Vojagho al UK

Foj-foje, tre malofte, preskau hazarde iuj el ni tamen vojaghis eksterlanden. Tiuj vojaghoj postulis ne tro multe da rubloj. Chefa kaj apenau efektivigebla tasko estis — aranghi necesajn dokumentojn. Dank' al Dio, felichaj niaj posteuloj ech ne kredas, ke la plej grava dokumento por veturi eksterlanden estis ofica karakterizo. Tiun devis verki via senpera estro. Ghin, subskribitan de la "kvarangulo"* de via fako, pridiskutadis en via cheesto la partia komitato de la entrepreno, kie vi laboris. Membroj de la komitato demandadis vin, ekzemple, kiujn jhurnalojn vi abonas, kion oni decidis dum la lasta plenkunsido de CK KPSU, kial, ghenerale, vi deziras veturi eksterlanden — chu vi jam chion en nia lando vidis, nu kaj aliajn similajn achajhojn. Se vi ne tro humile kondutis, via vojagho eksterlanden povis finighi jam tie chi, char la partia komitato povis akcepti la decidon, ke vi ne estas morale preta por la vojagho. Trapasinte tiun ekzekutadon, vi devis veni al la plej supra shtupo — en la urban partian komitaton. Unufoje en monato tiu organo speciale kunsidis por pridiskuti la karakterizojn de vojaghuntoj eksterlanden. La kunsidon nepre partoprenis reprezentanto de loka KShS. Tie oni vin ankau demandis, sed ne multe kaj iom pigre — char en tiu shtupo via sorto jam estis preskau klara. Kutime la urba partia estraro preskau neniam rifuzis al la eksterlandontoj. Ili povis subskribi vian karakterizon, por ke vi iru for kontenta, sed la pasporton vi povus ne ricevi. La mirakla "OVIR"*, analizinte dum monato au ech pli viajn dokumentojn (la jam menciitan damnitan karakterizon, autobiografion, specialan enketilon kun indiko de viaj naciaparteno, partianeco, laborlokoj dum la tuta vivo ktp) povis ne doni al vi la pasporton ech sen klarigi la kauzojn. "Koshmaro!", — diros vi, kaj vi pravos. Sed tio ne estas ankorau fino. Vi rajtis eksterlandighi sola nur ekstremokaze, che la vojagho al la plej proksimaj parencoj. Au — se vi eksterlandighis por chiam. Aliokaze vi devis veturi nur kun turista grupo, nur kun la grupo kaj ties gvidanto...

Mi tamen deziras precizigi, ke la tuta priskribita humiliga kaj nauza ordo estis deviga nur por la amaso da ordinaraj civitanoj. Oficialaj altpostenuloj, certe, veturadis solaj kaj familie, senpage (la shtato pripagis) kaj sen tiom klopoda, longdaura, nervoraba preparado de la dokumentaro. Pli libere vojaghis ankau aktoroj, sportistoj — sed nur tiuj, kies lojaleco au fideleco al la shtato (komunista partio) estis sufiche konfirmita kaj elprovita. Pro unu mallerta ageto ajna persono povus akiri la titolon "nevijezdnoj" (neelveturanta) kaj neniam plu trafi eksterlanden. Aktiva okupigho pri Esperanto estis unu el tiuj malpermesigaj agetoj. Por prezenti ekziston de esperantistoj en la lando al la alilandaj "E-organizajhoj" estis bezonataj nur nemultaj "fidindaj" personoj. Pri tiuj mi jam rakontis. Sed se iu amasa esperantista kunveno, ekzemple Universala Kongreso, hazarde okazis en iu fidinda shtato orienteuropa, ghi estis vera felicho, char tiam SSOD riskis larghigi la rondon de fidindaj esperantistoj. Tiam al la internacia E-kunveno rajtis veturi unu au ech kelkaj "specialaj" turistaj grupoj. Ech SEJM-anoj povis trafi tiujn grupojn!

