Chapitro XIX

Kiel ajn sciis sin regi sinjorino Odincov kaj estis super chiuj superstichoj, tamen shi sentis sin iom konfuzita, kiam shi aperis en la manghochambro, por la tagmangho. Cetere, shi pasis sufiche feliche. Porfir Platonovich venis, rakontis diversajn anekdotojn; li jhus revenis el la urbo. Interalie li alportis la novajhon, ke la guberniestro Burdalu ordonis al siaj oficistoj por specialaj komisioj, porti spronojn, por la okazo, se li sendos ilin ien sur chevalo, por pli da rapideco. Arkadio duonvoche diskutis kun Katja kaj diplomate servis al la princidino. Bazarov obstine kaj malgaje silentis. Sinjorino Odincov du, tri fojojn rekte, ne kashe ekrigardis lian vizaghon, severan kaj galan, kun mallevitaj okuloj, kun esprimo de malestima decidemo en chiu trajto, kaj shi pensis: Ne … ne … ne … Post la tagmangho shi iris kun la tuta societo en la ghardenon. Rimarkinte, ke Bazarov deziras paroli kun shi, shi flankiris kelke da pashoj kaj haltis. Li proksimighis al shi kaj ne levante la okulojn, diris per surda vocho:

"Mi devas peti vian pardonon, Anna Sergeevna. Vi ne povas ne koleri kontrau mi."

"Ne, mi ne koleras kontrau vi, Eugeno Vasilich", respondis sinjorino Odincov, "sed mi estas chagrenita …"

"Tiom pli malbone. En chiu okazo, mi estas sufiche punita. Mia situacio, vi certe konsentas, estas plej malsagha. Vi skribis al mi: ’kial forveturi?’ Sed mi ne povas kaj ne volas resti. Morgau mi ne estos plu chi tie."

"Eugeno Vasilich, kial vi…"

"Kial mi forveturas?"

"Ne, ne tion mi volis diri."

"La tempo pasinta ne revenas, Anna Sergeevna … pli frue au malpli frue tio devus okazi. Do, mi devas forveturi … Mi komprenas nur unu kondichon, je kiu mi povus resti; sed ghi neniam plenumighos. Vi ja pardonu mian bravachon, vi ja ne amas min kaj neniam ekamos?"

La okuloj de Bazarov ekbrilis dum unu momento sub liaj nigraj brovoj.

Anna Sergeevna ne respondis al li. Mi timas chi tiun homon, trakuris tra shia kapo.

"Adiau", diris Bazarov, kvazau divenante shian penson, kaj ekiris al la domo.

Anna Sergeevna malrapide sekvis lin kaj alvokinte Katjan, prenis shian brakon sub sian. Shi ne forlasis shin antau la vespero. Shi ne partoprenis en la kartludo kaj ofte ridis, kio tute ne akordighis kun shia pala kaj konfuzita vizagho. Arkadio komprenis nenion kaj observis shin, kiel tion faras chiuj junuloj, tio estas senchese demandis sin: "Kion tio signifas?" Bazarov sin shlosis en sia chambro, sed por la teo li revenis. Anna Sergeevna deziris diri al li bonan vorton, sed shi ne sciis plu, kiel ekparoli al li … Neatendita cirkonstanco savis shin el la embaraso: oni anoncis la viziton de Sitnikov.

