VII

La moroj farighis chiam pli maldelikataj. La agema vivado en la arbaroj plifrue alportis ion vivigan al la animoj, kaj la neebleco konservi la chasajhon dum longa tempo, igis la homojn malavaraj. Nun, kiam oni povis konservi, la homoj farighis avaraj kaj pedantaj. La chasgentoj, kiuj chirkauvagadis ankorau en la najbaraj arbaroj, opiniis, ke estas hontinda okupo forrabi la lakton de la bovinoj, kiun la naturo dedichis al la bovidoj, kaj kelkaj noblaj altanimuloj iutage decidis malhelpi perforte chi tiun bestoturmenton. La chasistoj longtempe malestimadis tiujn "bovidojn", kiel ili nomis ilin, sed ili malestimis ilin multe pli, rigardante buchon, kie dum plej malmildaj manprenoj la ligitajn bestojn oni pikvundis sen signo de kontraustaro kaj kolektis la sangon. Tio estis vido treege malplacha al la chasistoj, malofte vidantaj la agonion kaj neniam la sangovershon. Peter Snagg, kiu estis chefo de la chasistoj, ne povis sufiche esprimi siajn chagrenon kaj malestimon pro la progreso de la sovagheco. Pli malbone shajnis esti, kiam oni komencis forbruligi la arbarojn, kaj la homoj komencis manghi herbon kiel bestoj. Unue Peter opiniis, ke la detruado de la arbaroj malbonigos la teron; plue li opiniis, ke estas naivege kulturi herbsemojn, kiam tiel vastegajn areojn okupas sekaj herberoj.

"Kia malpurema, kompatinda, brutigita popolo!" li ekkriis, vidante ilin kurbfleksatajn super la piocho kaj la fosilo kaj fosetantajn en la tero, kiun post ricevo de rikolto oni devis sterki per fekajho. Tiom la sovagheco evoluis, ke ili manghas fekajhon! Chu ili ne veturtransportas ghin el la brutejo sur la kampon, kaj chu ili ne veturigas pli poste en la garbejojn la grenon, kiu elkreskis el ghi? Fi, kia popolo! Kaj tiam ili konstruas densajn domojn el traboj, en kiujn la aero ne povas penetri; kaj tie ili sidighas, odorachante kaj hejtante tiel, ke, elvenante en la freshan aeron, ili malbonfartas. Kaj plue ili ekvidas nenion el la mondo ol siajn bruligitajn kampopecojn kaj siajn karajn fekajhamasojn ekster la angulo de la bovejo. Imagu, kiel spritaj kaj agrablaj ili farighas pro tia okupado!

Lasse, kiu iafoje ankorau amike renkontis Petro-n, kutimis vortbatali kun li, chiam asertante, ke la agrikulturo igas la homojn pacemaj, char, kiu havas sian semadon sub libera chielo sin gardas malamikighi kun siaj najbaroj, kiuj povus forveturigi lian rikolton, dum kiam li dormas.

Sed Peter denove kontraudiris, ke homo, kiu posedas ion, neniam povas dormi trankvile, sed devas chiam timi perdi ion. "Kaj", li daurigis, "kiel ligita kun la tero li sin sentus, kiel malfacile estus al li disighi de chi tiu mizera vivo, lasante siajn posedajhojn sen kontrolo! Ekpluvego, hajlego, disrompita barilo ja povas ekstermi chiumomente la fruktojn de la laboro. Timema gento rezultos el chio tio, sklavan brutigatan popolon li havos el tiuj terfosantoj, kiuj fine enradikigos al si la imagon, ke la mondo konsistas sole el iliaj terpecetoj."

Lasse baldau ekvidis la konsekvencojn. La servutulojn, kiuj estis altpreze nutrataj kaj malfacile gardeblaj, oni devis liberigi. Tiuj tuj foriris arbaren forbruligante. Kaj baldau la tutan provincon de Lasse okupis terkulturistoj. Disputoj naskighis pri arbarpartoj kaj pashtejoj. La brutoj de unu enpenetris kaj pieddifektis la kampojn de alia. Tiam farighis ghenerala la postulo pri interkonsento kaj Lasse estis devigata ree sankcii la unuan kodon de la legharo au la kodon pri la tero, per kio chiu akiris la posedrajton de la okupita de li tero. Sed baldau oni komprenis, ke la leghon oni ne obeas. Necesis do elpensi punon. Char la loghantaro jam komencis farighi tro densa kaj malliberejoj okazigus maljustan imposton al la senkulpaj, kaj krom tio chiuj deziris esti verdiktitaj al malliberejo, por ricevi manghajhon kaj loghejon ne bezonante labori, oni opiniis, ke plej facile estas mortigi la malobeintojn al la legho. La vivo ankorau ne estis al iu ajn tre alloga, char kompare kun la pasinta felicha vivado sur la Insulo de la Felicho la nunan oni ghenerale konsideris kiel sharghon. Do, la mortpunon oni ghojege akceptis kaj jen la krimkodo denove funkciis.

