati (rigardi), govoriti (paroli), kretati (movi), pomochi (helpi), dozvoliti (permesi), predlagati (proponi), pocheti (komenci), zavrshiti (fini), ostati (resti), vjerovati (kredi), misliti (pensi), gurati (pushi), nachi (trovi), zhaliti (bedauri), baviti se (okupighi), bojati se (timi), primiti (akcepti, preni), odluchiti (decidi), slati (sendi), nadati se (esperi), dogoditi se (okazi), jesti (manghi), kazati (diri), spavati (dormi), padati (fali), smjeti (rajti), kupovati (acheti), sjediti (sidi), trazhiti (serchi), slijediti (sekvi), uchiti (lerni), stajati (stari), pisati (skribi).

REGULOJ:

(Por preciza analizo de la nombro de necesaj reguloj plej bone konvenus la metodo de transforma gramatiko efektivigante per derivadoj kaj transformadoj algoritmojn, sed chi tie mi ne uzos ghin, sed la pli simplan priskriban analizon, kiu tamen parte konsideras la principojn de la transforma gramatiko - char tiel ni ricevos pli travideblan kaj mallongan superrigardon, sufichan por la ilustro)

1. Divido de chiuj verboj je tiuj kun 2 gramatikaj aspektoj (finita kaj infinita) kaj je tiuj, kiuj tion ne havas. Tiu disdividregulo havas 21 algoritmojn (subregulojn), char oni devas lerni aparte 21 verbojn, kiuj havas du aspektojn, sekve la aliaj 27 ne havas tion.

2. Verboj kun I-finajho en prezenco:

vid-im, rad-im, zhel-im, govor-im, misl-im, zhal-im, bav-im se, boj-im se, sjed-im, trazh-im, stoj-im, slijed-im, nalaz-im, uch-im, dogod-im se, (do kun 15 subalgoritmoj lernendaj)

3. Verboj, kiuj havas E-finajhojn:

id-em, daj-em, dod-em, razumij-em, krech-em, pomazh-em, pochinj-em, ostaj-em, vjeruj-em, nad-em, odluchuj-em, shalj-em, smij-em, kazh-em, jed-em, kupuj-em, pish-em (17 subalgoritmoj)

4. Verboj kun A-finajhoj:

im-am, mor-am, treb-am, izgled-am, zn-am, gled-am, dozvoljav-am, zavrshav-am, gur-am, prim-am, pad-am, nad-am se, spav-am (13 subalgoritmoj).