Malfacile estas esprimi per vortoj, kiel la juna progresulo enkuris en la chambron, kvazau koturno. Decidinte, kun sia kutima trudemo, veturi en la bienon al la virino, kiun li apenau konis, kiu neniam lin invitis, sed che kiu, lau la kolektitaj de li sciigoj, gastis tiel inteligentaj kaj proksimaj homoj, li tamen tremis ghis la medolo de l’ ostoj kaj anstatau diri la antaue preparitajn senkulpighojn kaj salutojn, li balbutis ian sensencajhon, ke Eudoksio Kukshin sendis lin por ekscii pri la farto de Anna Sergeevna, kaj ke Arkadio, ankau chiam parolis pri shi kun plej grandaj laudoj … Che tiuj chi vortoj li implikighis kaj tiel konfuzighis, ke li okupis lokon sur sia propra chapelo. Tamen, char neniu forpelis lin kaj Anna Sergeevna ech prezentis lin al la fratino kaj princidino, li baldau retrovis la egalpezon kaj komencis babili. La apero de homa malsagho estas ofte utila en la vivo: ghi liberigas la kordojn, tro forte strechitajn, senebriigas la memfidajn au memforgesajn sentojn, rememorigante al ili ilian proksiman parencecon kun ili. Kun la apero de Sitnikov chio farighis pli ordinara kaj simpla; chiuj ech vespermanghis pli abunde kaj disiris vespere duonhoron pli frue ol ordinare.

"Mi povas nun ripeti al vi", diris, kushante en la lito, Arkadio al Bazarov, kiu ankau senvestigis sin: "Kial vi estas tiel malghoja? Sendube, vi plenumis ian sanktan devon?"

De iom da tempo inter la junuloj regis la pseudo-indiferenta mokado, kiu chiam estas signo de sekreta nekontenteco au de neesprimitaj suspektoj.

"Morgau mi veturos al la patro", diris Bazarov.

Arkadio, levighis kaj sin apogis sur la kubuto.

"A!" respondis li. "Kaj tial vi estas tiel malghoja?"

Bazarov oscedis.

"Kiu multe scias, rapide maljunighas."

"Kaj Anna Sergeevna?" daurigis Arkadio.

"Anna Sergeevna? Kio?"

"Mi volis diri: chu shi permesos al vi forveturi?"

"Mi ne estas dungita de shi."

Arkadio ekmeditis. Bazarov kushighis kaj turnis la vizaghon al la muro.

Pasis kelke da silentaj minutoj.

"Eugeno!" ekkriis subite Arkadio.

"Kio?"

"Mi veturos morgau kun vi."

Bazarov respondis nenion.

"Sed mi veturos hejmen", daurigis Arkadio. "Ni veturos kune ghis la kolonio de Koklov, kaj tie vi prenos chevalojn de Fedot. Mi kun plezuro konighus kun viaj gepatroj, sed mi ne volas gheni ilin kaj vin. Vi ja poste revenos al ni!"

"Mi lasis che vi miajn pakajhojn", respondis Bazarov, ne turnante sin.

Li ne demandis min, kial mi forveturos? Kaj tiel subite, kiel li, pensis Arkadio. Vere, kial mi forveturos, kial li forveturas? daurigis li siajn meditojn. Li ne povis respondi kontentige siajn demandojn, kaj lian koron plenigis io maldolcha. Li sentis, ke malfacile estos por li forlasi la vivon, al kiu li tiel kutimis; sed resti sola estus iel strange. Io okazis inter ili - parolis li al si mem - por kio mi restos plantita antau shi post lia forveturo? Mi definitive tedos shin, perdos la lastan shaton. Li komencis imagi sinjorinon Odincov, sed poste aliaj trajtoj iom post iom kovris la belan vizaghon de la juna vidvino. "Katja … domaghe!…", murmuretis Arkadio al la kuseno, sur kiun jam falis larmo … Per subita movo li levis la kapon kaj laute diris:

"Por kia diablo chi tiu malsaghulo Sitnikov venis chi tien?"

Bazarov unue sin ekmovis sur la litajho, kaj poste diris:

"Vi, mia kara, estas ankorau malsagha, kiel mi vidas. Por mi, komprenu tion, por mi estas necesaj tiaj malsaghuloj. Ne la dioj ja bakas la potojn."

Eh, eh! … pensis Arkadio kaj la unuan fojon sin prezentis antau li por unu minuto la senfundeco de la memamo de Bazarov. "Ni do estas dioj, vi kaj mi? tio estas - vi estas dio, kaj mi eble malsaghulo?"

"Jes", konsentis malgaje Bazarov, "vi estas ankorau malsagha."

