Ho, SEJT!

Estis 1967, kiam BET ricevis la nomon SEJT kaj por longe foriris el Baltio. Chiujare en mezo de somera sezono renaskighis nia glora Esperantujo, por deko da tagoj vokante nin ech al tre foraj lokoj — al Siberio, al Mezazio, al Transkaukazaj pitoreskajhoj. Char tie kolektighis amikoj. Multjara sperto de instruado konvinkis min, ke la kursfininto, kiu vizitis Esperanto-tendaron, ighis fervora esperantisto trioble pli ofte ol fininto de la sama kurso, ne vizitinta Esperantujon.

Esperantujo konvinkis kaj ensorchis. Esperantujo edukis, amikigis, paroligis, kantigis, ech geedzigis.

Multaj infanoj, edukataj en la chiujara Esperantujo preskau ekde la naskigho, nun vizitas la Esperantujon, kiel junularaj aktivuloj. La Esperantujon prikantis tiel au aliel chiu poeto, chiu kantisto, vizitinta ghin almenau unu fojon.

Ne shatis la Esperantujon potenculoj, ohh, kiel ne shatis! E-kluboj agis surloke, izolite; perleteraj kontaktoj donis nek plenan informitecon, nek amikecon veran. Amasigho de esperantistoj forghis aktivan, koordinitan movadon. Certe, do, riverencis al la nova "supro" niaj famaj esperantistoj kaj "sidantoj sur Esperanto", dirante (vidu "Moskvan Gazeton", 1, 1992), ke ili ne memoras iun malhelpon, malpermesadon, oponon flanke de oficialaj instancoj. Tiun chi mirindan "virginighon" de la memoro jughu ilia propra konscienco.

Mi memoras. La arogon kaj perfidon de la kamarado "senrespondeca". La morton de la samideanino Vereshchagina — shia koratako okazis post vizito al Novosibirskaj oficiaiuloj, kiuj subite malperrnesis la jam preparitan SEJT-on. La tujajn reagojn de KShS* al la organizantoj de SEJT-oj. Ktp, ktp.

Malgrau chio multis la dezirantoj fari tiun aferon, char vera ghuo estis partopreni tendaron, sed duobla ghuo eslis — organizi ghin. Spite al chiuj malagrablajhoj kaj malfacilajhoj, ligitaj kun la afero. Mi partoprenis pli ol dekon da SEJT-oj, tri el tiuj mi tiel au aliel kunorganizis, — chiu el ili estas aparta legendo. La plej memorinda por mi estas la unua, kien mi venis memstare, — SEJT-9 en Litovio. La plej malfacila, laborplena — SEJT-22 apud Ivanovo. La plej amoplena... La plej aventura... Nur malbonan tendaron mi ne povas nomi. Char, spite al organizaj mankoj, spite al diversaj achuloj kaj achajhoj, mi ripetu — SEJT estis kunveno de amikoj, do — chiam ghua. Sed hodiau mi rakontu pri la plej mia, pri la Tihhvina SEJT-18.

La regularo de SEJT, finkonfirmita en 1975, postulis, ke kandidatoj por la Klubo-Mastro (KM) de SEJT anoncighu du jarojn antau la planata tendaro. Tihhvina E-klubo kun ioma timo kaj hezito, tamen faris tion dum SEJM-Konferenco en 1974. Plenkonforme al la Regularo. La timetoj niaj devenis nur el la konscio, ke spertaj esperantistoj ne multis en Tihhvin. Dum la unua sekvonta jaro, do, ni edukis homojn. Tiucele estis organizita kurso che la urba kulturdomo, kies kelkaj finintoj ighis bonegaj anoj de la loka prepara komitato.

En 1975 vica SEJM-Konferenco, taksinta la argumentojn, kiujn prezentis la prezidanto de Tihhvina E-klubo, Aleksandro Kogan, konfirmis nian klubon kiel KM de SEJT-18 kaj de la 10-a jubilea SEJM-Konferenco por 1976. Jen tiam komencighis vera laboro, strecha preparado, farata kutime tra tuta SEJM kaj, certe, surloke.

