La kalkano de LIT

En la shtato, kies Konstitucio garantias liberon por prezento de chiu opinio, ne devas ekzisti ia-ajn cenzuro. Do, ne ekzistis cenzuro en Soveta Unio. Tamen, diras rusa proverbo: "Sankta loko ne restos malplena". Do, oficiale "por ne allasi aperigon de shtataj sekretoj, propagandon de milito, naciismon ks en sovetia gazetaro", ekzistis en la lando nekonata por vasta publiko organizajho, nomata "Lit". Ghi havis kapan instancon en la chefurbo, kun la nomo "Glavlit". Tiu ordonis al la regionaj instancoj, nomataj "Obllit", kaj ili siavice prizorgis la urbajn "Gorlit"-ojn.

Tiu araneo funkciis multe pli rigore ol ajna cenzuro, kaj timis ghin chiu redaktoro, char ech el tipografio nokte cenzuristo, pardonu, "litisto" povis sendi reen jam prespretan jhurnalnumeron, au malpermesi iun artikolon, kiun la redakcia dejhoranto devis tuj anstataui per iu "nerustebla" materialo, provizata "desupre".

Tion mi spertis ankorau dum miaj studentaj jaroj. Estinte eksteretata korespondanto de urba junulara jhurnalo, mi, interalie, foje donis tien sufiche larghampleksan artikolon pri iu Esperanto-arangho. La redaktoro laudis la materialon kaj diris, ke ghi aperos tuj — en postmorgaua numero de la jhurnalo. Morgau mi vidis ghin en pres-provoj. Postmorgau mi achetis la freshan jhurnalon kaj... sur la loko de mia artikolo estis samdimensia "desupra" materialo, shajnas ke pri iaj mangheblaj algoj. La redaktoro min ne akceptis, la vicredaktoro klarigis, ke nokte "litisto" subite forjhetis mian artikolon, kaj oni devis shvite serchi ian shanghon. Certe, la redaktoro ne plu prenis de mi ion pri Esperanto, kvankam alitemaj miaj artikoloj aperadis.

La vorteto "lit" oportune lokigis sin en la vortaro de redakciantoj, ech ghi akiris diversajn verbajn formojn, ekzemple, "litigi" la matcrialon, signifis — ricevi subskribon de loka "litisto" por presi ghin. Do, materialoj pri Esperanto estis "litigataj" tute strange, ech nekompreneble. Jen subite oni "litigis" Esperanto-kurson, daurigatan en multaj sinsekvaj numeroj de Bashkiria junulara jhurnalo, jen en Sverdlovsk malpermesis pacan, ech porpacan artikolon pro duloke menciita Esperanto. Similaj eksterkompreneblajhoj abundis, kaj, venante al chiujaraj konferencoj de SEJM, — klubaj aktivuloj raportadis: "En nia jhurnalo oni permesis dum la raporto-jaro aperigi tri artikoletojn". Aliaj plendis: "Sed che ni oni ech ne akceptas la artikolojn, dirante, ke tutegale "Lit" ne permesos". Mi multe miris al tiu situacio, char, eklaborinte post la studado. en apudleningrada urbeto, mi libere publikigis du au tri nemalgrandajn artikolojn pri Esperanto, pri agado de junaj esperantistoj ktp en la urba jhurnalo.

Post tiuj multreehhaj materialoj la jhurnalo mendis al mi serion da artikoloj pri Esperanto; mi planis, ke ili estos sep, kaj la unua jam estis aperinta. Sed subite la redaktoro telefonis al mi, kaj diris, ke mi ne verku pliajn artikolojn, char la inspektoro de "Obllit" el Leningrado malpermesis publikigi ion-ajn pri la problemo. Mi protestis, dirante, ke mi jam havas pretajn materialojn. Mi ech havis fortan deziron veturi al la cenzurejo en Leningradon, sed la redaktoro malkonsilis — vana afero!