Sinjorino Odincov ne montris grandan miron, kiam en la sekvinta tago Arkadio diris al shi, ke li forveturos kun Bazarov; shi shajnis distrita kaj laca. Katja silente kaj serioze rigardis lin, la princidino ech faris la signon de la kruco sub sia shalo, tiel, ke li ne povis tion ne rimarki, kaj Sitnikov estis tute konsternita. Li jhus malsupreniris por la matenmangho en eleganta, tiun chi fojon ne slavofila kostumo; en la antautago li mirigis la serviston, kiu devis zorgi pri li, per la multeco de sia tolajho, kaj subite liaj kamaradoj forlasas lin! Momenton li saltetis, kiel chasata leporo de la rando de arbaro, kaj subite, preskau kun teruro, preskau kun krio, anoncis, ke ankau li intencas forveturi.

"Mi havas tre komfortan kaleshon", aldonis la malfelicha juna homo, sin turnante al Arkadio, "mi povas veturigi vin, kaj Eugeno Vasilich prenos vian tarantason; tiamaniere ech estos pli oportune".

"Sed, sinjoro, mi petas vin … nia bieno tute ne estas sur via vojo kaj malproksime."

"Ne grave, ne grave; mi havas multe da tempo kaj aferoj alvokas min tien."

"Brandaj aferoj!" demandis Arkadio, per tro malestima tono.

Sed Sitnikov estis tiel malespera, ke kontrau sia kutimo li ech ne ekridis.

"Mi certigas vin, ke mia kalesho estas tre komforta", balbutis li, "estos sufiche da loko por chiuj."

"Ne chagrenu sinjoron Sitnikov per rifuzo", diris Anna Sergeevna.

Arkadio ekrigardis shin kaj profunde klinis la kapon. La gastoj forveturis post la matenmangho. Adiauante Eugenon, sinjorino Odincov etendis al li la manon kaj diris:

"Ghis revido, chu ne vere!"

"Kiel vi ordonas", respondis Bazarov.

"En tia okazo, ni revidos unu la alian."

Arkadio la unua eliris sur la peronon kaj okupis lokon en la kalesho de Sitnikov. La administranto de la domo plenrespekte helpis lin eniri, kaj li, li volonte lin batus au plorus. Bazarov sidighis en la tarantason. Atinginte la kolonion de Koklov, Arkadio atendis, ghis kiam la gastejmastro Fedot jungis chevalojn, kaj proksimighinte al la tarantaso, kun ordinara rideto, diris al Bazarov:

"Eugeno, prenu min kun vi; mi volas veturi al vi."

"Sidighu", respondis Bazarov tra la dentoj.

Sitnikov, kiu pashis chirkau la radoj de sia kalesho, vigle fajfante, larghe malfermis la bushon, audante chi tiujn vortojn. Arkadio kun malvarma sango prenis siajn pakajhojn el lia kalesho, sidighis apud Bazarov kaj ghentile salutinte sian antauan kamaradon de la vojagho, ekkriis: "Antauen!"

La tarantaso ekrulighis kaj baldau malaperis el la vido … Sitnikov, definitive konfuzita, rigardis sian kocheron, sed tiu ludis per la vipo super la vosto de la flanka chevalo. Tiam Sitnikov saltis en la kaleshon kaj tondre kriante al du preterpasantaj kamparanoj: "Surmetu la chapojn, malsaghuloj!" ektrotis en la urbon, kiun li atingis tre malfrue. En la sekvinta tago, che fraulino Kukshin, li akre insultis la du "abomenajn fierulojn kaj malghentilulojn."

Sidighante en la tarantaso apud Bazarov, Arkadio, forte premis lian manon kaj longe diris nenion. Shajnis, ke Bazarov komprenas la manpremon kaj la silenton kaj estis danka por ili. La lastan nokton li tute ne dormis, li ne fumis, preskau nenion manghis jam dum kelke da tagoj. Malgaje kaj akre desegnighis lia malgrasighinta profilo sub lia profunde metita chapo. "Amiko", diris li fine, "donu al mi cigaron … Rigardu, chu mia lango estas flava?"

