Chapitro XVIII

En la sekvinta tago, kiam sinjorino Odincov aperis por la teo, Bazarov longe sidis klinita super sia taso kaj subite ekrigardis shin … Shi sin turnis al li, kvazau li pushis shin, kaj al li shajnis, ke shia vizagho iom palighis dum la nokto. Shi baldau foriris en sian chambron kaj revenis nur por la matenmangho. De la mateno la vetero estis pluva, ne eble estis promeni. La tuta societo kunvenis por legi. Arkadio prenis la lastan numeron de revuo kaj komencis legi. La princidino, lau sia kutimo, esprimis sur sia vizagho miron, kvazau li farus ion nekonvenan, poste shi kolere rigardis lin; sed li tute ne turnis atenton al shi.

"Eugeno Vasilich", ekparolis Anna Sergeevna, "ni iru en mian chambron … Mi volas demandi vin … Vi rekomendis al mi hierau lernolibron …" Shi levighis kaj sin direktis al la pordo. La princidino rigardis chirkaue kun tia mieno, kvazau shi dezirus diri: "Rigardu, rigardu, kiel mi miras!" kaj ree turnis siajn okulojn al Arkadio, sed li plilautigis la vochon kaj intershanghinte rigardon kun Katja, apud kiu li sidis, daurigis la legadon.

Sinjorino Odincov per rapidaj pashoj atingis sian kabineton. Bazarov rapide sekvis shin, ne levante la okulojn kaj nur kaptante per la oreloj la siblon kaj murmureton de la silka vesto, glitanta antau li. Sinjorino Odincov sidighis sur la sama segho, sur kiu shi sidis hierau. Ankau Bazarov okupis sian hierauan lokon.

"Kia estas la titolo de la libro?" komencis shi post mallonga silento.

"Pelouse et Fremy: Notions generales …" respondis Bazarov. "Mi povas ankau rekomendi al vi: Ganot. Traite elementaire de physique experimentale (elementa lernolibro pri eksperimenta fiziko). En la lasta verko la desegnajhoj estas pli klaraj kaj entute la lernolibro . .

"Eugeno Vasilich, pardonu al mi. Sed mi invitis vin tien ne por paroli kun vi pri lernolibroj. Mi dezirus rekomenci nian hierauan interparolon. Vi foriris tiel subite … Vi ne enuos?"

"Mi estas al via dispono, Anna Sergeevna. Sed pri kio ni parolis hierau?"

Sinjorino Odincov jhetis oblikvan rigardon al Bazarov. "Mi parolis kun vi, se mi ne eraras, pri la felicho. Mi rakontis al vi pri mi mem. Char mi diris la vorton felicho, mi devas fari unu demandon: kial, kiam ni ghuas, ekzemple, muzikon, belan vesperon, interparolon kun simpatiaj homoj, kial chio chi shajnas al ni pli aludo al iu senlima, ie ekzistanta felicho, ol vera felicho, felicho, kiun ni mem ghuas? Au eble vi sentas nenion similan?"

"Vi konas la proverbon: Tie estas bone, kie ni ne estas", respondis Bazarov, "cetere, vi mem diris hierau, ke vi ne estas kontentigita. Kaj efektive, tiaj pensoj neniam venas en mian kapon."

"Eble ili shajnas al vi ridindaj?"

"Ne, sed ili ne venas en mian kapon."

"Chu vere? Mi tre dezirus scii, pri kio vi pensas?"

"Kiel? Mi vin ne komprenas."

"Auskultu, jam antau longe mi deziris malkashe interparoli kun vi. Superflue estus diri al vi, ke vi ne estas ordinara homo - vi mem scias tion. - Vi estas ankorau juna; la tuta vivo, estas ankorau antau vi. Al kio vi vin preparas? Kia estonteco atendas vin? Kia estas la celo. al kiu vi iras? Kion vi havas sur la fundo de via koro? Unuvorte, kiu vi estas, kio vi estas?"

"Vi mirigas min, Anna Sergeevna. Vi scias, ke mi min okupas per la natursciencoj kaj kiu mi estas …"

"Jes. Kiu vi estas?"

"Mi jam diris al vi, ke mi estas estonta distrikta kuracisto."

