Tria chapitro

1

Mi ellasas la kradojn kaj saltas malsupren. Homoj kolektighas chirkau mi, chiuj estas ekscititaj, chiuj demandas ion. Mi klarigas, kion mi vidis tra la fenestro, sed la pensoj okupighas pri nia chefingheniero Elias.

Kiam mi rekonis Elias, tio forte efikis je mi. Tio ombras chion alian. Kaj tion, ke mi estas malliberulo, kaj same la ekstere audeblajn pafojn, kiuj promesas liberighon.

Mi diras al mi, ke Elias estas tia sama bandito kiel la grandegulo, kiu mortigis la leutenanton. Tia sama, kiel la maljunulo kun la akra rigardo, kiu kriis al mi. Tio signifas, ke pravas ne Ruutholm, sed Niidas. Tamen Niidas. Kvankam ankau mi dividis la opinion de Niidas, ke per sia kashigho Elias kondamnis sin mem, mi volonte estus preta konfesi mian eraron. Nun mi komprenas tion. Sed momente estas jam nenia dubo. Chio estas klara. Elias estas nia malamiko. Malamiko de Ruutholm, Niidas kaj mi.

Plej terure estas trompighi en homo, kiun vi estimis.

Mi opiniis, ke Elias estas brava homo. La laboristoj shatis lin. Li estis tre postulema, sed ne riprochis vane. Lau mia, kaj ne nur lau mia opinio li estis sincera homo, kiu parolis tion, kion li pensis. Li shatis diri, ke la soveta reghimo bezonas ne bonajn parolojn, sed bonan laboron. Tiuj vortoj terure plachis al mi. Tamen montrighis malamiko ghuste Eiias, sed ne tiuj, kiuj rikanis, ke nuntempe plej gravaj estas hosana-kantado kaj promesoj.

Ial mi ankau nun ne volas starigi Elias sur sama shtupo kun la chi-tiea komunumestro au kun la kapitano, kiu tenis inter la manoj minacantan mortigilon.

Ne, mi devas rigardi al la vero en la vizaghon. Chefingheniero Elias estas malamiko. Li ne estas pli bona ol kiu ajn alia, kiu nun malantau la bosko batalas kontrau milicistoj au anoj de eksterma bataliono.

Mi diras mallaute al Niidas:

"Nia ingheniero estas bandito."

Niidas komprenas nenion.

"Mi jhus vidis inghenieron Elias. Li iris kune kun la aliaj. Li havis pafilon. Vi pravis."

"Chu vi ne eraris?"

"Ne. Mi tuj rekonis lin."

"Tion mi ne estus kredinta, ke li iros ghis tia konsekvenco. Oni devas diri, ke li scipovis elekti la ghustan partion."

Nun mi miavice ne komprenas Niidas. Kion li opiniis per sia lasta frazo? Chu tio estis moko je la adreso de Elias, au chu li vere envias lin? Vershajne tio estis moko.

Ni ne havas tempon por pli detale paroli pri la ingheniero. Ree kaj ree oni demandas min, kio okazas ekstere.

Ankau mi mem volus scii pli multe.

La pafado farighadas pli ofta kaj ni ekscitighas pli kaj pli. Ie en proksimeco okazas interpafado inter la banditoj, kiuj nin malliberigis, kaj iu alia forto.

Ruutholm starighis kaj venis apud min. Apogante sin al mi li staras sufiche firme sur la piedoj. Sed al li mi ne parolas pri Elias. Tion estos eble fari ankau pli poste. Kial lin eksciti nun?

"La banditoj devas esti diable multaj, char ili kuraghas rezisti."

La politruko kvazau pensas laute.

"Au la banditoj estas multaj au la milicistoj malmultaj," diras Niidas.

La pafoj proksimighas.

Mi ne havas plu paciencon trankvile atendi la evoluon de la okazantajhoj. Mi denove salte ekpendighas je la kradoj. Komence mi vidas nenion. Sur la shoseo trovighas neniu. Ghuste tiam, kiam miaj manoj eklacighas kaj mi decidas malsuprenighi, elkuras el la arbaro du-tri viroj. Unu el ili stumblas transsaltante la fosajhon de la shoseo kaj lia pafilo falas en ghin. Li ne havas tempon por levi la armilon kaj postkuras la aliajn. Baldau ili malaperas el mia vido.

"Ili fughas!" mi ghojkrias kvazau freneza. "Ili fughas!"

Mia forto kvazau multoblighas. Mi serchas en murkavetoj apogon por miaj piedfingroj kaj kvazau gluighas al la muro.

La milicisto bategas per la pugnoj al la pordotabuloj.

"Malfermu, Gustav!" li krias al la gardisto.

