pri la autoro

Valda Vinar naskighis la 31-an de majo 1918 en la hungara urbo Kaposvar. Liaj gepatroj estis chehhoj kaj nur dumvojagha hazardo kauzis, ke li enspiris la unuan aergluton en tiu chi loko. Post baldaua morto de lia patro la patrino de juna Vladimir nur malfacile vivtenis sin kaj sian filon, sed tamen li povis frekventi gimnazion en Praha, kiun li finis per maturekzameno en la j. 1937.

Jam ekde studentaj jaroj datighas llaj unuaj provoj autoraj kaj teatraj. Li grupigis kelkajn gejunulojn, kiuj sub la nomo "La tago" komencis ludi sur la "malgranda scenejo" en la strato Smechky en Praha. V.Vinar mem skribis por la aktora grupo teatrajn tekstojn, sprite kritikajn unuaktajn aktualajhojn kaj shercajn versajhojn. Li mem ankau aktorls kaj sub lia kapabla reghisorado komencis tiam kelkaj el la nuntempe konataj chehhaj geaktoroj.

V.Vinar poste farighis redaktoro kaj kunlaboranto de chehha radioelsendado. Post la dua mondmilito li dedichis sin plene al teatra laboro. Li estis aktoro, poste reghisoro en teatroj en Liberec, Plzen kaj laste en Cheb. Dum siaj laborjaroj, jam klel reghisoro, li sukcese elstudis Filmartan Akademion en Praha /FAMU/ kaj verkis kelkajn chehhlingvajn faklibrojn prl filmaj kaj filozofiaj temoj.

V.Vinar esperantistighis en la j. 1949. Post ech ne unujara studado li sukcesis che la ekzamenoj de Che-instruisto che la ekzamenoj de tiama EA ChSR pri kapablo instrul Esperanton. Li tuj komencis tradukadi el la chehha llteraturo kaj ankau verki llteraturajhojn lau fremdlingvaj motivoj. En postaj jaroj maturighis ankau lia origina Esperanta verkado, kion pruvis gajnitaj premioj en diversaj literaturaj konkursoj. Krom prozajhoj kaj poeziajhoj li verkis kelkajn unupersonajn dramojn, kiuj estis sukcese prezentitaj far chehha aktorino Eva Seemanova. La plej sukcesa el tiuj estas "Cherande de l' abismo", kiun E.Seemanova elstudis sub la reghisora gvido de la autoro kaj multfoje ghin prezentis en Chehhoslovakio, GDR kaj Nederlando en Esperanto kaj ankau chehhlingve en Chehhoslovakio. La dramo estis tradukita ankau en la nederlandan lingvon far Rene Kok.

Chefaj sukcesoj de V. Vinar:

Chehhaj fabeloj - la libro aperinta en Japanio en 1962
Vochoj el mallumo - parafrazoj el poeziajhoj de naturaj gentoj /manuskrlpto/
La insulo de neresanigeblaj - dua premio de Belartaj Konkursoj, Stockholm, 1980
La astronomia horlogho en Prago - dua premio en la Literatura Konkurso, Zaragoza, Hlapanio
Premioj en la Literaturaj Konkursoj en Bydgoszcz kaj en Internaciaj Floraj Ludoj en Barcelona

Valda Vinar kiel verkisto batalis por la plej noblaj homaj ideoj, por toleremo, komprenemo kaj por paca kunvivado. Li estis ne nur bona esperantisto, verkisto kaj reghisoro, sed antau chio bona homo kaj fervora batalanto por paco. Tlal esperantistoj en Cehhoslovakio estis profunde kortushitaj, kiam estis anoncita lia neatendita forpaso la 1-an de decembro 1981 en la urbo Cheb.

<<