Kun tiu, okazonta en Bulgario, Universala Kongreso, ligis siajn esperojn multaj el ni en 1978. Char estis unika okazo por sovetianoj trafi al UK post, vershajne la UK en Budapeshto, en 1970, — des pli ke, vere, la unuan fojon SSOD planis sendi ech tri "specialajn" grupojn. Sed dezirantoj estis pli multaj. Mi sendis du au tri leterojn al la Esperanto-komisiono, petante akcepti min en iun el la grupoj, proponante mian organizan sperton, ktp. La leteroj restis sen respondo. Kamarado Berjoza certe havis instrukciojn pri mia persono post la tendaro, organizita en Tihhvin. Mi telefonis tiam al moskvaj amikoj-esperantistoj. Ili aludis, ke mia afero estas preskau senespera.

Sed, al mia felicho, profesoro Semjon Podkaminer ekhavis la ideon sendi al la Kongreso memstaran junularan grupon da esperantistoj, kaj, — char en Leningrado tiam ne multis spertaj esperantistoj, — li invitis min zorgi pri lingva flanko de la vojagho. La ideo estis brila, la autoritato kaj personaj ligoj de la profesoro helpis trabati eksterplanan junularan turistan grupon al Bulgario che la buroo de internacia junulara turismo "Sputnik". Mankis nur junularo, char chebaltianoj pro diversaj kauzoj rifuzis partopreni la grupon. Do, estis decidite, ke la grupo estos ordinara; ghin partoprenos kelkaj esperantistoj, kiuj veturos al la Kongreso dum la grupo ripozos ie che la Nigra maro.

Mi ne rakontu pri kelkaj malagrablajhoj, persekutintaj min dum ordigo de necesaj dokumenloj, ja tiu sopira sperto estas nun plene senutila. Mi havis chion — kaj tio estis venko! Junie min oni invitis per poshtkarto en Leningradon por kunveno de la grupo — tie mi la unuan fojon ekvidis miajn kunvojaghontojn. lli estis leningradaj gejunuloj, au, pli precize, — junulinoj, char tiuj estis 31 el 37-persona grupo. Esperantistoj en la grupo ech malpli multis ol viroj — nur kvin personoj; inter ili, honeste dirante, parolis flue nur leningradano Volodja Gromov kaj mi. Dum pli ol unu horo la grupgvidanto (iu komsomolestro regiona) konvinkadis nin, ke, kvankam Bulgario estas socialisma lando, multaj dangheroj chasos nin tie. Pro tio ni devas: a) ne kunpreni iajn ajn dokumentojn krom eksterlanda pasporto, nek adresarojn; notlibretojn k.s.;
b) ne doni niajn adresojn al ajna eksterlandano;
c) ne acheti religiajn, pornografiajn nek politikajn librojn.

Aparta devo estis por junulinoj: ili devis post la dudeka horo promeni nur kun knaboj el sia grupoj Tiu ordono superplenigis tolertason de nia junulinaro:

— Chu vi promenigos nin lauvice? — Jelpetis iu el ili, kaj eksplodis komuna ridego.

Ne ridis nur la grupestro:

— Che bezono jes, ni promenigos vin lauvice. Por via ja sekureco!..

Verdire, nia esperantista kvinopo ne tre atente auskultis chion chi; sidante en angulo ni diskutis pri nia forvojagho de la grupo al UK. Tio devis okazi en Sofio.

...Tiel au aliel veturontaj Bulgarion SEJM-anoj kunvenis julie apud Moskvo por SEJM-Konferenco. Vica kaj la lasta — sed tion chi ankorau ne multaj supozis. Parolis senentuziasme la lasta komitato, aklamis nemultaj sobraj homoj:

— Ne decas tiel fini, kaj ne rajtas ni senvochdone akcepti ian decidon pri estonto de la Movado!