5. sam (mi estas)
6. hochu (mi volas)
7. mogu (mi povas)
8. unua persono de singularo ricevas finajhon M
9. dua persono de singularo ricevas finajhon SH
10. tria persono de singularo ne ricevas finajhon
11. unua persono de pluralo ricevas la finajhon MO
12. dua persono de pluralo ricevas la fmajhon TE
13. tria persono de pluralo de verboj kun I-finajhoj ricevas la finajhon E
14. tria persono de pluralo de verboj kun E-finajho ricevas la finajhon U
15. tria persono de pluralo de verboj kun A-finajho ricevas la finajhon JU
16. SI (vi estas)
17. JE (li/shi/ghi estas)
18. SMO (ni estas)
19. STE (vi estas)
20. SU (ili estas)
21. HOCHESH (vi volas)
22. HOCHE (li, shi, ghi volas)
23. Pluralo de "voli" lau la reguloj 11, 12 kaj 14
24. MOZHESH (vi povas)
25. MOZHE (li, shi, ghi povas)
26. pluralo de "povi" lau la reguloj 11 kaj 12.
27. MOGU (ili povas)
28. Konstruado de la prezenca bazo: vidjeti kaj zheljeti - oni forigas JE (2 subalgoritmoj)
29. Konstruado de la prezenca bazo: oni forigas I che raditi, govoriti, misliti, zhaliti, baviti se, sjediti, trazhiti, nalaziti, slijediti, uchiti, dogoditi se (11 subalgoritmoj)
30. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas A- che bojati se
31. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas A kaj shanghas la radikon che stajati al STOJ
32. Konstruado de prezenca bazo: oni enmetas J che ostati kaj dati (2 subalgoritmoj)
33.Konstruado de prezenca bazo: G transformighas al ZH kaj oni forigas A che pomagati kaj predlagati (2 subalgoritmoj)
34. Konstruado de prezenca bazo: ICHI trasformighas al ID
35 Konstruado de prezenca bazo: oni aldonas D che dochi kaj nachi (2 subalgoritmoj)
36. Konstruado de prezenca bazo: restas neshanghita che razumijeti
37. Konstruado de prezenca bazo: che kretati tranformighas al KRECH
38 Konstruado de prezenca bazo: pocheti al POCHINJ
39. Konstruado de prezenca bazo: oni forigas OV kaj anstatauigas ghin per UJ che vjerovati kaj kupovati (2 subalgoritmoj)
40. Konstruado de prezenca bazo: odluchiti al ODLUCHUJ
41. Konstruado de prezenca bazo: slati al SHALJ
42. Konstruado de prezenca bazo: smjeti al SMIJ
43. Konstruado de prezenca bazo: kazati al KAZ
44. Konstruado de prezenca bazo: jesti al JED
45. Konstruado de prezenca bazo: pisati al PISH
46. Konstruado de prezenca bazo: che chiuj verboj kun finajho A oni forigas el la infinitivo ATI
47. Al verboj bojati, baviti, nadati, dogoditi oni aldonas en chiuj formoj kroman vorteton SE. (4 subalgoritmoj)

En la kazo, ke oni volas lerni ankau la duan verban aspekton che verboj, kiuj ghin havas necesus aldoni pliajn 30-40 regulojn. Do, por plene regi nur la prezencon de la menciitaj 48 verboj en la kroata estas necese komputile aranghi minimume 80 bazajn algoritmojn (regulojn) kaj pliajn minimume 100 subalgoritmojn.

b) Esperanto

Ekzistas nur unu regulo por chiuj verboj (ne nur por 48 elektitaj): la finajho AS. Do, se oni volas lerni prezencon de chiuj verboj en Esperanto necesas lerni nur unu regulon.

Ekzemplo A-3:

Komparo de konstruado de chiuj verbaj tempoj en la kroata kaj Esperanto:

Char la intenco de chi tiu laborajho estas nur ilustri la diferencojn, mi ne klopodos nun montri detalojn, char por tio necesus tuta libro, sed simpligite mi mencios nur la esencajn trajtojn de ambau lingvoj:

a) kroata

En la kroata lingvo ekzistas 7 verbaj tempoj, kiujn oni konstruas per kvar helpverboj kaj tri specoj de finajhoj, krome ekzistas pliaj tri tipoj de finajhoj depende de genro (en perfekto) kaj po 6 finajhoj por chiu gramatika persono dividita je 22 specoj kaj klasoj kun multegaj esceptoj. En preskau duono de chiuj verboj ekestas ankau shanghoj en la verbaj radikoj (lit. 5).

Se chion tion oni transformus al derivaj kaj transformadaj algoritmoj je limigita korpuso de 1000 verboj ni ricevus amasegon el pli ol 10.000 bazaj algoritmoj kaj ankorau multe pli da subalgoritmoj.

Do, per kelkdek mil reguloj ni konstruas 7 verbajn tempojn de 1000 kroataj verboj.

b) Esperanto

En Esperanto al la radiko oni almetas tri finajhojn por tri bazaj tempoj (por chiuj gramatikaj personoj same). Kombinante kun unu helpverbo kaj aldonaj tri participaj fmajhoj ni ricevas 9 kompleksajn aktivajn tempojn.

Do la sistemo el 7 morfemoj (helpverbo kaj 6 gramatemoj) sen esceptoj realigas entute 12 verbajn tempojn (3 bazajn kaj 9 kompleksajn) nelimigite por chiuj verboj de la lingvo.

