Chapitro XII

La urbo M., kien veturis niaj amikoj, estis administrata de guberniestro, ankorau juna homo, progresema kaj despota, kiel tio ofte okazas en Rusujo. En la unua jaro de sia administrado, li sukcesis malpacighi ne sole kun la marshalo de la nobelaro, eks-subkapitano, gvardia chevaledukisto kaj tre gastama homo, sed ankau kun la propraj oficistoj. La malkonsentoj atingis fine tian gradon, ke la ministro en Peterburgo trovis necesa sendi konfidaton kun la komisio esplori chion en la urbo mem. La registaro elektis por chi tiu rolo Mateon Iljich Koliazin, filon de tiu Koliazin, kiu iam estis zorganto de l’ fratoj Kirsanov. Ankau li apartenis al la "junaj", tio estas, li antau nelonge atingis la aghon de kvardek jaroj, sed li jam celis al alta shtata posteno kaj portis ordenan stelon sur chiu flanko de l’ brusto. Unu el ili, estas vere, estis eksterlanda, malmulte shatata. Same, kiel la guberniestro, kiun li devis jughi, li estis rigardata kiel progresulo, kaj kvankam li jam estis altrangulo, li ne similis al aliaj altranguloj. Li havis pri si mem plej altan opinion; lia memamo estis senlima, sed liaj manieroj estis simplaj, li rigardis aprobe, auskultis sen severeco kaj tiel bonkore ridis, ke en la unua tempo li ech akiris reputacion de "bona knabo." En gravaj okazoj li tamen sciis uzi feran manon.

"La energio estas nepre necesa", diradis li tiam, l’energie est la premiere qualite d’un homme d’etat"; sed malgrau chio chi li estis plej ofte trompata kaj chiu iom sperta oficisto kondukis lin je la nazo. Mateo Iljich parolis kun granda respekto pri Guizot, kaj penis konvinki chiun, ke li ne estas rutinulo kaj malprogresema formalisto, ke neniu grava fenomeno de la socia vivo preterpasas lian atenton … chiuj tiaj frazoj estis tre bone konataj de li. Li ech observis la evoluon de la moderna literaturo, kun majesta indiferenteco, estas vere: plenagha homo, renkontinte sur la strato procesion de knaboj, alighas iafoje al ghi. En la realeco Mateo Iljich ne multe diferencis de la shtataj altranguloj de la tempo de Aleksandro I, kiuj sin preparante al vesperkunveno che sinjorino Svechina, kiu loghis tiam en Peterburgo, legis matene paghon de Condillac; sed liaj manieroj estis aliaj, pli modernaj. Li estis lerta kortegano, granda ruzulo kaj nenio plu; li ne sciis gvidi la aferojn, ne posedis inteligentecon, sed bone zorgis pri la propraj aferoj, en kiuj neniu povus lin trompi, kaj tio ja estas plej grava. Mateo Iljich akceptis Arkadion kun bonkoreco, propra al klera altoficisto, oni preskau povus diri sherceme. Li tamen ekmiris, kiam li eksciis, ke la invititaj parencoj restis en la kamparo. "Via patro chiam estis strangulo", diris li, svingante la penikojn de sia eleganta velura negligha vesto. Subite, sin turnante al juna oficisto en dece butonumita uniformo, li ekkriis kun mieno de multokupita persono: "Kio?"’ La juna homo, kies lipoj kungluighis pro longa silento, levighis kaj konfuzita rigardis sian chefon. Sed, konsterninte la subulon, Mateo, Iljich ne turnis plu atenton al li. Niaj altranguloj ghenerale amas konfuzi siajn subulojn; la rimedoj, kiujn ili uzas por atingi la celon, estas tre diversaj. La sekvanta maniero, inter aliaj, estas tre uzata: "is quite a favourit", kiel diras la angloj. La chefo subite chesas kompreni la plej simplajn vortojn, li kvazau perdas la audkapablon. Li demandas ekzemple: "Kia tago estas hodiau?" Al li oni plej respekte respondas: "Vendredo, via ekscelenco."

"Kio? Kio? Kion vi diras?" pene ridetas la chefo.

"Hodiau estas vendredo, via ekscelenco."

"Kio? Kiel? Kio estas vendredo? Kia vendredo?"

"Vendredo, via ekscelenco, tago de la semajno".

"Kio? Chu vi volas doni al mi lecionojn?"

