GLOSARO

bolsheviko — membro de pli amasa frakcio de la Komunista Partio. Nome bolshevikoj ekregis novembre de 1917 kaj iom poste tute forigis de ia kunrego chiujn siajn kunbatalintojn de aliaj partioj.

davajte otboj (rus.) — informu pri neokazo de la tendaro.

Gulag(ruslingva mallongigo) — Chefa Departemento de Punlaborejoj.

Komsomolo, au VLKSM — (Tusovetia Lenina Komunista Unio de Junularo) — la sola junulara politika organizajho, permesita en USSR. Pli aghaj lernejanoj estis enigataj chi-organizajhon solene kaj preskau perforte, do ghi havis kelkdekmilionan membraron. La organizajhon plene gvidis Komunista Partio, kiu cherpis el la junulara fonto novajn partiajn funkciulojn, ankau simplajn membrojn. Forigo el komsomolo kiel socia puno chiam havis plurajn gravajn postsekvojn — forigon el instituto, liberigon el laborloko ktp.

KShS (mallongigo) — Komitato pri Shtata Sekureco, organo pri protekto de shtata sekureco en USSR.

kvarangulo — la kvar personoj, subskribantaj oficajn karakterizojn kaj aliajn gravajn dokumentojn: direktoro, partiestro, sindikatestro kaj komsomola gvidanto. Post 30-jara agho validis la "triangulo" — sen komsomolo.

mauzer — speco de pistolo, "populara" en la dudekaj jaroj de nia jarcento.

nomenklaturo — socia grupo de shtataj oficistoj, ricevanta specialajn privilegiojn.

Obkomo (ruslingva mallongigo) — Provinca komitato de la partio

OViR (ruslingva mallongigo) — fako de vizoj kaj permesoj che la ministerio de internaj aferoj.

Smolnij — unu el Peterburgaj palacoj. Antau 1917 tie funkciis "Instituto por noblaj fraulinoj", poste — ghis 1991 — la provinca kaj urba komitatoj de KPSU. Nuntempe la konstruajhon okupas Sankt-Peterburga urbestraro.

SSOD (Unuigho de Sovetiaj Societoj de Amikeco kaj Kulturaj Ligoj kun Eksterlando) — speciala organizajho, kontrolanta eksterlandajn ligojn de sovetiaj fakuloj pere de speciale bakitaj fakaj asocioj. Ghi regis ankau la kortegajn amikecasociojn kaj havis filiojn (Domojn de Paco kaj Amikeco kun Eksterlando) en multaj grandaj urboj.

subotniko — libervola sabata laboro senpaga. La Subotnikoj estis organizaiaj oficiale; tamen sub shildo de popola iniciato, kutime en printempo por purigi teritoriojn de loghlokoj, uzinoj, parkoj ktp. La subotnikoj estis ligataj al la naskightago de V. I. Lenin.

tam (ruslingve) — tie

<< >>