La tut-SEJM-aj preparoj movighis glate. SEJM-komilato forghis kaj poluris zorge la programon por la jubilea konferenco. La komitatano, respondeca pri SEJT, kiu estis mi, serchis tra la tuta lando homojn, kapablajn kaj dezirantajn plenumi mullegon da tendaraj laboroj. Prespretighis ampleksa "Libro por tendarano", kiu, krom la informoj, kutimaj ekzemple por kongresaj libroj de UK-oj, enhavis ankau turistan Esperanto-rusan vortaron, kompilitan tre talente fare de la fama tihhvina terministo Vladimir Gakalenko. La vortaro estis dislinata por la Paroliga Periodo (PP), aranghata (ankau la unuan fojon) kiel turista marsho komencantara samtempe kun SEJM-Konferenco. Por la sama arangho zorgeme preparis sin spertaj instruistoj kaj turismaj gvidantoj. Estis jam nete kompilita la programo de la tendaro mem. Iris al la kluboj la unua informbulteno, do, homoj komencis alighi. Tioman amason da alighoj ni ne atendis, SEJT-18 promesis ighi la plej multenombra tendaro!

Surloke chio pasis kvazau same glate. Tihhvinanoj trovis tute konvenan lokon, nome — la pioniran tendarejon "Berejhok", donacis lernolibron de Espcranto al ties estrino, organizis kelkajn "subotnikojn"* por purigi la tendarejon, ankau por transporti boate terpomojn kaj aliajn provizajhojn trans la freneza printempa rivero, enmetis al la banka konto de la tendarejo cerlan sumon, unuvorte, — faris chion bezonatan por okupi la tendarajn konstruajhojn tuj post forveturo de junpioniroj en augusto.

Ankau la dua sekretario de la urba partia komitato estis informita de ni pri la estonta arangho, trovis en ghi nenion suspektindan kaj poste ech decidis fanfaroneti pri ghi en la Leningrada provinca partia komitato. Jen estis la mispasho! Junie, pli proksime al fino de la monato, kiam la tendarontoj de Kamchatko, Mezazio, Ukrainio, Siberio, Uralo kaj Baltio, Kaukazio kaj, sendube, Centra Rusio jam mendis biletojn al Leningrado, kiam al fino iris analizo de la alighiloj kaj grupigho de PP-partoprenantoj, okazis la neatenditajho. En unu bela tago ni (mi kaj A. Kogan) estis vokitaj al urba komitato de la partio. Tie la vicsekretario, perdinta sian afablon, informis nin, ke la "Obkomo"* malpermesis la tendaron, kaj ke jam estas sendita en la bankon la ordono por redoni al ni la enmetitan monsumon. La frapo estis konsterniga.

- La homoj tra la tuta lando jam havas vojaghbiletojn, jam ili sidas sur valizoj, — apenau ploris ni.

- Ne gravas, — estis la respondo, — Davajte otboj!*

Nun jam niaj grizaj haroj trofortigis nian hezitemon; havu ni tiam nian nunan aghon, eble ni telegrafus al chiuj pri fiasko de la tendaro. Sed tiam, dum kunveno de la prepara komitato, neniu hezitis. La plejmulto decidis:

— La tendaron ni tamen organizu — sovaghe.

Kaj nur unu persono diris:

— Jes, sed mi tion ne partoprenos. Mi havas edzinon kaj du infanojn.

Ni ne diris al li, ke ankau ni havas familiojn — li tion bone sciis. Sed li foriris.

Pri la okazintajho ni informis la Komitaton de SEJM. Ankau pri nia decido. Ili konsilis — chu eblis urghe trovi kaj prepari alian lokon dum la restinla monato?!

