UNUA DANCO
Ree venas viroj kun la lokomobilo.
Neniu komisiis al ili tiun laboron kaj ili povus
ankau ne veni. Preskau nenio shanghighus pro tio,
eble nur tio, ke se ne venus ili, venus iuj aliaj. La
lokomobilo ne restus nevenigita, por tio ghi estas
tro grava. Sed objektive dirite - ia granda
artifikajho la lokomobilveturigado ja ne estas. La
chevaloj fervoras pri sia tasko, la tirrimenoj estas
strechitaj, la koljungiloj knaras, la vizaghoj de la
viroj estas viglaj kaj ghojaj, kiel ordinare la
vizaghoj de sanaj homoj dum mashindrashado. Ankau la
vetero ne meritas mallaudon, kio ja pleje gravas.
Donu dio, ke chio iros lau la planoj.
Du viroj, kies piedoj estas
chirkauvolvitaj per stupaj piedtukoj kaj vestitaj per
pastloj, marshas apud la lokomobilo, kaj unu el ili,
la pli juna kaj fortstatura, estas la mastrido de
Aiaste. Sur la vojo tra la arbaro Varsamets, tie, kie
ghi ekmalsuprenighas en la direkto al la rivereto, la
junulo grimpas sur la lokomobilon. La fumtubo estas
por la transporto forprenita kaj ghuste en ghia ingo
tiu Juri eksidas, tenante la kondukilojn. Li havas
simplan nomon, ne ian fajnan metiistan
Rinaldo-Augustin-Friedrich, kiaj en tiu tempo estis
sufiche oftaj kaj kiuj implikighas en la busho kvazau
multfalda dubushela grensako en la manoj de mallerta
flikanto. Pro la plisimpleco de la nomo ankau al ni
estas pli facile pritrakti liajn aferojn.
Do, la mastrido havas simplan,
normalan nomon kaj li estas filo de kamparano:
svelta, sufiche fortika, nerapidema, sed kun ne tre
gaja naturo. Mallonge dirite, tiu viro jam de sia
infaneco shatis sidi antau la kuirforno kaj rigardi,
kiel malseka picea shtipo ioman tempon siblas en la
varmego kaj el ghia fino elighas akvo-bobeletoj,
antau ol ghi fine ekbrulas; el tiu vidajho li lernis
sufiche multe; supozeble pli multe ol en la komunuma
lernejo dum la lecionoj de biblia historio kaj la
cara himno. Li estas manghinta fortan kamparanan
nutrajhon kaj altrinkinta acidan lakton. Acidan
senkremajhon li ne estas en konsiderinda kvanto
konsuminta, ho ne! Senkremajho estas por la
servistaro kaj porkoj, kelkloke ankau inverse - por
la porkoj kaj servistoj, precipe en tiaj bienoj, kie
la mastra familio manghas che sia tablo, aparte de la
servistoj. Tio dependas de la grado de memkonscio de
la mastro. En Aiaste tia sinjoreca kutimo dume
ankorau ne ekzistas.
La alia veturiganto de la
lokomobilo estas servisto, lia nomo ne gravas,
kvankam li piediras apude, instigante de flanke la
chevalojn per maldika betulvergo. Precize chi tie,
inter la lastaj piceoj en la arbarrando, antau kelkaj
jaroj fruvintre oni prirabis iun rughbarban
kolportiston. Dio scias, kiu bezonis liajn fadenojn
kaj pinglojn, katuntukojn, shtrumprubandojn kaj
aliajn similajn mercerajhojn. En nura chemizo,
lamentante kaj spiregante venis la viro malfruvespere
al Aiaste por peti noktejon, kaj kiam la mastro
permesis al li pasigi la nokton en la komuna chambro,
la ruso ne chesis laudi la gastamon de familio
Aniluik, tedante chiujn tiom, ke fine la mastro
diris, ke li devas ankorau foje eliri por pririgardi
la chevalojn.
Inter la diversaj bagatelajhoj ni
ne forgesu la lokomobilon. Ghi estas nia chefa
rolanto kaj ghuste nun ghi estas elvenonta el la
arbaro. Antau chio aperas el inter la arboj, kie en
la suno brilas araneajhoj, la ripozintaj brunaj
chevaloj,. Ili fakte distingighas per nenio. Ili
estas simple chevaloj kaj ech pri ilia genealogio
nenio estas direbla. El Tori* ili chiuokaze ne
devenas, tio estas videbla lau ilia eksterajho. Eble
la malantaua dekstra chevalino havas kelkiujn
ardenrasajn trajtojn, sed char ghi konstante restas
en ombro de la aliaj chevaloj kaj la lokomobilo, ni
ne rapidu ion konkludi. Ili chiuj estas honestaj kaj
bravaj kamparanaj chevaloj kaj kiu tion ne kredas, ne
kredu, la transporto de la lokomobilo pro tio ne
interrompighos. Nur oni ne diru sian diferencan
opinion pri la chevaloj al tiuj neparolemaj viroj.
Chevaloj estas por ili, ech por la dikvizagha
servisto, preskau same sanktaj kiel bovinoj por
hindoj. Se iu vagabondo arogus diri ion malbonan pri
tiuj kvar chevaloj, la afero povus farighi por li
sufiche malagrabla. Nepre okazos kverelo kaj ne estos
tute neeble, ke li pagos pro chiu chevalo per almenau
po unu dento au rompita ripo, precipe se la blonda
mastrido vere ekkolerus kaj desaltus de la
lokomobilo.
La chevaloj jam eliris el inter la
arboj kaj ankau la grand-ampleksa lokomobilo aperis
post ili kiel mallerta koloso. La acheto de tia
granda objekto superas la resursojn de unu sola bieno
- spite al eblaj fanfaronadoj de la mastroj en la
drinkejo au la foiro pri sia richeco. Kompreneble chi
tie ludis rolon la mono de la mashinkooperativo.
Antau tri jaroj, kiam la bienmastroj de la vilagho
Tuhakopli achetis lokomobilon, oni skribis pri tio
interalie ech en "Postimees" kiel pri
ghojiga progreso "de kultura evoluigo de
kampkulturado". Tiu, kiun interesas ghia marko,
esploru atente la brilan kupran shildeton sur la
korpo de la lokomobilo. Tie estas angle skribitaj
fidindaj indikoj. Sed kiu el ni chi tie scipovas
ghuste elparoli tiujn vortojn! Ech Aadu Eesner, la
komunuma kuriero, kiu partoprenis la Japanan militon
kaj iel sciachas ech dekon da chinaj vortoj, ne
kalkulante obscenajn japanajn insultojn, fiaskas che
la shildeto kaj por kashi sian nescion ree fervorege
ekrakontas, kiel la japanoj en Manghurio ilin atakis
plengorghe kriante: "Dehaku la koron!",
volante voki: "Dehaku la kolon!" Sed kiel
oni kriu, se en la lingvo mankas la litero
"l"! Kial ili ne kriis: "Dehaku la
gorghon", tion Aadu kompreneble ne scipovas
klarigi, kvankam ankau tio ne estus mirinda, char jam
delonge oni scias, ke la japanoj misparolas la
estonan lingvon same kiel la setuoj*, nur multe pli rapide, kaj havas
fend-okulojn. Ili havis ech generalon kun estona nomo
Ojamaa, estonan junulon, adoptan filon de la
posedanto de la nobelbieno Hellenurme, kiu onidire
servis che la generalguberniestro de Usuri-lando, sed
malpacighis kun la maljunulo kaj iun tagon transkuris
al la japanoj kaj farighis tie militestro.