Mateo Iljich kun tuta sia liberalismo estis tamen tia altrangulo. "Mi konsilas al vi, mia amiko, fari viziton al la guberniestro", diris li al Arkadio. "Vi komprenas: mi konsilas tion al vi ne tial, ke mi restas fidela al la antikvaj tradicioj, ordonantaj sin klini antau la shtataj povoj, ne; sed simple tial, ke la guberniestro estas homo comme il faut; krom tio, sendube vi deziras konighi kun chi tiea societo … Vi ne estas urso, mi esperas? Postmorgau la guberniestro donos grandan balon."

"Vi estos tie?" demandis Arkadio.

"Por mi li donos la balon", respondis Mateo Iljich, preskau kun kompato. "Chu vi dancas?"

"Mi dancas, sed malbone."

"Domaghe. Chi tie vi trovos kelke da belaj virinoj, cetere, por juna homo estas honto ne danci. Ree mi diras tion ne kiel partiano de la antikvaj moroj; mi tute ne opinias, ke la inteligenteco estas en la piedoj, sed la byronismo estas ridinda, il a fait son temps".

"Ne, onklo, ne pro la byronismo mi…"

"Mi konigos vin kun la chi tieaj sinjorinoj, mi prenos vin sub mian flugilon", interrompis Mateo Iljich kaj ekridis kun kontenta mieno. "Estos varme al vi, chu ne?"

Eniris servisto kaj anoncis la prezidanton de la registara kaso. Tio estis maljunulo kun dolcha rigardo, kun sulkigitaj lipoj, kiu ekstreme amis la naturon, precipe somere, kiam lau liaj vortoj: "Chiu abeleto prenas tributon de chiu floreto" … Arkadio foriris.

Li trovis sian amikon en la gastejo, kie ili haltis, kaj longe persvadis lin iri al la guberniestro. "Kion fari!" diris fine Bazarov, "kion oni kuiris, tion oni devas manghi. Ni venis por rigardi la bienulojn, ni iru rigardi ilin."

La guberniestro akceptis la junulojn ghentile, sed ne invitis ilin sidighi kaj mem ne sidighis. Li chiam estis okupita kaj rapidis; de la mateno li portis la uniformon, malvastan kaj ekstreme rigidan kravaton, neniam havis tempon por sate manghi kaj trinki, senchese donis ordonojn. En la gubernio oni moknomis lin Burdalu, aludante per tio ne la faman francan predikiston, sed malbonan bieron, nomatan "burda." Li invitis Arkadion kaj Eugenon al sia balo, kaj post du minutoj ripetis la inviton, opiniante ilin fratoj kaj nomante Kajsarov.

Forlasante la domon de la guberniestro, ili renkontis fiakron, el kiu subite elsaltis homo de nealta kresko, en hungara surtuto lau la modo de la slavofiloj, kaj kun ekkrio:

"Eugeno Vasilich!" ekkuris al Bazarov.

"Ah! tio estas vi, Herr Sitnikov", diris Bazarov, ne interrompante sian pashadon sur la trotuaro. "Kiel vi venis tien chi?"

"Imagu, tute okaze", respondis Sitnikov kaj sin turninte al la fiakro, kelke da fojoj svingis la manojn kaj ekkriis: "Sekvu nin, sekvu! Mia patro havas chi tie negocon", daurigis li, transsaltante kaveton, "li petis min … Hodiau mi eksciis pri via alveno, kaj jam estis che vi … (Efektive, la amikoj, reveninte en sian chambron, trovis tie vizitkarton kun fleksitaj anguloj, portantan de unu flanko la nomon de Sitnikov france, kaj de la alia - per slavaj literoj) … Mi esperas, ke vi ne venas de la guberniestro?"

"Ne esperu, ni venas rekte de li."

"En tia okazo ankau mi iros al li … Eugeno Vasilich, konigu min kun via … kun la sinjoro …" "Sitnikov, Kirsanov", murmuris Bazarov, ne haltante.

"Mi estas charmita", komencis Sitnikov, pashante kun la flanko antauen, ridetante kaj rapide detirante siajn tro elegantajn gantojn, "Mi multe audis … Mi estas malnova konato de Eugeno Vasilich, mi ech povas diri: lia lernanto. Al li mi shuldas mian renaskighon."

