...kaj la
faraono diris al Jozefo: mi estas faraono, sed sen
via ordono neniu levos sian manon au sian piedon en
la tuta Egipta lando.
Kaj la
faraono donis al Jozefo la nomon Cafnatpanaeh, kaj
kiel edzinon li donis al li Asnaton, filinon de
pastro en On.
Kaj Jozefo
komencis veturadon tra la Egipta lando.
Genezo,
XII, 44-45
korpogvardia
veterano
Kanajla misordo! Jam denove la
tagmangho ne pretas ghustatempe! Denove ni atendu
ghis oni bonvolos eldoni la mizeran vorpecon. Kiom da
prokrastoj! Ree kaj ree tio ripetighas, de tago al tago.
Miamemore, neniam estadis tia malordo en distribuado
de soldatmanghajhoj, kiel lastatempe - kaj multe mi
memoras, tion kredu...
Ja kelkdek
jarojn mi jam dejhoras en la korpogvardio de nia Plej
Serena Faraona Moshto, mi mem ee ne plu kalkulas. Simple
de mia junagho - ghustadire ekde tiu tago, kiam la
patrino alkondukis min al la serghento kaj diris, jen
tiun knabachon faris al mi unu el viaj uloj, kiun mi
depost tiam ne sukcesis retrovi, do prenu la bubon
kaj vivtenu, mi ne plu kapablas, sed ankau ne volas,
ke li laboregu kiel mizera sklavacho! - Jes, tiel
diris mia afabla panjo...
La gvardio do
edukis min kaj trejnis. Jes, bone edukis kaj harde
trejnis. Kiom da jaroj forpasis depost tiu tempo!
Hodiau mi estas jam ververa veterano, meritoricha kaj
de chiuj konuloj respektata. Tamen nur malmultaj el mia
tachmento ankorau memoras, ke estis mi, kiu tiame
antau jaroj vipopunis Jozefon la Hebreon. Chu vi ne kredas
- fakte! Memkomprene, estis por mi aparta honorigo,
multaj kamaradoj enviis min pro tio. Sciu, mi tiam
estis la plej fortstatura knabego el la tuta gvardio
- do, kiam ekestis tiu tumulto chirkau Jozefo, la chefa
gvardiestro Potifar alvenigis min kaj ordonis, ke mi
vipregalu la malchastan judon.
Nu, mi plenumis
la taskon perfekte, kun ekstra emfazo. La estro tre
kontentis kaj rekompencis min tiam per duobla kromporcio
da viando je vespermangho; miaj kolegoj furiozis de
envio, kompreneble... Ho, jes, memorinda, felicha
tago por mi. Apenau ja por Jozefo - sed kiom
koncernis min Jozefo, kiom koncernis min lia kulpigho
kaj samtiel la obskuraj negocachoj en la familio de
Potifar entute?
Cetere, mi povas
certigi vin, ke la judacho estis tiukaze senkulpa
kiel shafo, tion mi ekkonis unuavide. Min neniu kapablas
trompi, sufichis nur rlgardeti la mienon de tiu
fripona paro kaj tuj mi sciis kiel statas la afero.
Potifarino estas ja dechiame famkonata malchastullno,
kiu neniam evitis okazon por provoki virseksulojn per
sia incita sinteno - kaj certe estis shi, kiu kauzis
la tutan skandalon. Tio estis mia unua ekpenso kaj
certe mi ne eraris.
Sed mi estas
profesiulo, chu ne vere? En la gvardio oni vivtenas nin
ne por pensi, sed por bati. Se sinjoro ordonas vipi,
tiam oni vipu plenforte, sen demandi pri la kialoj.
Pensi licas al estruloj, nia tasko estas dejhori. Pri
chio respondecas la estroj, kaj tiuj chiam pravas,
char por pravi oni ja farighas estro, chu ne?