Sed kiom utilas tiaj nebulaj
rakontoj, se oni neniel sukcesas ekscii la markon de
la mistera lokomobilo. Du vortoj en la longa nomo
povas veki kuriozajn pensojn che homoj kun vigla
imag-povo, nome la vortoj Liverpool kaj limited.
La lasta sonas preskau kiel la estona
"liimitud" (gluita), kvankam sur la flanko
de la lokomobilo estas videblaj nur nitoj. Hejtlignon
ghi manghas terure multe, sed pri ghia laboro oni ne
povas plendi. Kvazau nigra trumpeto de Jerihho kushas
la brulrustighinta lada fumtubo inter la svingrado
kaj ilarujo. Juri de tempo al tempo devkonscie
instigas la chevalojn kaj fajfas; vere, ne melodion,
char por tio li ne havas kapablon, sed simple por
propra plezuro. Grandioze sin sentas la veturigisto.
La lokomobilo restigas sur la sabla, post la
pasintvespera torenta pluvo malseka vojo belan
desegnajhon kaj ech la indiferenta servisto rimarkas
tiujn postsignojn. Ili alvenas al la vojkrucigho, de
kie deturnighas la vojo al la bieno. chi tie
komencighas argila ascendejo, la chevaloj haltas,
char lokomobilo ne estas ja charo, krome ankau la unu
klafton alta mastrido pezas iom. Sed pro Juri oni ne
bezonas zorgi, char li havas homan koron en la
brusto. Li desaltas de la lokomobilo, sed la chevaloj
daure misglitas. Kaj atentu, jen la malantaua dekstra
brunulo ankau tre kulpas: trenante ghi senchese
detenas sin, kvankam shajnigas, ke ghi trenadas el la
tuta forto. Se oni observus pli proksime, oni vidus,
ke ghia tirrimeno pendas tute senstreche kiel
pastloshnuro de malzorga pashtoknabo. Impertinente
maldiligentas tiu chevalino, suspektata pri aparteno
al la ardena raso, estu ghi malbenita. Kompreneble
okaze de bona volo oni povas kompreni ankau ghin. Ne
koncernas ghin, fremdlandanon, grendrashado de
estonaj kamparanoj. Trenachu ili mem sian
lokomobilachon au pushu tiun feramason ech en
apudvojan fosajhon! Estas sensence elcherpi sin,
penadu la estonrasaj fratinoj tiel, ke la vosto
rektighas, kaj tiel plu.
La servisto la unuan fojon audigas
sian vochon kaj ghi tute ne estas afabla. Li fine
rimarkis la artifikojn de la brunulino, li svingas la
longan maldikan betulvergon kaj murmuras minace:
"Mi vin, okulglobo de satano,
bategos tiel, ke polvo levighos de vi! Chu vi ekmovos
la irilojn au ne?"
Kaj efektive, la bruna chevalo
ekpolvas, kiam la vergo trans la dorsojn de la aliaj
chevaloj prilaboras ghian felon. La malfelicha besto
bruspiregas, kvazau la polvo, levighinta de ghia
propra dorso, ektiklis ghiajn naztruojn.
"Hufoferojn ghi ankau ne
havas," murmuras Juri kolere, kvankam chi-foje
li mem estas kulpa. La patro nur antau kelkaj tagoj
diris, ke li iru al la forghisto kaj hufoferigu la
chevalojn por la drashado.
La lokomobilo movighas malrapide,
kvazau kontrauvole antauen. Neniu indulgos ghin chi
tie, ech se anstatau la brilanta kupra shildo io pli
efekta, ekzemple la dekalogtabuloj de Moseo estus per
maldikaj shrauboj alfiksitaj al ghia korpo. Kiu havas
malfortajn nervojn, povas rigardante de fore ektimi,
ke jen-jen la lokomobilo disshiros la jungilaron kaj
rulighos malsupren, kuntirante la chevalojn kaj
virojn.
"Chi tie estas nur
argilo," murmuras Juri kaj svingas super la kapo
la finon de la kondukilo.
Kompreneble, tio ne estas novajho.
Sed ne estas tute klare, kial li tion diras. Humo chi
tie neniam estis kaj neniam estos. Chu ne, estas iom
mistere, ke al Juri ghuste tiaj vortoj venas en la
bushon. Li estas juna viro, li povus sherci, sed li
ne faras tion. Ghuste pri la argilo li ekpensas,
kontrau kiu lia patro bataladis dum la tuta vivo, de
tempo al tempo kun sukceso. Ankau li ne evitos tiun
luktadon, tuj post kiam li mastrighos. La argilo
estas kaj estos lia chefa malamiko. Ghi estas cetere
multe pli malica kontrauulo ol marcho. En chi tiu
regiono estas malmultaj marchoj. La argilo cedas nek
al pluvo, nek al sekeco.
La lokomobilo malrapide ascendas la
monteton, direkte al la lauvica bieno, kie ghi estas
plenumonta sian chiujaran laboron. Lau la vojo,
ambauflanke borderita per bariloj, kiu en Aiaste
servas ankau kiel brutarvojo, la fera koloso
enveturas en la bienon, survoje platigante spurojn de
bovinoj kaj shafoj, kaj tio estas sufiche impona
vidajho por tiuj, kiuj loghas chi tie. Ektimigitaj
kornikoj levighas de la maljunaj sorparboj en la
aeron kaj kun teruro forflugas trans la apudvojajn
stakojn de sekalgarboj. Ili ne alkutimighis al
transportado de lokomobilo kaj vershajne neniam
alkutimighos. Jam estas autuna posttagmezo, tio estas
videbla el chio. Kaj jam ech gruoj transflugis chi
tie en malfrua vespera horo. Homoj kaj hundoj
postrigardis ilin kun ia stranga sento kaj pensis, ke
baldau venos vintro, frosta luno rigardos kun flava
indiferenteco super la picearo kaj palisoj de tempo
al tempo brue krevighos. Kune kun la gruoj chiam
malaperas de chi tie iom da hela vivorevo, iuj
delikataj sonoj de la animharpo kaj sekreta deziro,
neniam plenumighonta. Neniu, precipe la hundoj, povus
diri, kio ghi estas. Malgrau tio oni staras en la
korto kaj akompanas per la rigardo la maltrankvilajn
birdojn, kiuj malaperas en la mallumo de la
sud-okcidenta chielo. Poste oni skuas la shultrojn
pro la vespera malvarmeto, ne sciante, kion fari au
kiel esti; nekomprenebla malghojo ekposedis la
animon, chiu surtera laboro kaj klopodado perdis por
momento sian gravecon. Oni sentas instinkte, ke
almenau por tiu chi vespero oni farighis pli pura kaj
pli bona, kvazau la forrapidanta triangulo de gruoj
partoprenigis onin en iu senprecedenta komunio. En
grizaj supervestoj, kun vizaghoj senesprimaj kaj
pensoj ie malproksime, oni iras en la chambron kaj
sidighas antau la kuirforno, dum la terpomoj
kuirighas. La hundoj dormas sub la manghotablo, kun
la kapo sur la piedoj, kaj atendas la pretighon de la
manghajho. En iliaj oreloj sonas jhus audita
malgaje-ghoja adiaua voko de la gruoj.
