Unu au du jarojn post la milito al
Aiaste efektive venis rabistoj. Iun autunan vesperon,
kiam la mastrumistino sur la korto prizorgis la
brutojn kaj Taavet en la malantaua chambro che lamp-lumo
distranchis tabakon, eniris tra la pordo tri viroj en
militista uniformo. Ili chiuj surhavis maskojn, unu
havis ankau revolveron en la mano. Shajnis, ke ili
sciis chion kaj ke la agadplano estis zorge
pripensita. Du viroj iris ne dirinte ech unu vorton
al la shranko kaj komencis shtopi la vestojn en
kunportitan grensakon. La tria, la plej altkreska kaj
abruptmova viro, ordonis al Taavet levi la manojn.
Che la shranko klopodantaj viroj plendis, ke estas
mallume; la altkreskulo prenis de la tablo la lampon
kaj komencis per unu mano lumigi al ili, dum en la
alia li tenis la revolveron, ne deturnante ghian
bushon de Taavet. Kiam Miili, bruante per la siteloj,
per kiuj shi portis nutrajhon al la porkoj, venis en
la kuirejon, danghero maltrankviligis la viron, li
malfermis la pordon por rigardi, kiu tie estas,
restigante la mastron dum momento sen dejhoro. La
kapon de Taavet traflugis la penso: eble ataki la
viron de malantaue kaj eltordi la revolveron el lia
mano, au elsalti tra la fenestro, okazu kio ajn,
kvankam la vintraj kadroj estis jam enmetitaj. Sed li
estis kapabla nek por la unua nek por la dua ago - li
estis por subita ago tro maljuna kaj mallerta. Ankau
al Miili oni ordonis iri en la malantauan chambron al
la lampo, kaj Taavet rimarkis, ke la viro bone
parolas estone. Kiam la viroj estis malplenigintaj la
shrankon, ilin ekinteresis la lano. La altkreskulo
komandis, ke ili eldonu chion libervole, sen rezisto,
aliokaze ili fartos malbone. Ambau, kaj Taavet kaj
Miili, tuj rapidis plenumi la ordonon kaj en la
kuireja pordo iliaj kapoj kunpushighis, tiel ke
fajreroj shprucis el la okuloj de Miili. En la
mallumeta kuirejo Taavet tamen kuraghis uzi la okazon
kaj fughis por kuri en la vilaghon por venigi helpon.
Jen tiam la altkreskulo postkuris lin en la korton
kaj ne celante pafis de malantaue. La kuglo tushetis
la femuron de Taavet, sed malgrau tio li kuregis plu
por savi de la rabistoj siajn bienon kaj havajhon.
Tiam la partorgo de la komunumo estis viro, kiu
lametis per la maldekstra piedo, energia demobilizita
soldato. Jam la saman vesperon li kolektis la
membrojn de la Popoldefendo kaj ekpersekutis la
rabintojn. Malproksirnen ili ne estis sukcesintaj
iri, en arbaro en la najbara komunumo ili estis
kaptitaj. Taavet rericevis du ampleksajn grensakojn
da vestajhoj kaj lano. La rabistoj estis du mastridoj
el la najbara komunumo kaj eksigita milicano de la
loka komunumo, la sama, kiu estis kun revolvero. Ilia
afero estis nun kompreneble malbona kaj ili estis
pretaj pardonpeti, sed estis jam malfrue: oni
kondamnis ilin al plurjara mallibereco, char
evidentighis, ke tio ne estis ilia unua tiaspeca raba
ekspedicio. Taavet kuracis sian vunditan femuron tiel
bone, kiel li scipovis, feliche la osto ne estis
lezita.
"Ho, kompatindulo,"
ekridas Miili.
"Ok jarojn mi pensadis pri
tio, kiel mi revenos hejmen kaj fine havos pacon. Sed
chi tie estas ree novaj malfacilajhoj. Posedajho
venas kaj foriras, tio estas kiel blovado de vento.
Nur la homo devas ie havi pacon..." parolas
Taavet amare. Li kolektas pomojn en la korbon, iras
en la chambron kaj kushighas sur la lito malantau la
shranko, por iom pripensi.
