POSTPAROLO
La temo de la verkaro de Mats Traat
estas grandparte la kampara vivo kaj estas ligita kun
la medio, de kie la verkisto mem devenas. De tie
fontas liaj konceptoj pri la homo, homeco kaj laboro
de la homo kiel baza valoro de la ekzistado. Ankorau
antau kelkdeko da jaroj mankis kauzo por substreki
tiun specifan trajton - la estonan literaturon oni
chiam kutimis karakterizi kiel kamparanan
literaturon, kie dominis la problemaro de la kampara
vivo. Che tiu aserto ne mankis reala fono.
La evoluado de la kulturo de chi
tiu che la Balta maro vivanta malgranda popolo, jam
en la komenco de la XIII jarcento submetita de la
germanoj, poste de aliaj konkerantoj, komencighis pro
la historia sorto de la lando kaj popolo relative
malfrue. La komenco de la estona nacia literaturo
estas ligebla nur kun la dua jardeko de la XIX
jarcento, la plej rimarkeblan impulson al ghia
evoluado donis larghskala vekigho de la spirita
memkonscio de la estonoj ekde la mezo de la jarcento.
Sed pri vastighado de la horizontoj de la estona
literaturo, plirichigado de la sian evoluvojon
serchanta literaturo de la malgranda popolo per
internaciaj kontaktoj oni povas paroli fakte nur ekde
la komenco de la nuna jarcento. Char la estona nacia
inteligentularo estis en absoluta plimulto
elkreskinta el kamparana medio, dominado de temaro de
la kampara vivo estis memkomprenebla.
Esencan turnopunkton en la plua
evoluado de la literatura penso alportis transiro al
socialisma evoluvojo de la socio en 1940. La esenca
shanghigho de la socia strukturo de la loghantaro
post la Dua mondmilito, la multflanka evoluado de la
industrio kaj la ghin akompaninta rapida urbanighado
kompreneble enportis novajn temojn kaj novan enhavon
ankau en la literaturon, tial che la kamparaj temoj
pli-malpli daure koncentrighis nur malmultaj autoroj
el la postmilita generacio. Plej elstara el ili estas
Mats Traat, kies unu el la plej bonaj verkoj estas en
tiu chi eldonajho konatigata ankau al la Esperanta
legantaro.
La vivprogramon de M. Traat kiel
verkisto konsistigas persista volo agadi, plibonigi
la mondon kaj sin mem. Liaj viv- kaj artkoncepto ne
volas esti proksimumaj, kompromisemaj, liaj aprobo
kaj malaprobo neniam estis inerte indiferentaj. Lia
verkaro ree kaj ree speguladis serchadon de realeco,
che kio ghi per pli preciza unuigado de la sincereco
de la vorto kaj penso strebadis al la esenca. La
pritraktado de la mondo kaj ghiaj problemoj ne okazas
laularghe, al ekstere de si, sed tamen la celo estas
pli detala konsiderado de la neshirebla dialektika
interligiteco de la homo kaj socio. Ne rompante
fidelecon al siaj bazaj konvinkoj la koncepto de la
verkisto, bone konanta la pritraktatan tempon kaj
pretendanta de la vivo belecon kaj perfektecon, pri
la mondo kaj homoj progresadis de verko al verko en
la direkto al pli vasta kompreno kaj sencorichigo de
chio ekzistanta, de postulatoj al sintezo. Tio donis
al la verkaro de Traat pli da ekvilibro, dialektika
komprenemo kaj serenighinta percepto pri relativeco.
La postulo pri optimuma okupiteco de chiu homo estas
unu el la chefaj tezoj de lia koncepto pri arto.
La romano "Danco chirkau
lokomobilo", aperinta en 1971, farighis
rimarkinda ne nur en la verkaro de M. Traat, sed
ankau en la estona soveta prozo kiel tuto. Kiel pli
malproksiman filozofian fonon de la romano la kritiko
estas konsiderinta la neeviteblan aliighadon de chio,
shanghighadon de la interrilatoj kaj vidpunktoj,
neharmoniecon de la evoluado, la malfacilecon rekoni
kaj kompreni tion, kio progresigas. La ekkonon, ke
chiu venko entenas ankau malvenkon kaj ke la
aliighado estas doloriga.
Verdire la romano elkreskis el
filmscenaro, diplomverko de M. Traat en kurso de
scenaristoj en Moskvo. Pri filmeca origino de la
verko atestas la vizualeco kaj dekorativeco de la
verko, la elokventeco de la rekta parolo, la zorga
prilaboriteco de la kompono kaj sujheto. Al la romano
estas karakterizaj multflanka observado de la vivo,
preciza percepto de la cirkonstancoj, matureco de
sociala pensado, vasteco de la psikologia kaj
filozofia vidkampo. Lau la strukturo ghi estas
novtipa, sed konekso kun la t. n. panoramromano, la
pli fruaj tradicioj de la estona socialhistoria
romano tamen ne rompighis. Elektante el la senchese
fluanta kaj shanghighanta tempofluo nur unuopajn
epizodojn, en la resto fidante la kapablon de la
leganto tion mem alpensi, M. Traat transiras de la
nivelo de cirkonstancoj al simboldimensiaj
gheneraligoj. Speciala kromvaloro estas la lirikaj
deflankighoj kaj la autoraj komentarioj de la pozicio
de la por tiel diri chionscianto.