Sed nun estas tago, la lokomobilo
grimpas peze sur la monton kvazau sorto, dum ghia
korpo malbonaugure nigras en la lumo de la fruautuna
suno. Malantau la kortbarilo staras sur la
sekalstoplejo sub tilio, plantita de lia patro,
apogante sin sur bastono la mastro de la bieno, la
maljuna Mats Aniluik, kun griza chapelacho sur la
kapo, la sulkplena vizagho solena kaj devota. Ree
venis tempo de drashado, baldau oni funkciigos la
mashinon kaj greno, beno kaj richeco de la bieno,
fluos susurante en grandajn striitajn sakojn, kiel
dum multaj jaroj antaue kaj ankau poste. Kaj la
maljuna viro enpense dankas la grandan dion, ke li
ankorau je unu autuno plilongigis lian vivon. Nun li
povas stari che la susuranta greno kaj kapti sur la
manplaton la unuajn grajnojn de la nova rikolto; vidi
ankorau unu drashadon, de laboro ebriajn solenajn
homojn, drashpolvon kaj grandan manghotablon, che
kies fino li sidighos dum la tagmangho kaj por iom da
tempo nepre preghe kunmetos la manojn.
La mastro staras apogante sin sur
la tuberoza junipera bastono kaj observas, kiel la
viroj venas kun la lokomobilo en la bienon; li
auskultas, kiel la chevaloj pashas sur la argilsabla
vojo, kiel la radhokoj de la lokomobilo grince
entranchighas en la ter-surfaco. En la tero, kiun li
dum sia tuta vivo per la shvito de sia vizagho
elachetis, preghante nokte, suferante pro sendormeco,
al la plejpotenculo, ke li ne deturnu sian gracplenan
rigardon de tiu chi magra tero. Sur tiu chi tero li
estis kaj libera kaj mallibera. Chiu printempo kaj
chiu autuno plenigis lian animon per felicho-sento
kaj devoteco. En ekghermo de la sekalo, en formigho
de la spikoj, en la bonorda tenejo - en chio li vidis
celkonformecon, sentis ghojon pro chiu sukceso. En
tiu chi lando laboro chiam savadis la homon, tiom
kiom li entute estas savebla, laboro kaj labor-ghojo,
kaj kiu ilin neas kaj pri ili ridas, tiu segas la
branchon, sur kiu li sidas, kaj devas esti kalkulata
al facilanimuloj.
Drashado estas en bieno chiam grava
laboro kaj granda festo. Se tiam ekzistus nacia
flago, certe oni hisus ghin sur stangon malantau la
domo. Vigleco kaj klopodoj sufichas por tuta semajno,
se ne por pli longa tempo. Precipe multe da klopodoj
estas en la kuirejo kaj en la tenejo. En la tenejo
jam laboris la mastridoj, purigis tie, balais kaj ech
per hakilo kaj segilo preparis la grenujojn por
akcepto de la nova greno. Chio devas esti en ordo, la
laboro komencighos jam hodiau.
Per emociita rigardo la maljuna
viro akorhpanas la lokomobilon, levighintan sur la
deklivon de la monteto. Por li pli bela tago ol tiu
ne ekzistas, tio estas nekontestebla. La drashmashino
jam alvenis. Fiere kaj potence ghi staras che la fino
de la bovinejo, kvazau volante diri: kion vi, etuloj,
farus sen mi! Mi estas tiu, kiu en chiu autuno
redonas al vi vian ekshancelighintan memfidon, ne
forgesu tion!
La luko estas duone malfermita, la
mallumeta subtegmento atendas la orkoloran pajlajhon.
La drashmashino che la luko estas kvazau nobla
kavaliro el ligno kaj fero, genuanta antau sia
sinjorino. Tia kurioza komparo estas tute konvena,
kiam oni forprenis de la mashino la timonon kaj
portis al la barilo, por ke ghi ne malhelpu la
laboradon.
Che la tilio la lokomobilo
turnighas direkte al la bovinejo. Parto de la barilo
estas deprenita kaj portita al la muro de la
bovinejo, por ke la lokomobilo povu enveturi en la
korton. La radhokoj restigas sur la tie kreskantaj
kamomiloj, plantagoj kaj chebarilaj lapoj siajn
spurojn, postsignojn de cinika, senkompata
konkeranto. Chi-foje la duonardenulino havas
bonshancon: ghi restas en la interna parto de la
ghirejo kaj povas trankvile malstrechi siajn
tirrimenojn dum kelkdeko da pashoj. Tion neniu
rimarkas, char Juri estas okupita pri la direktado de
la chevaloj kaj la servisto jam forjhetis la
betulvergon, stumpighintan pro multa uzado.
Nun la tuta drashgarnituro estas
sur la loko.
Ni rigardu, kio okazos al la
mastro, la zorgoplena maljunulo, kiu impone kaj
pentrinde staras sub la tilio, kun longa griza barbo
kaj kun en la urbo ghis senfasonigho eluzita chapelo
de la plej agha filo sur la kapo. Kio povus okazi al
Mats Aniluik dum tia bela autuna tago? Chiuokaze
nenio malbona, tion oni ne allasos. Sed kio konsterna
chi tie entute povas okazi? Estas preskau senvente,
la fumo levighas el la malnova fumtubo de la loghdomo
rekte supren. Incendion oni sekve ne bezonas timi.
Pluv-nuboj sur la horizonto ne estas videblaj, ili ne
estas ankau necesaj. Ja ne multaj estas la plagoj en
tiu chi mondo - incendio, pesto, milito kaj morto.