Sed li havas plu nenion, pri kio
pensi: chio estas centojn da fojoj trakribrita dum la
longaj siberiaj noktoj, kiam li kushis sendorme. La
vivo estas finighanta, pensoj kaj rememoroj estas la
solaj krochiloj, kiuj ankorau ligas lin kun tiu chi
mondo. Tio estas nepereema posedajho, kapitalo, kiu
lin chie akompanas. Eble trovighis homoj, kiuj estus
volintaj elradikigi el li ech la rememorojn, sed ili
ne sukcesis tion fari, char la fundamento de homeco
ne estas neniigebla. Kaj nun ankau la koleriga
historio kun la virshafo! Ofenditeco ne lasas lian
animon trankvila. Tia do estis la longe atendita
revido - stulta kolhhoza virshafo vin renversis kiel
malfortan infanon. Malklara, senpensa forto chie
baras al vi la vojon, dum la tuta vivo, kaj vi ne
scipovas ech nomi ghin. Tio komencighas en la
infaneco, kaj ju pli da jaroj pasas, des pli granda
kaj stulta ghi farighas. Chu ghi estas rezisto de la
vivo au iu forto, kiu tute ne havas nomon? Grandaj
revoj ighas mallargha fendo, tra kiu oni povas vidi
en la malhelan mondon, kie chiuj penadas je ajna
kosto krei lumon kaj klarecon. Chu li, Taavet
Aniluik, ne estis plej felicha tiam, kiam li achetis
al si en Nuustaku la unuan brustumon, au tiam, dum
tre trankvila julia vespero, kiam tute senesperige
odoris fresha fojno kaj li kun batanta koro la unuan
fojon grimpis al Roosi en la subtegmenton de la
brutejo? Tiam chio estis ankorau ne okazinta, ne
rompita, ne palighinta. Eble la vivofonto estis en
tiuj jaroj kaj chio sekvanta estis nur senrevena
malproksimigho de ghi. Sed li kulpigas neniun, char
tiam oni devus kulpigi la tutan vivon, kio estus ja
sensencajho; liaj sensoj kaj racio estas pro la
interrilatado kun la naturo sufiche vastaj, por ne
lasi ilin plenighi de plumbopeza sencela kolero. Li
scias, ke la vivo konsistas el revoj kaj volo, kaj
ambau egale malfelichigas, postulante shanghighon au
rompighon de io. Li ne scipovus precize esprimi siajn
pensojn, li ne estas pensulo kaj li bezonas neniujn
kategoriojn, char tie, kie komencighas filozofio, la
vivo estas mortinta kaj kushas, kun la brakoj kruce
sur la brusto, en rigida cherko de saghumado. Li
estas vivinta kiel arbo, kiel viro, kiu havas nenion
por perdi krom respekto al si mem, kiu kuntenis lin
dum chiuj tiuj jaroj kiel stango kaj shnurego
sharghon de hordeo.
Nur por la virshafo li tute ne
havas varmajn sentojn. Eble en la malamo, estighinta
en li al tiu ekzemplero, serchas eliron indigno
kontrau chiuj virshafeculoj, kiujn li dum sia vivo
renkontis, kaj ke tiu besto, kiu lin hodiau brutale
renversis, estas kvazau ia koncentrita virshafo, sumo
de stulteco kaj senpripenseco. Se estas tiel, li
kompreneble estas senpova entrepreni ion por
plibonigi sian humoron.
Rigardante al la plafono Taavet
meditas pri la fonto, kiu estas inter piceoj sur la
deklivoj de Varsamets. Lastatempe li ofte pensis pri
tiu fonto, en ghi estas io tia, kio lin lastatempe
chiam pli kaj pli altiras. La fonto estighis onidire
dum la vivo de lia avo, iun printempon, kaj kiam
Taavet pensas pri la fonto, li nevole pensas ankau
pri la avo. Ekde la avo kvazau komencighis nova erao,
char dum lia vivo oni komencis krei tiun mondon de
Aiaste, kiu de la infaneco chirkauis lin. Se iu dirus
al Taavet, ke la avo kreis ankau la fonton, li
vershajne kredus tion, kvankam la avo ne havis
sorchkapablojn. Nun ankau Taavet mem estas en ghusta
ago de avo, sed ne ekzistas kaj ne venos plu iu, kiu
pensus pri li same tenere kaj kortushite, kiel li
pensas pri sia avo, kaj li farighas en sia lito
malantau la shranko malghoja.