"Flava", respondis Arkadio.

"Jes … kaj la cigaro ne shajnas al mi bongusta. La mashino ne estas en ordo."

"Vi, efektive, shanghighis en la lasta tempo", rimarkis Arkadio.

"Ne grave! Mia bona farto revenos. Nur unu afero chagrenas min: mia patrino estas tre karesema kaj sentema. Se oni ne plenplenigas sian ventron kaj ne manghas dek fojojn chiutage, shi ploras pro chagreno. Mia patro ne estas tia, la vivo kribris lin pli ol unu fojon. Ne, mi ne povas fumi", aldonis li kaj jhetis la cigaron en la polvon de la vojo.

"Ghis via bieno estas dudek kvin verstoj?" demandis Arkadio.

"Dudek kvin. Cetere, demandu chi tiun saghulon." Li montris la kamparanon sur la kondukbenko, laboriston de Fedot.

Sed la saghulo respondis: "Kiu povas scii, la verstoj ne estas mezuritaj chi tie", kaj komencis duonvoche insulti la mezan chevalon pro tio, ke ghi senchese skuis la kapon.

"Jes, jes", ekparolis Bazarov, "Jen estas leciono por vi, mia juna amiko, instrua ekzemplo! La diablo scias, kia sensencajho! Chiu homo pendas sur fadeno, chiuminute povas malfermigi sub li senfundajho, kaj li mem elpensas por si diversajn malagrablajhon, venenas sian vivon."

"Kion vi aludas?" demandis Arkadio.

"Mi aludas nenion, mi diras sen aludoj, ke ni ambau, vi kaj mi, kondutis tre malsaghe. Por kio babili pro tio? Mi rimarkis jam en la kliniko: kiu koleras kontrau sia doloro, tiu certe ghin venkos."

"Mi ne tute komprenas vin", diris Arkadio, "shajnas, ke vi ne havas kauzon plendi."

"Se vi ne tute komprenas min, jen kion mi komunikos al vi: lau mia opinio pli bone estas pisti shtonojn sur shoseo, ol permesi al virino ekregi ech pinton de fingro. Chio chi estas …" Bazarov volis diri sian amatan vorton "romantismo", sed li haltigis sin kaj diris: "sensencajho." "Vi nun ne kredos al mi, sed mi ripetas al vi: ni trovis virinan societon, kaj al ni estis agrable; sed forlasi tian societon estas kvazau en varmega tago vershi sur sin malvarman akvon. La viro ne havas tempon por sin okupi per tiaj bagateloj; la viro devas esti kruela, proklamas tre sagha hispana proverbo. Jen vi ekzemple", aldonis li, sin turnante al la kamparano sur la kondukbenko, "vi, saghulo, chu vi havas edzinon?"

La kamparano montris al la junuloj sian platan vizaghon kun malklaraj okuloj.

"Edzinon? Mi havas. Kial ne havi?"

"Vi batas shin?"

"La edzinon? Chiel okazas. Sen motivo mi ne batas shin."

"Perfekte. Kaj shi, chu shi batas vin?"

"Kian vorton vi diris, sinjoro! Vi amas sherci …" Estis evidente, ke li sentas sin ofendita.

"Chu vi audas, Arkadio Nikolaich! Kaj nin oni batis … jen kio signifas esti civilizitaj homoj."

Arkadio nenature ekridis, Bazarov sin deturnis kaj dum la tuta vojagho ne diris ech unu vorton.

La dudek kvin verstoj shajnis al Arkadio plenaj kvindek. Sed jen sur la deklivo de altajho sin montris fine la malgranda kamparo, kie loghis la gepatroj de Bazarov … Proksime, en juna betula arbaro staris nobela domo kun pajla tegmento. Che la unua kabano staris du kamparanoj en chapoj kaj insultis unu alian. "Vi estas granda porko", diris unu, "kaj pli malsagha ol porkido." "Kaj via edzino estas sorchistino", respondis la alia.