Cetere
batregalon la hebreo tamen meritis, char li kondutis
kiel stultulo. Chu decas rifuzi amorproponon de tia
virino? Se estintus mi, kiun Potifarino incite provokis,
mi jam scius kiamaniere pritrakti shin: senhezite mi
seksumus shin kaj finfarite. Tute mi malzorgus, chu
shi estas nobelulino, chu ordinara chiesulino. Ino
kiel ino, pri seksajhoj chiuj ili egalas. Kaj vlro,
kiu tion ne komprenas, estas au nepra stultulo au
neniomkapabla impotentulo. Miaflanke, neniam ml evitis
okazon kunkushigi iun ajn virinon, se mi trovis shin
seksplezurinda.
Sciu, mi
ghenerale malshatas la tiel nomatajn virtulojn. Okulfrape
ili manifestas siajn chastecon, animpurecon, malpretendemon
kaj martiremon - chu mi scias kion arikorau! Sed chio
chi estas ja kontraunatura, chu? La vulgara popolacho
devas eviti tiajn rafinajhojn. Jes ja, la nobeluloj
bonshancas daurigi sian vivadon ankorau postmorte en
luksaj sarkofagoj kaj pompe meblitaj tombochambroj,
kie iliaj mumioj kushas balzamitaj kaj provizitaj de
chiaspecaj vivbezonajhoj, ili chiam ekzistos plu -
sed niulo? Niulo finos sian mizerplenan vivachon ie
en sterkejo, kie oni senceremonie enterigos lin
kvazau favan hundokadavron au simple forlasos en
dezerto kiel vorotajhon por sovaghbestoj. Do kia asketemo
dumvive? Kiaj fastoj? Chion eblan mi devas elghui nur
nun, chi-tempe, antaumorte, chu vi komprenas? Mi
surkrachas iajn idealojn, moralon, bonmorojn, tio
estas nur malrealaj ecoj elpensitaj por trompi
trokredemajn malsaghulojn. Realan fakton mi bezonas,
nepron, pruvatestan, palpeblan fakton! Kaj chu vi
scias, kio estas? Plena manghujo, sciu - jen tiu plej
reala, nedisputebla fakto, kiun mi agnoskas! Nenion
alian mi bezonas, je chio alia mi fajfas.
Nun, dank' al
nia Plej Sagha Superulo, ni chiam havas plenan manghujon,
ech kiam chie alilande oni laudire tre suferas, ja
eble ech amase mortadas de malsatego. Nu jes, kauzas
tion la malfekundeco, kiu jam depost kelkaj senpluvaj
jaroj trafis la tutan mondon laudire. Ja por mi
malgravas, se iuj barbaraj gentoj elmortachos - precipe,
ke ni egiptoj, ne malsatas.
Kaj vidu, chion
oni miauzas por trompe propagandi! Trovighis nome
malsprituloj asertantaj, ke pri nia nuna bonfarto
meritas ghuste tlu hebrea ulo Jozefo, laudire, char
li konstruigis la grandegajn grenejojn kaj ordonis
amasigi nutrajhojn dum la antauaj jaroj, kiam chio
abundis - ba, kia stulta parolo! Se nia Dieca Faraono
ne songhintus pri tiuj bovinoj grasaj kaj malgrasaj,
chu Jozefo povus antauscii la okazontajhojn? Nu vidu,
kiu do meritas pri nia bonfarto? Klarigi signifon de
tia lumevidenta songho scipovas ja kiu ajn, sed
profete songhi povas nur elektitoj de dioj, chu mi ne
pravas?
Cetere oni devas
konstati, ke la sagaca judo tre lerte eluzis tiun
faraonan songhon por fondi sian enviindan, abruptan karieron.
Nuntempe 11 estas, krom la regho, la plej potenca funkciulo,
kvazaua vicfaraono, kiu estras la tutan Egiptian
regnon kaj mastrumas chiujn shtatnegocojn. Diru mem:
chu indas, ke tia sklavdevena barbaro igu veturigadi
sin en regha charo tra la lando? Kaj imagu, oni ech
freneze jubilas al li renkonte, tapishumas lian vojon
per floroj kaj laurobranchetoj kaj oracias kiel savinton!
Ba, stultuloj - chu ili opinias, ke li agas senprofite?