Li audas, kiel la shafoj revenas
hejmen kaj Miili admone vokas al la hundo, kiu ege
volas demonstri sur la korto sian fervoron. Jam estas
vespero, beata vespero, kiu chiam promesis ripozon
kaj paeon, beata pro la esperigo, ke morgau estos
bona labortago. Kion povas esperi Taavet, la fortika
maljunulo? Li penas esti utila en la kuirejo kaj
ekbruligas fajron en la kuirforno.
La shafoj estas en la brutejo kaj
la rugha globo de la suno malaperis malantau la
arbaro. La bunta hundo dormetas en angulo de la
kuirejo sub la benko por akvositeloj apud kombajna
akumulatoro kaj grumbletas en la dormo. Miili
okupighas che la kuirforno, Taavet sidas sur la
hakbloko kaj rigardas en la fajron.
"Mi ekmemoris la mortintan
patron..." komencas Taavet. "Kiam li helpis
al mi planti la novan ghardenon, li diris: faru,
Taavet, kion ajn, sed la radikojn konservu che chio
sendifektaj. Ankau la homo ne estas io alia ol arbo,
kiu estas plantita en tero kaj devas resti tie tiom
longe, kiom li havas forton... Mi pensis hodiau en la
pomghardeno, ke la vivo finighas, sed la arbo estas
sen fruktoj. Formortos la gento de Aniluik'oj."
Miili silentas iom envie, shi ne
povas diri, kiom ajn shi dezirus, ke shia patro,
nobelbiena servisto, iam sukcesis planti propran
ghardenon, kaj nun la maljuna virino en stranga
maniero bedauras tion.
Por konfirmi siajn vortojn Taavet
shovas en la kuirfornon manplenon da branchajho.
"Ne plu almetu. La manghajho
bruldifektighos," malpermesas la mastrumistino.
"Kiam ili tiufoje iris de tie
chi al Tartu, mi tuj pensis, ke certe miaj okuloj lin
plu ne vidos. Tiel vere okazis..." memorigas
Taavet mallaute. "Kio en la busho de lupo estas,
tio en ghia fauko restas. Li estus devinta tiam
forkuri en arbaron, eble li nun vivus, manghajho
sufichis..."
"Eble li tamen reaperos de
ie," provas Miili konsoli la mastron.
"Ne plu. Tiom da jaroj li
nenion audigis pri si... Neniu scias, en kiu fino de
la mondo liaj ostoj kushas."
La fajro krakas hejmece en la
kuirforno, la flamo havas pretan respondon pri chio.
"Mi ne scias, pri kio mi chi
tie hejme nun okupighos," diras Taavet.
"Pezan labor on mi ne kapablas fari, la sano
estas for... Mi devus verdire pensiighi. Sed al
kolhhozano oni nenion donos."
"Vi devus paroli kun la
prezidanto. Eble li donos al vi hejtistan laboron en
la grensekigejo. La brigadestro iun tagon antau
nelonge plendis, ke ne estas eble trovi iun por
tio..."
"Por sekigejo mi vershajne
ankorau taugus..." opinias Taavet zorgoplene.
Tiel la konversacio dume finighas.
Sed matene, kiam Miili vestas sin
por iri pashti kaj Taavet che la fenestro en la
antaua chambro finas la razadon, komencighas tute
alia dialogo.
"Miili, kion do fari kun la
virshafo?" demandas Taavet neatendite.
"Kun kiu virshafo?" ne
komprenas Miili.
"Nu, la sama, kiu hierau volis
boksi. Vi ja memoras. Tiu virshafacho malaperu de chi
tie."
"Kial vi tiel malamas tiun
beston? Ghi volis iom ludi, jen chio," defendas
Miili la virshafon. "Ghi ja nenion tian faris al
vi, kion vi neniel povas forgesi."
"Chio havas sian limon,"
obstinas Taavet. "En mia hejmo tia besto ne
rajtas esti."
"Ne fanfaronu tiom pri la
hejmo," koleretas Miili. "Ghi ne estas ia
sinjordomo - nur putra domacho."
"Au mi au la virshafo. Elektu
unu el la du. En domo ne povas esti du mastroj."
"Vi estas servisto, kara
homo," provas Miili chion shercigi.