"Lau la sengheneco de ilia konduto", rimarkigis Bazarov al Arkadio, "kaj lau la viveco de la esprimoj vi povas jughi, ke la kamparanoj de mia patro ne estas tro premataj. Jen li mem eliras el sia domo. Sendube li audis la sonorilon. Tio estas li, li, mi rekonas lian figuron. Eh, eh, kiel li grizighis, kompatinda."


XIX

     Как ни владела собою Одинцова, как ни стояла выше всяких предрассудков,
но и  ей было неловко,  когда она явилась в  столовую к обеду.  Впрочем,  он
прошел  довольно благополучно.  Порфирий Платоныч приехал,  рассказал разные
анекдоты;  он только что вернулся из города.  Между прочим,  он сообщил, что
губернатор,  Бурдалу,  приказал своим чиновникам по особым поручениям носить
шпоры,  на  случай если он  пошлет их  куда-нибудь,  для  скорости,  верхом.
Аркадий вполголоса рассуждал с  Катей и дипломатически прислуживался княжне.
Базаров упорно и  угрюмо молчал.  Одинцова раза два -  прямо,  не украдкой -
посмотрела  на  его  лицо,  строгое  и  желчное,  с  опущенными  глазами,  с
отпечатком презрительной решимости  в  каждой  черте,  и  подумала:  "Нет...
нет...  нет..." После обеда она со всем обществом отправилась в сад и, видя,
что  Базаров желает заговорить с  нею,  сделала несколько шагов в  сторону и
остановилась.  Он  приблизился к  ней,  но  и  тут  не  поднял глаз и  глухо
промолвил:
     - Я  должен извиниться перед вами,  Анна  Сергеевна.  Вы  не  можете не
гневаться на меня.
     - Нет, я на вас не сержусь, Евгений Васильич, - отвечала Одинцова, - но
я огорчена.
     - Тем хуже. Во всяком случае, я довольно наказан. Мое положение, с этим
вы, вероятно, согласитесь, самое глупое. Вы мне написали: зачем уезжать? А я
не могу и не хочу остаться. Завтра меня здесь не будет.
     - Евгений Васильич, зачем вы...
     - Зачем я уезжаю?
     - Нет, я не то хотела сказать.
     - Прошедшего не  воротишь,  Анна  Сергеевна...  а  рано или  поздно это
должно было случиться.  Следовательно,  мне надобно уехать. Я понимаю только
одно условие,  при котором я  бы  мог остаться;  но  этому условию не бывать
никогда.  Ведь вы,  извините мою  дерзость,  не  любите меня и  не  полюбите
никогда?
     Глаза Базарова сверкнули на мгновенье из-под темных его бровей.
     Анна Сергеевна не отвечала ему. "Я боюсь этого человека", - мелькнуло у
ней в голове.
     - Прощайте-с,   -  проговорил  Базаров,  как  бы  угадав  ее  мысль,  и
направился к дому.
     Анна Сергеевна тихонько пошла вслед за ним и,  подозвав Катю,  взяла ее
под руку.  Она не расставалась с ней до самого вечера. В карты она играть не
стала и  все  больше посмеивалась,  что вовсе не  шло к  ее  побледневшему и
смущенному лицу.  Аркадий недоумевал и  наблюдал за  нею,  как  молодые люди
наблюдают,  то есть постоянно вопрошал самого себя:  что,  мол,  это значит?
Базаров заперся у себя в комнате; к чаю он, однако, вернулся. Анне Сергеевне
хотелось сказать ему  какое-нибудь  доброе  слово,  но  она  не  знала,  как
заговорить с ним...
     Неожиданный случай вывел ее из затруднения: дворецкий доложил о приезде
Ситникова.
     Трудно  передать словами,  какою  перепелкой влетел  в  комнату молодой
прогрессист.  Решившись, с свойственною ему назойливостью, поехать в деревню
к  женщине,  которую он едва знал,  которая никогда его не приглашала,  но у
которой,  по собранным сведениям, гостили такие умные и близкие ему люди, он
все-таки  робел  до  мозга  костей и,  вместо того  чтобы произнести заранее