Sed odoris la aero per Novaj Kondichoj, per proksimtempe promesata fondo afabla de la hontinda ASE. Estis jam promesitaj lokoj en ties estraro por la plejmulto de Komitatanoj, do tiuj emis trankviligi la amason, ke ni devas fidi al la shtato, kaj tiun chi fidon nome ni montros, se ni dissolvos SEJM-on responde al la fondo de ASE... Ghi estas tute-tute alia makabra legendo, dolora por mi, do mi ghin dume ne rakontu. Iam alifoje, chu?

Tamen jen Sofio sunplena, aspirata renkontas nin. Nur unusolan tagon havis ni por la bulgara chefurbo, por ghui ties vidindajhojn. Sed ech tiu tago suna estis morna por ni — ja nome hodiau for de tie chi, en Varna komencis laboron la UK-o, kien chefe ni aspiris. Sed ni dume estis en Sofio! Anstatau viziti muzeojn kaj vendejojn mi kuris serchi la sidejon de BEA; Volodja — al loka filio de la junulara turisma firmao. Ambau ni — kun la sama celo — akiri permeson por finfine fughi de nia grupo al Varna. Sed afabla aveto, sidanta dejhore en BEA, povis nur diri. al mi, ke chiuj forveturis al Varna, kompreneble, al UK, kaj li nur dejhoras, sed nenion decidas. Kun la sama rezulto revenis ankau Volodja Gromov — neniu ion sciis pri la promesita al ni forvojagho.

— Nu, — diris nia grupgvidanto, kontente frotante la manojn, — do trankvile veturu ripozi kun la grupo: malpli da zorgoj mi havos!

Se ne "enshaltus" ni en la aferon s-anon Podkaminer, telefoninte urghe al li, — sidus ni dum tiuj kvin tagoj che suna marbordo kun bona vino, sed tute for de nia revo, la Kongreso. Denove tamen eklaboris la autoritato de Podkaminer, kaj jen — nia kvinopo jam estas en la trajno; ni felichas, ni liberas, ni gitarludas kaj kantas. Demandis lokanoj, kiu estas ni — chu poloj, serboj, slovakoj? — kaj miregis, ricevinte la respondon:

— Ne povas esti. Sovetianoj che ni ne vojaghas malpli ol tridekope!

Sed jen estis ni. Kredu, au ne kredu, — ni venis vespere, rekte al Junulara Balo. La Kongreso jam proksimis al mezo kaj la Balo estis pinto de esperantista festado. Unuafoje ni vidis tiom da esperantistoj — ili svarmis chie, en kaj chirkau la Palaco de Kulturo kaj Sporto. Ili festis, kaj ni ekplonghis tiun chi bruan feston. Kun chiu ni povis paroli, kaj ni parolis, parolis, ghue konsciante, ke ni komprenas kaj estas komprenataj. Jen estis la plej ghua ghuo!

Ni renkontis, certe, ankau niajn sovetiajn konatulojn, sed iom strangaj shajnis ili. Post nelonga tempo ni komprenis tiun strangajhon: ili havis kaghon — la tagordon. Ili, venintaj preskau centope en tri "specialaj" turistaj grupoj, havis "specialajn" nepre vizitendajn aranghojn. Ili havis ankau "bredistojn", oficialajn kaj neoficialajn. Chefa el la oficialaj estis kamarado Berjoza, kiun tre mirigis nia apero komence. Neoficialaj, sed bone konataj al chiu el la grupanoj estis ok reprezentantoj de chionscia organizajho, kiuj akompanis la tri grupojn. Ili, kompatindaj, tute ne posedis la lingvon, la kongresaj aranghoj tute ne interesis ilin, do al chiu vespero ili venadis nepre jam sufiche ebriaj.

— Ili estas, vershajne, robotoj, kiujn funkciigas alkoholo, samkiel petrolo — autojn, — diris unu nia shercemulo.

Sed siajn devojn ili bonege konis: ili konis launome kaj lauvizaghe chiujn grupanojn, chiujn nemultajn sovetianojn, venintajn private, ech nin! Ili devis mem elpensadi por si ian laboreton. Foje en hotelo renkontighis kelkaj sovetianoj kun tri chinoj, ekkonversaciis, donacis bildkartojn unu al la alia. Tiu chi fakto estis fiksita de la "robotoj", kiuj poste pridemandis la konversaciintojn...