Anna Sergeevna faris senpaciencan movon. "Kial vi diras tion? Vi mem ne kredas al tio. Arkadio povus tiel respondi al mi, ne vi."

"Sed per kio, mia amiko …"

"Chesu! Chu estas eble, ke vin kontentigas tiel modesta agado? Chu vi mem ne asertas chiam, ke la medicino ne ekzistas por vi? Vi, kun via ambicio, distrikta kuracisto! Vi tiamaniere respondas al mi, por vin liberigi de mia scivolo, char vi havas neniom. da konfido al mi. Tamen Eugeno Vasilich, kredu al mi, mi povus kompreni vin: mi mem estis malricha kaj ambicia, kiel vi; mi trairis eble samajn provojn, kiel vi."

"Chio chi estas tre bela, Anna Sergeevna, sed vi pardonu al mi, mi entute ne havas kutimon fari konfidenciojn: inter vi kaj mi estas tia interspaco …"

"Kia interspaco? Vi ree diros al mi, ke mi estas aristokratino? Lasu tion, Eugeno Vasilich. Shajnas, ke mi pruvis al vi …"

"Kaj krom tio", interrompis Bazarov, "mi ne komprenas la plezuron paroli kaj pensi pri la estonteco, kiu plejparte ne dependas de ni. Se aperos okazo fari ion, tre bone; se ne, oni almenau estos kontenta, ke oni antaue ne vane babilis."

"Vi nomas amikan interparolon babilo … Au eble vi min, kiel virinon, ne trovas inda de via konfido? Vi ja malestimas nin chiujn."

"Vin mi ne malestimas, Anna Sergeevna, vi tion scias."

"Ne, mi scias nenion …, sed ni supozu, ke estas tiel. Mi komprenas, ke vi ne deziras paroli pri via estonta agado; sed tio, kio okazas nun en vi…"

"Okazas!" ripetis Bazarov, "chu mi estas regno au societo? En chiu okazo, tio tute ne estas interesa. Cetere, chu ni chiam povas laute diri chion, kio en ni 'okazas’."

"Vere mi ne scias, kial oni ne povus diri chion, kion oni havas en la koro."

"Vi povas?" demandis Bazarov.

"Mi povas", respondis Anna Sergeevna post mallonga shanceligho.

Bazarov klinis la kapon.

"Vi estas pli felicha ol mi."

Anna Sergeevna demande rigardis lin.

"Vi povas aserti, kion vi volas", daurigis shi, "tamen io diras al mi, ke ne vane ni renkontis unu la alian, ke ni estos bonaj amikoj. Mi estas certa, ke via - mi ne scias, kiel ghin nomi - ke via rigideco, via manko de konfido fine malaperos."

"Kaj vi rimarkis en mi rigidecon … kaj mankon de konfido, kiel vi nomis tion?"

"Jes."

"Kaj vi dezirus koni la kauzon de chi tiu rigideco, vi dezirus scii, kio okazas en mi?"

"Jes", ripetis sinjorino Odincov kun la timo, kiun shi ankorau ne komprenis.

"Kaj vi ne koleros kontrau mi?"

"Ne."

"Ne?" Bazarov staris, turninte al shi la dorson. "Do sciu, ke mi amas vin malsaghe, freneze … Jen kion vi atingis."

Anna Sergeevna etendis antauen ambau manojn. Bazarov apogis la frunton sur la fenestra vitro. Li sufokighis; lia tuta korpo videble tremis. Sed tio ne estis la tremo de junula timo, ne la dolcha teruro de la unua konfeso ekregis lin: tio estis la pasio, kiu bolis en li, forta kaj peza pasio, simila al la malico kaj eble parenca kun shi … Sinjorino Odincov eksentis samtempe timon kaj kompaton al li.

"Eugeno Vasilich", diris shi kaj nevola karesemo eksonis en shia vocho.

Li sin turnis rapide, jhetis sur shin manghegantan rigardon kaj kaptinte ambau shiajn manojn, subite altiris shin al sia brusto. Shi ne tuj liberigis sin de lia chirkaupreno; sed post unu momento shi jam staris malproksime en angulo kaj rigardis de tie Eugenon. Li sin jhetis al shi…

"Vi ne komprenis min", murmuretis shi rapide kun teruro. Shajnis, ke ankorau unu lia pasho, kaj shi ekkrius … Bazarov mordis la lipojn kaj foriris.

