Chapitro V

En la sekvinta mateno Bazarov vekighis la unua kaj eliris el la domo. Eh, pensis li, chirkaurigardante, la regiono ne estas tre bela! Kiam Nikolao Petrovich fondis la novajn rilatojn kun la kamparanoj, li devis preni por la novaj konstruajhoj kvar hektarojn da tute ebena kaj nuda kampo. Li konstruis domon, loghejojn por la servistoj, stalojn k. t. p., fosis lageton kaj du putojn, plantis ghardenon; sed la junaj arboj ne kreskis, en la lageto kolektighis tre malmulte da akvo, en la putoj la akvo estis iom salgusta. Sole laubo el akacioj kaj siringoj donis belan ombron; iafoje oni en ghi trinkis teon kaj tagmanghis. Bazarov en la dauro de kelke da minutoj trakuris chiujn vojetojn de la ghardeno, iris al la korto de la brutoj, en la stalojn, trovis du knabojn, infanojn de servistoj, kaj tuj konighis kun ili. Li iris kun ili al malgranda marcho, unu verston de la domo, por kapti ranojn.

"Por kio vi bezonas ranojn, sinjoro?" demandis lin unu el la knaboj.

"Jen por kio", respondis al li Bazarov, kiu posedis specialan talenton naski fidon de la homoj de la malalta klaso, kvankam li neniam indulgis ilin kaj malestime agis kun ili: "Mi distranchos ranon kaj vidos, kio farighas en ghia interno; ankau vi kaj mi estas ranoj, sed ranoj, kiuj pashas sur du piedoj; mi ekscios, kio farighas en nia interno."

"Por kio vi bezonas tion scii?"

"Por ne erari, kiam vi estos malsana, kaj mi devos kuraci vin."

"Vi do estas doktoro?"

"Jes".

"Vasjka, auskultu, la sinjoro diras, ke ni estas ranoj. Strange!"

"Mi timas la ranojn", diris Vasjka, knabo sepjara, kun kapo, blanka kiel lino, en blanka bluzo kun staranta kolumo, nudpieda.

"Kial timi ilin? Chu ili mordas?"

"Iru en la akvon, filozofoj!" interrompis ilin Bazarov. Dume, ankau Nikolao Petrovich vekighis kaj iris al Arkadio, kiun li trovis jam vestita. La patro kaj la filo eliris sur la terason, shirmitan per markezo; apud la balustrado, sur tablo, inter grandaj siringaj bukedoj, jam bolis la samovaro. Baldau aperis knabino, la sama, kiu hierau la unua iris renkonte al la venintoj, kaj diris per mallauta vocho:

"Fedosia Nikolavna fartas ne tute bone, ne povas veni. Shi ordonis demandi, chu vi mem preparos la teon, au chu oni devas alsendi Dunjashan!"

"Mi vershos mem", rapide respondis al shi Nikolao Petrovich.

"Vi, Arkadio, chu vi trinkas la teon kun kremo au kun citrono?"

"Kun kremo", respondis Arkadio kaj post mallonga silento li diris demande: "Kara patro?"

Nikolao Petrovich konfuzite ekrigardis la filon.

"Kio?" diris li.

Arkadio mallevis la okulojn.

"Pardonu, kara patro, eble mia demando shajnos al vi ne konvena", komencis li, "sed vi mem per via hieraua malkashemo ekscitas min al malkashemo … chu vi ne koleros?…"

"Parolu!"

"Vi kuraghigas min demandi … Chu Fen … chu shi tial ne venas vershi la teon, ke mi estas chi tie?"

Nikolao Petrovich sin iom deturnis.

"Eble", diris li fine, "shi supozas … shi hontas…"

Arkadio rapide turnis la okulojn al la patro. "Senkauze shi hontas. Unue, vi ja konas mian pensmanieron (al Arkadio agrable estis diri chi tiujn vortojn), kaj due, mi tute ne volas ech en plej malgranda bagatelo gheni vian vivon, viajn kutimojn. Krom tio, mi estas certa, ke vi ne povis fari malbonan elekton; se vi permesis al shi vivi sub la sama tegmento, sekve shi meritas tion; en chiu okazo, filo ne estas jughanto de sia patro kaj precipe de tia patro, kia, kiel vi, neniam kaj en nenio ghenis mian liberecon."