Sekve, la ekonomieco estas tre diference distribuita lau la lingvoj. Tio esence ne gravas che la gepatra lingvo, char ghin ni lernas automate en la infaneco kaj la homa cerbo havas tiomegan kapaciton, ke ghi povas lerni multe pli ol estas la plej komplikaj lingvoj (kvankam oni povas diri, ke la pli komplikaj lingvoj prezentas pli grandajn problemojn en la koncernaj landoj, kiam temas pri senanalfabetigo de la loghantaro), sed tio estas treege grava, se oni devas lerni iun alian lingvon. Tial estas normalajho, ke iujn lingvojn oni lernas pli rapide (pli sukcese) ol aliajn.

Chi tie necesas tamen aldoni tre gravan rimarkigon. Chio ghis nun dirita estas klaraj lingvostrukturaj faktoj. Sed same tiel klara estas la fakto, ke lingvo estas socia kreajho, malfermita kod-sistemo, neniam finfarota. Tio signifas, ke en ghin oni konstante enshovas novajn vortojn kaj regulojn, ke ghi daure shanghighas kaj evoluas. Sekve, iun ajn lingvon estas neeble komplete finlemi, char neniu lingvo havas la finon, do - chiu estas senlime malfacila.

Char Esperanto estas normala socie uzata lingvo, pri ghi validas la samo. Ankau ghi estas malfermita sistemo, ankau ghin oni ne povas finlerni kaj do ghi estas senlime malfacila.

Chi tio evidente kontraudiras al la antauaj pruvoj pri ghia facileco. Pri kio temas? La solvo estas simpla.

Lingvoj kiel kodoj baze havas du funkciojn: funkcion de komunikado kaj funkcion de arta esprimado. Je la nivelo de komunikado estas en la lingvo tendenco al firme fiksitaj sencoj en chiu lingva elemento (vorto, sintagmo), dum je la nivelo de la arto la signifoj farighas relative labilaj. Ju pli la vortoj au sintagmoj estas frekvence maloftaj, des pli labilaj estas iliaj signifoj. Tio signifas la jenon: je la plej malsupra nivelo (primara, tiu necesa por la plej elementa konversacio), je la nivelo, ni diru, de la elementa lingva kono, la reguloj kaj konstruelementoj (vortoj, morfemoj) havas firme normigitajn funkciojn kaj chio antaue priskribita validas. Ju pli alta estas la lingva nivelo, la komunikado chiam pli malfortighas, la arta funkcio fortighas, estas chiam pli granda nombro da esceptoj el la reguloj, estas pli granda nombro da neklaraj signiftransiroj (tio validas ankau por Esperanto) kaj estas necesa chiam pli granda strecho por atingi pli superajn nivelojn. La sekva diagramo montras tion klare (lit. 7):

Chi tie videblas la esenco de la tuta ellaborajho. Esperanto estas multoble pli facila (oni lernas ghin pli rapide kiel negepatran lingvon) ol iu ajn nacia lingvo je la plej elementa nivelo. Ghi pli facilas ankau je pli altaj shtupoj, sed la diferenco chiam pli malgrandighadas kaj en la fina, nekaptebla tendenco al la totala scio ghi egalighas kun aliaj lingvoj farighante nefinlernebla samkiel ili.