Post duonhoro, chambristino transdonis al Anna Sergeevna karteton de Bazarov; ghi konsistis el unu sola linio: "Chu mi devas forveturi hodiau au chu mi povas resti ghis morgau?" Sinjorino Odincov respondis: "Kial forveturi? Mi ne komprenis vin, vi ne komprenis min", kaj shi diris al si: "Ankau min mem mi ne komprenis."

Shi ne montris sin antau la tagmangho kaj senchese pashis en la chambro de unu ekstremo en la alian, metinte la manojn sur la dorso, de tempo al tempo haltante jen antau la fenestro, jen antau la spegulo kaj malrapide frotante per naztuko la kolon, sur kiu shi sentis varmegan makulon. Shi demandis sin, kio devigis shin peni akiri la malkashan konfeson de Bazarov, kaj chu shi ne suspektis ion … "Mi estas kulpa", diris shi voche, "sed mi ne povis tion antauvidi." Shi meditis kaj rughighis, rememorante la preskau bestan vizaghon de Bazarov, kiam li sin jhetis al shi … "Au?" diris shi voche, kaj haltis, skuante la buklojn … Shi ekvidis sin en la spegulo; shia kapo, posten klinita, kun mistera rideto sur la duonfermitaj, duonmalfermitaj okuloj kaj lipoj, shajne, diris al shi en tiu chi momento ion, pro kio shi mem ektremis … "Ne", decidis shi fine. "Dio scias, kien tio alkondukus; oni ne povas sherci kun tio; tamen la trankvileco estas la plej bona afero en la mondo."

Shia trankvileco ne estis skuita; sed shi malghojighis kaj ech vershis kelke da larmoj, mem ne sciante kial; certe ne la ricevita ofendo estis la kauzo. Shi ne sentis sin ofendita; ghustadire shi sentis sin kulpa. Sub la influo de diversaj malklaraj sentoj de la konscio pri la pasanta vivo, de deziro de io nova, shi devigis sin iri ghis certa limo, devigis sin rigardi trans ghin kaj ekvidis tie ech ne senfundajhon, sed malplenon … au abomenajhon.


XVIII

     На следующий день,  когда Одинцова явилась к чаю,  Базаров долго сидел,
нагнувшись над своею чашкою,  да  вдруг взглянул на нее...  Она обернулась к
нему,  как  будто он  ее  толкнул,  и  ему  показалось,  что лицо ее  слегка
побледнело за ночь.  Она скоро ушла к  себе в  комнату и  появилась только к
завтраку.  С утра погода стояла дождливая,  не было возможности гулять.  Все
общество собралось в  гостиную.  Аркадий  достал  последний нумер  журнала и
начал читать.  Княжна,  по обыкновению своему, сперва выразила на лице своем
удивление,  точно он  затевал нечто неприличное,  потом злобно уставилась на
него; но он не обратил на нее внимания.
     - Евгений  Васильевич,  -  проговорила Анна  Сергеевна,  -  пойдемте ко
мне... Я хочу у вас спросить... Вы назвали вчера одно руководство...
     Она встала и  направилась к  дверям.  Княжна посмотрела вокруг с  таким
выражением,   как  бы  желала  сказать:   "Посмотрите,   посмотрите,  как  я
изумляюсь!"  -  и  опять  уставилась на  Аркадия,  но  он  возвысил голос и,
переглянувшись с Катей, возле которой сидел, продолжал чтение.
     Одинцова скорыми шагами  дошла  до  своего  кабинета.  Базаров проворно
следовал за нею, не поднимая глаз и только ловя слухом тонкий свист и шелест
скользившего перед ним шелкового платья.  Одинцова опустилась на то же самое
кресло, на котором сидела накануне, и Базаров занял вчерашнее свое место.
     - Так  как  же  называется эта  книга?  -  начала она  после небольшого
молчания.
     - Pelouse et Fremy,  Notions generales... - отвечал Базаров. - Впрочем,
можно  вам  также  порекомендовать Ganot,  Traite  elementaire  de  physique
experimentale*.   В  этом  сочинении  рисунки  отчетливее,   и  вообще  этот
учебник...
     ______________
     * Гано, "Элементарный учебник экспериментальной физики" (франц.).