Taavet decide faldas la razilon, ne
rimarkante, ke sur ghi estas shaumo. Pro kolero
snufante li ree disfaldas la razilon kaj purigas ghin
per mantuko.
"Iru al la prezidanto kaj
parolu kun li," li diras.
"Ho ne, interese, kion mi diru
al li," rezistas Miili. "Ke la eksa
vickomunumestro revenis hejmen kaj timas la virshafon
de la kolhhozo, terurite eble ech fekos en la
pantalonon?"
Miili ekridas kaj foriras. La suno
estas jam alte kaj la shafoj atendas, ke oni ellasu
ilin.
Taavet ekkoleras. Jen kiel! Tio do
estas la reveno en la karan hejman bienon. Jam oni
pravigas chi tie ech virshafon, vere mirinde! Ne, tiel
ne estos! Li eltiras de malantau la shranko la kofron,
metas ghin sur seghon kaj malfermas. Vane li hierau
elpakis la ajhojn, li estus devinta antaue iom
chirkaurigardi kaj informighi, kiel oni chi tie vivas
kaj kian aeron oni spiras. Momenton li pensas, de kio
komenci, alportas post tio el la provizejo el la
kesto tenajlon kaj komencas depreni la diplomon. La
papero kun la sigelo falas susurante sur la plankon.
"Diablajho!" mallaute
malbenas Taavet. Por atingi la diplomon li devas
eltreni la liton el la angulo. Kun tio estas sufiche
da klopodoj, sed la ageman mastron tio ne timigas. Li
ekprenas je la finajho de la lito kaj trenas ghin lau
la planko, che kio unu piedo de la lito minace
kraketas. Fine li atingas la diplomon kaj kashas ghin
sur la fundo de la kofro, post tio malfermas la
pordon de la shranko, prenas de vestarko la
malhelbluan kostumon, kolektas la tolajhon, achetitan
ankorau en Siberio antau la ekvojagho en la vendejo
de la regiona centro, kaj pakas chion akurate en la
kofron. Sur la fundo de la shranko li trovas la
trumpeton, sian malnovan agrablan amikon, kaj
ekrezonas, kie do por ghi trovi lokon.
La pordo de la chambro klakas, en
la antaua chambro audighas pashoj de la
mastrumistino. Tuj poste shi mem aperas en la pordo,
bonkore ridetanta kaj amika, kun la korbo por trikado
en la mano.
"La trikilojn mi
forgesis," shi diras sin ekskuzante.
"Hodiau estas bonega vetero, la homoj povos
agrable kaj gaje labori. Eble mi sukcesos ghis la
tagmangho fintriki ankau la shtrumpon."
"Nu jes," murmuras Taavet
malklare.
La rigardo de Miili haltas sur la
muro, kie antaue estis la diplomo. Ankau la kofro kun
la vestoj ne restas nerimarkita de shi.
"Kien vi intencas iri?"
shi miras. "Kial vi elprenis la vestojn... Chu
vi veturos en la urbon?"
Taavet shajnigas, kvazau li ne
audis, obstine li ordigas la kofron. Parto de la kostumo
elpendas trans la rando, li penas kunpremi la enhavon
de la kofro kaj fermi ankau la kovrilon.
"Kial vi la jakon shovis en la
kofron? Vi chifas ghin, poste mi devos ree gladi, chi
tie ja aliaj ne trovighas, kiuj povus fari
tion."
"Mi vidas, ke vi subtenas la
virshafon kaj krome ghin pravigas," diras nun
Taavet chikaneme.
"Mi tute ne pravigas..."
"Se vi la virshafon ne
forsendos, mi iros en la urbon al la nevino."
"Mi opiniis, ke vi shercas. La
virshafo faris al vi ja nenion eksterordinaran. Tute
bagatela afero..."
"En tiu chi bieno oni jam
plurajn dekojn da jaroj ne shercis."
"Kion do mi faru?"
lamentas Miili sincere. La forirplano de Taavet al
shi tute ne plachas. Jhus li venis, kaj jam intencas
foriri - tio vere malghojigas la mastrumistinon.
"Au mi au la satana
virshafo," ripetas Taavet obstine.
"Au vi au la virshafo?"
"Jes."