Arkadio ekrigardis la lernanton de Bazarov. Maltrankvila kaj rigida esprimo estis legebla en la etaj, cetere agrablaj trajtoj de lia kvazau lekita vizagho; malgrandaj, kvazau enpremitaj okuloj rigardis fikse kaj maltrankvile; ankau lia rido estis maltrankvila: ia mallonga, seka rido.

"Chu vi kredas al mi", daurigis li, "ke kiam Eugeno Vasilich diris unuafoje, ke oni ne devas respekti la autoritatojn, mi eksentis tian ghojon … mi kvazau retrovis la vidkapablon! Jen, pensis mi, fine mi trovis homon! A propos, Eugeno Vasilich, vi nepre devas viziti unu chi tiean sinjorinon, kiu estas plene kapabla kompreni vin kaj por kiu via vizito estos vera festo; vi sendube audis pri shi."

"Kiu shi estas?" demandis tedite Bazarov.

"Kukshin, Eudoxie, Eudoksio Kukshin. Rimarkinda naturo, emancipee en la vera senco de l’vorto, progresema virino. Chu vi scias? Ni iru al shi nun, chiuj kune. Shi loghas du pashojn de chi tie. Vi ankorau ne matenmanghis?"

"Ne ankorau."

"Do bonege. Shi, vi komprenas, disighis de la edzo, shi dependas de neniu."

"Chu shi estas bela?" interrompis Bazarov.

"N … ne, tion oni ne povas diri."

"Kial do, por kia diablo vi invitas nin al shi?"

"Ah, vi sherculo … Shi regalos nin per champano."

"Vere? Tuj oni vidas praktikan homon. Chu via patro chiam, ankorau sin okupas per branda negoco?"

"Jes", rapide respondis Sitnikov kaj akre ekridis … "Do? Vi iros?"

"Vere, mi ne scias."

"Vi volis rigardi la homojn, iru", diris duonvoche Arkadio.

"Kaj vi, sinjoro Kirsanov", interrompis Sitnikov. "Ankau vi iru, mi petas, ni ne povas iri sen vi."

"Sed kiel ni povas invadi chiuj tri?"

"Ne grave. Shi estas senceremonia virino."

"Botelon da champano ni ricevos!" demandis Bazarov.

"Tri!" ekkriis Sitnikov. "Mi garantias."

"Per kio!"

"Per la propra kapo."

"Prefere estus - per la monujo de via patro. Cetere, ni iru."


XII

     Город  ***,   куда  отправились  наши  приятели,   состоял  в   ведении
губернатора из  молодых,  прогрессиста и  деспота,  как это сплошь да  рядом
случается на  Руси.  Он,  в  течение первого года  своего управления,  успел
перессориться  не  только  с  губернским  предводителем,  отставным  гвардии
штабc-ротмистром,  конным  заводчиком и  хлебосолом,  но  и  с  собственными
чиновниками. Возникшие по этому поводу распри приняли наконец такие размеры,
что  министерство в  Петербурге нашло необходимым послать доверенное лицо  с
поручением разобрать все  на  месте.  Выбор начальства пал на  Матвея Ильича
Колязина,  сына  того  Колязина,  под  попечительством  которого  находились
некогда братья Кирсановы.  Он  был тоже из  "молодых",  то  есть ему недавно
минуло сорок лет, но он уже метил в государственные люди и на каждой стороне
груди носил по  звезде.  Одна,  правда,  была  иностранная,  из  плохоньких.
Подобно губернатору,  которого он приехал судить,  он считался прогрессистом
и, будучи уже тузом, не походил на большую часть тузов. Он имел о себе самое
высокое мнение; тщеславие его не знало границ, но он держался просто, глядел
одобрительно,  слушал снисходительно и так добродушно смеялся, что на первых
порах мог  даже  прослыть за  "чудного малого".  В  важных случаях он  умел,
однако,  как говорится,  задать пыли.  "Энергия необходима,  -  говаривал он
тогда,  -  I'energie est la premiere qualite d'un homme d'etat"*;  а со всем
тем он обыкновенно оставался в  дураках и  всякий несколько опытный чиновник
садился на него верхом.  Матвей Ильич отзывался с большим уважением о Гизо и
старался внушить всем и  каждому,  что он не принадлежит к числу рутинеров и
отсталых бюрократов,  что  он  не  оставляет без внимания ни  одного важного
проявления  общественной  жизни...   Все  подобные  слова  были  ему  хорошо
известны.  Он даже следил,  правда,  с небрежною величавостию,  за развитием
современной литературы:  так взрослый человек,  встретив на  улице процессию
мальчишек,  иногда присоединяется к ней.  В сущности,  Матвей Ильич недалеко
ушел  от  тех  государственных  мужей  Александровского  времени,   которые,
готовясь  идти  на  вечер  к  г-же  Свечиной,  жившей  тогда  в  Петербурге,
прочитывали поутру страницу из Кондильяка; только приемы у него были другие,
более современные. Он был ловкий придворный, большой хитрец и больше ничего;
в делах толку не знал,  ума не имел, а умел вести свои собственные дела: тут
уж никто не мог его оседлать, а ведь это главное.
     ______________
     * энергия - первейшее качество государственного человека (франц.).