     Одинцова протянула руку.
     - Евгений Васильевич,  извините меня,  но я  позвала вас сюда не с тем,
чтобы  рассуждать  об  учебниках.  Мне  хотелось  возобновить наш  вчерашний
разговор. Вы ушли так внезапно... Вам не будет скучно?
     - Я к вашим услугам,  Анна Сергеевна. Но о чем бишь беседовали мы вчера
с вами?
     Одинцова бросила косвенный взгляд на Базарова.
     - Мы говорили с вами,  кажется,  о счастии.  Я вам рассказывала о самой
себе.  Кстати вот,  я упомянула слово "счастие". Скажите, отчего, даже когда
мы  наслаждаемся,   например,   музыкой,   хорошим  вечером,   разговором  с
симпатическими людьми,  отчего все  это  кажется скорее намеком на  какое-то
безмерное, где-то существующее счастие, чем действительным счастьем, то есть
таким,  которым мы сами обладаем?  Отчего это?  Или вы,  может быть,  ничего
подобного не ощущаете?
     - Вы знаете поговорку: "Там хорошо, где нас нет", - возразил Базаров, -
притом же вы сами сказали вчера,  что вы не удовлетворены.  А  мне в голову,
точно, такие мысли не приходят.
     - Может быть, они кажутся вам смешными?
     - Нет, но они мне не приходят в голову.
     - В самом деле? Знаете, я бы очень желала знать, о чем вы думаете?
     - Как? я вас не понимаю.
     - Послушайте, я давно хотела объясниться с вами. Вам нечего говорить, -
вам это самим известно,  -  что вы человек не из числа обыкновенных;  вы еще
молоды -  вся жизнь перед вами.  К  чему вы себя готовите?  какая будущность
ожидает вас?  Я  хочу  сказать -  какой цели вы  хотите достигнуть,  куда вы
идете, что у вас на душе? Словом, кто вы, что вы?
     - Вы  меня удивляете,  Анна Сергеевна.  Вам известно,  что я  занимаюсь
естественными науками, а кто я...
     - Да, кто вы?
     - Я уже докладывал вам, что я будущий уездный лекарь.
     Анна Сергеевна сделала нетерпеливое движение.
     - Зачем вы  это говорите?  Вы этому сами не верите.  Аркадий мог бы мне
отвечать так, а не вы.
     - Да чем же Аркадий...
     - Перестаньте!  Возможно ли,  чтобы вы удовольствовались такою скромною
деятельностью,  и не сами ли вы всегда утверждаете,  что для вас медицина не
существует.  Вы - с вашим самолюбием - уездный лекарь! Вы мне отвечаете так,
чтобы отделаться от меня, потому что вы не имеете никакого доверия ко мне. А
знаете ли,  Евгений Васильевич, что я умела бы понять вас: я сама была бедна
и самолюбива,  как вы; я прошла, может быть, через такие же испытания, как и
вы.
     - Все это прекрасно, Анна Сергеевна, но вы меня извините... я вообще не
привык высказываться, и между вами и мною такое расстояние...
     - Какое расстояние?  Вы опять мне скажете, что я аристократка? Полноте,
Евгений Васильич; я вам, кажется, доказала...
     - Да и кроме того,  - перебил Базаров, - что за охота говорить и думать
о  будущем,  которое  большею  частью  не  от  нас  зависит?  Выйдет  случай
что-нибудь сделать -  прекрасно,  а  не выйдет -  по крайней мере тем будешь
доволен, что заранее напрасно не болтал.
     - Вы называете дружескую беседу болтовней...  Или, может быть, вы меня,
как  женщину,  не  считаете  достойною вашего  доверия?  Ведь  вы  нас  всех
презираете.
     - Вас я не презираю, Анна Сергеевна, и вы это знаете.
     - Нет,  я  ничего не  знаю...  но  положим:  я  понимаю ваше  нежелание
говорить о будущей вашей деятельности; но то, что в вас теперь происходит...
     - Происходит!  -  повторил Базаров,  -  точно  я  государство какое или
общество!  Во всяком случае,  это вовсе не любопытно; и притом разве человек
всегда может громко сказать все, что в нем "происходит"?