"Bone, bone," decidas la
mastrumistino. "Nur chesigu la komedion de
foriro. Ni vidos..."
Miili eliras, Taavet sekvas shin
sur la shtuparon, shajne lia koro ankorau ne
trankvilighis.
"Diru al la prezidanto, ke la
virshafo estas malica... ke vi plu ne kuraghas pashti
la shafojn - ghi tuj atakos... Oni forkonduku tiun
bestachon el Aiaste, li mem manghu ghin au manghigu
al la patronoj."
"Mi jam scias, kion mi
diros," respondas Miili. "Ellasu la shafojn
el la brutejo kaj intertempe gardu ilin. Ia speciala
gardado ne estas ja necesa, nur de tempo al tempo
rigardi, chu chio estas en ordo."
Miili foriras lau la vilagha
strato.
Taavet malfermas la pordon de la
brutejo kaj flanken ighas, por ke la shafoj povu
eliri. Fulmrapide elsaltas el la duonluma brutejo la
virshafo, kvazau ghi malantau la pordo ghuste atendis
la mastron, eble ech tra tabulfendo celis la ghustan
momenton. Triumfe kaj senrespekte ghi donas pushon al
la ventro de la eksa bienmastro. Taavet konfuzighas
surprizite, instinkte retirighas kaj ech kuretas per
siaj maljunaj rigidaj piedoj. Felice la virshafo ne
sekvas lin, sed haltas kaj rigardas al la suno,
kvazau esplorante, kia estos la vetero.
Nun Taavet estas plena de kolero
pri la besto. Nu, mi vin, achulon, instruos, li
pensas kaj iras en la grenventumajhejon. De tie li
revenas kun malnova vipo, uzita che plugado, kaj
decide pashas al la virshafo, por dece prilabori
ghin.
Jen, nun ghi gapas la sunon, pensas
Taavet kolere. Li komencas plenumi la verdikton,
donante al la korpo de la impertinenta virshafo
plurajn fortajn batojn. Sed la virshafo estas same
obstina, la shnurvipo ne faras al ghi doloron, sed
nur incitas ghin, char ghi havas dikan felon. Ghi
perdas intereson por la suno, decidas digne akcepti
la novan batalon kaj retirighas por impeti por atako.
Sen tio ghi ne kutimis agadi. Kaj tiam Taavet
Aniluik, la multon vidinta viro, devos sperti, ke ech
lia vipo ne helpas. La virshafo atakas lin kiel
freneza, kaj tio estas neevitebla.
"Tuks, prenu, Tuks!"
vokas Taavet en ekstrema angoro.
La hundo hazarde kushas sur la
kortherbo. Kvankam ghi ne estas tre energia
pashtisto, ghi chi-foje tamen salte starighas kaj
sukcesas en la lasta momento dentkapti la malantauan
piedon de la virshafo. Tio haltigas la virshafon, ghi
direktighas kontrau la novan malamikon kaj komencas
per la kornoj persekuti la hundeton. Sed Tuks
demonstras siajn plej bonajn kapablojn, mordante la
beston sentime rekte je la lipo. La impertinenta
virshafo chi-foje malvenkis kaj per pezaj pashoj
sekvas la shafaron.
"Saluton, forton por
labori!" audighas subite de malantaue. Taavet
turnas la kapon kaj vidas fremdan junaspektan viron,
venantan tra la fruktoghardeno en la korton. Taavet
konfuzighas kaj penas kashi la vipon malantau la
dorso. Al li estas malagrable, ke la fremdulo povis
vidi, kiel li punis la virshafon.
"Dankon, forto estas
necesa!" li respondas diskrete.
La veninto ridetas afable. Li estas
granda kaj fortika viro, li surhavas oleomakulitan
jakon kaj liaj piedoj estas en altaj tolshtofaj
botoj, dum la irado lia kapo estas klinita, kvazau li
malghojus pri io. Amike li etendas al Taavet la
manon.
"Jen, la mastro mem ankau
revenis..."
"Jes, por tiu chi fojo la
kurso de la popola universitato estas finita. Nun mi
pastas chi tie shafojn kiel la biblia Jakobo."
"Ankau tiu chi laboro ne estas
ja malbona," konsentas la veninto.
Taavet premas lian kalan manon,
scivole rigardas, sed tamen ne rekonas lin.