Sed novaj malakordighoj minacis. Lasse vidis, ke la aferoj komencis konfuzmiksighi, sed ebleco ne estis, ilin malkonfuzi; restis do nenio ol tiel daurigi, kiel oni komencis.

Post kelke da jaroj de senchesaj disputoj kaj leghodonadoj pri barildevoj, pri akvofaloj, kiujn kelkaj baris per mueliloj, tiel ke al aliaj ili difektis la flshkaptadon, pri starigo de vojoj sur la kampoj de aliaj, kiam unu ne povis atingi sian bienon sen transveturi la kampojn de aliaj ktp., okazis iutage, ke kamparano, kiel oni nomis tiujn, kiuj jam ekloghis chirkau kampoj kaj pashtejoj, tute subite mortis. Li postlasis edzinon kaj ses infanojn, tri fllojn kaj tri fllinojn. Chiuj volis ekposedi la bienon, sed dispecigita ghi ne povis nutri chiujn, kaj Lasse pli preferis havi unu kamparanon ol ses farmetistojn. Pro tio Lasse estis devigata, funkciigi la malnovan kodon pri heredajhoj, lau kiu la plej maljuna filo restu che la bieno subtenante la patrinon. La ceteraj gefiloj devis foriri en la mondon, serchante oficon. Atentigite per tio la aliaj kamparanoj komencis farighi pli prudentaj che la naskigado de infanoj, kaj poste oni vidis nur malofte, ke unu kamparano naskigis pli ol du infanojn, char neniu volis igi siajn infanojn servistoj. Sed nun el tiuj, kiuj jam estis naskitaj kaj al kiuj ne restis plu da tero ekposedebla, komencis farighi klaso da malkontentuloj. Ili estis tre dangheraj, char ne posedante ion perdeblan, ili timis nenion. Ili foriris en la arbarojn, char ili ne povis trovi iun kauzon, kial ili suferu sub servo por aliaj, kiuj prenas la fruktojn de ilia laboro. Lasse enshlosighis dum multaj tagoj kun la pastro, penante elpensi argumenton por tio, ke kelkaj laboru kaj aliaj manghu, sed ili ne povis trovi iun.

Nun, tamen, kiam la teron oni ne rajtis dispecigi, okazis iufoje dum bonaj jaroj, ke la rikolto farighis tiel granda, ke pliajho rezultis kaj kamparano posedis de iu ajn speco pli ol li povis formanghi. Tiam li ekpensis, intershanghe havigi al si el la pliajho de aliaj, kaj baldau oni eksciis precize, je kiaj tempoj kaj en kiaj lokoj oni povis renkonti tiujn, kiuj havis ion intershangheblan. Sur la foirejoj oni renkontighis, kaj tien la chasistoj alvenis kun siaj peltajhoj, kun salo, fishoj kaj chasajhoj, por ilin intershanghi kontrau greno, fromagho, butero kaj brutaro. Por plifaciligi la intershanghon, oni elpensis la uzon de zinkaj tavoletoj, kiujn oni stampis per ciferoj kaj uzis kiel shanghilojn. Sed kiam, tiamaniere, oni komencis kolekti richajhojn, la envio farighis tiel granda che la homoj sen parto kaj sen heredajho, ke ili ekokupighis pri rabado.

Nun la socio estis treege minacata, kaj Lasse devis rekrutigi armeon da chiamaj militistoj el tiuj malkontentuloj laste cititaj, pro kio la malnova armeo farighis chiam pli granda kaj novajn impostojn oni devis ordoni. La kamparanoj volonte pagis la imposton, supoze ke ilin oni protektu. Sed la sentauguloj, kiuj loghis en la freshe konstruita turo, manghadis, trinkadis, ludadis kaj kantadis. Neniel ili estis okupataj, kaj pro tio al ili shajnis, ke ili estas pli gravaj ol la terfosantoj. Iliaj moroj estis maldelikataj, kaj ili neniel respektis Lasse-n. Ili foriris lau vojoj kaj vojetoj rabadante la revenantajn shanghintojn de la foiro.