затверженные  извинения  и  приветствия,  пробормотал  какую-то  дрянь,  что
Евдоксия,  дескать,  Кукшина прислала его узнать о здоровье Анны Сергеевны и
что Аркадий Николаевич тоже ему всегда отзывался с величайшею похвалой... На
этом слове он  запнулся и  потерялся до того,  что сел на собственную шляпу.
Однако,  так как никто его не прогнал и  Анна Сергеевна даже представила его
тетке и сестре,  он скоро оправился и затрещал на славу.  Появление пошлости
бывает  часто  полезно в  жизни:  оно  ослабляет слишком высоко  настроенные
струны,  отрезвляет самоуверенные или  самозабывчивые чувства,  напоминая им
свое близкое родство с ними.  С прибытием Ситникова все стало как-то тупее -
и  проще;  все  даже  поужинали плотней и  разошлись спать  получасом раньше
обыкновенного.
     - Я  могу тебе теперь повторить,  -  говорил,  лежа в постели,  Аркадий
Базарову, который тоже разделся, - то, что ты мне сказал однажды: "Отчего ты
так грустен? Верно, исполнил какой-нибудь священный долг?"
     Между  обоими  молодыми людьми  с  некоторых пор  установилось какое-то
лжеразвязное   подтрунивание,    что   всегда   служит   признаком   тайного
неудовольствия или невысказанных подозрений.
     - Я завтра к батьке уезжаю, - проговорил Базаров.
     Аркадий приподнялся и  оперся на  локоть.  Он  и  удивился и  почему-то
обрадовался.
     - А! - промолвил он. - И ты от этого грустен?
     Базаров зевнул.
     - Много будешь знать, состареешься.
     - А как же Анна Сергеевна? - продолжал Аркадий.
     - Что такое Анна Сергеевна?
     - Я хочу сказать: разве она тебя отпустит?
     - Я у ней не нанимался.
     Аркадий задумался, а Базаров лег и повернулся лицом к стене.
     Прошло несколько минут в молчании.
     - Евгений! - воскликнул вдруг Аркадий.
     - Ну?
     - Я завтра с тобой уеду тоже.
     Базаров ничего не отвечал.
     - Только я домой поеду,  - продолжал Аркадий. - Мы вместе отправимся до
Хохловских  выселков,   а  там  ты  возьмешь  у  Федота  лошадей.   Я  бы  с
удовольствием познакомился с твоими,  да я боюсь и их стеснить и тебя.  Ведь
ты потом опять приедешь к нам?
     - Я у вас свои вещи оставил, - отозвался Базаров, не оборачиваясь.
     "Зачем же он меня не спрашивает, почему я еду? и так же внезапно, как и
он?  -  подумал Аркадий.  -  В самом деле,  зачем я еду, и зачем он едет?" -
продолжал он  свои  размышления.  Он  не  мог  отвечать удовлетворительно на
собственный вопрос,  а  сердце его наполнялось чем-то едким.  Он чувствовал,
что тяжело ему будет расстаться с этою жизнью, к которой он так привык; но и
оставаться одному было как-то странно.  "Что-то у них произошло, - рассуждал
он сам с  собою,  -  зачем же я  буду торчать перед нею после отъезда?  Я ей
окончательно надоем; я и последнее потеряю". Он начал представлять себе Анну
Сергеевну,  потом  другие  черты  понемногу проступили сквозь красивый облик
молодой вдовы.
     "Жаль и  Кати!"  -  шепнул Аркадий в  подушку,  на  которую уже капнула
слеза... Он вдруг вскинул волосами и громко промолвил:
     - На какого черта этот глупец Ситников пожаловал?
     Базаров сперва пошевелился на постели, а потом произнес следующее:
     - Ты,  брат,  глуп еще, я вижу. Ситниковы нам необходимы. Мне, пойми ты
это, мне нужны подобные олухи. Не богам же, в самом деле, горшки обжигать!..
     "Эге,  ге!..  - подумал про себя Аркадий, и тут только открылась ему на
миг вся бездонная пропасть базаровского самолюбия. - Мы, стало быть, с тобой