III

Nun ni provu iom enrigardi la metodojn de fremdlingva instruado kaj la necesajn strechojn por lerni fremdan lingvon. Se ni akceptis la starpunkton, ke la bazan informkvanton enhavas frazemo (frazo), sed ne vorto, tiam estos klare, ke lernante fremdan lingvon unue necesas lerni laueble multajn plej oftajn (plej frekvencajn) vortojn kaj gramatikajn regulojn. Per ties helpo eblos realigi la plej grandan kvanton da efektive aplikeblaj frazoj. Ju pli granda estas la nombro da eblaj, en praktiko necesaj frazemoj, des pli grandas la povo ekspliki plenan informacion. Tial sendube la plej efika metodo instrui fremdlingvon bazighas je la ideo, ke unue necesas al la lernantoj instrui la plej gravajn (la plej frekvencajn) regulojn kaj laueble malgrandan kvanton da plej frekvencaj vortoj kaj ekzercigi la aplikon (la parolkapablon) de tiuj reguloj pere de tiuj vortoj. Multaj konataj mezuradoj de vortfrekvenco montris, ke chirkau 2000 plej oftaj vortoj kovras chirkau 80% de la normale uzata vortkorpuso (lit. 3). Estas granda eraro de tiuj metodoj, kiuj amasigas vortojn kaj gramatikajn detalojn, sed ne dedichas sin sufiche al la ekzercado baze de malgranda vortkorpuso. Ne nur, ke sur tiu malgranda vortnombro de la plej oftaj vortoj staras la konstruajho de la bezonata tekstaro, chiutage praktikata lingvo, sed ech oni ne uzas chiujn formojn de iu ofta vorto. La metodojn do oni devus tiel strukturi, ke en la unua fazo oni eljhetu chion, kio estas balasta, t.e. ke oni ne lernu ekz. en la kroata chiujn formojn de simpla pasinta tempo aoristo, de pasivo k.s. de chiuj verboj, se tiuj formoj lau la frekvencesploroj estas malmulte au tute ne uzataj. Por lerni Esperanton en tiu baza nivelo (80% de la chiutage bezonata lingvo) estas necese lerni 300 morfemojn. Tion konfirmis mezuradoj efektivigitaj je korpuso de 25.000 vortoj de la parola lingvo. Estis konstatitaj entute 1343 diversaj morfemoj, el kiuj 467 plej frekvencaj konsistigis 95% de la tuta korpuso kaj tial grupo da autoroj en Zagrebo decidis konstrui lemolibron (la Zagreba Metodo) baze de tiuj proksimume 500 morfemoj kaj plej oftaj gramatikaj reguloj (lit. 6).

Tion konfirmis ankau alia speco de praktiko. Baze de la disponeblaj 500 morfemoj tradukisto R. Imbert devis traduki du porinfanajn romanojn (Molnar: La knaboj de Paulo-strato kaj J.F. Cooper: Bravo) en simpligita kaj mallongigita formo orientighante pli al kunmetitaj vortoj el tiuj 500 morfemoj ol al neologismoj. Post la farita laboro montrighis, ke li devis enkonduki ne pli ol 50 radikojn, nepre bezonatajn por la temoj de la romanoj aldone al la bazaj kvincent. Sekve, por lerni sufiche da Esperanto por la bazaj bezonoj, necesas ellerni 500 morfemojn kaj ne 2000 vortojn kiel che aliaj lingvoj. Se ni supozas, ke por komprenigi iun regulon la instruisto devas ebligi, ke chiu lernanto uzu ghin en almenau tri ekzemplaj frazoj kaj por komprenigi reciprokan kombinadon de pluraj antauaj reguloj kun la nova estas necesaj minimume 2-3 pliaj ekzemploj; estos necese por instrui centon da reguloj (por lerni prezencon de la kroata lingvo), ke chiu lernanto eldiru minimume 1000 ekzemplajn frazojn. Se en la klaso estas nur 20 gelernantoj, tio signifas 20.000 frazojn. Char en unu instruhoro estas eble efektivigi maksimume 50-80 frazojn, por regigi la prezencon (nuntempon) de 50 kroataj verboj estas necesaj 250-400 horoj, t.e. chirkau du instrujaroj!! Se chiuj gelernantoj daure sekvus la instruadon, t.e. se ilia atento estus aktive direktita al la instrumaterialo, oni bezonus iom malpli. Se oni deziras atingi la samon che Esperanto, estas necese, ke chiu lernanto diru 5 frazojn kun verbo havanta AS-finajhon, t.e. entute chirkau 100 frazojn, kio estas plenumebla dum proksimume unu horo (ne por lerni nuntempon de 50 verboj, sed de chiuj!).

