Estus viv'
Ekzist' enua sen bezon',
Se ne trovus foje min
Amata mia afer'.
Mia SEJM,
Vi estis kvazau fresha pluv',
Mia ghoj' estis via aper'.

En la jun'
Mi revis pri l' eterna voj',
En komenco de l' autun'
Jam logis nova feri'.
Mia SEJM,
Vi estis ghojo kaj angor'
Sentojn mil vi donacis al mi.

Mia SEJM,
Ebriiga, kiel juna am',
Chiu jaro - la shtonet'
En rol' de mia destin'.
Adiau, SEJM,
Adiau, mia hela jun',
Pasis vi - restis vojo sen fin'.

Preludo

Ni akcelas antauen en la tempo. En tiu akcelo la Sovetia Esperantista Junulara Movado, mia SEJM, kaj ech Sovetio mem ighas pli kaj pll fora historio. Domaghe, sed post apero de miaj unuaj legendo-skizoj en Moskva Gazeto kelkaj gejunuloj letere dankis min, Ili skribis, kvazau mi malkovris por ili nekonatan paghon de historio. Sed ja, lau mi, chio-chi jhus estis okazinta! Kaj des pli - mi ne estas historiisto. Chiam la movado havis historian fakon, kaj pri nia historio diligente okupighis personoj pli spertaj ol mi. La forpasinta Juozas Petrulis*. La forveturinta alian terduonon Aleksandro Harjkovskij*. La forsendependighinta Dmitrij Cibulevskij*, kiu, onidire, preparas grandampleksan libron pri SEJM en faktoj.

Tamen, mi neniam havis ech guton da opinio, ke mi faras superfluan laboron. Chu ne sola en Rusio ano de Esperanto-Akademio, Boris Kolker* komplimentis, ke mi estas memorulo. Tre tauga difino. Mi memoras. Kaj el mia memoro estas eltirotaj kaj prezentotaj al legantaro miaopinie tre amuzaj okazintajhoj, eble ne chiam konsekvencaj tempe, tamen multfacete prezentantaj nian tiaman vivon.

Stranga ghi estis, nia vivo! Junece naiva kaj konfida, ja ni firme kredis la donatajn al ni idealojn, des pli unu al la alia ni fidis senkondiche. Kontraudira ghis absurdo ghi estis, - vidu, - nia, esence disidenta movado, subfosanta monopolon de la shtato por eksterlandaj kontaktoj, regule raportadis al la oficialaj instancoj pri niaj sociutilaj agoj. Felicha kaj ghua ghi estis, char ni havis komunan laboron kaj komunan, shajnis al ni, celon. Bela ghi estis, nia vivo!

Kvankam rni dume ne estas tro kaduka, la memoro povas perfidi en iuj detalajhoj. Sendube, mi uzos kelkajn rarajn dokumentojn, kiujn mi posedas. Eble ili donos al miaj elmemorajhoj iom pli gravmienan aspekton. Sed, ve - ne chiun prezentotan okazon mi povas apogi per dokumentoj. Do, certe, aperos homoj, kulpigontaj min pro ioma mensogo. Mi ne mensogas. Se mi ne klare ion memoras, mi fantazias. Mi prezentas chion tiel, kiel mi travivis ghin - restis sentoj pri la travivajhoj: angoro, felicho, malico, chagreno, amo - jen bona apogilo por fantazii. Nur por ke neniu akuzu min, mi nomas chion-chi legendoj. Ech tri sencojn havas tiu chi bonega vortelo. Unue, ghi permesas ioman devion de la kruda vero. Due, ghi bone transdonas la etoson - vere la eventoj nun aspektas kvazau legendo. Kaj trie, mi supozas, ke la prezentotajn legendojn endas legi. Por pli bone kompreni la nuntempon. Do, estu tiel.

La suda vintro larmojn malfavoris,
Sed panjo ploris, ankau mi ekploris.
Char tiu alta monumen' liphara
Por shi, ankau por mi, do, estis kara.
Revenis post "ripozoj' en tendaro
Barbulo-onklo en la kvindek kvara...
Sed la oldulo chiam svene palas
Ech nun, se audas pri Lavrentij Palych.
Por ni, senpantalonaj kaj senmanghaj,
Apenau gravis politikaj shanghoj, -
En hindaj filmoj vivo elegantis,
Do ni, kvinjaraj, "Vagabondon" kantis.

Unu, du, tri, kvar - forpasas jaroj kun amar',
Kaj tamen sonas mia kant'.
Jen la eta rond' - mi tre esperas: en la mond'
Amikoj miaj audas min.

La blua tempo de la justo shajna,
Kvazau la loterio senmalgajna.
Efikas same bone la sloganoj
Al ni, infanoj, kaj al veteranoj.
De l' voch' radia kun fervoro pleja
Mensogis instruistoj en lernejo,
Sed povris mi, kaj la estonto loga
Inspiris, malgrau la esenc' mensoga.
En chiuj kampoj kreskis nur maizo,
Trans dudek jaroj brilis komunismo,
Kaj marshis mi, la juna pioniro,
Kun kant' komuna en komuna iro.

Mi kreskis por konkuri kaj konkeri,
Por la estonton belan plu esperi.
Kaj Esperanlo gravls ne pli ol la
Kutima aktivado komsomola.
Sen lautaj vortoj, sen sloganoj, tamen
Ni diligente pushis ghin antauen
En la amika rondo tutunia
Kaj tiam venis kant' al koro mia.
Vi, kiu miajn kantojn laute mokis,
Kiu al paco kaj obeo vokis,
Komprenu: min inspiras certe ne la
Betula ordonado kolonela.
...


* La vortojn, notitajn per (*) la leganto trovos en glosaro au nomlisto en la fino (Red.)

>>