La Alvokisto

Kiel chio rekomencighis? Ni bone scias, ke che la lulilo de Esperanto abundis ruslandanoj. Ke fortaj esperantistaj societoj multis de Peterburgo ghis Vladivostok. Ke ech pli triumfe marshis la lingvo internacia en la juna eksperimenta shtato. Ankau, ke tiu triumfa marshado estis abrupte haltigita en 1938. Esperantistoj dividis la sorton de chiuj, kiuj kontaktis iel kun eksterlandanoj: multaj estis mortigitaj tuj, multaj mortis dum turmentaj gulagaj* jaroj, multajn pereigis la milito. Multaj restis vivantaj, sed jam enradikighis en iliajn nukojn por chiam la konstanta glaciiga spirado de Lavrentij Pavlovich Berija*. Do ankau ili silentis. Kiu rekomencis?

La unuan rekomencinton mi konas precize. Estis li, simpla librotenisto el Tula, Ilja (Elio) Kiseljov*, kiu en 1954 publikigis sian korespondproponon en eksterlanda esperantista revuo. Dekkvin jarojn pli poste li montris al mi stokon da flavighintaj eksterlandaj leleroj. Preskau en chiu el la leteroj cheestis la sama demando: "Chu vere en Sovetio restis vivaj esperantistoj?.."

Tiel rekomencighis praktika uzado de la lingvo. Tamen, la movadon rekomencis aliuj, pli kuraghaj, pli fervoraj, pli talentaj. Profesoroj Eugeno Bokarev*, David Armand*, Semjon Podkaminer*, Paul Ariste*... Kelkaj kapablaj pedagogoj, inter kiuj estis ankau mia instruisto — la Alvokisto. Tiel li nomis sin en unu el siaj versajhoj: "Mi, Til Eulenspiegel, en tristo staras sur strat' alvokisto. Ho, kiu persono kaj kia por la lingvo internacia?!". La heroeca sinofera tachmento da Alvokistoj inter malaprobo kaj suspektoj faris la malnetan laboron, mi diru, preparis grundon kaj markotojn por nia verda ghardeno.

La autobiografio, kiun mi trovis inter la dokumentaro por vojagho al la Universala Kongreso en Budapeshto (1970) malkashas, ke mankis ajnaj prestighaj diplomoj kaj sciencaj gradoj al Andreo Borisovich Rogov*. Naskita en 1914, tro frue perdinta la gepatrojn post fino de "teknika lernejo de fremdaj lingvoj" (estis ja tiuj!) dum tuta vivo, escepte la mondmilitajn jarojn, li estis instruisto. Certe, la "teknika" klero ne sufichis por li, do, li koresponde konkeris du fakultatojn de pedagogia altlernejo. Jes, li estis en eksterlando. Dum la milito. Mobilizo kaptis lin en 1939, ekde la unua tago de la milito ghis la venko li batalis anlau la unua vico — kiel oficiro de militesploro. Neniam Andreo Rogov babilis pri sia persona heroeco, sed bone atestis tion du gravaj vundoj, ankau aro da ordenoj kaj medaloj. Ankau du liaj postmilitaj jaroj pasis eksterlande. Konsilisto de Sovetia diplomatia misio en Vieno li estis...

Tamen, Budapeshton en 1970 li ne trafis. Ghenerale, li neniam plu trafis eksterlanden. La instruisto Andreo Rogov ighis neellasenda eksterlanden ekde kiam li komencis instrui kaj propagandi Esperanton. Tiam ghi egalis krimon, se ne jam prizonigan, do, almenau, tre suspektindan. Ja vere, en la okuloj de filistra brejhnevepoka burokrataro chu povus resti ekster suspektoj ulo, insisle defendanta iun artefaritan lingvon, sentime kaj preter lokaj potenculoj plendanta al inslancoj de la plej alta nivelo? Jen, en 1969 aperis en "Molodaja gvardija", n-ro 10, kontrauesperanta versajho de konata kortega poeto Valenlin Sidorov, do, tiu Rogov tuj rebatas per la respondo versa. Kiu estas li por respondi?..

Mi ne povas deteni la tenton kaj prezentas la ambau versajhojn en traduko. Tiu de Andreo Rogov estas iom mallongigita, sed vidu la karakteron lian en ghi!

Valentin Sidorov

Per kio ni klarigu, ke pri esperanto
Ni tag' post tago pli kaj pli parolas?
Pro naivec'? Pro manko de talento?
Pro la bruem'?
Pro io-ajn alia?
Au fremdas ial por persono ia
Faden', liganta kun la histori',
Kaj iu ekdeziris nin, subite,
Disigi nun de nia pasint'.
Sed mian lingvon kaj la kantojn, kiujn

Patrino kantis en la infanagh',
Forgesi fride ech por la momento

Egalas al perfilo de l' Patrujo.
Ne venas reen elfluintaj fontoj,
Kaj vidas la rigardo inia klara:
Mia pranepo, nepo mia fora
Parolas rusan lingvon, kiel mi.
Ja vanas provoj malpacigi nin!

Ili gepatran lingvon tiel flegos
Tenere, kaj kun ta purec' tioma,
Kiom, vershajne, devus flegi ni.