La vocho de Arkadio en la komenco tremis: li sentis sin grandanima, sed samtempe li komprenis, ke li kvazau donas lecionon al sia patro; sed la sono de la propraj vortoj forte impresas la homon, kaj Arkadio diris la lastajn vortojn firme, ech kun iom da deklamo.

"Dankon, Arkasha", diris Nikolao Petrovich per surda vocho, kaj ree frotante la frunton kaj brovojn per la fingroj. "Viaj supozoj efektive estas bravaj: certe, se la knabino ne meritus … Tio ne estas simpla kaprico. Ne facile estas al mi paroli kun vi pri tio; sed vi komprenas, ke malfacile estis al shi aperi chi tie antau vi, precipe en la unua tago post via veno."

"En tia okazo mi mem iros al shi", ekkriis Arkadio kun nova afluo de grandanimaj sentoj, kaj salte levighis de la segho. "Mi klarigos al shi, ke shi tute ne bezonas honti antau mi."

Ankau Nikolao Petrovich levighis.

"Arkadio", komencis li, "mi petas vin … ne eble estas … tie … Mi ne antausciigis al vi …"

Sed Arkadio ne auskultis plu kaj forkuris de la teraso. Nikolao Petrovich sekvis lin per la okuloj kaj konfuzita falis sur la seghon. Lia koro ektremis … Chu prezentis sin en tiu momento antau liaj okuloj la neevitebla strangeco de la estontaj rilatoj inter li kaj la filo, chu li konsciis, ke eble pli grandan estimon al li montrus Arkadio, se li tute ne tushus la aferon, chu li riprochis al si mem sian malfortecon? - malfacile estas diri; chiuj chi sentoj neklare aperis en lia konscio, la rugho ne forlasis lian vizaghon kaj lia koro tremis.

Eksonis rapidaj pashoj, kaj Arkadio suriris la terason.

"Ni konighis, patro!" ekkriis li kun esprimo de amika kaj bonkora triumfo sur la vizagho. "Fedosia Nikolavna efektive ne tute bone fartas hodiau kaj venos iom poste. Sed kial vi ne diris al mi, ke mi havas fraton? Jam hierau vespere mi kisus lin, kiel mi kisis lin hodiau."

Nikolao Petrovich volis ion diri, volis sin levi kaj malfermi la brakojn … Arkadio sin jhetis al lia kolo.

"Kio? Vi ree kisas unu la alian?" eksonis post ili la vocho de Paulo Petrovich.

La patro kaj la filo egale ekghojis, vidante lin en tiu momento; ekzistas kortushantaj situacioj, kies finon tamen oni deziras vidi plej baldau.

"Kio mirigas vin?" gaje diris Nikolao Petrovich. "Arkasha fine revenis al mi … Mi ne havis ankorau sufiche da tempo, de la hieraua tago, sate rigardi lin."

"Mi tute ne miras", rimarkis Paulo Petrovich, "mi ech mem volonte chirkauprenus lin."

Arkadio proksimighis al la onklo kaj ree eksentis sur la vangoj la tushon de liaj bonodoraj lipharoj. Paulo Petrovich sidighis che la tablo. Li portis elegantan matenan kostumon lau la angla gusto; lian kapon ornamis malgranda fezo. Chi tiu fezo kaj nezorge ligita kravato aludis la liberecon de la kampara vivo; sed la rigida kolumo de la chemizo kun ordinara senkompateco sin apogis je razita mentono; estas vere, ke la chemizo ne estis blanka, sed multkolora, kiel konvenas por la matena tualeto.

"Kie estas via nova amiko?" demandis li Arkadion.