"Chu ili vere forkuras?" demandas min la virino, kiu bandaghis la kapon de Ruutholm kaj en kies mamoj finighis lakto.

"Jes!" mi vokas al shi.

La virino ekploras.

"Gustav, audu, kion mi parolas," krias Vahtramae. "Ni konsideros tion kaj vi facile elturnighos!"

El la arbaro aperas ankorau viroj. Ne rerigardante ili per longaj pashoj kuras trans la shoseon kaj malaperas en diversaj direktoj. Ankau la gardisto postkuras la aliajn.

"Gustav, vi bedauros, se..."

Mi ne lasas la miliciston fini.

"Gustav jam forkuris!" mi vokas al li de la fenestro sub la plafono.

Au post kvin au dek minutoj — mi perdis koncepton pri la tempo — venas el la arbaro kelkdeko da viroj. Subite la tuta shoseo eksvarmas de ili. Ili ne kuras, sed kvazau pripensante ekhaltas. Ili chirkaurigardas atente kun pafpretaj fusiloj. Ne, ili ne estas niaj hierauaj kaptintoj, sed batalantoj de eksterma bataliono.

Mi frakasas tra la kradoj la fenestrovitron kaj krias tiom forte, kiom permesas la vocho:

"Malfermu al ni la pordon!"

Komence ili ne komprenas, de kie venas la vocho.

"Ni estas fermitaj en la tenejo!"

Nun unu el ili montras per la mano al mi kaj ion vigle parolas. Pro chielo, tio estas ja Koplimae! Vere, Ilmar! Mi ne audas liajn vortojn. Supozeble li diras ion pri mi, char multaj rigardas supren.

"Ilmar, ni estas chi tie!" mi krias al la amiko. Pro dio, ankau mi preskau ekploris pro ghojo.

Ne estas facile malfermi la pordon. Longan tempon oni klopodas, rompas kaj penadas per diversaj iloj, ghis la seruro cedas.

Koplimae strabas al ni, kvazau ni estus revekighintaj el morto.

"Vin ne rekonus nun ech via fianchino," li diras sherce.

Mi travidas lin. Li shercas por kashi sian ektimon. Sed che Ruutholm li ne plu sukcesas simuli.

"Brutoj!" li diras kolere kaj demandas: "Kie estas la leutenanto?"

Ni longe serchas la kadavron de la leutenanto. Ni traserchas la tutan chirkauajhon de la komunuma domo. Ni komencas de la rubamaso, kien li estis trenita, kaj iom post iom plimalproksimighas. Ni demandas ankau la kaptitajn banditojn, sed ili asertas, ke ili scias nenion. Nek pri ni nek pri la mortigo de la leutenanto. Mi povas jhuri, ke ili mensogas, sed ni sukcesas nenion elprerai el ili.

Mi volas nepre trovi la kadavron de la leutenanto kaj enterigi ghin kiel decas. Sed la murdistoj trenis ghin en tian lokon, kien ni ne scias rigardi. La kadavro de la prezidanto de la plenum-komitato estis trovita en pashtejo malantau la komunuma domo, sed la kadavro de la leutenanto restas netrovebla. Eble ili enfosis lin kvazau hundon ?

Mi denove iras al la malliberigitaj viroj, kiujn ghuste pridemandas la estro de la tachmento de l' eksterma bataliono.

"Kiomope vi estis?"

"Kelkaj chiuokaze estis." — "Mi kun ili ne estis." — La tria, altkreska, iom ghiba, nerazita viro silentas.

"Kiu estis via gvidanto?"

"Iu fremda altkreska viro." — "Mi ne scias." — La tria daure silentas.

"De kie vi ricevis la pafilojn?"

"Mi ne memoras, kiu donis." — "Mi ne havis pafilon, mi hazarde trafis chi tien." — La tria ankau nun ne diras ech unu vorton.

En mi vekighas intereso al la obstina silentanto, kiu kvazau evitante miajn okulojn strabas antau siajn piedojn. Ankau mia rigardo falas al liaj piedoj kaj mi ektremas pro surprizo. Li portas juftajn botojn kun dikaj plandoj. En mia imago aperas bildo pri piedo en peza krurboto, kiu svingas sin kaj donas unu baton post alva al la ventro de kushanta homo, ne povanta sin plu defendi. Subite kaptas min ghis nun nekonata kolero, momente mi estus kapabla sen ia konsciencriprocho mortpafi tiun viron.

Mi pashas rekte al li kaj krias al li en la vizaghon:

"Murdisto!"

Mia vocho estas fremda, rauka kaj tremetas iom.

Li ektimighas, rigardas supren kaj niaj okuloj renkontighas. Ne, ne, ne! Mi ne eraras. Li estas unu el tiuj, kiuj nin kaptis kaj preskau mortbatis. Li devas scii, kie ili kashis la kadavron de la leutenanto.