Nu, multaj aldonaj problemoj aperis, kiuj bezoris urghan solvon. Certe, iris al la homoj aldona informilo, ke la tendaro okazos en pure turistaj kondichoj, do ne taugas por malsanaj kaj tro aghaj homoj; kelkaj rezulte retirighis. Certe, aperis malfacilajhoj pri nutrado, do, ni devis urghe produkti du dekojn da kaldronkompletoj (po tri kaldronoj en chiu — por supo, kacho kaj por teo), ankau serchi la provizon por dusemajna restado de 300 personoj — tion helpis al ni multaj-multaj kluboj. Certe, aperis problemo pri loko, kaj ni trovis ghin, belegan, — en la limo inter Tihhvina kaj Boksitogorska regionoj, che la pitoreska riverbordo. Certe, ni devis shanghi vojplanojn por la paroligaj turistaj grupoj, trovi tendojn ktp, ktp.

La homoj venis al la planita tempo, kaj ni renkontis ilin plene pretaj. Nur nia kompatinda chefturisto Volodja Gakalenko dum du horoj admonadis la komencantojn disighi laugrupe for de karaj samurbanoj. Sed fine ankau li sukcesis: la paroligaj grupoj iris chiu sian vojplanon por renkontighi post kvin tagoj en la komuna tendarloko. Tie dume laboris la konferencanoj. Nenio kaj neniu malhelpis al la jubilea konferenco, nur dejhorado che la kaldronoj delogis chiutage kelkajn geulojn. Estis akceptitaj multaj gravaj decidoj, kiuj dum du jaroj, ghis "Novaj kondichoj" efektive laboris por SEJM. La chielo estis preskau sennuba, la tagoj tamen ne tro varmis, des pli la noktoj, ankau tihhvinaj kuloj turmentadis nin dum vesperoj. Ehh, se estus nur tiaj turmentoj...

Jen kial mi diras chion chi. La lokaj oficialaj instancoj ech ne supozis, ke ni riskis neglekti la ordonon, do opiniis la tendaran aferon definitive fermita. Nur sola oficiala instanco sciis chion pri niaj aferoj — nome tiu, kiu devis scii chion. Hazarde mi informighis poste, ke tiu fama organizajho ricevadis detalajn raportojn pri decidoj de la jubilea SEJM-Konfercnco tuj post ilia akcepto, la saman tagon! Do, la situacio estis kontrolata, sed neniu enmiksighis nian laboron.

La kvin tagoj pasis do sennube. Venis la paroligaj grupoj, amikighintaj kaj felichaj. Finis siajn seriozajn parolojn la konferencanoj. Komencighis la ravaj tagoj. Universitataj prelegoj. Sperto-intershangho por klubaj aktivuloj. Neptun-festo. Vesperaj koncertoj kaj la interkisa "jupi-ja". Noktaj frostetoj. Kuloj-lupoj. Chio iris bele kaj trankvile.

Kelkajn tagojn antau la tendara fino okazis jeno. Unu neantauvidita kaj nealighinta SEJM-ano, havanta hazardan informon, ke la tendaro okazas apud Tihhvin, venis en la urbon kaj provis serchi la tendarejon pere de oficialaj instancoj — li iris al la urba partia komitato. Tie chiuj respondis, ke absolute nenion scias pri la tendaro. Nur la komitata shoforo diris, ke vidis ian homamason apud la rivero Tihhvinka en la interregiona limo. La shokitaj oficialuloj komisiis al la shoforo tuj veturigi la simplaniman SEJM-anon tien kaj komencis febre decidi, kion fari — ja la "supro" povas ekscii, ke la tendaro okazas spite al la malpermeso. Por senkulpigi sin ili decidis la unuaj informi la "supron" pri la "sovagha" ago de esperantistoj.

Kaj ekrotaciis karuselo. La tendaron oni devas likvidi nepre kaj tuj — decidis ie en supro la plej chefa persono. Sed kiu likvidu? Tihhvinaj oficialuloj proponis, ke tion faru iliaj kolegoj el Boksitogorsko, char la tendaro okazas en ilia teritorio. La lastaj rifuzis kaj respondis, ke tion devas fari la tihhvina estraro, char la tendaron organizis tihhvinaj civitanoj. Tamen esploris nin la ambau flankoj. El Boksitogorsko venis al ni ech la chefa deputito, la unua partia sekretario kaj la milica chefo.