"Kiu vi estas?" li fine
demandas.
"Saaremagi," ridetas la
viro.
"Ha, filo de August Saaremagi.
Tion mi vere ne povis pensi."
"Jes, multe da tempo pasis...
Eble la mastro bonvolas enlasi min en la kuirejon,
tie en angulo estas mia akumulatoro."
Taavet ial ekrigardas al la
virshafo kaj kapjesas.
La kombajnisto prenas la
akumulatoron el sub la akvobenko kvazau nigran
poluritan porkidon sub la brakon kaj Taavet ree
shlosas la pordon, kvankam li ne intencas iri
malproksimen, Li volonte konversacius kun la unua
samvilaghano, aperinta sur lia vidkampo, sed la
kombajnisto estas tre afereca kaj shajne ne havas
tempon, char la vetero estas bona.
Saaremagi haltas en la
ghardenpordo, ghustigas la akumulatoron sub la brako
kaj diras rezoneme:
"Chu la mastro ne volus
eklabori? Mi bezonus helpanton. Mi havis unu
lernejanon, sed li ekvizitis la unuan de septembro la
lernejon."
"Mi vere ne scias,"
hezitas Taavet. Tiu propono estas por li tro
neatendita.
"Malfacila tiu laboro ne estas
kaj la kolhhozo donos ankau grenon."
Taavet pelas la shafojn al la
kampo. La kombajnisto marshas kiel moderna gvidanto
antau la grego, kun la akumulatoro sub la brako. La
mastro silentas, per si mem li havas nenion kontrau
la laboro, des pli, ke en Siberio li laboris sur
kombajno, sed tamen estas iom nekonvene tuj jesi.
Saaremagi pri la laboro plu ne parolas, li vershajne
opinias, ke la afero estas decidita.
Ili alvenas al la loko, kie estas
la malnova lokomobilo.
"Oni devus tiun malnovan
lokomobilachon verdire transdoni al la
utilrubejo," opinias Arvo. "Chiam ghi
malhelpas labori, oni ne povas fari rektajn sulkojn
nek rekte veturi per la kombajno."
"Kiel fartas Elmar?"
"Ne grave. Chirkau la hejmo li
iel iradas. Kelkfoje li venas chi tien por rigardi la
lokomobilon, sidas iom da tempo, fumas kaj diras, ke
li ree venis por konversacii kun sia malnova amiko.
Afero de maljuna homo, enue estas, tre longe li ja ne
kapablas plekti ankau korbojn."
La shafoj disiras sur la
senkulturejo, petolas, mordetas herbotigojn kaj vivas
sian vivon. Taavet spektas, kiel la kombajnisto
allokigas la akumulatoron. Sed antau ol li sukcesas
funkciigi la kombajnon, el la arbaro aperas iom
stranga viro kaj per rapidaj pashoj ekascendas la
monteton. Li surhavas grizan mantelon, unu lia mano
estas rigide en la posho kaj en la alia li tenas
ampleksan portfeljon.
La vizagho de Saaremagi nubighas.
"Eedi Eesner venas," li
diras malbonhumore. "Interese, kion li ree
bezonas."
Jam de fore, preskau che la
sorparboj Eesner vokas al ili lautan saluton.
La kampuloj akceptas lian saluton
nevolonte.
"Mi venis asekuri vian
vivon," transiras Eesner tuj al la afero,
malfermas sur la genuo sian portfeljon kaj elprenas
de tie kelkajn paperfoliojn. "La vivofajro
flamas kiel sun' en bluchielo," diras la poeto.
"Mi ghuste pro tio chirkauiradas, por konservi
vian vivofajron, ne lasi ghin estingighi. Al vi povos
okazi chiaj akcidentoj: vi povos trafi inter iujn
dentradojn, chevalo povos furioze ekkuregi kaj
brancho de forkego povos penetri en vian flankon...
Ankau kontrau ghenerala nelaborkapableco ni povas
fari asekurkontrakton..."
"Chu vi do transiris al nova
laboro?" demandas la kombajnisto, interrompante
la fluan paroladon de la viro.
""Chio fluas, chio
shanghighas," diris iu filozofo."
"Do vi farighis
asekuragento?"