"Li ne estas hejme; li ordinare frue levighas kaj promenas. Sed mi petas vin, tute lin ne atentu; li ne amas ceremoniojn."

"Jes, tion oni vidas." Paulo Petrovich komencis, ne rapidante, shmiri panon per butero. "Chu li longe gastos che ni?"

"Mi ne scias. Li haltis che ni survoje al la patro."

"Kie loghas lia patro?"

"En nia gubernio, okdek verstojn de tie chi. Li havas tie malgrandan bienon. Li estis iam regimenta doktoro."

"Te … te … te … Mi senchese demandis min mem, kie mi audis chi tiun nomon: Bazarov? … Nikolao, chu vi rememoras, en la divizio de nia patro estis kuracisto Bazarov!"

"Shajnas, jes."

"Certe, certe. Do tiu kuracisto estas lia patro. Hm!" Paulo Petrovich ekmovis la lipharojn. "Kaj sinjoro Bazarov mem, kio li estas?" demandis li malrapide.

"Kio estas Bazarov?" Arkadio ekridetis. "Se vi deziras, onklo, mi diros al vi, kio li estas efektive."

"Mi petas vin, nevo."

"Li estas nihilisto."

"Kio!" demandis Nikolao Petrovich, kaj Paulo Petrovich levis la tranchilon kun peco da butero sur ghia ekstremo kaj restis senmova.

"Li estas nihilisto", ripetis Arkadio.

"Nihilisto", diris Nikolao Petrovich. "La vorto devenas de la latina nihil, nenio, kiom mi povas jughi; do ghi signifas homon, kiu … nenion shatas!"

"Diru: kiu nenion respektas", interrompis Paulo Petrovich kaj rekomencis shmiri la panon.

"Kiu rigardas chion de kritika vidpunkto", rimarkis Arkadio.

"Chu tio ne estas la samo?" demandis Paulo Petrovich.

"Ne, ne la samo. Nihilisto estas homo, kiu klinas la kapon antau neniu autoritato, kiu akceptas neniun principon sen esploro, kiel ajn granda estas la respekto, kiun ghuas chi tiu principo."

"Kaj vi trovas, ke tio estas bona?" interrompis Paulo Petrovich.

"Tio dependas de la persono, onklo. Por unu tio estas bona, kaj por alia, kontraue, tre malbona."

"Jen kio. Nu, mi vidas, ke tio estas ekster nia kompreno. Ni, homoj de la malnova tempo, ni opinias, ke sen principoj (Paulo Petrovich elparolis chi tiun vorton mole, lau la franca maniero; Arkadio, kontraue, malmole, forte akcentante la unuan silabon), sen principoj, akceptitaj, kiel vi diras, blinde, sen esploro, oni ne povas fari unu pashon, ekspiri. Vous avez change tout cela, donu al vi Dio sanon kaj la rangon de generalo, kaj ni nur admiros vin, sinjoroj … kiel vi diras!"

"Nihilistoj", respondis Arkadio, akcentante chiun silabon. "Jes. Iam estis hegelistoj, kaj nun nihilistoj. Ni vidos, kiel vi ekzistos en malplenajho, en senaera spaco; kaj nun sonorigu, mi petas vin, frato Nikolao Petrovich, jam estas tempo por mi trinki la kakaon."

Nikolao Petrovich sonorigis kaj ekkriis: "Dunjasha!"

Sed anstatau Dunjasha sur la terason venis Fenichka mem. Tio estis juna virino, dudektrijara, blanka kaj rondeta, kun malhelaj haroj kaj okuloj, kun rughaj kaj plenaj lipoj, kiel tiuj de infano kaj kun malgrandaj delikataj manoj. Shi portis puran perkalan veston; blua nova tuko malpeze kushis sur shaj rondaj shultroj. Shi portis grandan tason da kakao kaj metinte ghin antau Paulo Petrovich, rughighis: varma sango disfluis kiel rugha ondo sub la maldika hauto de shia aminda vizagho. Shajnis, ke shi riprochas al si, ke shi venis, kaj samtempe, shi kvazau sentis, ke shi havas la rajton veni.