     - А я не вижу, почему нельзя высказать все, что имеешь на душе.
     - Вы можете? - спросил Базаров.
     - Могу, - отвечала Анна Сергеевна после небольшого колебания.
     Базаров наклонил голову.
     - Вы счастливее меня.
     Анна Сергеевна вопросительно посмотрела на него.
     - Как хотите, - продолжала она, - а мне все-таки что-то говорит, что мы
сошлись недаром,  что мы будем хорошими друзьями.  Я уверена,  что ваша эта,
как бы сказать, ваша напряженность, сдержанность исчезнет наконец?
     - А  вы  заметили во  мне  сдержанность...  как  вы  еще  выразились...
напряженность?
     - Да.
     Базаров встал и подошел к окну.
     - И  вы желали бы знать причину этой сдержанности,  вы желали бы знать,
что во мне происходит?
     - Да, - повторила Одинцова с каким-то, ей еще непонятным, испугом.
     - И вы не рассердитесь?
     - Нет.
     - Нет?  - Базаров стоял к ней спиною. - Так знайте же, что я люблю вас,
глупо, безумно... Вот чего вы добились.
     Одинцова протянула вперед обе  руки,  а  Базаров уперся лбом  в  стекло
окна. Он задыхался; все тело его видимо трепетало. Но это было не трепетание
юношеской робости, не сладкий ужас первого признания овладел им: это страсть
в нем билась,  сильная и тяжелая -  страсть, похожая на злобу и, быть может,
сродни ей... Одинцовой стало и страшно и жалко его.
     - Евгений Васильич, - проговорила она, и невольная нежность зазвенела в
ее голосе.
     Он быстро обернулся,  бросил на нее пожирающий взор - и, схватив ее обе
руки, внезапно привлек ее к себе на грудь.
     Она не тотчас освободилась из его объятий;  но мгновенье спустя она уже
стояла далеко в углу и глядела оттуда на Базарова. Он рванулся к ней...
     - Вы меня не поняли,  -  прошептала она с торопливым испугом. Казалось,
шагни он еще раз, она бы вскрикнула... Базаров закусил губы и вышел.
     Полчаса спустя служанка подала Анне Сергеевне записку от Базарова;  она
состояла из  одной только строчки:  "Должен ли я  сегодня уехать -  или могу
остаться до  завтра?"  -  "Зачем уезжать?  Я  вас не  понимала -  вы меня не
поняли",  -  ответила ему Анна Сергеевна,  а  сама подумала:  "Я  и  себя не
понимала".
     Она  до  обеда не  показывалась и  все  ходила взад и  вперед по  своей
комнате, заложив руки назад, изредка останавливаясь то перед окном, то перед
зеркалом,  и  медленно проводила платком по шее,  на которой ей все чудилось
горячее пятно.  Она  спрашивала себя,  что  заставляло ее  "добиваться",  по
выражению  Базарова,   его   откровенности,   и   не   подозревала  ли   она
чего-нибудь...  "Я виновата,  -  промолвила она вслух,  -  но я это не могла
предвидеть".  Она  задумывалась и  краснела,  вспоминая почти  зверское лицо
Базарова, когда он бросился к ней...
     "Или?" -  произнесла она вдруг,  и остановилась,  и тряхнула кудрями...
Она увидала себя в зеркале; ее назад закинутая голова с таинственною улыбкой
на полузакрытых,  полураскрытых глазах и губах, казалось, говорила ей в этот
миг что-то такое, от чего она сама смутилась...
     "Нет,  -  решила она наконец,  -  Бог знает,  куда бы это повело,  этим
нельзя шутить, спокойствие все-таки лучше всего на свете".
     Ее спокойствие не было потрясено;  но она опечалилась и даже всплакнула
раз,  сама не  зная отчего,  только не  от  нанесенного оскорбления.  Она не
чувствовала себя оскорбленною:  она  скорее чувствовала себя виноватою.  Под
влиянием различных смутных чувств,  сознания уходящей жизни, желания новизны
она заставила себя дойти до известной черты, заставила себя заглянуть за нее
- и увидала за ней даже не бездну, а пустоту... или безобразие.

<< >>