Andrej Rogov

Unu poet' kun la talentsimilo
En iu temp' pro nekonata kauzo,
Preninte Esperanton, kiel celon,
Ghin volis kornobati plej ofende.
Kaj tiam shajnis al poeto tiu,
Ke penas la malica Esperanto
Forpreni de li, povra, tiun lingvon,
En kiu al li kantis la patrino.
Kaj serchas li en la Patruj' kutima
"Fadenan ligon kun la histori'"
,
Dum chio nova, chio nekonata
Malhelpas dormi kaj kviele putri.
Chu naiveco? Chu bruem'? Regreso.
Siajhon beni, refutante l' fremdan.
Praulo via au praavo konis
Nur tiun lingvon, kiun panjo kantis.
Pranepo via estos patrioto,
Nur por atingi rapidantan vivon,
Li, espereble ighos poligloto,
Sed li komencos ja
de Esperanto.

Andreo Rogov lernis Esperanton memstare en 1927, kiel multaj — multaj malsataj vilaghaj knaboj, ravitaj pro la ideo de interproleta frateco tutmonda. Pasis tridek jaroj, — li komencis gvidi Esperanto-lecionojn en sia vilagho, kaj, samtempe, en mia naskighurbo apuda. Mi venis al liaj lecionoj en la tempo de ties disfloro.

Ahh, kiaj ili estis, la Esperanto-lecionoj de Rogov! Romantikaj, ridindaj, edukaj, amuzaj... Abundis tie diversaj ravaj historioj, pulsis tie nekutime admirinda vivo! En la dua leciono ni jam skribis niajn unuajn korespondproponojn eksterlanden. Helpis "olduletoj", geknaboj, lernantaj la lingvon jam duan au trian jaron. Al la kvina leciono venis unuaj respondoj, kiujn ni ekscite vochlegis. Jen, Rogov decidis aranghi la lecionon por tuta urbeto, kaj — gapis mire milpersona auskultantaro al la montrofenestroj kun verdaj steloj, al urugvajaj bildkartoj, al sorcha vocho de la Alvokisto, tiranta for el la rutino kaj shlimo chiutaga al hela verda horizonto.

Jen li ellrovis en unu el vilaghoj simplan kolhhozanon maljunan, bonege parolantan Esperante. Lia nomo estis Vasilij Nikitovich Gasich. Esperanton li ekposedis en 1916, estinte militkaptita de germanoj. Mi rememoras niajn malfermitajn bushojn dum auskultado de la historioj, kiujn rakontis tiu kolhhozano. Pri militkaptito-franco, kiu organizis E-kurson en koncentrejo. Pri amika interhelpo de esperantistoj kaj pri fugho dank' al tiu helpo. Ankau pri la teruraj kugloj dum-dum, kies spurojn ni vidis sur la brako de Vasilij Nikitovich...

La unuaj Baltaj Esperanto-Tendaroj (BET) tuj akceptis Andreon Rogov ne kiel gaston, sed kiel laboreman helpanton kaj kunorganizanton. Al la kvara BET li jam veturis ne sola. Grupo da lernejanoj, edukitaj de li, akompanis ghoje lin al Latvio, pretaj deklami, kanti, paroli Esperante. Ankau mi estis en la grupo. Sed okazis neatenditajho: nokte en trajno mi subite eksentis min tre ache. Io doloris en la ventro, la kapo turnighis... Matene che la Kieva stacidomo la Instruisto diris al mi: "Parolu nur en Esperanto!", kaj du flegistoj vokitaj de li, portis min al la stacia medicinisto. Interparolo nia kun li pasis jen kiel.

- Nu, kio okazis al vi, knabo? — Demandis ruslingve la medicinisto.

- Diru, kion vi sentas? — Esperante Rogov.

- La ventro doloras... — Esperante mi.

- Tie, chu tie-chi? — Komencis palpi la medicinisto.

- Dekstre... Jen... — Esperante respondis mi.

- Bezonatas urgha operacio! — Ruslingve — la medicinisto. — La knabo ne plu povas veturi. Kiu vi estas?

- Ni estas delegitaro al la internacia renkontigho, — respondis la Instruisto, — ni devas urghe veturi, sed jen kia malagrablajho...

- Ha! Delegitaro, chu vere! — ne demande, sed konfirme reehhis la medicinisio, shirante telefontubon. — Tuj sendu la auton, estas grava malsanulo! Kaj li injekciis min.

...Kiam mi rekonsciighis en lito post la operacio, mi atentis, ke iu maljuna flegistino per gestoj proponas ion al mi.

- Kion vi volas, avinjo? — Balbutis mi ruslingve.

- Ohh! — Eksklamaciis shi kaj forkuris por post momento kure reveni kun dejhoranta kuracisto.

- Chu vi parolas ruse? — Mire demandis la lasta.

- Jes! — Feblavoche respondis mi. — Ankau ukraine...

- Brave! — Diris la kuracisto. — Do ni ne havos klopodojn por ion klarigi al vi. Jen kiel bone vi parolas ruse! Kie vi ellernis ghin?

