ESTU BENITA!

(Hinda legendo)

Foje, unu helan, lunan nokton, sagha kaj granda Krishna profunde enpensighis kaj diris:

"Mi pensis, ke la homo estas la plej bela kreitajho sur la tero kaj mi eraris. Jen mi vidas lotusan floron, balancatan de nokta venteto. Kiom multe pli bela ghi estas ol chiuj vivaj kreitajhoj! Ghiaj folioj jhus malfermighis al la arghenta lumo de la luno — kaj mi ne povas fortiri de ghi la rigardon."

"Jes, nenio simila ekzistas inter homoj", li ripetis kun ekghemo.

Sed post momento li ekpensis:

"Kial mi, dio, ne povus per potenco de la vorto krei estajhon, kiu estus inter tiuj homoj tio, kio lotuso inter floroj? Lotuso, shanghighu en vivantan virgulinon kaj starighu antau mi!"

Tuj ektremetis facile la ondo, kvazau ekpushita de hirunda flugilo, la nokto plihelighis, la luno pli forte ekbrilis sur la chielo, pli laute ekkantis noktaj turdoj — kaj poste ili subite eksilentis. Kaj la sorcho farighis: antau Krishna aperis lotuso en homa formo.

La idolo mem ekmiris.

"Vi estis floro de lago, diris li, "estu de nun floro de mia penso kaj ekparolu".

Kaj la knabino komencis flustri tiel mallaute, kiel flustras blankaj folietoj de lotuso, kisataj de somera venteto:

"Sinjoro! Vi aliformis min en vivan estajhon; ordonu: kie mi nun devas loghi? Memoru, ke kiam mi estis floro, mi tremis kaj kuntiradis la folietojn che chiu bloveto de ventoj. Mi timis sinjoro, mi timis grandajn pluvojn kaj uraganojn, mi timis tondrojn kaj fulmojn, mi timis ech la brulantajn radiojn de la suno. Vi ordonis al mi sinjoro, esti enkarnigo de lotuso, do mi retenis la antauajn ecojn kaj nun mi timas sinjoro, la teron, kaj chion, kio trovighas sur ghi. Kie vi ordonas al mi loghi?"

Krishna levis siajn saghajn okulojn al steloj, momente meditis kaj poste demandis:

"Chu vi volas loghi sur suproj de montoj?"

"Tie estas neghoj kaj malvarmo, sinjoro: mi timas."

"Do mi konstruos por vi palacon el kristalo sur fundo de lago."

"En profundajhoj de akvo aperadas serpentoj kaj aliaj monstroj: mi timas, sinjoro."

"Chu vi volas senfinajn stepojn?"

"Ho, sinjoro! Ventegoj kaj fulmotondroj piedpremas stepojn, kvazau aroj da sovaghaj bestoj!"

"Kion mi faru kun vi, ho enkarnigita floro!? Ha en kavernoj de Ellora loghas sanktaj ermitoj. Chu vi volas loghi malproksime de la mondo, en kaverno?"

"Mallume estas tie, sinjoro: mi timas."

Krishna sidighis sur shtono kaj apogis la kapon sur la mano. La knabino staris antau li tremanta, timoplena.

Dume auroro komencis lumigadi la chielon en la oriento. Orighis ondoj de l' lago, palmoj kaj bambuoj. Hhore audighis rozaj ardeoj, bluaj gruoj kaj blankaj cignoj sur akvoj, pavoj kaj bengaloj en arbaroj, kaj akompane al ili eksonis tonoj de kordoj, strechligitaj sur perla konko, kaj vortoj de homa kanto.

Krishna vekighis ei la enpensigho kaj diris:

"Tio estas poeto Valmiki, salutanta la sunlevighon."

Post momento disshovis sin kurtenoj de purpuraj floroj kaj sur la lagbordo aperis Valmiki.

Ekvidinte la enkarnigitan lotuson, li chesis ludi. La perla konko elshovis sin malrapide el lia mano teren, kaj la poeto ekstaris muta, kvazau granda Krishna estas lin shanghinta en apudmaran arbon.

Kaj la idolo ekghojis pro tiu miro al sia verko kaj diris:

"Vekighu, Valmiki, kaj ekparolu!"

Kaj Valmiki ekparolis:

"...Mi amas..."

Sole tiun chi vorton li memoris kaj sole ghin li povis diri.

La vizagho de Krishna subite ekradiis:

"Belega knabino, mi trovis indan je vi lokon: loghu en la koro de la poeto."

Kaj Valmiki ripetis la duan fojon:

"...Mi amas..."

La volo de potenca Krishna, la volo de la diajho, komencis pushadi la knabinon al la koro de la poeto. La idolo faris ankau la koron de Valmiki tiel travidebla, kiel kristalon.

Serena, kvazau somera tago, trankvila, kvazau ondo de Gangeso, la knabino eniradis en la dedichitan por shi tabernaklon. Sed subite, kiam shi ekrigardis pli profunden en la koron de Valmiki, shia vizagho palighis kaj timo chirkaublovis shin, kvazau malvarma vento.

Krishna ekmiris.

"Floro enkarnigita", demandis li, "chu ankau la koron de l' poeto vi timas?"

"Sinjoro", respondis la knabino, "kie vi ordonis al mi loghi? Jen en tiu chi sola koro mi ekvidis kune neghajn suprojn de montoj, kaj profundajhojn de akvoj, plenaj de strangaj estajhoj, kaj stepon kun ventego kaj fulmotondro, kaj mallumajn kavernojn de Ellora, do mi denove timas, ho sinjoro!"

Sed bona kaj sagha Krishna diris:

"Trankvilighu, ho enkarnigita floro. Se en la koro de Valmiki kushas solecaj neghoj, vi estu varma spiro de printempo, kiu ilin degeligos; se tie estas profundajhoj de akvo, estu perlo en tiu profundajho; se tie estas malplenajho de stepo, semu en ghi florojn de felicho; se tie estas mallumaj kavernoj de Ellora, estu en tiuj mallumoj radio de suno."

Kaj Valmiki, kiu dume reakiris la vochon, aldonis:

"Kaj estu benita!"

<< >>