боги? то есть - ты бог, а олух уж не я ли?"
     - Да, - повторил угрюмо Базаров, - ты еще глуп.
     Одинцова не изъявила особенного удивления, когда на другой день Аркадий
сказал ей,  что уезжает с Базаровым; она казалась рассеянною и усталою. Катя
молча и  серьезно посмотрела на  него,  княжна даже перекрестилась под своею
шалью,  так  что  он  не  мог  этого не  заметить;  зато Ситников совершенно
переполошился.  Он только что сошел к  завтраку в новом щегольском,  на этот
раз не  славянофильском,  наряде;  накануне он удивил приставленного к  нему
человека множеством навезенного им белья, и вдруг его товарищи его покидают!
Он немножко посеменил ногами, пометался, как гонный заяц на опушке леса, - и
внезапно,  почти с испугом, почти с криком объявил, что и он намерен уехать.
Одинцова не стала его удерживать.
     - У меня очень покойная коляска, - прибавил несчастный молодой человек,
обращаясь к Аркадию,  -  я могу вас подвезти, а Евгений Васильич может взять
ваш тарантас, так оно даже удобнее будет.
     - Да помилуйте, вам совсем не по дороге, и до меня далеко.
     - Это ничего, ничего; времени у меня много, притом у меня в той стороне
дела есть.
     - По откупам? - спросил Аркадий уже слишком презрительно.
     Но Ситников находился в таком отчаянии,  что,  против обыкновения, даже
не засмеялся.
     - Я вас уверяю,  коляска чрезвычайно покойная,  -  пробормотал он,  - и
всем место будет.
     - Не огорчайте мсье Ситникова отказом, - промолвила Анна Сергеевна...
     Аркадий взглянул на нее и значительно наклонил голову.
     Гости уехали после завтрака.  Прощаясь с Базаровым,  Одинцова протянула
ему руку и сказала:
     - Мы еще увидимся, не правда ли?
     - Как прикажете, - ответил Базаров.
     - В таком случае мы увидимся.
     Аркадий первый вышел на крыльцо;  он взобрался в  ситниковскую коляску.
Его почтительно подсаживал дворецкий,  а он бы с удовольствием его побил или
расплакался.  Базаров  поместился  в  тарантасе.  Добравшись  до  Хохловских
выселков, Аркадий подождал, пока Федот, содержатель постоялого двора, запряг
лошадей, и, подойдя к тарантасу, с прежнею улыбкой сказал Базарову:
     - Евгений, возьми меня с собой; я хочу к тебе поехать.
     - Садись, - произнес сквозь зубы Базаров.
     Ситников,  который расхаживал,  бойко посвистывая,  вокруг колес своего
экипажа, только рот разинул, услышав эти слова, а Аркадий хладнокровно вынул
свои вещи из его коляски, сел возле Базарова - и, учтиво поклонившись своему
бывшему спутнику,  крикнул:  "Трогай!".  Тарантас покатил и  скоро  исчез из
вида...  Ситников, окончательно сконфуженный, посмотрел на своего кучера, но
тот играл кнутиком над хвостом пристяжной.  Тогда Ситников вскочил в коляску
и,  загремев  на  двух  проходивших мужиков:  "Наденьте  шапки,  дураки!"  -
потащился в  город,  куда прибыл очень поздно и  где  на  следующий день,  у
Кукшиной, сильно досталось двум "противным гордецам и невежам".
     Садясь в  тарантас к Базарову,  Аркадий крепко стиснул ему руку и долго
ничего не говорил.  Казалось,  Базаров понял и  оценил и это пожатие,  и это
молчание. Предшествовавшую ночь он всю не спал и не курил, и почти ничего не
ел  уже  несколько дней.  Сумрачно и  резко выдавался его  похудалый профиль
из-под нахлобученной фуражки.
     - Что,  брат, - проговорил он наконец, - дай-ка сигарку... Да посмотри,
чай, желтый у меня язык?
     - Желтый, - отвечал Аркадий.