     Матвей  Ильич  принял  Аркадия  с  свойственным просвещенному сановнику
добродушием,  скажем более, с игривостию. Он, однако, изумился, когда узнал,
что приглашенные им  родственники остались в  деревне.  "Чудак был твой папа
всегда",  -  заметил он,  побрасывая кистями своего великолепного бархатного
шлафрока,  и  вдруг,  обратясь  к  молодому  чиновнику  в  благонамереннейше
застегнутом вицмундире,  воскликнул  с  озабоченным видом:  "Чего?"  Молодой
человек,  у которого от продолжительного молчания слиплись губы, приподнялся
и с недоумением посмотрел на своего начальника.  Но,  озадачив подчиненного,
Матвей Ильич уже не  обращал на  него внимания.  Сановники наши вообще любят
озадачивать подчиненных;  способы,  к  которым они  прибегают для достижения
этой цели,  довольно разнообразны. Следующий способ, между прочим, в большом
употреблении,  "is quite a favorite"*, как говорят англичане: сановник вдруг
перестает понимать самые  простые  слова,  глухоту  на  себя  напускает.  Он
спросит, например: какой сегодня день?
     ______________
     * самый излюбленный (англ.).

     Ему почтительнейше докладывают:  "Пятница сегодня,  ваше с... с... с...
ство".
     - А? Что? Что такое? Что вы говорите? - напряженно повторяет сановник.
     - Сегодня пятница, ваше с... с... ство.
     - Как? Что? Что такое пятница? какая пятница?
     - Пятница, ваше с... ссс... ссс... ство, день в неделе.
     - Ну-у, ты учить меня вздумал?
     Матвей Ильич все-таки был сановник, хоть и считался либералом.
     - Я советую тебе,  друг мой, съездить с визитом к губернатору, - сказал
он  Аркадию,  -  ты  понимаешь,  я  тебе  это  советую  не  потому,  чтоб  я
придерживался старинных понятий о  необходимости ездить к властям на поклон,
а просто потому,  что губернатор порядочный человек; притом же ты, вероятно,
желаешь познакомиться с здешним обществом...  ведь ты не медведь, надеюсь? А
он послезавтра дает большой бал.
     - Вы будете на этом бале? - спросил Аркадий.
     - Он для меня его дает, - проговорил Матвей Ильич почти с сожалением. -
Ты танцуешь?
     - Танцую, только плохо.
     - Это напрасно.  Здесь есть хорошенькие,  да и молодому человеку стыдно
не танцевать.  Опять-таки я это говорю не в силу старинных понятий;  я вовсе
не полагаю, что ум должен находиться в ногах, но байронизм смешон, il a fait
son temps*.
     ______________
     * прошло его время (франц.).