Tiu altkreska, iom ghiba bandito volas min flankenpushi kaj forkuri, ne vane li klinighas kaj levas sian manon. Mi rapide resaltas unu pashon kaj per la tuta forto batas al li en la vizaghon. Kien mia pugno trafis, mi ne scias, char antau miaj okuloj nigrighis, sed li shancelighas sur la piedoj kaj falas kaure sub arbon.

Batalantoj de la eksterma bataliono fortiras min de li.

Post tio la du vilaghanoj farighas pli parolemaj. La barbulo silentas ankau nun.

La restantan tempon, ghis dauras la kaptado de la makisanoj, mi sidas apud la shoseo che arbarrando. Mi ne havas forton por partopreni la pelchason. Ankau Ruutholm ripozas chi tie. La alveno de la roto de la Parnua eksterma bataliono, la dispelado de la banditoj kaj nia liberigo bone efikis je li. Ni kune serchis la kadavron de la leutenanto, li ech partoprenis en la trasercho de la plej proksima bieno, sed baldau lacighis.

Niidas kaj Koplimae persekutas la fughintajn kulakojn kaj iliajn kunulojn. Mi ne kredas, ke krom la tri, kiuj estis kaptitaj en la komenco, oni ankorau trovos iun. Mi opinias, ke la loka aktivo, la milicisto kaj aliaj ne havos facilajn tagojn. Tion diris ankau Vahtramae mem, antau ol li adiauis min. Se mi estus sur lia loko, diablo scias, chu mi entute kuraghus vivi plu chi tie.

Antau ni haltas du sharghautomobiloj. .

Mi havas nekontraustareblan emon rigardi en spegulo de kamiono, kio okazis al mia vizagho, char chiuj, kiuj vidas min, kondutas nenormale. Ili au ohhas au ahhas stulte au kashas sian miron. Mi batalas kun mi, insultas min afektema knabino, fine mi tamen grimpas sur la shtupon de la kamiono kaj rigardas en la spegulon.

Ili min treege beligis. La dekstraj vizaghflanko, vango kaj brovo estas forte shvelintaj, chirkau la okulo violas kaj bluas, largha rugha strio etendighas de la tempio ghis la makzelo.

Mi residighas sur la rando de la fosajho kaj rezonas por mi mem: se la vangosto ne rompighis, post unu semajno mi devus denove havi aspekton de homo. Alveninte al Tallinn mi ne rajtos antau tio iri hejrnen: la patrino terurighos.

La virino, kiu bandaghis la kapon de Ruutholm, alportas al ni panon, lakton kaj shinkon. Mi manghas kun bona apetito. Ech la politruko prenas kelkajn bushplenojn.

"Mi kun la infano foriros de chi tie," diras la virino. "Jam hodiau vespere. La eksterma bataliono reveturos al Parnu. Vahtramae sola estas senpova kontrau Harjas kaj Oidekopp. Duan fojon mi ne volas trafi en iliajn ungojn."

Mi volus shin konsoli, diri al shi, ke finighis la ludo de Harjas'oj kaj Oidekopp'oj, sed mi ne povas paroli tion, kion mi mem ne kredas.

Iom poste mi audas mallongan abruptan ekkrakon de pafoj. Koplimae venas kaj diras, ke ili mortpafis du banditojn. Unu el la banditoj estis tiu, kiun mi batis. La vocho de Kopliniae sonas fremde, lia vizagho estas pala kaj li preterrigardas min.

Koplimae montras per la mano al la komunuma domo. Li chiam ankorau evitas mian rigardon.

"Chu vi..."

Koplimae interrompas min.

"Ne!" li ekkrias. "Ne!"

Ruutholm diras malrapide:

"Al blanka teroro oni devas respondi per rugha teroro."

"Mi ne estus devinta iri tien," bedauras Ilmar kaj rigardas min per okuloj de timigita infano.

Mi starighas.

"Ne iru," retenas min Ruutholm.

Mi ne iras.

"Alimaniere ne estas eble, sed..."

Koplimae ne finas, svingas per la mano kaj eksidas apud mi.

Je la kvara posttagmeze ni forveturas. Ruutholm, Niidas kaj mi grimpas sur sharghautomobilon, char ni veturilon ne havas. Kvankam Niidas traserchis la proksimajn fojnejojn, drashejojn kaj tenejojn, li ne trovis nian "Opel".

Du kaptitaj banditoj estas kunprenataj al Parnu.

Ankau la kvara, kiun oni hazarde trovis en fojnostako, ne estis ingheniero Elias. Mi ne volus stari kun li vizagho kontrau vizagho.

<< >>