La problemo de "litigo" denove tushis min post duonjaro. Evidentighis (por mi, junulo) ke oni devas "litigi" ne nur gazetojn kaj jhurnalojn, sed ian-ajn tekstojn, multobligatajn en presejo. Organizante Esperanto-klubon che la urba Kulturpalaco, patronataj de ties afabla direktoro, ni preparis tre interesan programon de laboro por la lernojaro. La programo enhavis titolojn de planataj prelegoj, distraj vesperoj, renkontighoj kun aliurbaj esperantistoj, ankau horaron de E-kursoj. Chiun pagheton de la programo kronis eldiro pri Esperanto de tiu au alia famulo. Estis antauvidataj ankau vojaghoj de la klubanoj al diversaj esperantistaj aranghoj. La afabla direktoro bonvolis preni la manuskripton, arde dezirante presi la programon en 500 au ech mil-ekzemplera kvanto. Ni salutis tiun ideon kaj promesis fari bonan reklamon por la kulturpalaco per sendo de la presota programo al chiuj SEJM-kluboj. La direktoro estis kontenta. Ve, nelonge. Post kelkaj tagoj li vokis min por anonci, ke "lit" ne subskribas la programon, sen klare mencii la kauzojn.

— Se vi volas, okupighu mem pri tio, — amike permesis li. La enigmo finfine kolerigis min, kaj mi komencis propran esploradon.

En niaurba partia komitato, kien mi venis unuavice... Tamen, kial mi venis nome al la partiestroj? Vershajne, pro du kauzoj: unue, la komunistaj gvidorganoj estis la plej informita instanco en simila situacio, post, eble, la Komitato de Shtata Sekureco; due, mi havis la opinion, ke la radikoj estas tie. Sed, iom simpatianta min loka altpostenulo ne ghojigis min.

— En la urbeto ni ne havas propran "litanon"; tiu venas dufoje en semajno el Leningrado, — diris li. — Do vi povas ricevi la permeson nur tie.

Mi petis mian estron doni al mi laboron por sabato anstatau lunde, kaj lunde, frumatene mi estis jam che Smolnij*. Soldato che la chefa enirejo atente prikontrolis mian partian membrokarton kaj liberigis la vojon. Tra famaj koridoroj mi vagadis dum kvaronhoro, ghis kiam estis trovinta la necesan pordon. Trans ghi sidis graseta, enuanta virino kun okulvitroj. Mi klarigis al shi la kauzon de mia veno. Si ekenuis iom pli.

Junulo, ne perdu vian valoran tempon, — komencis shi, — tutegale Esperanto havas nenian perspektivon. Des pli, ghia disvastigo malpliigas signifon de la rusa, nia komunshtata lingvo. Chu oni ne instruis tion al vi en instituto?

Pardonu, — respondis mi, — en la instituto mi nenion similan audis, kaj mi havas tute alian opinion, chu mi rajtas? Mi petas vin nur subskribi la programeton de nia klubo. Tion postulas "Lit".

- Nenion mi subskribos, kamarado Bronshtejn! — Shi anstatauis la enuon per indigno. — Mi ne komprenas, kiu sendis vin al Srnolnij? Eble tiu via, hm... ne tre sagha direktoro de Kulturpalaco, kiu permesis al vi organizi tute sentaugan klubon... Cetere, mi diris, ke mi nenian rilaton havas al la aferoj de "Lit" — ghi estas tute sendependa organizajho. Chion bonan!

- Bonvolu almenau doni al mi la adreson de "Obllit"! — admonis mi.

- Mi ne rajtas tion fari, — respondis shi kaj turnis la okulvitrojn al fenestro.

... Mi ne rakontu, kiel mi trovis la sidejon de "Obllit", sed mi venis tien. Al mia miro, nenia gardisto estis che la pordo, ghi ech estis nefermita, do mi eniris. Tri viroj, pli ol mezaghaj levis la okulojn de skribotabloj. La chefecaspekta demandis:

- El kiu redakcio vi estas, knabo? Mi vin ne memoras.

- Mi ne estas el redakcio, mi estas el la provinca kulturdomo... — mi donis al li la tajpitan programon.

Li atente trarigardis unuajn du paghetojn, foliumis la ceterajn kaj redonis la programeton al mi.

- Mi ne povas tion "litigi".

- Chu estas io tre danghera? — naivetis mi, — mi jhus estis en Smolnij, tie vicestrino de la propaganda fako diris, ke nur vi rajtas subskribi!

