SESA AKTO

La agado okazas sur la antauscenejo. Malantau la rolantoj staras la alta muro de la getto. La antauscenejo prezentas etanstra ton sur kiu videblas kelkaj hebreoj kun flavaj steloj. Ili kashe kaj timeme intershanghas inter si nutrajhon. Inter ili sencele promenas kaj tirvoche parolas la frenezulo de la getto.

FRENEZULO —Bonvolu doni al la regho de la almozuloj en la getto nur unu terpomon, unu etan terpomon. Bonvolu, estimata sinjoro, bonvolu, bonkora sinjorino, nur unu etan, etan terpomon mi petas, au se vi ne havas terpomon, vi povas don al mi peceton da pano, jes nigran, malmolan, acidan panpeceton. Hej, vi, gravmiena sinjoro, ne preterpasu min, kvazau vi ne rimarkus min, mi deziras de vi nek ovon, nek bombonon, nur unu panpaceton au etan terpomon mi petas.

Iru, gesinjoroj, iru, iru, rapidu. Manghu viajn kashitajn terpomojn, kuiru viajn shtelitajn ovojn, sed chiuj vi mortos. Nur tri personoj nenian mortos kaj vivos eterne: Hitler, char se li ne vivas kiu mortigos vin; Aron, char se li ne vivas, kii enterigos vin en la tombejo de la getto; kaj mi, char mi havas nenion. Jes, chiuj vi, estimataj sinjoroj, translokighos en la alian mondon, sed la unua, kiu mortigos vin, kaj la lasta, kiu enterigos vin, devos vivi chiam.

Bonvolu, gravmiena sinjoro, donu al mi unu etan terpomon kaj por danki vin, mi sola akormpanos vin al via eterna, komforta loghejo, kie vi ne bezonos panon kaj terpomon. Kaj kiam vi jam estos tie, bonvolu rezervi ankau por mi unu trankvilan, oportunan lokon, char nun ech en la alian mondon oni ne povas veturi sen protekto. Ghis nun ni, almozuloj, havis privilegion por la alia mondo, sed nun ankau por ni jam estas mallfacile atingi ghin, char la malsanuloj de tifo okupis senceremonie chiujn lokojn kaj longe oni devas atendi same kiel en la senfinaj vicoj poi manghbiletoj. Pli bone estas alighi al la vico por la alia mondo, ol al la vico por la manghbiletoj. Ja la du vicoj gvidas en unu saman direkton, sed la vico por la manghbiletoj estas iom pli malrapida. Tamen ankau mi, la regho de la almozuloj en la getto, jam devas vicighi en la vico de la tifomalsanuloj.

Estimata sinjoro, ne preterpasu la reghon de la almozuloj, kaj donu al mi unu terpomon. Vi ech havas la devon doni unu terpomon al la indulgema regho, kiu chiam zorgas pri vi kaj kiu sola akompanos vin ghis la alia mondo.

Jes, vi ech ne alrigardas min, chiuj vi mortos. Nur ni triope vivos eterne; Hitler - la eminenta murdisto, Aron — la diligenta tombofosisto, kaj mi — la regho de la almozuloj en la getto.

(En tiu chi momento subite aperas Adler kun kelkaj germanaj soldatoj. La homoj provas forkuri, sed la soldatoj kaptas la dikan komerciston al kiu multfoje parolis la frenezulo)

ADLER — Chu vi menciis la nomon de Fuhrer?

KOMERCISTO - Mi ne komprenas, Herr oficiro.

ADLER -Porko! Venu kun mi!

KOMERCISTO - Herr oficiro, mi petas vin, pro Dio. Mi havas monon, multan monon.

ADLER — Fava judo! Urghe, urghe!

KOMERCISTO - Mi pagos, mi havas monon, Mi petas vin, Herr oficiro.

(La komercisto krias kaj ploras. La soldato forkondukas lin)

FRENEZULO — Chiuj vi mortos, chiuj vi mortos. Nur la regho de la almozuloj en la getto indulgeme akompanos vin ghis via lasta komforta kaj silenta loghejo. Haleluja, haleluja!

Mallumo


<< >>