Malofte ili chiuj venas samtempe. La konscienco de
tiuj homoj estas sufiche pura; kompreneble ili nek
mortigis nek shtelis, kvankam chiujn aliajn
dekalogajn ordonojn ili iufoje malobeis. Kviete kaj
trankvile ili vivas sian vivon, pri multaj aferoj de
la mondo ili ne havas klaran imagon. Ili ech ne
bezonas tion! La tempo de nervozaj vantuloj ankorau
ne venis.
Bone, sed kia homo la mastro de
Aiaste do estas? Facilanime, ech sprite oni povus tuj
ion respondi, sed tio estus sendube maljusta. Pri
Mats Aniluik oni povus iom informighi ankau en la
komunuma domo au en la jughejo. Sed la komunuma
sekretario estas tiom okupita de biero, virinoj kaj
kartludado, ke tio estus sensenca malshparo de tempo.
Koncerne la jughejon estas iom alia afero. La mastro
de Aiaste kompreneble ne estas anghelo, veninta el la
chielo sur la teron, sed en la jughejo li estis nur
unu fojon, kaj ankau tiam kiel atestanto. Tio okazis
antau pluraj jaroj, kiam dum autuna foiro en Nuustaku
du kamparanoj tute sen kauzo ekkverelis kaj unu el
ili per botelo bum! batis la kapon de la alia.
Kompreneble la kapo estis pli malmola ol la
bierbotelo kaj tio kauzis multe da malamikeco. Se la
kapo estus pli mola, la afero finighus multe pli
simple. La kauzo de la kverelo estis tute ordinara,
kaj eble ghuste tio estis kulpa en chio.
Martinson el Sirgaste kaj Paul de
Kao provis en la bierejo, kies brako estas pli forta.
Kiam Martinson ekshancelighis, li diris kun malica
rideto, kvazau interalie, ke Paul onidire faris al la
somerservistino de Kao - Liisu, Leenu au Mari (au al
chiuj tri!) infanon. Paul estis viro kun mallerta
lango, ankau lia prudento estis relative limigita.
Iom silentinte li ekprenis de la tablo malplenan
bierbotelon kaj responde frapis la kapon de la mastro
de Sirgaste. Aadam Martinson sinkis vizaghe al la
tablo, lia densa popobarbo malsekighis en bierflako,
kaj la aliaj viroj, kiuj jus per lauta ridado estis
akompanintaj liajn vortojn, farighis tiel silentaj,
ke de la strato klare audighis la fanfaronado de du
chevalshakristoj. Kiam la distrikta policisto eniris,
Paul perdis la kuraghon kaj estis preta peti pardonon
de Aadam kaj deklari sin, se necese, patro de chiuj
eksteredzecaj infanoj de la komunumo. Sed kiam li
vidis, ke la Sirgaste'ano estas sana kaj sendifekta,
li liberighis de sia timo. Rekonsciighinte Aadam
diris, ke se Paul audeble por chiuj certigos, ke li
efektive faris al tiu Liisu, Leenu au Mari (au al
chiuj tri!) infanon, tiam li povus pardoni. Sed Paul
intertempe rekuraghighis kaj nur bruspiris minace,
ghis la distrikta policisto kondukis lin en la
arestejon.
Kion havas en tiu afero por atesti
cheestinto? Sed en la jughejon li devis iri,
malshpari la tagon, sidi sur benko, rigardi la
vizaghojn de la jughisto kaj aliaj homoj, kaj kiam
oni ion demandis, per klara kaj lauta vocho respondi
"jes" au "ne".
Kiam pri la homo kelkio komencas
klarighi, venas tuj nova okazajho, nova perturbo de
la tempo, montrante lin en tute alia, al la antaua
mala lumo. Kaj krome - la sovagha praondo de la
ekzistado, kiu atakas la homon kiel la germano la
ruson en Prusujo. Nur revo pri pli bona vivo kaj
perfektigho de chio brilas kiel kvinrubla ora monero
tra la jardekoj de chiutageco. Ghin ne kapablas
neniigi muso, fajro kaj ech ne shtata oficisto kun
siaj brilantaj butonoj. Kaj en tiu rilato ankau la
Aiaste'anoj ne estas escepto.
La mastro iras per pezaj pashoj de
maljuna homo al la chevaloj, bonkore manfrapetas la
artifikplenan brunulinon, kiu survoje kauzis multe da
klopodoj, kaj atente rigardas, kiel la filo kolektas
la jungilojn. La servisto estas kun iu komisio
sendita en la chambron. Por kio mallaboru sur la
korto tiu flegma, konstante kvazau duondormanta viro?
"Ree vi lasis la chevalon
vundfroti sian kolon," diras la mastro al la
filo. En lia vocho sonas amara riprocho, preskau
ofendigho. "Mi ja diris, ke vi metu sub la
koljungilon felton..."
Juri indiferente kunmetas la
kondukilojn, eluzitajn ghis disfadenigho. En lia
longforma blanka vizagho estas legebla nenio certa.
Tio estas por li ne la unua fojo, ke li devas
auskulti instru-vortojn de la patro. "La paroloj
de la gepatroj por tio ja estas, por lasi ilin preter
la oreloj," li vershajne pensas. Sed kiu scias,
eble li tiel senskrupule ech ne pensas, char li tamen
havas pli seriozan kaj pli saghan vizaghon ol iu alia
mastro en la chirkauajho, kaj tion oni ne forgesu. Ne
gravas, ke tiu vizagho nenion eksterordinaran ebligis
al li en la vivo. Pro sia fermita severa karaktero li
ne havis sukcesojn ech che junulinoj, sed en tiu agho
tio tre gravas. Povas ankau esti, ke li pro tio ne
plachas al la delikata sekso, ke li ne havas brute
stultan, kvazau per hakilo formitan vizaghon. Neniu
nun precize plu memoras, kiaj ili estis tie en
Aiaste, en tiu bela bieno sur monteto kun malnova
fruktoghardeno kaj fortkreska sekalo.
La suno lumas super la mondo de
dio, araneajhoj brilas en la arbardensejo,
garbostakoj dormetas sur la kampo kaj el la chambro
audighas parolsono de la virinoj. La maljuna mastro
staras kiel antaue meze de la korto kaj diras al la
filo la samajn vortojn, kiujn li diris al li hierau,
antauhierau, antau unu jaro. La vortoj falas enue
kvazau pezaj pluvgutoj sur grenamason. Dum jardekoj
la samaj vortoj, dum jarcentoj, ho dio, vi devas
chion vidi kaj audi. Dum tiu chiama ripetado la barbo
de la mastro grizighis, li ighis ghiba, sed la vortoj
estas chiam same senshanghaj kiel la alternado de la
sezonoj kaj - kio estas plej malbona - tiuj, al kiuj
ili estas destinitaj, forgesas chion tuj en la sama
momento. Neniun interesas liaj instruoj. Kvazau
malantau ili ne estus vivspertoj, sed ili estus nur
elpensajho de iu rikanulo, au kvazau li parolus en
idiomo de mauroj au nekonvertitaj paganoj. Chiuokaze
ne en la rusa au germana lingvo, el kiuj oni povas
trafe-netrafe kelkion kompreni. Chu ankau tiu
maljunulo mem ne estas ia stranga mauro por la malpli
aghaj Aiaste'anoj, siaspeca vokanta vocho en dezerto?
