16 "Saluton," diris Niidas, etendante al li la manon. "Kia ghojo vidi vin post longa tempo!" "Saluton," respondis Elias, premante la etenditan al li manon. La neatendita renkontigho kun laborkunulo iom konfuzis lin. Li ne tuj trovis, kion diri al la teknikisto, sentis sin malagrable, penis rideti, sed nur kurbigis la lipojn. "Shajnas, ke vi serchas iun," diris Niidas, kiu kondutis senghene, kvazau intertempe nenio okazis. "Bedaurinde mi malfruighis," murmuris Elias, chiam ankorau ne povante regi sin. "Nun, kiam la normala vivo estas tute renversita, neniu scias, kiam li malfruighas, kiam ne," ridetis Niidas amike. "Kiun vi tiel volonte volas trovi, se tio ne estas sekreto? Eble mi povas helpi vin?" Elias rigardis al Niidas, kiu ridetis per la tuta vizagho, kaj konfesis kun sincereco, neatendita ech por li mem: "Mi venis akompani kamaradinon Liive. Sed shia vagonaro jam. forveturis." Niidas demandis: "Chu shi do ne diris al vi, kiam ilia trajno elveturos?" "Mi eksciis pri la evakuigho de kamaradino Liive de aliaj homoj," respondis Elias kaj penis sherci: "Pli bone malfrue ol neniam." Niidas ridetis ree amike kaj diris: "Mi estas preta transdoni al shi viajn salutojn, se vi min rajtigos. Kompreneble en okazo, se ni renkontighos en la soveta postfronto." Al Elias shajnis, ke li ne rajtas rifuzi la proponon. "Mi estus al vi tre dankema. Eble vi veturos al la sama loko?" "Kien kamaradino Liive estis veturonta?" Eiias restis ankau nun sincera: "Bedaurinde mi ne scias tion. Mi eksciis tro malfrue, ke shi evakuighos." "Mi veturos en malproksiman orienton," daurigis Niidas la konversacion. "Rekte al Uralo. Mi estas ofice sendata tien. Kie vi agadis en la lasta tempo? Pri vi oni disvastigis diversajn famojn, mi ilin ne kredis." Elias diris al Niidas pri la lastaj vortoj nenion. Li preterrigardis lin kaj sentis sin ankorau pli malagrable. Fine li demandis: "Kion do oni parolis pri mi?" Niidas rezigne svingis la manon. "Honeste dirite, mi ne volas per ripetado de chio chi difekti vian humoron." Li faris pauzon kaj daurigis kvazau kontrauvole: "Oni parolis, ke oni kvazau intencis proskripcii vin al Siberio. Sed ke vi sukcesis forkuri. Ridinde, pro dio, ridinde. Poste la onidiroj farighis ankorau pli sovaghaj. Oni asertis, ke vi farighis bandito. Domaghe, ke la klachantoj kaj iliaj facilanimaj kredantoj ne estas nun chi tie. Ili povus per propraj okuloj konvinkighi, ke ili kredis kaj babilis sensencajhojn." Niidas parolis faciie, duonsherce, kun pardonon petanta mieno. Elias sentis sin pli kaj pli malagrable. Lin ne suprizis tio, ke oni opiniis lin fughanto. Ne, tio estis natura, kaj venante al Tallinn li kalkulis kun la ebleco, ke li audos proksimume tiajn vortojn, kiajn parolis la estro de la laborejo. Unu afero estas antaukalkuli, sed tute alia afero estas audi, kion oni opinias pri vi, kiu vi estas konsiderata. Ankorau pli korpreme estis konvinkighi, ke oni scias ankau pri liaj agoj en Vali. Ke tion, ke li apartenis al makisanoj, scias ne nur unu au du homoj, sed ke tio farighis publika sekreto, ghenerala paroltemo. Kaj se chiuj en ilia uzino parolas pri tio, do tion audis ankau Irja. Elias intencis nenion kashi de Irja. Ne, li volis chion konfesi al shi. Irja sciu chion. Sciu kaj decidu. Sed evidentighis, ke Irja jam sciis. Sciis kaj kondamnis lin, certe kondamnis. Pri la vortoj de Niidas li diris nenion. Silentis, preterrigardis la teknikiston kaj pensis, ke chio estas finita. Plene kaj tute finita. "Jen, mi jam difektis vian humoron," interrompis Niidas la silenton. "Ne prenu mian babiladon al la koro." Elias diris mallaute: "Se vi okaze renkontos kamaradinon Liive, salutu shin de mi kaj diru, ke mi deziras al shi chion plej bonan." "Pardonu min, kamarado Eiias, sed mi scias vian korinklinon al kamaradino Liive." Niidas farighis tre kunsentema, lia vocho insista. "Pro tio permesu, ke mi ion rekomendas al vi. Ne restu en Tallinn. Veturu al soveta postfronto. Serchu mem kamaradinon Liive. Por tiel diri, dividu kun shi la malfacilajhojn de la milito. Prenu miajn vortojn kiel konsilon de malnova amiko... Oriente, en Uralo, Siberio kaj en aliaj lokoj estas nun granda manko de bonaj inghenieroj. Turnu vin al nia popola komisariato, kiu aranghas la formalajhojn de la evakuigho." Niidas rigardis al Elias, sed tuj retirighis, murmuris: "Pardonu!" kaj ridetis kun kulpa mieno kiel kutime homo, kiu en tre delikata demando donas konsilon al alia. Elias sentis dankemon al la teknikisto, kun kiu li antaue neniam bone harmoniis. Li diris: "Koran dankon. Por mi estas malfrue evakuighi." "Vi mem scias tion kompreneble pli bone. Tamen pensu pri evakuighebleco. Kio koncernas la oficialan flankon, tio estos aranghata dum tri au kvar tagoj." "Bedaurinde mi tamen ne povas forveturi." "Domaghe. Sed viajn salutojn al kamaradino Liive mi certe transdonos." Elias diris subite: "Vi menciis, ke vi scias mian korinklinon al kamaradino Liive. Transdonu al shi, ke mi amas shin same kiel antaue." En la sekvanta momento Elias hontis pri tiuj vortoj, kiuj per si mem, malgrau lia volo elshprucis el lia interno pro premo de io pezega. Li shajnis al si mem histeriulo, kiu ne kapablas bridi sin, vanta vireto, kiu trumpetas al la mondo tion, kion oni kiel la plej grandan valorajon devas porti en si, homo, kiu anstatau agoj faras nur vortojn, vortojn kaj ankoraufoje vortojn. Niidas asertis: "Mi nepre faros tion." "Grandan dankon. Bonan vojaghon al vi." "Dankon pro la bonaj deziroj. Ghis revido." "Adiau." "Chion bonan al vi." Elias forlasis la stacion Ulemiste kiel definitive deprimita homo. |