Estas neeble elkalkuli kiomoble malpli granda strecho estas necesa por lerni bazan Esperanton ol la bazan kroatan, sed ankau chi tiuj ghis nun prezentitaj ilustroj montras, ke temas sendube pri kelkdekobla diferenco.

Tion konfirmas ankau la fakto, ke lau la Zagreba Metodo Esperanton oni povas sukcese instrui en malgrandaj grupoj (ne pli ol 10) dum 20-30 instruhoroj dum por tiu sama nivelo en fremdlingvaj lernejoj por lerni iun nacian fremdlingvon oni bezonas minimume 300 horojn (ricevante malpli bonajn rezultojn). Do, ankau chi tie temas pri 10-15-obla diferenco.

IV

Fine ni provu montri ankau kelkajn ekonomiajn aspektojn. Char en la lernejoj oni lernas fremdlingvojn kutime 4-6 horojn semajne, tio signifas ke la elspezoj de la landa lerneja budgheto por fremdlingva instruado estas inter 1/6 kaj 1/5. Lau la indikoj el 1976 Irano elspezis chirkau 400 milionojn da dolaroj por fremdlingva instruado en la lernejoj en tiu jaro (lit. 4). Por lando kun 20 milionoj da loghantoj estas tiuj elspezoj inter 200 kaj 300 milionoj da dolaroj. La rezultoj de la lernado estas tute nekontentigaj. En la plimulto de Europaj landoj 2-5% de de la loghantaro scias iun fremdlingvon post 5-jara deviga lernado de fremdlingvoj en elementaj lernejoj. Tiun minimuman scinivelon pri Esperanto estas eble atingi dum 14-taga kurso tiel, ke la pozitivajn rezultojn havus 70-80% de chiuj lernantoj (se oni lernas en ne tro grandaj grupoj ghis 10 personoj). Por definitiva fiksado de tiu scio estas necese unu jaron ekzerci unufoje semajne dum du horoj. Do entute por klaso de 10 lernantoj necesas investi maksimume 100 instruhorojn por havi la deziratan sukceson.

Tio signifas ke en la lando kun 20 milionoj da loghantoj unu generacio de 500.000 gelernantoj devus lerni fremdlingvon nur unu jaron anstatau 5 (au 8-9 inkluzivante ankau postajn pli superajn lernejojn). La kosto de tia instruado estus chirkau 50 milionoj da dolaroj por tiu unu jaro, kio estas kvinono de la nunaj elspezoj jaraj. Efikeco de la rezultoj estus ankau 20-obla (char ghin sukcese ellernus 70-80% el la gelernantoj). La nuraj kromaj kostoj estus la presado de lernolibroj kaj aliaj libroj en Esperanto, char la tutan ghisnunan scion necesus el la kelkaj plej potencaj lingvoj traduki al Esperanto. Se chiuj landoj decidus uzi nur 1/10 de la akiritaj shparoj por presi novajn librojn (tiu shparita sumo por lando de 20 milionoj da loghantoj estus chirkau 25 milionoj da dolaroj) oni povus presi milionon da diversaj libroj je miliardo da ekzempleroj! Se plian kvinonon de la shparo oni uzus por lerni aliajn fremdlingvojn (nur tiuj kiuj volontule tion deziras) kaj por alikvalifikigo de la ghisnunaj instruistoj de fremdlingvoj (multaj povus foriri al evolulandoj, che kiuj mankas kvalifikitaj instruistoj), la materiaj shparoj jam en la 2-a kaj 3-a jaro estus 50% de la antaua elspezo dum la sukcesnivelo kaj per tio ankau la rapideco de informfluo en la mondo kreskus plurdekoble, aparte en la senco de la statplibonigo en la evolulandoj, kiuj nun devas pagadi altegan "imposton" por lerni lingvojn de grandaj potencoj, kiuj siavice elspezas absolutan minimumon por tio.