Kaj tio okazas en bieno, en kiun li
enmetis chion plej bonan, kion li havis. Li estas
mauro kiel chiu forpasanta generacio por la sekvanta,
kaj en tio estas nenio mirinda. Ne donu al chevalo,
per pelado varmegigita, malvarman putfundan akvon,
bone traktu chevalon, bruton, birdon kaj planton,
neniun senpripense mistraktu. Estu zorgema, prudenta,
laborema, shparema, komprenema kaj tiel plu kaj tiel
plu. Tia estas la afero. La maljuna malsana viro, kiu
per siaj dek fingroj, per shtonlevilo kaj sia tuta
praktika kamparana prudento pene elachetis tiun chi
bienon de la nobelbieno, faras lauvican montpredikon
al sia meza filo, blonda sentaugulo, kiu malrapide,
kvazau en lantmova filmo, kunmetas malnovajn
eluzitajn kondukilojn, kiujn oni jam delonge devus
forjheti au okaze de urgha bezono uzi simple kiel
shnuron. Jes, sed de kie venos richeco kaj bonhaveco,
de kie ankau novaj kondukiloj, se la filo fine pli ol
chagrenite diras al la patro:
"Jam tedis min viaj
admonoj..." Post tio li jhetas la kondukilon
trans la shultron, tute ne atentas plu sian malsanan
patron kaj per la alia mano ekkondukas je la brido
tiun miksrasan chevalon, pri kiu ni parolis. Ili
estas konvena paro, chu ne! Oni devas forpeli ilin
ambau, sed kiu tiam faros la kamplaboregon? Ja ne
Karl, kiu aperadas chi tie somermeze por dande
promenadi kelkajn semajnojn - kun blanka kolumo kaj
promenbastono sub la brako? Kun chiuj sendiference li
konversacias afable kaj amike; li ne malshatas ankau
laboradon, precipe frumatenan falchadon de fojno,
kvankam la patro lin retenas, char li havas strangan
timon, ke la sano de lia plej agha filo estas por tio
tro malforta, por devigi lin labori egale kun la
aliaj. Tio estas estimo, kiun Juri ne komprenas, au
se ech komprenas, al tio almiksighas chiam io
maldolcha, amara, kio ne permesas al li rilati al la
frato tute nature, kvazau ili ne estus kune
kreskintaj, kune pashtintaj la brutojn kaj al ojstroj
alpikintaj herbotigojn kiel vostojn. Al Juri shajnas,
ke la frato kvazau kompatas lin, kiam li vespere,
sidante sur la sojlotrabo parolas kun li pri la
mondaj aferoj, kiujn ech la patro bone ne komprenas;
en la konduto de la frato estas lau lia opinio io
fremda kaj urbanacha. Karl kompreneble ne estas
vantanimulo, sed chi tie, inter la kamparanoj, kiuj
chiuj laboregas ghis plena elcherpigho, li efektive
impresas iom strange. Li ne konvenas chi tien, kaj la
sento de Juri pri sia malplivaloro pro tio senchese
kreskas. La vojoj de dio estas strangaj kaj ankorau
pli strangaj estas la vojoj de la homoj, al kiuj la
patro decidis doni klerecon nur pro tio, ke unu el la
mastridoj de Aiaste devos doni al la bieno gloron kaj
famon, por kio estas kapabla nur instruita homo. Kiu
do laboros, se forvendi tiun ruzan duonardenulinon au
lasi ghin forshteli kaj elpeli el la bieno Juri kune
kun lia oblonga vizagho kaj konfirmacia atesto en la
brustposho?
La chevalo pashas lau la opinio de
la junulo tro malrapide kaj tion la ekscitita Juri ne
volas al ghi pardoni, kvankam li nenien rapidas - che
la domo la patrino kaj servistino okupighas pri la
manghopretigo, la grenujoj estas pretaj por akcepti
la novan grenon, la homoj invititaj al la mashino, la
teniloj de la forkegoj kaj la rastildentoj estas en
ordo.
"Nu, achulo, nu!" vokas
Juri provoke, chiuokaze pli laute ol necesas. Li
antauscias, ke la patro denove ekriprochos lin, char
chevalo estas por li io, kion oni devas trakti pli
bone ol homon, char ghi ne povas plendi.
"Ne tiru la beston tiamaniere.
Ghi ja mem iras..." grumblas la miastro. Sed lia
filo Juri nun vere ekkoleras, lia malkontenteco
transiras sur la bazon de la vivkondichoj.
"La servisto ricevas salajron,
mi nenion. Ech decajn vestojn mi ne havas. Mi portas
jakon el hejme teksita shtofo, precize kiel filo de
subfarmisto. Honto estas iri en la societan domon -
la knabinoj mokridos..."
Ankau che tio rolas knabinoj;
senpere au nerekte ili bedaurinde chie ludas rolon,
kaj tio estas neevitebla, ech kiam oni en dancvespero
surhavas jakon de pli agha frato, kiun li
frotbriligis sur lerneja benko.
"Mokridado de knabinoj
pasos," opinias la patro.
Juri ne komencas rezoni, kio el
ilia ridado fine farighos.
"En lernejon oni min ankau ne
sendis," li riprochas.
"Proverbo diras: metu sterkon
nur al tiu brasiko, kiu kreskas."
La filo krachas kolere sur la
herbon. Al neniu plachas esti apenau vegetanta
brasikplanto, ho ne.
"Kaj mi sklave laboregu nur
pro mangho, ghis kiam la sinjoro finos la
universitaton."
Tio estas troigo. Kiu chi tie
parolis pri sklava laboro? Temis nur pri klereco kaj
felicha, edifa kampara vivo!
Intertempe la mashinisto satmanghis
kaj venis al la drashgarnituro. Kune kun la servisto
kaj la plej juna Aniluik li jam antaue instalis la
lokomobilon, reguligis ghin, surmetis la fumtubon kaj
la rimenon. Ili faris jam chion, por ke la drashado
povu, se necese, tuj komencighi - mankas kauzo por
longa rezonado.
Nun estus konvene diri kelkajn
vortojn ankau pri la mashinisto. Kvankam li ne estas
tiom rimarkinda persono kiel la mastro de Aiaste,
tamen kelkio interesa estas ankau en li. Antau chio
ni tuj diru, ke tiu trankvila vivghoja viro estas
abstinenculo, iam li intencis alighi ech al
abstinenca societo, sed chi tie tio ne estas grava.
Li estas mashinisto de drashgarnituro kaj tiu fakto
jam sole devus elvoki respekton al lia persono. Kiam
la garnituro estas preta por ekfunkciigo, li intencas
iom ripozi kaj por tio la bravulo devus havi rajton.