"Kiel vi vidas,"
respondas Eedi kaj daurigas flue: "Miksaj
vivasekuroj estas kontraktataj kun chiuj civitanoj de
Sovet-Unio, de la deksesjara ago ghis
sesdekkvinjarigho. Cetere," li turnas sin al
Taavet, "ni havas unu tre favoran punkton, kiu
antauvidas asekuron por la okazo de perdo de
vivsubtenanto. Ghi estus plene aplikebla al vi,
mastro de Aiaste."
"Dankon! Certe oni povas
ekzisti ankau sen asekuro," rifuzas Taavet
enfermighinte en si.
"Vi tamen povus preni polison,
ghi tute ne estas multekosta, kaj vi ja ne devas pagi
chion per unu fojo," klarigas Eesner. "Vi
povos ankau transferti la monon, por tio estas necese
nur skribi deklaron."
"Ne, mi bezonas neniun
polison," diras Taavet tiel abrupte, ke Eesner
por momento timigite eksilentas. Sed li rapide
rekonsciighas, chiuspecajn homojn li estas vidinta.
"Kiel vi opinias. Sed vi,
Saaremagi, certe devas asekuri vian vivon. Vi estas
juna viro kaj neniu scias, kio povos okazi al vi - la
vivo estas ankorau antau vi. Se al vi io okazos,
Vilma ricevos bonan monsumon. Ni elpagas al la edzino
okaze de perdo de la vivsubtenanto la tutan
asekursumon. La kondichoj estas tre favoraj."
"Prefere asekuru vian propran
vivon, subite de malantau iu angulo tegolo falos
hazarde sur vian kapon," diras la kombajnisto
malice.
"Kion tia alegorio devas
signifi?" ighas la asekuragento atenta.
"Nur tion, ke akcidento ne
avertas, kiam ghi venas," respondas la
kombajnisto morne, grimpas sur la mashinon kaj
funkciigas la motoron. Li he havas tempon por vane
okupi sin pri chiuspecaj sentauguloj, la suno estas
jam alte kaj la roso sekighis.
Eesner vidas, ke hodiau chi tie el
vivasekuro farighos nenio, klakfermas la brunan
portfeljon kaj intencas foriri.
Sed neatendite atakas lin de flanke
la virshafo.
La portfeljo falas el la mano de la
agento, kaj kiam li klinighas por levi ghin, li
ricevas fortan pushon al la flanko, tiel ke li ech
ghemas unu fojon. La virshafo staras apude kun forke
dismetitaj piedoj kaj rigardas chion kun shafe stulta
mieno.
Tio estas la lasta danco chirkau la
kadukighinta lokomobilo. La kombajno sur la hordea
kampo chiam pli kaj pli malproksimighas, restigante
post si blanketan strion. En la antautagmeza autuna
aero shvebas dolcha drashpolvo kaj la drashmashino
zumegas ritme. Nenie malaperos de chi tiuj kampoj la
drashmuziko, tiom kara al la koro de la kamparano.
Taavet kaj Saaremagi tute ne
rimarkas la luktadon de Eesner kun la virshafo, ili
ech ne bezonas tion. Ili havas en sia vivo siajn
signifon kaj taskon; kiu tion forgesas, krachas sur
la radikojn de la homo. Ili faras sian laboron
malgrau militoj, incendioj kaj akcidentoj, malgrau
chio, kio povas trafi la landon.
Pasos multe da tempo, eble ech tuta
generacio, antau ol la nova semo donos richan
rikolton, la malnovaj zorgoj kaj suferoj disfalos je
humo kaj tra la tempo kiel tra klara fontakvo oni
scipovos per nova rigardo spekti la grundon de la
vivo, kie brilas la konservighinta, sed aliighinta
beleco.
Bela estas la tago de rikolto kaj
la greno maturighas de tempo al tempo. Benata estu
tiu tago kaj ni gloru ghin dum la busho havas
vortojn, la kapo pensojn kaj la matura sundisko super
Varsamets ne estingighis.
VORTKLARIGOJ
alzana - flava au
flavrugha (pri chevalo).
bunio - herbacho kun
flavaj floroj kaj ovoformaj fruktoj (Bunias).
kabino - apartigita
ejo en sharghautomobilo por la shoforo.
pastio - el unu peco
de ledo kudrita mola kamparana piedvesto sen
plando kaj kalkanumo.