CHAPITRO XIX

Fresha matena suno rebrilas en flaketoj sur asfaltita kvadratego de la Centra Placo. Atende freshas ordigita floraro sur bedoj, konservinta rebrilajn akvogutojn. Du akvoautoj alportis tiujn fresheco-spurojn, veninte por privershi la placon antau sunlevigho. Lauordone de mem la unua sekretario de urba partia komitato, kamarado Kononov. Ankau lau lia persona ordono purigite bluas la antikvaslavaj literoj "Jamburg" super centra urba hotelo, alloge puras ties fenestroj kaj che la enirpordo sur altaj stangoj pendas ne tro feste, ne tro solene, — pro ventomanko, — du flagoj. Rugha kun serpo kaj martelo — la flago de Soveta Unio kaj blanka kun blua kruco — la flago de Finnlanda Respubliko. Char la urbo atendas gastojn, delegitaron el la ghemelurbo finna, Lapeenranta.

Antau kvar jaroj la regiona partia komitato trudis al la urbo tiun ghemelighon, du-trifoje dum chiu jaro portanta kapdoloron al la urbestraro. Tiom ofte venas finnaj delegitoj, kiujn endas renkonti per bona mangho-drinko, logaj donacoj kaj, certe, en impone pura urbo. Sed endas diri veron: la ghemel-urbaj kontaktoj havas ankau alian, tre charman flankon. Estas la reciprokaj vojaghoj de la urbestroj, sindikataj aktivuloj kaj sportistoj al la eterne pupe purega, modeste luksa urbeto Lapeenranta. Tiam valizoj de la revenantaj jamburganoj plenas da porteblaj magnetofonoj, tranzistoroj, fantastike chipa — preskau senpaga — lavsano kaj bongusta oksikoka likvoro "Lapponia". Kapdoloro — ghuo, kapdoloro — ghuo, — jen estas la sinsekvo de interurbaj ghemelaj kontaktoj.

Hodiau, do, — la kapdoloro. Kun ridetoj kaj kashoscedoj kolektighas apud la hotelo grupeto da renkontantoj, gvidata de la dua sekretario, kamarado Bogdanov. Tiu lauliste kontrolas pretecon de la programo, pridemandante la venintojn.

- Chu "Fosforit" pretas?! — chu demandas, chu konfirmas li. — Atentu, tamen, la ekskurson — nur al lignometiejo, al la uzina muzeo kaj al teumado en sindikomo! Neniujn malpurajn, fiodorajn lokojn ili devas trafi, chu klaras?

- Klaras! Chio estas preta che ni, — respondas la reprezentanto de "Fosforit".

- Infanghardeno "Pometo"? Kvina lernejo? Via afero, Anna Sergejevna!

- Jes. Ni chion preparis por la gastoj.

- La chasista dometo? Sauno?

- Ni pretas por la morgaua tago. Kaj por la nokto, certe.

- Perfekte, perfekte... — frotas la manojn kamarado Bogdanov. — Al Narva, al la marbordo ni chi-foje ilin ne veturigos... Tamen, ni esperu, ke ili restos kontentaj... Ha, Anatolij Iljich, chu pano-salo estas?

- Jes, sendube. Jen en hotelregistrejo sidas knabinoj.

- Do voku ilin tuj. Jam devas veni la buso, — kamarado Bogdanov kontrolas brakhorloghon senpacience, sed jam montras chiuj — en la strato, kondukanta al la Placo, aperis superkomforta kaj nekutima por Jamburg "Scandia-Bus". Ghi proksimighas, lau la vojmontrilo chirkauveturas la placon kaj haltas che la hotelo.

- Saluton! Bonvenon! — kiel antikvan konatulon brakumas Bogdanov la descendantan vicurbestron de Lapeenranta, tutforte montrante per rideto vasta senliman felieon. Tuj li flankeniras, lasante la vojon por tri knabinoj en rusaj sarafanoj. La unua tenas etende en la manoj panegon, sur kiu staras ornamita salujo. La du malantauaj knabinoj tenas florbukedojn.

- Bonvenon, karaj gastoj al nia antikva rusa urbo! Gustumu nian tradician panon-salon! - kantovoche prononcas la knabino.