Instrumentkesto kun rustaj hokingoj estas tio, sur
kio li sidighas, kaj Jakob estas lia nomo, Jakob
Lusiksepp. Li eltiras el sia posho kurbtuban pipon,
kies kapo havas tre belan kovrilon, plenshtopas ghin
per subtile tranchita folia tabako el porkvezika
tabaksako kaj shovas ghin inter la dentojn. Post tio
li rigardas al la lokomobilforno, chu de tie estas
eble ricevi fajron por la pipo. Sed fajro tie ankorau
ne trovighas. Tiam li prenas malrapide el la
konsumita, post riparo mallarghighinta posho
alumetujon, ekbruligas alumeton kaj kun ghuo bruligas
la pipon pufvange blovante kaj spirante. La pipo
estas bela, sed pechkovrita, ne volas ekbruli.
Kvankam Jakob estas abstinenculo, tamen li fumas. Li
opinias, ke oni devas havi en la vivo kelkajn
malgrandajn ghojojn, kaj ne estas nia tasko riprochi
lin pro homa malforteco. Li sidas, turninte la dorson
al ni, li surhavas olemakulitan kaskedon, liaj
malhelaj jam grizighantaj lipharoj sub la fortika
rekta nazo estas korekte tonditaj. Li ne estas plu
junulo, sed tio ne gravas. Dum li sidas sur la
instrumentkesto, lia koro doloras kiel chiam antau
funkciigo de la mashino. Chu chio sukcesos, au okazos
ia fiasko. Ech pri la vetero li estas zorgoplena -
tia sentema li estas. Li estas ja homo, ne putra
tremola shtipo, kiun la plej juna Aniluik, altkreska
kaj maldika junulo, kies nomo estas Taavet, shtopas
en la ampleksan fajrujon de la lokomobilo. Nome
Taavet post longa klopodado tamen sukcesis ekhavi
fajron en la forno. La lumo de la flamo ardas tra la
malsupra truhava krudfera pordo kaj la vizagho de la
junulo esprimas kontentecon. Oni laboras chi tie
pripensite kaj aferece. Devkonscio estas kashita en
tiuj chi homoj kvazau ghermokapabla kerno en nukso.
Suchado ne helpas, se oni havas
aferon kun tiom obstina pipacho, kiel tiu de Jakob.
La mashinisto serchas en posho de la oleoshmirita
jako longan pinglon; nu, nun li trovis ghin, pinglon
el maldika kupra drato kun krochigita fino. Kial tiu
ilo ne ekbrilu momente en la sunlumo, kiam la kupraj
kranoj kaj valvoj de la lokomobilo brilas tiel
konsterne grandioze? La tuta mashina kooperativo,
antau chio la estraro devus rigardi tiun chi belan
vidajhon, estas nur dubinde, chu tiuj aferecaj
kamparanoj kapablus senti plezuron de tio.
De la stalo venas kun sia peza
irmaniero Juri Aniluik, la meza filo de la mastro de
Aiaste, kiu dum sia vivo ne estis pli malproksime ol
en la komerca halo en Tartu. Li havas en la
brustposho prokrastbombon. Ho, pardonu la eraran
esprimon: kamparano pri tia frivola instrumento ne
okupighas. Por kio oni bezonas tian malsimplan
mekanismon, se la silenta genio de morto per sia
falchilo agas multe pli malmultekoste kaj fidinde,
kiam la petrolo en la vivolampo de la homo finighis.
Per rapidaj pashoj proksimighas la longkrurulo, kaj
komence chio estas en ordo. Li havas pakajhon da
gazetoj en la brustposho, kaj ili chiuj estas numeroj
de "Postimees". Aliajn gazetojn legas neniu
en chi tiu landparto. Por trastudi ilin de la komenco
ghis la fino havas tempon nur la mashinisto, kiam la
lokomobilo laboras sen perturboj kaj la kribrokesto
de la drashmashino ne kapricas. En la vilagho
Tuhakopli trovighas ankorau unu viro, kiu legas la
gazeton kaj ech memoras la arshinlongajn nomojn de
turkaj generaloj, kiam ili tie sur la Balkanoj
militas. Tiu viro estas kompreneble la rigidpieda
Eesner, dume komunuma kuriero; per kio li iam poste
okupighos, tion oni ne.scias.
Intertempe Juri alvenis al la
lokomobilo kaj eltiras la gazet-pakajhon. Ne estas
necese diri, ke "Postimees" dolche odoras
je presfarbo kaj estas presita per gotikaj literoj.
Jakob kun videbla ekscito rigardas la gazeton,
kvankam li tute ne estas granda patrioto. La milito
inter la Rusa kaj Germana imperiestroj lin absolute
ne interesas, se lia filo ne estus sur la militkampo.
Li militservis en Malgrand-Rusio - nu, kio estis la
nomo de tiu urbo: Pock, Plock au ech Pluck? - kaj
estis en la komenco de la milito tuj transportita al
la fronto. La mashinisto metas la pipon kaj pingleton
sur la instrumentkeston kaj vishpurigas la bushon
post la pipfumado, kvazau li intencus kisi
fianchinon.
"Chu vi alportis al mi ankau
leteron?" li demandas senpacience.
"Chu eble de Elmar?"
demandas siavice la mastrido.
"De kiu alia? Virinoj neniam
skribis al mi... Ankau tiam neniu skribis, kiam mi
estis juna."
Juri ridetas kompreneme, ankau al
li junulinoj ne estas skribintaj. Tio ech ne estas
necesa! Koraferojn oni povas aranghi tute ne
shmirante paperon - en la societa domo dum
dancvespero, dum laborfesto au en subtegmento de la
bovinejo. Sed por Jakob li chi-foje efektive kunhavas
leteron. La mashinisto ekscitite kaj scivole rigardas
la leteron en griza senposhtmarka koverto, poste
malfermas ghin, elprenas krajone plenskribitan
paperfolion el la koverto kaj liaj diktendenaj manoj
iom tremas.
Ankau Taavet jam ekflaris la
aferon. Senpacience li shovas sin pli proksimen kaj
kashe haltas malantau la mashinisto. Tamen Jakob
rimarkas liajn shtelmovojn kaj demandas kun shajna
severeco:
"Kial vi chi tie promenas? Chu
vaporo jam levighas?"
Taavet preferas ne respondi. Se li
estus chevalo, li vershajne pendigus la malsupran
lipon pro indiferenteco, sed nun li simple starachas
tie.
"Baldau la drashontoj estos
chi tie. Se vaporo mankos, oni tanos vian
hauton."
La mastro venas de la stalo,
apogante sin sur la bastono. La novajho pri la ricevo
de la letero atingis jam ankau lin.