- Hejme... Mi chiam ghin parolas. — Diris mi, kaj ili ambau denove miregis.

Evidentighis, ke mi, kiel ano de eksterlanda infana delegitaro estis venigita en la plej bonan kuracejon kaj operaciis min urghe la plej brila infana kirurgo de Ukrainio. Tiel Esperanto kaj mia Instruisto, Andreo Rogov savis mian vivon. La propran, domaghe, li ne sukcesis savi — post iom pli ol dek jaroj li pereis pro eraro de nesperta kirurgo...

Li estis komunisto, partianighis apud Slalingrado, en 1943, antau la plej danghera esplormarsho al malamikoj. Multaj tiel agis. Sendube li akceptis falon de Berija kaj la duonveron pri Stalin*, prezentitan de Hrushchov*. Char li mem sentis tion. Sed la Hhrushchova malstrechigho venis al fino en 1964. Kaj shajnis al mi, ke Andreo Rogov ne tuj komprenis la shanghon, okazintan kun veno de Brejhnev*. Samfervore li gvidis la kursojn, sed rapidis jam al chiuj lokoj certaj cirkuleraj dokumentoj, kaj multaj gepatroj jam ne permesis al siaj gefiloj vizitadi Esperanto-kurson. Samarde li batalis kontrau oponantoj de la lingvo internacia, sed tio kauzis nur multan malaprobon de oficialuloj timigataj. Tamen li restis honesta ghis la fino.

Diference de la aghula amaso li akceptis aperon de SEJM aprobe, tutanime, — kiel la eventon nepre bezonatan por la progreso de Esperanto. Do, ankau esperantistoj, liaj delongaj amikoj, mokis lin. . Tamen multaj liaj lernintoj, ne sola mi, ighis aktivuloj en SFJM, daurigis lian aferon, kaj ech en eksterlandaj revuoj mi foje trovas laudajn rememorojn pri li de iamaj liaj kursanoj. Lian laboron en SEJM ni ankorau tushos en vicaj legendoj.

La plej granda mistero por mi estis malapero de lia chefverko. Andreo Rogov, sperta tradukisto de poeziajhoj, havis tiun. Certe, li multon tradukis, — "Junulinon kaj morton" de Gorjkij*, "Najtingalan ghardenon" de Blok*, ech la maldecajhojn de Barkov, kiujn en la rusa lingvo oni nur jhus prezentis al vasta publiko. Sed la plej shatata, ech adorata estis por li la poezio ukraina. Multon li tradukis mem: versajhojn kaj poemojn de Lesja Ukrainka, gajajn poeziajhojn de Stepan Rudanskij, kaj, certe, kantojn — melodiajn, charmajn ukrainajn kantojn. Ion li tajpis en la "Poeziaj kajeroj", dissendataj 10-ekzemplere al kelkaj poezimuloj. Ion aperigis latva "Amikeco". Poste li komencis kolekti tradukojn el ukraina poezio de aliaj bonegaj tradukistoj, li ech instigis talentulojn traduki la verkojn de modernaj ukrainiaj poetoj. Tiel startis laborado pena por la "Ukraina antologio". Ghin partoprenis vere elstaraj tradukistoj, kiel B. Berin*, D, Kolker*, V. Pachjurko* kaj multaj aliaj. Dum preskau dekkvin jaroj Rogov kolektis pli ol kvarcent (lau miaj scioj) poeziajn tradukojn por la "Antologio". Chu ne antausentante baldauan finon li heredigis kaj transsendis chion chi al Lviv? Tie perdighas la spuro de jam bone redaktita, preskau prespreta trezoro, kiu en nunaj favoraj kondichoj povus reale aperi kaj richigi mondan Esperanto-bibliotekon...

Estus ja tute bone, se chiu persono aperu chu kristale charma kaj bonkora, au klare indigniga, nauza, malica. Ni dirus tiam: jen — bona homo, sed jen tiu — fia... Ho ve! Chiu havas bonajn trajtojn, samkiel ankau pekojn kaj mankojn; ondoj de socia opinio levas, do, jen tion, jen alion — depende de la situacio. Mi ne kapablas tiel agi. Al miaj konatuloj kaj amikoj multon mi povas pardoni. Avidon, ekzemple. Ankau memamon, trofieron, timon, neakuratecon, eble. Preskau chion, do, — krom perfido. Tiel edukis min la Alvokisto. Sed tio estas jam komenco de iu alia legendo.

Nin oldigas ne jaroj,
Nur la pensoj malgajaj.
Inter tagoj amaraj
Tamen venas la majoj!
Kaj ni vivas atende
Kun kantad' kaj gitaro,
Kun amika subten' de
La tutmonda gastaro.

Nia esto — nia festo,
Nova tago
nova hel'
Sub modesta verda stel'.

Dum somer' diafana
Forveturas ni el la
Kara lando malsana,
Nia urbo fabela,
Kaj al fremda ferio
Certe miras, sed ne tro,
Kaj revenas kun Dio
Al la shtonojh de Petro.

Nia esto — nia festo,
Nova tago
nova hel'
Sub modesta verda stel'
.

<< >>