Paulo Petrovich severe sulkigis la brovojn, kaj Nikolao Petrovich konfuzighis.

"Bonan tagon, Fenichka", diris li tra la dentoj.

"Bonan tagon", respondis shi per nelauta, sed sonora vocho, kaj foriris malrapide, jhetinte ne rimarkate rigardon al Arkadio kiu amike ridetis al shi. Shi pashis iom balancighante, sed ankau tio estis beleta che shi.

Sur la teraso dum kelke da minutoj regis silento. Paulo Petrovich trinkis sian kakaon, kaj subite li levis la kapon. "Jen la sinjoro nihilisto kompleze iras al ni", diris li duonvoche.

Efektive, en la ghardeno iris Bazarov, transpashante la florbedojn. Lia tola palto kaj pantalono estis malpurigitaj de koto; marcha krocha vegetajho serpente chirkauis la supron de lia malnova, ronda chapelo; en la dekstra mano li tenis malgrandan sakon; en la sako movighis io vivanta. Li rapide proksimighis al la teraso, iom klinis la kapon kaj diris:

"Bonan tagon, sinjoroj; pardonu, ke mi venas malfrue; mi tuj revenos; mi devas loki ien miajn kaptitojn."

"Kion vi havas, hirudojn?" demandis Paulo Petrovich.

"Ne, ranojn."

"Chu vi manghas au edukas ilin?"

"Ili servas al mi por eksperimentoj", indiferente diris Bazarov kaj iris en la domon.

"Li tranchos ilin", diris Paulo Petrovich. "Li ne kredas je la principoj, sed kredas je la ranoj."

Arkadio kompate rigardis la onklon; Nikolao Petrovich levis kashe la shultrojn. Paulo Petrovich mem rimarkis, ke lia spritajho malsukcesis kaj komencis paroli pri la terkulturaj aferoj kaj pri la nova intendanto, kiu plendis al li, ke la servisto Foma "dibochas", kaj taugas por nenio. "Tia Ezopo li estas", diris la intendanto, "chie li akiris malbonan famon, servas ne longe kaj foriras kun sia malsagheco."