Sed ni estis liberaj! Kaj ni naghis libere en tiu Esperanto-maro, kiu estis la Kongreso. Ni vizitadis plej diversajn aranghojn: kunvenojn de kolektantoj kaj de pacamantoj, disputojn, prelegojn, ech sufiche enuajn — pri la cheftemo de UK. Ni auskultis la lingvon, fluantan el multnaciaj bushoj kaj ni ricevis plezuron nur de tiu auskultado. Ni konatighis kun diversgentaj esperantistoj, ni libere intershanghis adresojn; ni ricevadis invitojn al estontaj eksterlandaj aranghoj, ni afable dankis, promesis veni, sciante, ke venos nur en revoj. Sed la libero estis nia, kaj nur unufoje ghi estis makulita. Kiam ni decidis veturi kun chiuj sovetianoj al la "Oraj Sabloj" por renkontighi kun bulgaraj esperantistoj, ni fiaskis. Afable ridetante, kamarado Berjoza baris eniron en buson antau ni:

— Ne, estimataj, ne rajtas vi! La renkontigho estas organizita nur por la oficialaj grupanoj!

Lia vizagho brilis pro kontento, la plej sankta por ajna postenulo — la kontento pro la rajto rifuzi.

Sekvamatene en hotelo mi rimarkis unu anon de china deligitaro descendi lau la shtuparo. Malantau li je kelkaj shtupoj grave pashis kamarado Berjoza.

— Saluton, amiko! — mi mansvingis al la chino.

Li mansvingis responde, venis al mi. Ni premis la manojn. Li tiris el la posho insigneton de "El Popola Chinio" kaj donacis al mi. Mi aroge rigardis al la postenulo, shtonighinta malantau ni, kaj kun rideto enmanigis al la chino insignon de Tihhvina SEJT. Ambau ni estis felichaj...

Ahh, kiaj ni estas felichaj,
Ke venis novaj kondichoj!

Ho, pardonu, — tiu kanto sonas jam por alia legendo!

Tambura tango

Estis nia printemp',
Fajra vivo en tendoj,
Reciproka subten'
Kaj atendoj, atendoj...
Horizont' en real',
Nian marshon nur randis.
Nia juna batal', nia juna batal'
En la vicoj paradis.

Vokis nin violonoj, feste flutoj aklamis,
Unuecaj kolonoj en marshado ekflamis.
Inter la naskighanta gitarista kulturo

Ankau mi — kun tamburo.

Tamen, estis la voch',
Mi memoras ekzakte,
Ke en nia diboch'
Frapas mi ne entakte.
Sed en shat' au malshat'
La tamburo subtila
Por komuna marshad', por komuna marshad'
Eslis, certe, utila.

En aero-aromo sonis vok' hipofea,
Iu marshis che domo kun edzino trofea...
Inter akra avido, inter dolcha murmuro

Ankau mi — kun tamburo.

La chefurba motiv'
Estis loge karesa.
Cedis ies naiv'
Al la tango promesa.
Ekis li en fervor',
Kun la rozo en dentoj!
"Dauris marshi en for', dauris marshi en for'
Ni kun niaj atendoj.

"Kruda marsho soldata jam eliris el modo
Por la tango amata venis nun periodo!" —
Staris bonaj amikoj kun ampleksa seruro,
Ankau mi — kun tamburo.

La plej norda provinc'
En blizardoj min lulas,
Mi felichas pro vin'
Kaj nemulton postulas.
Fortamburis la jun',
Vekis novan futuron.
Kovras polva katun', kovras polva katun'
La fidelan tamburon.

Sed en songho mi audas milpiedan pashadon,
Kaj l' animo alaudas sekvi l' venkan paradon.
Iri kontrau la vento kaj balanci sur shnuro
Prenu min — kun tamburo.

<< >>