     - Да я, дядюшка, вовсе не из байронизма не...
     - Я познакомлю тебя с здешними барынями, я беру тебя под свое крылышко,
- перебил Матвей Ильич и самодовольно засмеялся. - Тебе тепло будет, а?
     Слуга  вошел  и   доложил  о   приезде  председателя  казенной  палаты,
сладкоглазого  старика  с  сморщенными  губами,  который  чрезвычайно  любил
природу,  особенно в летний день,  когда,  по его словам, "каждая пчелочка с
каждого цветочка берет взяточку...". Аркадий удалился.
     Он  застал Базарова в  трактире,  где  они  остановились,  и  долго его
уговаривал пойти к губернатору.  "Нечего делать! - сказал наконец Базаров. -
Взялся за гуж -  не говори,  что не дюж! Приехали смотреть помещиков - давай
их смотреть!" Губернатор принял молодых людей приветливо, но не посадил их и
сам не сел.  Он вечно суетился и  спешил;  с утра надевал тесный вицмундир и
чрезвычайно тугой галстух,  недоедал и  недопивал,  все распоряжался.  Его в
губернии  прозвали  Бурдалу,  намекая  тем  не  на  известного  французского
проповедника,  а на бурду. Он пригласил Кирсанова и Базарова к себе на бал и
через две минуты пригласил их  вторично,  считая их  уже братьями и  называя
Кайсаровыми.
     Они  шли к  себе домой от  губернатора,  как вдруг из  проезжающих мимо
дрожек выскочил человек небольшого роста,  в  славянофильской венгерке,  и с
криком: "Евгений Васильич!" - бросился к Базарову.
     - А!  это вы,  герр Ситников, - проговорил Базаров, продолжая шагать по
тротуару, - какими судьбами?
     - Вообразите,  совершенно случайно,  -  отвечал  тот  и,  обернувшись к
дрожкам, махнул раз пять рукой и закричал: - Ступай за нами, ступай! У моего
отца здесь дело,  -  продолжал он,  перепрыгивая через канавку, - ну, так он
меня  просил...  Я  сегодня  узнал  о  вашем  приезде и  уже  был  у  вас...
(Действительно,  приятели,  возвратясь к себе в номер,  нашли там карточку с
загнутыми углами и  с именем Ситникова,  на одной стороне по-французски,  на
другой - славянской вязью.) Я надеюсь, вы не от губернатора?
     - Не надейтесь, мы прямо от него.
     - А!  в таком случае и я к нему пойду...  Евгений Васильич, познакомьте
меня с вашим... с ними...
     - Ситников, Кирсанов, - проворчал, не останавливаясь, Базаров.
     - Мне  очень  лестно,  -  начал Ситников,  выступая боком,  ухмыляясь и
поспешно стаскивая свои уже чересчур элегантные перчатки.  -  Я  очень много
слышал...  Я  старинный знакомый Евгения  Васильича и  могу  сказать  -  его
ученик. Я ему обязан моим перерождением...
     Аркадий посмотрел на базаровского ученика.  Тревожное и тупое выражение
сказывалось в  маленьких,  впрочем,  приятных чертах его  прилизанного лица;
небольшие,  словно  вдавленные  глаза  глядели  пристально и  беспокойно,  и
смеялся он беспокойно: каким-то коротким, деревянным смехом.
     - Поверите ли, - продолжал он, - что когда при мне Евгений Васильевич в
первый раз  сказал,  что не  должно признавать авторитетов,  я  почувствовал
такой  восторг...  словно прозрел!  "Вот,  -  подумал я,  -  наконец нашел я
человека!"  Кстати,  Евгений  Васильевич,  вам  непременно надобно сходить к
одной здешней даме,  которая совершенно в состоянии понять вас и для которой
ваше посещение будет настоящим праздником; вы, я думаю, слыхали о ней?
     - Кто такая? - произнес нехотя Базаров.
     - Кукшина,   Eudoxie,   Евдоксия  Кукшина.  Это  замечательная  натура,
emancipee* в  истинном  смысле  слова,  передовая женщина.  Знаете  ли  что?
Пойдемте теперь к  ней все вместе.  Она живет отсюда в  двух шагах.  Мы  там
позавтракаем. Ведь вы еще не завтракали?
     ______________
     * свободная от предрассудков (франц.).

     - Нет еще.
     - Ну и прекрасно. Она, вы понимаете, разъехалась с мужем, ни от кого не
зависит.
     - Хорошенькая она? - перебил Базаров.
     - Н... нет, этого нельзя сказать.
     - Так для какого же дьявола вы нас к ней зовете?
     - Ну, шутник, шутник... Она нам бутылку шампанского поставит.
     - Вот как!  Сейчас виден практический человек.  Кстати, ваш батюшка все
по откупам?
     - По откупам,  -  торопливо проговорил Ситников и визгливо засмеялся. -
Что же? идет?
     - Не знаю, право.
     - Ты хотел людей смотреть, ступай, - заметил вполголоса Аркадий.
     - А вы-то что ж, господин Кирсанов? - подхватил Ситников. - Пожалуйте и
вы, без вас нельзя.
     - Да как же это мы все разом нагрянем?
     - Ничего! Кукшина - человек чудный.
     - Бутылка шампанского будет? - спросил Базаров.
     - Три! - воскликнул Ситников. - За это я ручаюсь!
     - Чем?
     - Собственною головою.
     - Лучше бы мошною батюшки. А впрочем, пойдем.

<< >>