Vidu, unusola
vipregalo suflchis por elkapigi al li chiujn modestecon,
oferemon kaj idealojn. Ech sian hebrean devenon li
neis, akceptinte novan nomon eglptlingvan, kiun egale
neniu memortenas. Ankau sian pudoron li venkis, edzinigis
pastran filinon kaj naskigis du bubojn. Ba, sklavo
nobelighls - nekredebla ajho!
Memkomprene, la
alsimiligo de lia vimaniero al eglptaj moroj estis
nur ruza, profitcela krazauo. Proprakonscie li chiam
restas barbara fremdlandano, kiu ne povas venki sian
sklavecan inklinon al la primitiva gento. Chu vi ne
kredas? Kial do li kelkfoje sendis pere de sia
vagabonda frataro tian amasegon da nutrajhoj el
shtata provizejo en la Kanaanan landon, ja ech senpage!
Chu tio ne estis evidenta misuzo de oficpovo?
Sed tio shajnis
al li ankorau nesufiche! Por li ne sufichis, ke li
mem bonfartas kvazau porko en sekalejo - li devis ech
almigrigi sian tutan familion! Kaj chu vi scias, kiomnombra
estas tia juda grandfamilio? Estis ne nur lia patro
kaj la dek unu fratoj, sed aldone ankau bofratinoj,
gekuzoj, bofillnoj, genevoj kaj nekalkulebla
geneparo. Kiam chiuj-chi en siaj bizaraj kostumoj
enmarshis nian urbon kun kelkaj veturiloj sharghitaj
per chiaspeca fatraso, ili aspektls klel trupo de
histrionoj kaj ridindaj shercafektuloj. Tia tumulto
ekestis, ke ni devis duobligi patrolojn por teni
ordon. Kaj nun ili chiuj restadas chi tie, en nia regiono,
tiuj fiaj elmigrintoj, kiuj senbride naskproduktighas
kvazau ratoj. Kaj tiun chi homamason ni nutru je
shtataj elspesoj. Nur atendu, post kelkaj jaroj ili
formanghegos chion kvazau lokustoj kaj fine englutos
ech nin mem. Malbena kahajlaro!
Kaj chion chi
kulpas tiu damnita Jozefo. Oficiale ja oni sciigis, ke
lian parencaron invitis la Superulo mem, sed kiu
ankorau kredas oficialajn sciigojn? Chiam la aferoj
statas aliel, ol estruloj asertas. Certe estis
rezulto de intrigoj far Jozefo. Ho, mi malshategas
lin! Se mi chion chi antausciintus, tiam la
batmemorigo estus ankorau multe pli eflka...
Chu li eble
ankorau memoras, kiel li mughis kaj ghemblekis tiam batate?
Verdire, tiun eventon li devus miafavore forgesi -
alie li povus min ne tre agrable rekompenci... Tamen,
chu mi estas riprochinda? Mi nur obeis ordonon. Ja chiam
mi dejhoris konscience, servante al kia ajn reghimo.
Respondecas mia chefestro, mi nur praktikas mian
profesion. Certe, tiel estas prave; estas Potifar, kiu
respondecas! Kaj se Jozefo eble ordonus, ke mi
skurghu Potifaron, volonte mi farus, kial ne? Harda
disciplino estas ja firma bazo de homa kunvivado, chu
ne?
Jes, jes - tiel
statas la aferoj, tiel pasas la vivado. Potenculoj
alternas, unu malaperas kaj alia suprenighas, pli-malpli
fia ol tiu antaua. Tronoj detruighas, superbaj
urbegoj ighas ruinoj, formortas tutaj homgentoj,
vastaj regionoj kun flororichaj ghardenoj shanghighas
je dezertoj... Tamen ununurajho chiam postrestas:
estas ni, gvardianoj, policanoj, soldatoj, militistoj,
armitoj, solduloj, profesie ekzercitaj amasmurdistoj.