V

     На другое утро Базаров раньше всех проснулся и вышел из дома.  "Эге!  -
подумал  он,  посмотрев кругом,  -  местечко-то  неказисто".  Когда  Николай
Петрович размежевался с  своими крестьянами,  ему пришлось отвести под новую
усадьбу десятины четыре совершенно ровного и  голого поля.  Он построил дом,
службы и ферму,  разбил сад,  выкопал пруд и два колодца; но молодые деревца
плохо принимались,  в  пруде воды набралось очень мало,  и колодцы оказались
солонковатого вкуса.  Одна  только  беседка из  сирени  и  акаций  порядочно
разрослась;  в  ней  иногда пили чай и  обедали.  Базаров в  несколько минут
обегал все дорожки сада,  зашел на  скотный двор,  на конюшню,  отыскал двух
дворовых мальчишек, с которыми тотчас свел знакомство, и отправился с ними в
небольшое болотце, с версту от усадьбы, за лягушками.
     - На что тебе лягушки, барин? - спросил его один из мальчиков.
     - А вот на что, - отвечал ему Базаров, который владел особенным уменьем
возбуждать к  себе доверие в  людях низших,  хотя он никогда не потакал им и
обходился с ними небрежно, - я лягушку распластаю да посмотрю, что у нее там
внутри делается;  а  так как мы с  тобой те же лягушки,  только что на ногах
ходим, я и буду знать, что и у нас внутри делается.
     - Да на что тебе это?
     - А чтобы не ошибиться, если ты занеможешь и мне тебя лечить придется.
     - Разве ты дохтур?
     - Да.
     - Васька, слышь, барин говорит, что мы с тобой те же лягушки. Чудно!
     - Я их боюсь,  лягушек-то, - заметил Васька, мальчик лет семи, с белою,
как лен, головою, в сером казакине с стоячим воротником и босой.
     - Чего бояться? разве они кусаются?
     - Ну, полезайте в воду, философы, - промолвил Базаров.
     Между  тем  Николай  Петрович тоже  проснулся и  отправился к  Аркадию,
которого застал одетым.  Отец и  сын  вышли на  террасу,  под навес маркизы;
возле перил,  на столе,  между большими букетами сирени,  уже кипел самовар.
Явилась девочка,  та  самая,  которая накануне первая  встретила приезжих на
крыльце, и тонким голосом проговорила:
     - Федосья Николаевна не совсем здоровы,  прийти не могут; приказали вас
спросить, вам самим угодно разлить чай или прислать Дуняшу?
     - Я сам разолью,  сам,  -  поспешно подхватил Николай Петрович.  -  Ты,
Аркадий, с чем пьешь чай, со сливками или с лимоном?
     - Со сливками,  -  отвечал Аркадий и,  помолчав немного,  вопросительно
произнес: - Папаша?
     Николай Петрович с замешательством посмотрел на сына.
     - Что? - промолвил он.
     Аркадий опустил глаза.
     - Извини,  папаша,  если мой вопрос тебе покажется неуместным,  - начал
он,  -  но  ты  сам,  вчерашнею  своею  откровенностью,  меня  вызываешь  на
откровенность... ты не рассердишься?..
     - Говори.
     - Ты мне даешь смелость спросить тебя...  Не оттого ли Фен... не оттого
ли она не приходит сюда чай разливать, что я здесь?
     Николай Петрович слегка отвернулся.
     - Может быть,  -  проговорил он  наконец,  -  она  предполагает...  она
стыдится...
     Аркадий быстро вскинул глазами на отца.
     - Напрасно ж  она стыдится.  Во-первых,  тебе известен мой образ мыслей
(Аркадию очень было приятно произнести эти слова), а во-вторых - захочу ли я
хоть на волос стеснять твою жизнь,  твои привычки?  Притом,  я уверен, ты не
мог  сделать дурной выбор;  если  ты  позволил ей  жить  с  тобой под  одною
кровлей,  стало быть она  это  заслуживает:  во  всяком случае,  сын отцу не
судья,  и  в особенности я,  и в особенности такому отцу,  который,  как ты,
никогда и ни в чем не стеснял моей свободы.
     Голос Аркадия дрожал сначала: он чувствовал себя великодушным, однако в
то же время понимал, что читает нечто вроде наставления своему отцу; но звук
собственных речей сильно действует на человека, и Аркадий произнес последние
слова твердо, даже с эффектом.
     - Спасибо,  Аркаша,  -  глухо заговорил Николай Петрович,  и пальцы его
опять  заходили по  бровям и  по  лбу.  -  Твои  предположения действительно
справедливы.  Конечно, если б эта девушка не стоила... Это не легкомысленная
прихоть.  Мне неловко говорить с  тобой об  этом;  но  ты понимаешь,  что ей
трудно было прийти сюда при тебе, особенно в первый день твоего приезда.
     - В  таком случае я  сам  пойду к  ней,  -  воскликнул Аркадий с  новым
приливом великодушных чувств и вскочил со стула.  -  Я ей растолкую,  что ей
нечего меня стыдиться.
     Николай Петрович тоже встал.
     - Аркадий,  -  начал он, - сделай одолжение... как же можно... там... Я
тебя не предварил...