- Aha, vi jam vizitis tiun... — murmuris la kalveta chefo. — Nu, se vi estas tiom obstina, mi klarigos al vi. Jen estas la vortoj, kiujn ni devas atenti, — li manplate frapetis dikan aktujon, — tie estas ankau la vorto "Esperanto". Se apud ghi estus skribita "ne permesi", chio estus klara, junuleto. Sed tie chi ekde la jaro 1938 staras — "ne rekomendi"! Do ni foje subskribas, sed plifoje — ne.

- Ne malfacilas do por vi fari hodiau unu malgrandan "jes", chu ne? — petis mi.

- Ha, vi estas simpatia knabo. — Li ridetis, aliaj du same. — Se morgau Leningradon vizitos iu fama sciencisto, diros ion pri Esperanto, jhurnalistoj notos, kaj mi devos subskribi. Sed mi jam hodiau subskribis vian paperon! Se mi ofte permesas la vorton "Esperanto", min telefone insultas via konatulino el Smolnij...

Mi trovis nekonvena diri al li, ke ili estas sendependa organizajho. Anstatau tio mi daurigis mian naivadon:

— Iu provinca klubeto... Neniu ech ekscios!

Denove chiuj ekridis, ankau mi afable ridetis.

- Jen kion mi konsilos al vi, knabo, — diris la chefo, — forjhetu de chie la vorton "Esperanto" kaj mi "litigos" vian programeton.

- Chu la vortojn "internacia Iingvo" vi rajtas permesi? — kaptis min brila ideo.

- Rajtas, rajtas... — ridetis tiu.

... Certe, mi ne konservis la tajpitajhon, kie mi tuj forstrekis la tabuajn vortojn, kaj enskribis la maltabuajn, ricevinte bezonatajn subskribon kaj sigelspuron. Sed ekzemplero de la presita programeto kushas en mia hejmo ne tre profunde. Iam mi montris ghin al mia kvinjara filo kaj demandis:

— Kion vi dirus anstatau "internacia lingvo"?

— Espelanto, — respondis mia saghuleto.

... Absurdo...

Venis printempo al miaj neghoj
Por la vekigho, pentoj kaj preghoj.
Inter la festoj tagoj forkuras,

Audu, amikoj,
mi foveturas.
Eble mi shanghis bonon al bono,
Kukon formanghis super duono....
Tute senhonte grizas tempioj, —
Estas la vivo
Kuko aroma, —
Do, kion fari,
Amikoj miajl

Foje l' destino batis min forte,
Sed en obstino mi iris for de
Kruda malico, trumpo shancela,
Al vi, arnikoj, la rondo hela,
Ne por en ploro ekplendi kroche, —
Chiuj ni fartas ne senriproche, —
Inler kutimoj, mokoj kaj pikoj
Mi vian eston,
Vian sinceron,
Vian memoron
Dankas, amikojl

Ne tro sopiru, ankau mi — ne tro -
Trans la atendo dekmilkilometra
Ligos nin chiam la rememoroj:
Ghojoj naivaj, frostoj kaj floroj.
Donos la sorto la sopiraton,
Venos la festo en nian straton.
Iam denove kunvenos ni, kaj
Trinkos la vinon,
Kantos la kantojn,
Ghuos parolon,
Miaj amikoj!

 

Ie sur tero eksonos la kant'
En la lingvo, plej kara por mi.
Ie aperos sur tero la land'
Tutan jaron mi revis pri ghi.

Iras al vi, amata land',
Kuras al vi, amata land',
Nure al vi, amata land',
Nia tendaro, amata land'.

Tie en tendoj, sub verda tegment'
Loghas gaja, bonkora popol'.
Tie atendas labora torent',
Festa ghojo, tenera konsol'.

Bluan vesperon karesas la flam',
Sonas vochoj kaj dancas fajrer...
Se en chi-lando vi pensas pri am',
Amo venos — plej hela sur ter'!

Venos de l' fajro sopira rebril',
Diros ni:
Ghis revido, tendar'!
Chiuj ploretos, kaj ech "krokodil' "
Jhuros lingvon ellerni dum jar'.

Kaj — iros al vi, amata land',
Kuros al vi, amata land',
Nure al vi, amata land',
Esperantujo, amata land'!

<< >>