"Jen, chu la filo komencas
farighi jam generalo? Subite li iam venos hejmen kun
blanka chevalo dancanta sub li kiel tiu de Skobelev
sur la bildo..."
Jakob ne havas tempon por sherci.
Li glitigas la rigardon super la folio, plena de
mallerte skribitaj linioj. Parto de la vortoj estas
disighinta, malklara pro la grafito, sed la
mashinisto komence preterlasas ilin; por li gravas la
ghenerala impreso.
"Legu lautvoche, ankau ni
audos militnovajhojn," diras la mastro. Oni ne
havas la kutimon lautlegi leterojn, sed Mats Aniluik
neniel povas kashi sian scivolon. Kaj entute tiu
afero kauzas al li zorgojn. De milito oni povas
esperi nenion bonan.
La mashinisto turnas la folion, por
kashi sian malcertecon palpas per la fingroj la
lipharojn, kvankam tie nenio jukas. Poste li
nevolonte, per malrapida, preskau solena vocho
eklegas:
"Karaj patro kaj patrino!
Mi salutas vin el la Austria lando,
kie nia armeo staras jam la duan semajnon. Terura
afero estas la milito. La tutan tempon rampi sub
shrapnela pluvo, tio ne estas shercajho, tio konsumas
tiel la nervojn, ke unu viro frenezighis, subite
atakis la leutenanton. Mi miras, ke mi ghis nun
ankorau vivas kaj estas ech sendifekta. Hodiau ni
marshos trans la riveron San.
Karaj hejmanoj, nia vivo chi tie
estas tre mizera. Du semajnojn ni ne povis antau la
dormo senvestigi nin. Nur kelkajn noktojn mi dormis
sub tegmento, en alia tempo chiam en trancheoj kaj
tre ofte sub kugloj. Mi deziregus prilabori min per
folifaskoj en vaporbanejo, sed chi tie oni audas
nenion alian krom: antauen, chiam antauen.
Nokte en trancheo mi kelkfoje
rememoras pri nia maljuna pashthundo Tuks, kiu nun
estas preskau blinda. En la antaua tempo mi chiam
elpelis lin el la chambro kaj ne pensis, ke mi mem
estos en la sama stato kaj devos tranokti en pluvo
kaj frosto.
En nia regimento estas sufiche
multe da estonoj, eble unu kvarono, 700-800 viroj.
Mi skribas tiun chi leteron sur
barelo.
Kun plej koraj salutoj el la
malproksima militkampo
via filo Elmar."
La mashinisto kunfaldas la leteron
kaj suspiras. La milito parte penetris jam ankau en
ilian vivon, pli precize - en la vivon de Jakob
Lusiksepp, sed tio estas nur la komenco. La
mashinisto vokas trans la shultron pli laute ol
necese, certe por forpeli siajn malgajajn pensojn:
"Taavet, fajfon!"
Kvankam Taavet ne estas metia
lernanto, li tamen devkonscie plenumas la ordonon.
Fajfe elighas vaporo el la varmega nigra korpo de la
lokomobilo kaj vokas la homojn al la laboro. Chiuj,
kiuj promesis, devas nun veni; chu ili volas au ne,
tion oni ne demandas. Ili multope achetis la
lokomobilon, havis grandajn malfacilajhojn, kiam ili
serchis mashiniston por ghi kaj fiksis vicordon de la
drashado. Sed nun la lokomobilo per la tuta forto
hurlas el sia vapora gorgho kaj ordonas la homojn,
instigante plurajn mastrojn kaj servistojn haste
jungi chevalon al la veturilo, ekpreni de la vesthoko
la jakon kaj ekveturi. La lokomobilo mughas en Aiaste
kaj nun oni ne rajtas perdi la tempon. La granda
mashin-epoko komencighis kaj neniu povas ghin
haltigi. La tuta mekanismo funkcias sendepende de la
mashinisto, en chiu bieno sidanta sur la
instrumentkesto kaj la tutan tempon leganta gazeton,
ech se la mondo pereos au venos diluvo. Jakob
daurigos la legadon ghis la akvo atingos la fajrujon
kaj estingos la fajron.
Kion alian li faru, kiam la
drashgarnituro funkcias precize kiel horlogho? La
mastro auskultas, au eble li simple staras. Pli utile
estus, se li meditus, char por kio do li havas
imponan blankan barbon, vivspertojn, malrapidan
irmanieron kaj ech la juniperan bastonon. Li
konstruis chiujn tiujn konstruajhojn, kiujn oni vidas
- la tenejon, bovinejon, kelon, veturilshedon kaj
necesejon (antaue oni aranghis siajn aferojn malantau
la bovinejo); nur la loghdomon konstruis lia patro.
Dum unu generacio oni ja ne sukcesas fari chion.
Neniu lin dankus; la vivo mem estas danko, kaj per
tio la chefajho estas dirita. Eble la maljunulo
konjektas tion; eble li ech pensis pri tio, kvankam
li ne tre bone konas biblion. Ankau en aritmetiko li
ne estis forta, tion oni vidis jam en la komunuma
lernejo, sed tamen li estas la vera fondinto de la
bieno. Li enblovis vivon en tiujn chi montetojn,
laboregis kaj konstruis, pagis shuldojn kaj iufoje
faris ankau novajn shuldojn. Nun li estas jam dum pli
ol tridek jaroj mastro de elachetita bieno. Ne, antau
li neniu deprenas la chapon, ankau li ne deprenas
antau la aliaj. Pasis la tempo, kiam antau la barono
oni marshis kurbighinte, flankantaue, kun la chapo en
la mano, kaj flate mankaresis liajn krurojn. La kapoj
estas nun profunde en la chapo, la bieno estas plene
elachetita, la koro estas trankvila. Pensante pri tio
oni senvole ridetas.
Sed nun ankau la mastro de Aiaste
sidighas sur la malpura preskau senfarbighinta
instrumentkesto, egale, chu ghi estas angla, sveda au
china, kaj apogas la kapon sur la manoj, kruce
metitaj sur la bastonon.
"Legu laute," li nur
diras, char lia vidkapablo ne estas plu tre bona, pri
tio oni ne bezonas dubi. Jakob legas, kial do ne.
Dankon al dio, ke ili tie en Tartu ankorau permesas
eldoni estonan gazeton, la germana estas onidire jam
fermita. Sed tiuj densbarbaj rusaj oficistoj ja ne
distingas, kio estas en la estona, kio en la germana
lingvo. Por ili chiu latinlitera skribajho estas
malshatinda kaj kontraupatruja germanajho, kaj ne
estas eble klarigi al ili, ke tio tute ne estas vera.
Tiel pensas momente la mashinisto kaj ridetas. Eble
li tute ne pensas tiel, sed tamen li ridetas; tion mi
certe scias - li estas afabla homo kaj dume lia filo
ankorau vivas. Li estas teknikisto-inteligentulo de
siatempa vilagho, se oni tiel povas diri. Ne senkauze
oni priservas por li tablon kun tuko en la malantaua
chambro. La mastrinoj parolas kun li kun respekto,
same la mastroj, por kiuj lia opinio pri drashado kaj
grenkvantoj estas pli grava ol la savo de la animo.
