15

Matene li iris al Irja, sed ree sen rezulto. Ankau nun li ne trovis shin hejme. Neniu malfermis al li la pordon. Li agis tiel, kiel li planis vespere — iris al la popola komisariato.

Survoje tien li pensis, ke li kondutas nesingarde. Chu ne estus pli prudente havigi informojn pri tio, kie Irja povas trovighi, de shiaj najbaroj? En malgrandaj duetaghaj lignaj domoj la loghantoj bone konas unu la alian, li certe chion ekscius. Krome, havigi informojn pri shi de la loghantoj de la domo estas por li sendanghere. En la popola komisariato povos chio okazi. Kvankam sobra pripensado parolis kontrau tio, ke li iru al la popola komisariato, li tamen ne returnis sin.

En la popola komisariato, kie chiam trovighis multe da homoj, kie propraj oficistoj de la komisariato kaj gvidantoj de sub-entreprenoj, direktoroj, provizistoj kaj okupantoj de dekoj da aliaj oficoj senchese en- kaj eliradis, kie chiam audighis sonorado de telefonoj, klakado de skribmashinoj, rumoro kaj dekoj da aliaj sonoj, regis nekutima silento. Li iris en la planfakon, interne tre strechita, preta toleri chiajn rigardojn kaj vortojn egale de kiu, ankau de Irja, sed li ne povis eniri. La pordo de la planfako estis shlosita.

Li farighis hezitema kaj ne povis decidi, al kiu turni sin. Li provis malfermi ankorau kelkajn pordojn, sed ankau ili estis shlositaj au li trovis en la chambroj tute fremdajn homojn.

En la antauchambro de la kabineto de la popola komisaro audighis vochoj kaj li eniris tien. Iu al li fremda mezagha virino parolis per telefono.

Li atendis, ghis la telefonparolado finighis, kaj demandis tiam, kiel li povus renkontighi kun oficistoj de la planfako.

"Plejparto de niaj homoj estas okupita che fortikigaj laboroj, kamarado Elias," klarigis la dejhoranta oficistino au sekretariino de la popola komisaro.

Elias pensis iom kaj demandis:

"Chu ankau kamaradino Liive?"

"Kamaradino Liive evakuighos. Au eble jam forveturis."

Elias ech ne rimarkis, ke shi nomis lin lau la nomo. Pli ghuste, li rimarkis tion, ech miris iom, sed tuj forgesis. Tio, kion li audis pri Irja, ombris chion alian.

"Chu vi scias tion certe?"

"Tute certe. Antau tri tagoj kamaradino Liive kvitighis. Mi mem ordigis tion."

"Mi dankas."

"Bonvolu, kamarado Elias."

"Ankorau foje multan dankon al vi. Ghis revido."

"Chion bonan, kamarado Elias."

Al Eiias, kies sensoj estis farighintaj tre sentemaj, shajnis nun, ke la sekretario de la popola komisaro tro akcentante uzis lian nomon. Sed ankau nun li ne turmentis pro tio sian kapon. Li simple konstatis kaj jam pensis pri alia afero. Pri tio, ke li tamen malfruighis.

Irja forveturis, jen kial shia pordo restis fermita antau li. Sekve li vane venis al Tallinn. Kion fari nun ?

Li diris al si, ke li devas rapidi al la stacio. Eble la trajno de Irja staras ankorau tie.

Rapidante al la Balta stacio li sentis, ke la vizito de la popola komisariato forte efikis je li. Vere, tie okazis ja nenio, la tro ghentila oficistino alparolis lin evidente lau sia kutima maniero, sed li estis preta por la plej malbona. Li estis preparinta sin ankau por tio, se oni intencas lin malliberigi. Li ne provus fughi, ne, tion ne. Li estis sugestinta al si, ke li devas resti trankvila en chiu situacio, okazu kio ajn.

Plej multe li timis la okulojn de Irja. Tiujn okulojn, kiujn li el la tuta koro volis vidi. Li timis kaj tamen esperis. Esperis, ke Irja malgrau chio ne plene kondamnis lin.

En la stacio li eksciis, ke la vagonaroj de evakuighantoj ne elveturos de chi tie, sed de la stacio Ulemiste. Li rapidis tien.

Nun li antaupreparis sin por nenio. Li ne plu pensis pri sia digno kaj io simila. Por li estis grava nur unu afero — ke li atingu Ulemiste antau ol la vagonaro forlasis la stacion.

Li samtempe esperis kaj timis. Esperis, ke li trovos Irja en vagonaro, staranta en la stacio Ulemiste, kaj samtempe timis, ke li malfruighis. Li esperis, ke Irja komprenos lin, kaj timis, ke shi ne havas plu ech kompaton por li. Esperis, ke ankorau chio povos rebonighi, kaj timis, ke la lasta apogo, kiu tenas lin sur la surfaco, diserighos inter liaj fingroj.

Jam de fore li vidis sur la dua relparo longan pasagheran vagonaron, che kiuj staris interparolantaj homoj.

Li plirapidigis siajn pashojn.

Li atingis la vagonaron kaj demandis, chu per ghi forveturos evakuighantoj. Oni respondis al li, ke tio efektive estas vagonaro de evakuighantoj. Li komencis trairi la vagonojn, demandante, chu inter la veturontoj ne trovighas kamaradino Liive. Oni direktis lin al la estro de la vagonaro. Tiu montrighis kompleza homo, kiu sufiche longe esploris la nomaron de la veturontoj en la speciala vagonaro kaj poste skuis la kapon.

Elias petis, ke li donu la nomaron al li, kaj ankau liaj okuloj trakuris la plurajn centojn da nomoj.

"Mi dankas," li diris redonante la plenskribitajn paperfoliojn al la vagonarestro. "Pardonu, ke mi ghenis vin."

"Vagonaroj elveturas chiutage," konsolis lin la nejuna viro, aspektanta kiel instruisto.

Malgaje Elias ekreiris laulonge de la vagonaro. Estis nenia dubo, ke Irja forveturis jatn hierau au ech antauhierau.

Preterirante iun vagonfenestron shajnis al li, kvazau li vidis Irja. Ke Irja sidis en la vagono dorse al li kaj interparolis kun iu. Li haltis, reiris rapide al la sama fenestro kaj enrigardis. Nun li ne plu vidis shin. Li maltrankvilighis kaj eniris la vagonon, senceremonie farante al si vojon inter la homoj.

Ne, li eraris. En la vagono Irja ne trovighis.

Sed li kunpushighis kun homo, kiun li bone konis. Kun la teknikisto de ilia trusto — Endel Niidas.

<< >>