La gasta vicurbestro mansvingas al rapide descendanta tradukisto, — chio kompreneblas, — shiras panpeceton kutime, trempas ghin en la salujon, englutas pene, kisas la knabinon trifoje kaj kun rideto diras:

- Spa-sii-ba!

La knabinoj enmanigis florojn al la descendantaj finnoj, ricevis kisojn, donacetojn kaj malaperis.

— Karaj gastoj! — aklamis kamarado Bogdanov solene. — Antau ol vi enhotelighos, mi volus informi vin, ke cheestas chi tie por vin renkonti kaj organizi vian restadon en Jamburg aktivaj anoj de la amikeca societo "USSR — Finnlando". Bonvolu konatighi: jen estas la prezidanto de urba filio, chefkuracisto Anatolij Iljich Milnikov.

Eklaboris la tradukisto kaj shvita Anatolij Iljich komencis premi manojn al la gastoj lauvice, dum Bogdanov daurigis:

— Jen estas nia charma Anna Sergejevna Didenko, estrino de la popolkleriga fako. Jen la komsomola, nu jes, — junulara, — gvidanto, Vladimir Zolotov, jen prezidanto de la sporta komitato urba, Arkadij Zinin..

Dum tiuj iris lau rondo de la gastoj, premante manojn lauvice, al la tradukisto proksimighis mezagha finno kaj prononcis kelkajn vortojn.

- Chu nia gasto deziras ion? — brave demandis Bogdanov.

Sinjoro Jorma Kuuminen scivolas, chu cheestas inter la aktivuloj de la amikeca societo prezidanto de la Klubo de Internacia Amikeco, — klarigis la tradukisto.

Iom mire, sed same afable ridetante, pauzis Bogdanov por kelkaj sekundoj, enspiris kaj tro ghoje diris:

— Ho, jes. Mi forgesis. Jen, konatighu, — estas prezidanto de la Klubo de Internacia Amikeco, Igor Virtovskij! Venu, venu, Igor.

Mire, sed afablege ridetanta junulo, vestita samkiel chiuj renkontantoj en solena kostumo kun kravato kaj komsomola insigno proksimighis kaj etendis manon al sinjoro Jorma.

- Bonan tagon, mi ghojas vidi vin, — iom dube kaj heziteme prenis la etenditan manon sinjoro Jorma. — Sed chu vi havas en la urbo du Klubojn de Internacia Amikeco?

- Ne... estas la sola urba klubo, — iom perdante la rideton respondis Igor Virtovskij.

- Sed... sed, lau miaj scioj, la Klubon de Internacia Amikeco prezidas mia dujara korespondanto, sinjoro Nikolaj Ajratov, — klare prononcas chiun vorton de sinjoro Jorma la tradukisto.

Gapas Igor, gapas chiuj renkontantoj, nur kamarado Bogdanov post momento trovis necesajn vortojn:

- Ahh jes, Ajratov! Nia bonega aktivulo! Pardonu, li estas forveturinta chi-tempe. Igor estas la unua vicprezidanto, jes!

- Mi ghojas, mi ghojas! — denove skuas manon de Igor sinjoro Jorma. — Sed kien estas forveturinta sinjoro Ajratov? Kaj chu delonge?

Antau du semajnoj li estas sendita... en Leningradon. Por perfektigaj kursoj dumonataj, — balbutis kamarado Bogdanov.

- Strange, — miris sinjoro Jorma. — Antau du tagoj mi telefonis al li, kaj li promesis esti en la urbo. Vershajne estas ia eraro, miskompreno... Chu mi povas telefoni al li hejmen tie chi?

— Ahh, ne zorgu pri tio, sinjoro Kuuminen! — arde diris Bogdanov. — Certe, estas miskompreno, ke nia aktivulo ne estis invitita... Sed ni tuj trovos lin kaj informos pri via veno! Estu trankvila kaj — bonvenon al la hotelo!

Kiam chiuj gastoj malaperis trans la hotelpordo, kamarado Bogdanov elposhigis naztukon, vishis frunton kaj kolon, jhetis furiozan rigardon al la komsomola gvidanto kaj diris la solan vorteton:

— N-nu?!!

<< >>