Chio alia pereos posttempe, chio estos forgesita, chio
ajn: la stulta, spritmanka chasteco de Jozefo samkiel
lia posta honorigo, la venghema malfavoro de Potifar
kaj avideca voluptemo de lia edzino, kies nomon oni ech
ne plu rememoros - la grandegaj piramidoj de
chiopotencaj faraonoj dispecighos, luksajn palacojn
kaj belegajn templojn kaj kolosajn statuojn
shutkovros sabloamasoj alpelataj de orienta vento -
chio, chio ajn estos foje pasinta, sole ni,
batalpretaj militontoj, ni chion postdauros.
Forighu de la
vojo, mizeraj civiluloj, jen ni eminentularo de l'
mondo marshas per firma, samritma pasho, unu du, unu
du - audu la tertremadon - pashas ni, la plej
konvinka potenco, ni, la poreterna armeo mortiprete
fidela al ia-ajna makabra ideo! Ni, ni chion superas,la
tutan Teron ni estras, vi chiuj aliaj estas nur
sklavoj, kiuj devas vivtenadi nin. Klinighu antau ni,
penege laboru kaj se necese ech mortachu pro malsato
por nin satigi, oferdonacu viajn filojn - char sciu:
la dioj eternaj, chiopovaj, senkompataj kaj
sangavidaj - estas ni!...
Jes, homidoj,
tiel estas. Chu vi jam komprenas, kion signifas esti
brava gvardiano? La soldateco estas la plej privilegia
metio kun garantiitaj bonfarto, honoro kaj gloro,
chiam kaj chie. Ech nian funebron oni aranghos je
shtata elspezo... Kiom bagatela estas tiu banala aventuro
de ia Jozefo kompare al nia historia predestino!
Ho, bone, tre
bone decidis mia povra patrino... Ekde tiu tago mi ne
revidis shin. Ech shian vlzaghon mi jam apenau
kapablas rememori. Eble afabla shi estis. Certe shi
ne plu vivas hodiau. Dioj scias, kiam kaj kiel shi
mortis...
Sed miltondre -
oni jam ekis distrlbui la manghajhojn! Kaj mi idioto
jen senutile meditachas...
He, kamaradoj,
lasu min trapasi, ne kubutumu! Vakigu por mi spacon,
kanajloj - meritohava veterano estas preferenda, chu
vi ne scias tion?! Damne, mi rajtas ja ricevi mian
manghajhon - he, vi tie, tuje eldonu al mi mian
tagmanghon, alie mi plendos rekte che Jozefo la Hebreo!
Ne ridachu, stupiduloj - chu vi ne scias, ke li estas
mia intima konato?! ...
Do chesu jam -
jen kion vi faras, idiotoj, vi faligis min!! Ne piedbatu
min, kamaradoj - chu vi ne vidas, jen ja bomo kushas
surtere - chu vi eble tretmortigos min pro machpeco
da acha vorajho?! Kvazau aro de furiozighintaj chevaloj
vi kuregas transe - merde, kondutu ja klel homoj,
bastardoj misgeneritaj - aaau! mia torako krevas -
helpu min starighi, pro chiuj dioj - mizerikordu, ne
lasu min chi tie mortachi - chu vi frene... hooo!!
...
Klariga
aldono
La eldonanto petas pardonon
koncerne la neordinaran fenomenon: jena libro verdire
ne finighas, sed simple chesas. Kredeble la eldirajho
de la brava gvardiano estis ial interrompita. Divenprovi
la kauzon povus rezultigi nur hlpotezon, kion ni prefere
evitu. Des pli strikte la eldonanto rifuzas
eventualan ekpenson kompletigi la verkon per
laulibera fikciajho, char tia senrespondeca interveno
konsiderinde minacus la historio-sciencan valoron de
la jene lanchitaj dokumentoj. Cetere atentema leganto
certe jam amasigis sufiche da faktoj, kiuj al li permesas
formi pravan imagon pri la antaulonga okazintajho,
kiu ghis nun estis kovrita per vualo de nuraj
konjektoj kaj supozoj.
Publikigante la
autentikajhojn ni intencis pruve demonstri, ke
efektive chio okazadas aliel, ol oni oficiale
asertas. Por rivell netan veron necesas kribri la
respektivajn faktojn. Jen kion ni celis. Chu ni
sukcesis, tion bonvole prijughu afabla leginto.
pri la autoro