     Но  Аркадий уже  не  слушал его и  убежал с  террасы.  Николай Петрович
посмотрел ему вслед и  в смущенье опустился на стул.  Сердце его забилось...
Представилась ли ему в это мгновение неизбежная странность будущих отношений
между им и сыном,  сознавал ли он, что едва ли не большее бы уважение оказал
ему Аркадий,  если б  он  вовсе не касался этого дела,  упрекал ли он самого
себя в  слабости -  сказать трудно;  все эти чувства были в  нем,  но в виде
ощущений - и то неясных; а с лица не сходила краска, и сердце билось.
     Послышались торопливые шаги, и Аркадий вошел на террасу.
     - Мы  познакомились,  отец!  -  воскликнул  он  с  выражением какого-то
ласкового и доброго торжества на лице. - Федосья Николаевна точно сегодня не
совсем здорова и придет попозже. Но как же ты не сказал мне, что у меня есть
брат? Я бы уже вчера вечером его расцеловал, как я сейчас расцеловал его.
     Николай Петрович хотел  что-то  вымолвить,  хотел подняться и  раскрыть
объятия... Аркадий бросился ему на шею.
     - Что  это?   опять  обнимаетесь?  -  раздался  сзади  их  голос  Павла
Петровича.
     Отец и  сын одинаково обрадовались появлению его в  эту минуту;  бывают
положения трогательные, из которых все-таки хочется поскорее выйти.
     - Чему ж  ты  удивляешься?  -  весело заговорил Николай Петрович.  -  В
кои-то веки дождался я Аркаши...  Я со вчерашнего дня и насмотреться на него
не успел.
     - Я вовсе не удивляюсь, - заметил Павел Петрович, - я даже сам не прочь
с ним обняться.
     Аркадий  подошел  к   дяде   и   снова  почувствовал  на   щеках  своих
прикосновение его душистых усов.  Павел Петрович присел к столу.  На нем был
изящный  утренний,   в  английском  вкусе,  костюм;  на  голове  красовалась
маленькая феска.  Эта  феска  и  небрежно  повязанный галстучек намекали  на
свободу деревенской жизни;  но тугие воротнички рубашки,  правда не белой, а
пестренькой,   как  оно  и   следует  для  утреннего  туалета,   с   обычною
неумолимостью упиралась в выбритый подбородок.
     - Где же новый твой приятель? - спросил он Аркадия.
     - Его дома нет;  он обыкновенно встает рано и отправляется куда-нибудь.
Главное, не надо обращать на него внимания: он церемоний не любит.
     - Да,  это заметно.  -  Павел Петрович начал,  не торопясь,  намазывать
масло на хлеб. - Долго он у нас прогостит?
     - Как придется. Он заехал сюда по дороге к отцу.
     - А отец его где живет?
     - В нашей же губернии,  верст восемьдесят отсюда.  У него там небольшое
именьице. Он был прежде полковым доктором.
     - Тэ-тэ-тэ-тэ...  То-то я все себя спрашивал: где слышал я эту фамилию:
Базаров?.. Николай, помнится, в батюшкиной дивизии был лекарь Базаров?
     - Кажется, был.
     - Точно,  точно.  Так этот лекарь его отец.  Гм! - Павел Петрович повел
усами.  -  Ну, а сам господин Базаров, собственно, что такое? - спросил он с
расстановкой.
     - Что такое Базаров?  -  Аркадий усмехнулся.  -  Хотите, дядюшка, я вам
скажу, что он собственно такое?
     - Сделай одолжение, племянничек.
     - Он нигилист.
     - Как?  -  спросил Николай Петрович,  а Павел Петрович поднял на воздух
нож с куском масла на конце лезвия и остался неподвижен.
     - Он нигилист, - повторил Аркадий.
     - Нигилист,  -  проговорил Николай Петрович. - Это от латинского nihil,
ничего,  сколько я  могу судить;  стало быть,  это  слово означает человека,
который... который ничего не признает?
     - Скажи:  который ничего не уважает, - подхватил Павел Петрович и снова
принялся за масло.
     - Который ко  всему  относится с  критической точки зрения,  -  заметил
Аркадий.
     - А это не все равно? - спросил Павел Петрович.
     - Нет,  не все равно.  Нигилист - это человек, который не склоняется ни
перед какими авторитетами,  который не принимает ни одного принципа на веру,
каким бы уважением ни был окружен этот принцип.
     - И что ж, это хорошо? - перебил Павел Петрович.
     - Смотря как кому, дядюшка. Иному от этого хорошо, а иному очень дурно.
     - Вот как.  Ну,  это, я вижу, не по нашей части. Мы, люди старого века,
мы полагаем,  что без принсипов (Павел Петрович выговаривал это слово мягко,
на французский манер,  Аркадий,  напротив,  произносил "прынцип", налегая на
первый слог),  без принсипов,  принятых,  как ты  говоришь,  на  веру,  шагу
ступить, дохнуть нельзя. Vous avez change tout cela*, дай вам Бог здоровья и
генеральский чин, а мы только любоваться вами будем, господа... как бишь?
     ______________
     * Вы все это изменили (франц.).

