14

Kushante sur deklivo de monteto sub pinoj Elias rigardis la pejzaghon antau si. La arbaro, kiu laulonge de la malaita mont-kresto kojne etendighis trans la shoseon, maldensighis chi tie. Post dudeko da metroj komencighis ebenajho, herbejo kun terbuloj., kie kreskis unuopaj arbustoj kaj arboj. En la alia flanko, post kelkcentmetrojn largha malseka malaltajho komencighis denove arbaro, chi-foje ne plu alta pinaro, sed malalta densejo. De ie, au de la veprejo, el fosajhoj de la shoseo au de malantau arbustoj oni pafis al ili, kugloj la tutan tempon klake penetris en pin-trunkojn. Pli kaj pli ofte Elias audis akrajn kiel vipobatoj, subite estighantajn kaj tuj silentighantajn sibladojn. La menso diris al li, ke tiuj estas proksime pasantaj kugloj. Kaj ankau tion, ke ili povas lin trafi.

La pafoj, audeblaj el la pinaro, pruvis, ke ankau liaj kunuloj ne simple kushas, sed kontraupafas. Plurajn fojojn sinsekve ekkrakis la pafilo de Ulo. Elias rigardis tien. Ulo gapis streche antauen, la tubo de lia fusilo ne staris senmove en unu loko, sed kvazau saltetis. Au tremis la manoj de la juna mastro, au li penis celi kiel eble plej precize.

Ankau Elias entubigis kartochon kaj premis la ellasilon. Tiel, nek vidante nek celante iun, li malplenigis la kartochujon. Al li shajnis, ke li devas fari same kiel la aliaj, ke li devas pafi, kiel pafas Ulo kaj kiel pafas chiuj viroj, kushantaj sur la monteto. Se li tion ne faros, li estas vere shafo, kiu ech ne penas forigi la dangheron. La eksterma bataliono ne shercos kun ili. Ech ne povas sherci, char tio, kio okazis hierau matene kaj okazas nun, ne estas plu vanta kriachado kaj montrado de sia kuragho, sed armita rezisto, kaj se li ghis la hieraua mateno povis diri, ke li ne scias, ke li estas kulpa en io, nun li farighis rekta malamiko de la komunistoj. Ne, li ne havas plu elekton, li devas pafadi, chu li volas tion au ne.

La krakado de pafoj farighis pli kaj pli ofta. Al Elias shajnis, ke la kontrauulo venis pli proksimen. Kelkfoje li vidis virojn, kiuj subite kvazau eisaltis el la tero kaj kuris al ili. Maldekstre, laulonge de la veprejo, la atakantoj venis jam tute proksimen.

Li chirkaurigardis kaj rimarkis, ke iu el liaj kunuloj retirighis en arbarprofundon. Li rimarkis ankau alian, kiu eksaltis kaj forkuris. Ankau li mem sentis subite eksciton, kiu farighis timo. Chu tamen ne estas pli prudente fughi? Tute certe ili ne kapablos kontraustari al la tachmento, veturinta chi tien el Parnu. Li tamen ne movis sin. Li diris al si, ke li ne havas plu lokon, kien iri. Chio estas decidita. Se li volas almenau unu fojon senti sin ankorau homo, sed ne kiel hundacho, kiun chiuj povas bati per la piedo, estas plej ghuste lasi sin mortigi jam chi tie. Resti ech kiel la lasta sur la deklivo de la monteto, okazu kio ajn.

Ankorau unu viro, chi-foje tiu, kiu kushis apud Ulo, decidis chesigi la reziston. Li rampis dekon da metroj kun la piedoj antaue kaj poste duonkaure saltante malaperis el vido.

"Kien vi kuras?" kriis Ulo post li. La fughanto ne atentis la vokon — au la krakado de pafoj supersonis la vochon de Ulo, au la fughanto opiniis, ke ne estas necese respondi.

Baldau Elias ekhavis la impreson, ke che la arbarrando restis nur li kaj UIo. Ili duope, neniu alia.

Oidekopp rampis al ili.

"Ni devas retirighi," li diris rauke. "Kuru rekte tra la arbaro, tie trovos vin neniu."

"Mi kuros nenien!" ekkriis Ulo.

"Vi devas kuri!"

Ulo ne atentis Oidekopp. Lia fusilriglilo klaketis, evidente li shargis sian armilon.

"Mi ordonas al vi retirighi!"

Oidekopp kvazau hakis tiujn vortojn.

"Ne. Mi mensogis al la homoj. La finna radio trompis min kaj mi trompis ilin. Donu al mi viajn kartochojn kaj iru, mi..."

Ne fininte la frazon, li subite falis renverse sur sian pafilon.

"Finite," diris malklare Oidekopp kaj komencis rerampi. Elias turnis Ulo sur la dorson, la junulo estis mortinta. Nenion pensante li starighis kaj sekvis Oidekopp. Tiu kriis al li, ke li kushighu, sed Elias kvazau ne audis lin.

<< >>