CHAPITRO XVII

"Lau unuanima decido de nia konferenco la postenon de TEJO-Komitatano devis okupi s-ano... Ni sendis al UK de TEJO nian rekomendon antau du semajnoj, kaj ghi, vershajne, malfruis. Antauvidinte tion, ni petis, ke nian proponon transdonu la prezidanto de SSOD-Komisiono. Sed okazis tio, kion ni ne antauvidis: Ii prikonsultis tion kun sia estro, kaj tiu diris, ke devas esti partiano... Char SSOD-anoj estas pli vojaghivaj ol ni, povas okazi, ke SEJM neniun sukcesos sendi al UK, sed ili venos kaj havos propran rekomendon. Chu necesas averti TEJO-anojn, ke, se ili kunpushighos kun du paralelaj diversaj rekomendoj, ili sekvu la nian kaj ignoru tiun de SSOD?"

(El privataj leteroj de SEJM-komitatanoj)

"...Igis min mediti la funebra parolo pri la "forpasanta" SISTEMO. Kiu do estas tiu sistemo, kiun forpasigas la autoro? Ghi estas nia SEJM-sistemo de organizita kaj koordinita interkluba kuniaboro. Kaj ni jam konsentis dum la lasta konferenco, ke heredinda eshtas preskau chio, sed ne "unuopaj trafaj eroj" (pri idealoj kaj finaj celoj ni ne parolu). Certe, fari "historiajho" la sistemon, kiun ni kune kreadis dum muftaj jaroj, estas multe pii facile, o! krei almenau ion similan".

(Aktuale — 3 — 197...)

Neniu tro atentis, ke Niko ighis ech pli pala kaj moroza ol dum hierauaj diskutoj. Similan humoron havis multaj. Nur kun ioma entuziasmigho gekoj disprenis la alportitajn suplementojn. Same, preskau sen atento estis akceptitaj liaj vortoj pri urgha forveturo. Post hieraua reciproka kotovershado, ("Perfiduloj!", "Vi nenion komprenas en la shtataj aferoj!", "Ne vi kreis — vi ne rajtas likvidi!" ktp), do post tiu "amikeca" opiniintershangho kelkaj forveturis jam vespere. La kauzon de sia fugho Niko diris che la trajno nur al Galka, kies doloraj larmoj pro lia forveturo estis ne imititaj — li sentis tion...

Lin brakumis Avisonjo. Apenau movanta sin, shi estis tamen la sola irkapabla persono en la hejmo. Anna Borisovna estis forveturigita urghe en kuracejon pro korspasmo. Lev Gustavovich, ochjo Leo, kutime gastama kaj feste brua, sidis nun en la chambro de Marina; dutagaj grizaj hareroj kovris lian sulkozan vizaghon, la lipoj kunpremighis dolore, kaj orfe staris sur la planko lia sola piedo apud la dua krurumo, pendanta malplene. Li nur metis la manon sur la shultron de alveninta Niko kaj premetis ghin.

Nenio shanghighis en tiu chambro depost lia lasta vizito. Nur iuj stultaj, nenecesaj kartonaj skatoloj sur la planko faris la impreson de iu preparado por transloghigho, subita forveturo; ankau la spegulo, shirmita per nigra tuko estis la morna makulo en tiu iam gaja loko. Du kompatindaj, suferantaj homoj apudis, kaj ech ne unu trankviligan vorton Niko povis trovi por ili, char lia sufero estis la sama.

- Kion shi faris al si, Nikosha! Kion ili diris al shi, ke shi faris tion? Inkvizitoroj! — flustris Avisonjo; la silenta ploro sufokigis shin. Niko silentis, nur glatis la maljunajn shultrojn.

La chielo finfine ekkompatis la urbegon, du semajnojn senpluvan. Dematene pezaj nuboj venis de la golfo, amasighis super polva strataro, ekfulmis, ektondris, kaj al la tagmezo forta, freshiga, vivon portanta pluvego dum du horoj forlavis la spurojn de iama sekeco.

Dume neniu venis el la parencoj, do Niko komencis fari bezonatajn funebrajn aferojn. Kun plasta saketo, kie estis la vestajhoj, preparitaj de Marina, li veturis per humida trolebuso al Mechnikov-malsanulejo, al jugh-medicina kadavrejo. Tien oni forprenis de-sur la strato la rompitan korpon.

Duonhoron li vagadis, transsaltante freshajn flakojn, en tiu malsanuleja kvartalo, antau ol trovis bezonatan ejon. Kelkaj homoj kun la sama aflikto, kun la sama plago atendis silente en la vestiblo. Iu sidis, metinte kubutojn sur genuojn kaj apoginte frunton sur manplatojn. Iu pashadis senhalte malrapide, kurbighinta en sia malfelicho. Viroj, virinoj... Po unu ili eniradis la chambron de servistoj. Venis la vico por Niko.

- Kiu shi estis por vi? — demandis maljuna servistino.

- Fratino, — firme, senmedite respondis Niko. — Mi volas vidi shin.

- Vi ne rajtas vidi shin tuj. Chu vi alportis vestajhojn? Donu, jhinso... vi povas tion ne scii, junulo, sed la ortodoksa religio ne permesas enterigi virinon en pantalono...

- Estas shia deziro.

- Nu bone. Iru al jughmedicinisto. Dum vi preparas chiujn necesajn paperojn, mi vestos shin kaj transportos tien, kie vi povos shin vidi.

Horon poste Nikon, jam atendantan che la pordo, shi vokis al negranda halo. Kvar malfermitaj cherkoj sur veturiloj staris tie. Inter iuj avino kaj viro kun vundita frunto kushis Marina. Niko rigidighis, ekvidinte shin. Shia tute pura, pale flavighinta vizagho kun trankvile fermitaj okuloj estis chi tie la sola juna kaj nobla. Tute fremda, tute hazarda en tiu chi loko, inter murditaj krimuloj kaj forgesita avino. Enda por vivo, ne por morto. Niko atente rigardis la konatajn trajtojn.

Kiu shi estis por li en vero? Chu fratino? Jes. Ankau fratino. Tute klare venis al lia memoro la bildo el tiu estonia arbaro, kie ili konatighis. Dum baltia tendaro shi kaj li, venintaj kun siaj geavoj, estis la piej junaj esperantistoj el inter la tendaranoj. Foje li diris:

- Chu vi havas tondilon? Mi devas tondi ungojn sur la manoj. Sed per la maldekstra mano mi ne kapablas tondi la dekstran. Helpu, a?

- Jes, — shi respondis, — mi donos al vi la tondilon kaj montros, kiel tondi per la maldekstra mano. Sed vi tion faros mem. Aliokaze vi neniam lernos tion fari...

Shi estis nur unu jaron pli agha ol li. Multe pli racia, multe pli sagha. Tamen, neniam trofiera, neniam aroganta. Niko la unua audis shiajn novajn versojn. Siajn sekretojn ili konfidis unu al alia. Shian internan charmon kaj shian prudenton li admiris. Li jhaluzetis dum shiaj enamighoj, pri kiuj shi ankau rakontis al li. Sed neniam li allasis propran logon al shi. Shi estis amikino la plej fidinda, amikino por tuta vivo. Sed shi estis virino, malforta, sopiranta pri defendo, pri apogo. Li ne sukcesis defendi shin.

Klininte sin al la cherko, Niko tushis per siaj lipoj la malvarmajn lipojn de Marina.

<< >>