— Ahh, — diris li, — nu kial vi ne turnis vin al ni? Ni prezentus al vi luksan turistejon au hotelon...

- Sed, — mi respondis, — mi estis en via kabineto, kamarado deputito, kaj vi rifuzis zorgi ech pri pionira tendarejo!

- Chu vere? Mi ne memoras ion similan...

La tihhvina estraro iom timigis la tendaranojn, char sendis du helikopterojn, kiuj tro malalte chirkauflugadis nian tendarejon, produktante hororan bruegon. En la alia bordo de Tihhvinka, tute kontrau nia tendarejo nestighis du milicaj autoj. Krome al ni estis sendita sanitara kuracisto. Tiu diris, ke li venis por inspekti niajn necesejojn kaj kontroli, chu ne minacas nin ia epidemio. Mi montris chion al li. La necesejoj estis senriproche akurataj, la epidemioj mankis. La kontrolanto, tamen, devis iel signi sian viziton, do li skribis por mi la kvitancon por simbola monpuno — dek rubloj. La kauzo estis akvo rivera, uzata por kuirado... Sed chiuj plenumfortoj atendis finon de la diskuto inter du oficialulaj teamoj kaj klaran ordonon.

Dum la du estraroj diskutis, kiu nian tendaron likvidu, la tendaro agis lau la programo kaj memstare pace venis al sia fino. Adiauis larme la amikighintaj kaj enamighintaj tendaranoj, purigis la tendarejon kaj forveturis al siaj lontanaj hejmoj ghis nova somero.

...Septembre en Leningrado por la konferenco de distriktaj inslruistoj elpashis la chefa partia gvidanto, kamarado Romanov*. Oni rakontis al mi, ke li diris, interalie, preskau jenajn vortojn:

"Anlau monato en nia Tihhvina regiono ni organizis la interrespublikan tendaron por lernantoj de naua-deka klasoj. Venis speciale elektitaj gejunuloj kun siaj spertaj pedagogoj, kiuj tamen ne sukcesis eviti la malagrablan akcidenton. En la tendaro okazis atenco pri perforto de unu knabino. Hontu, kamaradoj pedagogoj! Tute apude en la sama regiono iu Bronshtejn kolektis iujn tricent homojn por ia esperantista tendaro — kaj ech ne unu perforto-atenco okazis tie. Mirinde!"

Mi devas diri, ke ne mi sola, sed ankau Aleksandro Kogan, la klubgvidanto, Vladimir Gakalenko, la turismestro, chiuj niaj klubanoj, ankau la tendaranoj chiuj kulpas pri tiu grava manko de nia SEJT. Do — mi informis chiujn, por ke ni kune ridu kaj kune fieru pro liom altranga komplimento.

Exegi monumentum...

Eksegi monumenton mi decidis lignan,
Segilon trovis kaj akrigis tute bone,
Tushetis ghin — kaj ghi segilan sian lingvon
Tuj ekparolis laute, streche, akrasone.

Ne, ne kolero movis min al la atenco,
Ne gravas tute mia shato au malshato
Al tiu monumento, sed malbonintence
Konstruis iu ghin sur mia sola pado.

En la mateno venis mi al ghi, fajfante,
Demetis jakon antau la laboro shvita.
Nu, diris mi, achul', vi tro fieras vante,
Char pretas jam por vi la puno plej merita!

...Che l' monument' mi furiozis kaj skandalis,
Ghis sangaj kaloj mi ghin segis kun lamento!
De l' monument' lignero ech apenau falis,
De la segilo falis jam la lasta dento.

Per propraj dentoj tiam mi ghin mordi provis,
Montrante mian neflekseblan karakteron...
Elkrachis unu denton kaj kun miro trovis:
Anstatau ligno ial mi gustumas feron!

Kaj sagha penso min trafulmis dum momento,
Ke ege stultis mi en la afer' sindona.
Eterne staros tiu ligna monumento,
Se ghin chirkauas la kiraso ferbetona.

Eterne staros? Mi englutis la salivon
Kaj iris voki mian verdan familion...

<< >>