     - Нигилисты, - отчетливо проговорил Аркадий.
     - Да.  Прежде были гегелисты,  а  теперь нигилисты.  Посмотрим,  как вы
будете  существовать  в  пустоте,  в  безвоздушном  пространстве;  а  теперь
позвони-ка, пожалуйста, брат, Николай Петрович, мне пора пить мой какао.
     Николай Петрович позвонил и  закричал:  "Дуняша!"  Но  вместо Дуняши на
террасу вышла сама Фенечка.  Это была молодая женщина лет двадцати трех, вся
беленькая и  мягкая,  с  темными  волосами и  глазами,  с  красными,  детски
пухлявыми губками и  нежными ручками.  На ней было опрятное ситцевое платье;
голубая новая косынка легко лежала на  ее круглых плечах.  Она несла большую
чашку какао и, поставив ее перед Павлом Петровичем, вся застыдилась: горячая
кровь  разлилась алою  волной под  тонкою кожицей ее  миловидного лица.  Она
опустила глаза  и  остановилась у  стола,  слегка опираясь на  самые кончики
пальцев.  Казалось,  ей и совестно было, что она пришла, и в то же время она
как будто чувствовала, что имела право прийти.
     Павел Петрович строго нахмурил брови, а Николай Петрович смутился.
     - Здравствуй, Фенечка, - проговорил он сквозь зубы.
     - Здравствуйте-с,  -  ответила она  негромким,  но  звучным  голосом и,
глянув искоса на  Аркадия,  который дружелюбно ей улыбался,  тихонько вышла.
Она ходила немножко вразвалку, но и это к ней пристало.
     На  террасе  в  течение  нескольких мгновений  господствовало молчание.
Павел Петрович похлебывал свой какао и вдруг поднял голову.
     - Вот и господин нигилист к нам жалует, - промолвил он вполголоса.
     Действительно, по саду, шагая через клумбы, шел Базаров. Его полотняное
пальто и панталоны были запачканы в грязи; цепкое болотное растение обвивало
тулью его старой круглой шляпы;  в правой руке он держал небольшой мешок;  в
мешке шевелилось что-то  живое.  Он быстро приблизился к  террасе и,  качнув
головою, промолвил:
     - Здравствуйте,  господа;  извините, что опоздал к чаю, сейчас вернусь;
надо вот этих пленниц к месту пристроить.
     - Что это у вас, пиявки? - спросил Павел Петрович.
     - Нет, лягушки.
     - Вы их едите или разводите?
     - Для опытов, - равнодушно проговорил Базаров и ушел в дом.
     - Это он их резать станет,  -  заметил Павел Петрович,  - в принсипы не
верит, а в лягушек верит.
     Аркадий с  сожалением посмотрел на  дядю,  и  Николай Петрович украдкой
пожал  плечом.  Сам  Павел Петрович почувствовал,  что  сострил неудачно,  и
заговорил о  хозяйстве и  о  новом управляющем,  который накануне приходил к
нему жаловаться,  что работник Фома "либоширничает" и от рук отбился. "Такой
уж  он  Езоп,  -  сказал он  между прочим,  -  всюду протестовал себя дурным
человеком; поживет и с глупостью отойдет".

<< >>