     - Ну да... вот и сигарка не вкусна. Расклеилась машина.
     - Ты действительно изменился в это последнее время, - заметил Аркадий.
     - Ничего!  поправимся.  Одно скучно -  мать у  меня такая сердобольная:
коли брюха не отрастил да не ешь десять раз на день,  она и  убивается.  Ну,
отец ничего,  тот сам был везде,  и в сите и в решете. Нет, нельзя курить, -
прибавил он и швырнул сигарку в пыль дороги.
     - До твоего имения двадцать пять верст? - спросил Аркадий.
     - Двадцать пять. Да вот спроси у этого мудреца.
     Он указал на сидевшего на козлах мужика, Федотова работника.
     Но мудрец отвечал,  что "хтошь е знает -  версты тутотка не меряные", и
продолжал вполголоса бранить коренную за то, что она "головизной лягает", то
есть дергает головой.
     - Да,  да, - заговорил Базаров, - урок вам, юный друг мой, поучительный
некий пример.  Черт знает,  что за  вздор!  Каждый человек на ниточке висит,
бездна ежеминутно под ним разверзнуться может, а он еще сам придумывает себе
всякие неприятности, портит свою жизнь.
     - Ты на что намекаешь? - спросил Аркадий.
     - Я  ни на что не намекаю,  я  прямо говорю,  что мы оба с  тобою очень
глупо себя вели.  Что тут толковать!  Но я уже в клинике заметил: кто злится
на свою боль - тот непременно ее победит.
     - Я тебя не совсем понимаю,  - промолвил Аркадий, - кажется, тебе не на
что было пожаловаться.
     - А  коли ты  не  совсем меня понимаешь,  так я  тебе доложу следующее:
по-моему -  лучше камни бить на  мостовой,  чем  позволить женщине завладеть
хотя бы кончиком пальца.  Это все...  - Базаров чуть было не произнес своего
любимого слова "романтизм", да удержался и сказал: - вздор. Ты мне теперь не
поверишь,  но я тебе говорю: мы вот с тобой попали в женское общество, и нам
было приятно;  но бросить подобное общество -  все равно,  что в жаркий день
холодною  водой  окатиться.  Мужчине  некогда  заниматься такими  пустяками;
мужчина должен быть  свиреп,  гласит отличная испанская поговорка.  Ведь вот
ты,  -  прибавил он,  обращаясь к сидевшему на козлах мужику,  - ты, умница,
есть у тебя жена?
     Мужик показал обоим приятелям свое плоское и подслеповатое лицо.
     - Жена-то? Есть. Как не быть жене?
     - Ты ее бьешь?
     - Жену-то? Всяко случается. Без причины не бьем.
     - И прекрасно. Ну, а она тебя бьет?
     Мужик задергал вожжами.
     - Эко слово ты  сказал,  барин.  Тебе бы все шутить...  -  Он,  видимо,
обиделся.
     - Слышишь,  Аркадий Николаевич!  А  нас с  вами прибили...  вот оно что
значит быть образованными людьми.
     Аркадий принужденно засмеялся, а Базаров отвернулся и во всю дорогу уже
не разевал рта.
     Двадцать пять верст показались Аркадию за  целых пятьдесят.  Но  вот на
скате  пологого  холма  открылась  наконец  небольшая  деревушка,  где  жили
родители  Базарова.  Рядом  с  нею,  в  молодой  березовой рощице,  виднелся
дворянский домик под  соломенною крышей.  У  первой избы стояли два мужика в
шапках и бранились.  "Большая ты свинья,  -  говорил один другому,  - а хуже
малого поросенка". - "А твоя жена - колдунья", - возражал другой.
     - По непринужденности обращения,  -  заметил Аркадию Базаров,  -  и  по
игривости оборотов речи ты можешь судить, что мужики у моего отца не слишком
притеснены.  Да  вот и  он  сам выходит на  крыльцо своего жилища.  Услыхал,
знать,  колокольчик.  Он,  он -  узнаю его фигуру.  Эге, ге! как он, однако,
поседел, бедняга!

<< >>