Resume oni povus mencii (char ni
vere jam venis al tio), ke sur la instrumentkesto de
la angla firmao sidas du plej gravaj kaj estimataj
viroj de tiu regiono. Unu havas bienon, la alia
lokomobilon, kvankam ghi ne estas lia proprajho. Du
energiaj maljunuloj sidas paceme sur la sama kesto
kaj unu legas al la alia la gazeton
"Postimees", kiu informas el la Tartua
distrikto, ke en tiu chi jaro la sekalrikolto estas
mizera, la pajlo longa kaj la grajno pro senpluveco
malgranda.
"Tion mi mem scias,"
interrompas la mastro Jakob'on sen-pacience. "Vi
rigardu, kio estas tie dirita pri la chi-jaraj
gren-prezoj. Kio estas tio? Li montras de flanke per
fingro al unu kolumno.
"Malkonsento inter franca kaj
germana verkistoj..." legas Jakob.
"Jen, ankau ili jam
malpacighis inter si. Interese, kion tiuj malsataj
ratoj havas por dividi inter si," opinias la
mastro, kaj ni memorigas por chiu okazo, ke lia nomo
estas Mats Aniluik.
Pri tio Jakob respondas nenion.
Kiel li povas scii, kion ili havas por dividi inter
si. Eble panon kaj klupeojn, se sinjoroj verkistoj
tiajn simplajn ajhojn entute manghas.
"Du famaj verkistoj, franco
Romain Rolland (legu Romang Rolang) kaj germano
Gerhard Hauptmann aperigis en la gazetaro publikan
leteron, en kiu klare aperas la opinioj de ambau
popoloj pri la milito. Kiel la unua prezentighis
Rolland en la svisa gazeto "Nouvelle de
Geneve"..."
La mastro maltrankvile shovighas
sur la kesto, la milito lin ne interesas, nur la
grenprezoj; iom interesas ankau Hauptmann.
"Eble tiu Hauptmann estas
parenco de nia bienadministranto Hauptmann," li
interrompas la mashiniston. "Chiuj germanoj
estas parencoj inter si. Hauptmann havis anglarasan
virchevalon. Foje mi kondukis la junan brunulinon en
la bienon al lia virchevalo. La administranto prenis
tri rublojn, sed de la virchevalacho estis nenia
utilo. Poste la chevalino rekomencis serchi, mi
kondukis shin denove tien. Ree li prenis rublon, la
virchevalo vere penadis, tamen senrezulte. La
virchevalo de Kao poste ordigis la chevalinon."
Jakob turnas la paghon. El la
gazeto elfalas letero kaj ghi estas al la mastro,
kiel montras la rapide skribita adreso. La koverto
estas el pli bona papero ol tiu de la letero, kiun
ricevis Jakob, tio estas atentinda. Sed chu en tiu
chi letero estas pli bonaj informoj ol en la alia,
tion oni ankorau ne scias. La mastro kun miksitaj
sentoj esploras la koverton, kiu havas la koloron de
acideta lakto, kaj vokas la mezan filon, kiu reiris
al la stalo. Taavet'on li shajne ne opinias inda por
malfermi tian gravan leteron. Juri venas kiel chiam
peze levante la piedojn.
"Kio estas?"
La patro etendas al li la leteron.
Juri malfermas la koverton kaj mallerte eltiras
susurantan paperfolion. La patro estas malpacienca,
faras per la bastono kelkajn maltrankvilajn movojn.
"Kion la studento
skribas?"
La vizagho de Juri estas nuba, liaj
famaj makzelmuskoloj ree movighas danghere, kvazau
sub la hauto estus iu besto, kiu ne trovas eliron.
La maljuna Aniluik konas sian filon
kaj demandas jam kun evidenta ekscito:
"Kio tie estas?"
"Malnova kanto. La mono de
Kaarel finighis. Li skribas, ke li devas en la
proksima tempo repagi iun honoran shuldon."
La kapo de la mastro ektremetas:
ion similan li atendis. Klerigho postulas monon, kaj
ankau la drinkajhoj, kiujn la filo en amika kompanio
konsumas, iom kostas. Al patro ne estas pro tio pli
facile, ke la estonta sinjoro advokato ne difektas
sian sanon per malmultekosta monopola brando.
"Nur antau nelonge mi sendis
al li monon," klarigas la mastro senkonsile.
Juri'n kolerigas la senkonsileco de
la patro, same kiel la letero, lokomobilo kaj autuna
tago. Lian opinion oni neniam demandis, kvazau li
estus chi tie tute flanka persono, ia taglaboristo,
vagabondo au ech kolportisto, kiun oni en arbaro
prirabis.
"Mi ne volas plu sklave labori
por la studento," li eksplodas. "Mi
forlasos chion kaj foriros el Aiaste. Multe pli bone
estus en iu komercejo au laborejo: oni plenumas siajn
horojn kaj poste estas libera sinjoro, kushas kaj
ripozas senzorge. Sed chi tie mi estas servutulo de
la patro kaj frato, je diablo!"
La mastro auskultas chion tion kun
la kutima trankvileco. En lia vizagho movighas nenio.
Juri estas ankau antaue skandalinta kaj minacinta,
sed li nenien foriris. Ja nenie oni atendas lin.
Nenion li scipovas, nur jungi chevalon kaj forki
sterkon. Ech harpon li ne scipovas ludi, pri pli
delikata laboro ni tute ne parolu. Neniu ja instruis
lin. La mastro ne pensas nun pri Juri. Lin zorgigas
la honora shuldo de lia plej agha filo. Krom
mon-petleteroj li ricevis de la filo nenion. Nur
monleterojn kaj sciigojn, ke li sendu al la fervoja
stacio chevalon renkonte al la filo, kiam tiu
intencas por kelka tempo veni el la urbo hejmen.
Chiam monon kaj monon, kvazau apud la vojo en Aiaste
kreskus ne rughberaj sorpujoj, sed arboj,
produktantaj orajn monerojn - simple iru, skuu kaj
kolektu bushelplenon. Nur por greno li povus ricevi
monon, kvankam en la gazeto oni en tiu chi autuno
nenion skribas pri grenprezoj kaj ankau la greno mem
estas mizera. La somero estis tro varmega, krome
komencighis ankau la milito. Dio, nur vi scias, kio
el chio chi farighos. En tia sufoka somero oni ja
povis atendi militon - grandaj incendioj okazas chiam
dum seka kaj varmega somero.
* En Tori trovigas
en Estonio tre konata chevalbredejo. - Trad.
* Estona
popolgrupo en la
sud-orienta parto de Estonio. - Trad.