Lit. 1. Shkarich, Ivo: "Kibernetika i jezik" (Kibernetiko kaj lingvo) en la revuo "Suvremena lingvistika" 7/8, 1973, Zagreb, pagho 26.

Lit. 2. Tishljar, Zlatko: "Elementoj de Esperanto-gramatiko kiel modelo de universala gramatiko per analogie-kompara metodo", referajhoj de Internacia lingvistika simpozio en Kumrovec, IKS, Zagreb 1875, pagho 9

La plej konciza priskribo de frazemo en tiu verko estas:

FRAZ (frazo, frazemo) = [SUBS] < [D1]*n < [D2]*n

PREP = PREPOZICIO + [SUBS < D1*n]

PROP - FRAZ = SUBJUNKCIO + FRAZ

SUBS = SUBSTANTIVO au INTERJEKCIO au P-PRONOMO

ADJ = ADJEKTIVO au NUMERALO au ADJEKTIVA PRONOMO

P-PRONOMO = PERSONA au ALIA PRONOMO ANSTATAUANTA SUBSTANTIVON

ADV = ADVERBO

n = IU AJN NOMBRO INKLUZIVE 0 KAJ RILATAS AL KIU AJN ELEMENTO INTER LA KRAMPOJ

+ = FIZIKA LIGO INTER DU ELEMENTOJ

x V y = au X au Y

x < y = se X tiukaze ankau Y kiel determiniga elemento

Se anstatau SUBSTANTIVO, VERBO, PRONOMO, ADJEKTIVO, ADVERBO ktp ni enmetas konkretajn substantivojn, verbojn ktp. ni ricevos sennombron da eblaj frazoj, kiuj ne chiuj estos sencplenaj sed chiuj estos sintakse, gramatike korektaj (ne enirante la detalojn de morfologio).

Se por D1t; n = 0 kaj por D2; n = 0, la frazo konsistos nur el SUBS, t.e. nur el unu vorto de substantiva tipo (substantivo, interjekcio, substantiva pronomo).

Se por D1; n = 0 la frazo konsistos el SUBS kaj D2, t.e. el vorto de substantiva karaktero kaj verbo (kun eventualaj verbaj kompletigoj). Se por D2; n = 0, la frazo konsistos el SUBS kaj D1, t.e. el substantivo kun ties determinanto(j).

Lit. 3. The Brown s Corpus, Standard Present Day American English, 1967

Lit. 4. V. Sadler "Intervjuo kun doktoro M.H. Saheb-Zamani, E-revuo 865, januaro 1978, pagho 4-5.

"Lernado de fremdaj lingvoj dauras proksimume 6 horojn semajne dum 7 jaroj. Tio signifas 1/5 da tempo pasigita en la lernejo, char la semajna programo ampleksas 30 horojn. Do ankau la prezo estas 1/5 de la budgheto de la Ministerio por Edukado. Lau la pasintjara (1976) budgheto tio estas 400 milionoj da usonaj dolaroj nur por la lernando de fremdaj lingvoj. Kun kia rezulto? Pasintjare la edukministro mem deklaris, ke post 7 jaroj da lernado niaj gelernantoj scias skribi au elparoli ech ne unu anglalingvan frazon senerare. Sekve la rezultojn oni povas konsideri neniaj."

Lit. 5. Tomo Maretic: Gramatika hrvatskog ili srpskog jezika (Gramatiko de la kroata au serba lingvo), Matica Hrvatska, Zagreb, 1961

Lit. 6. ZlatkoTishljar: Frekvencmorfemaro de parolata Esperanto, IKS 1982, Zagreb

Lit. 7. Stanley Nisbet: Internacia lingvo devas esti facile lernebla, Revuo "Israela Esperantisto" 88, decembro 1984.

Kroatlingva versio de chi tiu verko aperis en libro "Jezichni imperijalizam" (Lingva imperiismo), IKS Zagrebo, 1986

<< >>