La baza temo de la romano estas la
farto de la estonaj kampulo kaj vilagho en la XX
jarcento. La verko estas ekstreme personricha kaj
kompakta. Kiel agadtempo de chiuj kvin chapitroj au
"dancoj" estas elektita unusola autuna
drashtago. Sekve 1914 - la unua jaro de la Unua
rnondmilito kiel auguranto de revoluciaj sociaj
shanghoj, 1929 - la burgha Estonio che la sojlo de
ekonomia krizo, 1943 - fronto de la Dua mondmilito la
duan fojon rulighanta tra la lando, estas
komencighonta definitiva forigho de la malnovaj
sociaj rilatoj, 1949 - kardinala reorganizado de la
kampara vivo kun chiuj ghiaj malfacilajhoj, mistrafoj
kaj psikologiaj barieroj, 1957 - enradikighado de la
novaj interrilatoj en la nuntempa estona kampara
vivo. Tiamaniere la malmultaj paghoj de la mallonga
romano ampleksas grandan historian periodon - la vivo
kaj homoj kun iliaj grandaj kaj malgrandaj problemoj,
la precize determinita kaj prilumita socia atmosfero
de la diversaj epokoj. Unu el la centraj simboloj
estas per la titolo de la romano distingita
lokomobilo, kaj en la tuta romano efektive estas
pritraktataj ankau la alveno kaj evoluado de la
teknika progreso en la estona kamparo. Sed simbolecon
havas chi tie preskau chiu viva estajho kaj objekto,
okazajho kaj situacio. Al tio kontribuas la dialogo
kaj autora teksto, la tuta strukturo de la romano kaj
ghiaj unuopaj elementoj.
Kunfandante la spertojn de la pli
frua, socialhistoria panoramromano kaj la romantipo
de la 60-aj jaroj kun intensigita intelekteco M.
Traat atingis efikan sintezon, venis al trovado de
fundamentaj valoroj de la vivo en la laboro de la
homo, en la vivado mem. "La laboro en tiu chi
lando chiam ree kaj ree savis la homon, tiom, kiom li
entute estas savebla, la laboro kaj laborghojo, kaj
kiu ilin ignoras kaj pri ili ridas, tiu segas la
branchon, sur kiu li mem sidas, kaj li estas
kalkulenda al facilanimuloj."
Poeziecigante la internan belecon
de la laboro de la terkulturisto M. Traat estas
malproksime de idilio, de supraja idealigo de la
biena vivo. Li akcentas la rolon de la laboro en la
evoluigado kaj konservado de la homaj valoroj,
akcentas ankau tion, ke la morala pureco, degenerado
au disduigho ne estas kauzata sole de socialpolitiko
au de la socialaj cirkonstancoj. Li evitas
praktikisme-utilitaran interpretadon de la
social-etika aspekto de la terkulturisto, de la bono
kaj malbono, kashighanta en la homo, strebas al pli
vaste-humana, pli universala komprenado de la
fenomenoj, ne elighante che tio el la kadroj de
konkretaj socialaj cirkonstancoj.
La personojn de sia romano M. Traat
estas karakterizinta, sendepende de ilia sociala
pozicio, samtempe kaj kiel sinjorojn kaj kiel
sklavojn de la tero. Sur la fono de tiu ghenerala
rilato ilia diferencigho disvolvighas lau la skalo,
determinita de iliaj klasaparteno, kastaj diferencoj,
bonhaveco, honoro kaj fiereco, kiu estas en la romano
precize difinita.
Pli profunda psikologia prezentado
ne estas multe kaj konstante atentita, ghi estas
parte ech nekompakta. Tamen la enhavrichaj detaloj au
koncernaj autoraj komentarioj ebligas krei
plenvalorajn karakterojn ankau per malmultaj rimedoj.
Rekte monumenta estas Mats Aniluik, la vivsagha
maljuna mastro de Aiaste, la kontrauan poluson
reprezentas la rimarkinde vanta kaj malica Eedi
Eesner. En la romano "Danco chirkau
lokomobilo", skribita kun rava etika patoso,
estas atingitaj multflankeco kaj objektiveco de
prezentado de la vivo.
Mats Traat estas asertinta, ke la
vivo konsistas el revoj kaj volo. Revoj naskighas kaj
mortas, la devo vivi estas chiama devo de la homo. La
tuta verkaro de la verkisto inspiras kaj konvinkas
chiun, ke li trovu la signifon kaj taskon de sia
vivo, por ne krachi sur la radikojn de la homo kaj
homeco. Tiamaniere lia verkaro plenumas kaj sekvas la
devon kaj privilegion de la verkisto, kiujn William
Faulkner formulis jene: "... helpi al la homo
elteni, edifi lian koron, memorigante al li la tutan
kuraghon kaj honoron kaj esperon kaj fierecon kaj
indulgon kaj kompaton kaj oferemon, kio estas la
brilo de lia pasinteco. La vocho de la poeto ne
bezonas esti sole kroniko de la homo, ghi povas esti
ankau unu el la apogiloj kaj subtraboj, kiuj helpas
al la homo elteni kaj venki."
August Eelmae