Longtempe oni audis mallautan malkontentecon flanke de la kamparanoj, kiuj ne deziris nutri al si tiranojn. La mortpuno timigis neniun, char ili esperis chiuj reveni, post la morto, al la Insulo de Felicho, kaj ili iris al la morto kvazau al festeno. Lasse nun estis devigata elpensi ion, kio ilin timigos de la morto. Kaj li ne bezonis serchi longtempe.

Uffka, au pli frue pastro Axonius, kiu jam enprofundighis en specon de bruta letargio, nun estis vekata, kaj oni lin forsendis, por prediki la politikan au inferan religion. La plej gravaj tezoj de tiu chi bela dogmaro estis la jenaj: chiuj homoj, kiuj ne ricevis teron, estas mizeruloj; Dio ilin kreis, sed ili estis malobeemaj, kaj malobeemo kontrau la estraro estas la plej granda peko; pro tio do chiuj, kiuj ne ricevis teron kaj ne volas labori por aliaj, alvenos post la morto al la infero, kie ili estos rostataj eterne. Komence chi tiu sensencajho neniel impresis la animojn, ankorau ne erarigitajn, de la popolo, sed la potenco de la kutimo estas granda, kaj iom post iom per pentritaj ilustrajhoj Uffka sukcesis timigi la virinojn pri la morto. Jen la unua pasho. Sed la militistoj nur moktrompis la pastron kaj restis nekorekteblaj. Fine Lasse koncerne ilin devis uzi alian metodon. Li ilin subachetis. La landon oni nun dividis en guberniojn, por kies estroj oni elektis militistojn. Nun oni sufiche estris la kamparanojn, char chiu guberniestro havis turon kaj garnizonon. Sed chi tiuj estroj senlime tirane premegis la kamparanojn kaj ech elpensis imposton pagotan de chiu komercisto, kiu transveturas ilian teritorion. Chi tiun imposton oni nomis limdepago, kaj oni ghin pretekstis kiel shirmon por la komerco, t. e. kontrau la rabadoj de la "protektantoj".

Tiamaniere la progresado iris antauen.

Lasse jam edzighis kaj ricevis ok infanojn. Liaj elspezoj pligrandighis kaj necesis al li, ordoni novajn impostojn. Sed tiam la kamparanoj plendis. Ili devas mem nutri tiom da infanoj, Ili diris, ke ili ne volas nutri tiujn de aliaj; char junuloj kaj junulinoj tute nereteneble naskis infanojn, Lasse estis devigata enkonduki novan statuton, per kiu al personoj, posedantaj nek teron nek bienon, oni malpermesas je severa puno naski infanojn. Kaj por povi efektive kontroli tiujn, kiuj naskis infanojn, necesis al chiuj, kiuj deziris edzighi, tion sciigi al Uffka, kiu devis antaue doni al ili ghisfundan konon pri la infera dogmaro, kiun chiu virighintulo kaj plenkreskighintulino devis konfesi per juro. La gepatroj plendadis kaj ghemadis, sed tio estis senutila, char nun la militistaro decidis unua au lasta chiujn aferojn de konscienco. Al tio kunighis alia cirkonstanco.

La virinoj, kiuj pro siaj infanoj metis sin sub la protekton de la viroj, pro tio enkuris dependecon de siaj edzoj iomete similan al tiu de servisto. Chiujn etajn oficojn ili faris endome, kaj la fratinoj, kiuj ne rajtis ricevi heredajhon, servis al siaj fratoj. Tamen, char chiu junulo-kamparano, kiu deziris edzighi, timis farighi malricheta pro plialtighontaj elspezoj, la knabinoj riskis restadi fraulinoj. Tiam la gepatroj ekpensis doni al ili doton, kaj fine duonan heredajhorajton. La posedantoj de granda heredajho do farighis edzinoj pli facile ol tiuj, kiuj posedis nur malgrandan. Pro tio la bienuloj sin kunigis kontrau tiuj, kiuj ne posedis teron, kaj per tio ter-nobeleco farighis flanke de tiu de la kruda perforto, t. e. la shtelnobelaro, sed sub ghi.

Sed la shtelnobelaro konsistis el shanghemaj sinjoroj, che kiuj ankorau postrestis gajaj memoroj el la chasista tempo, kaj por fari al si amuzon per io ili arogis al si la nemultajn chasejojn, kiuj trovighis ankorau, kaj al la kamparanoj oni malpermesis la portadon de armiloj. Alia eltrovo, kiun ankau faris chi tiuj shtelistoj kaj kiu elvokis la laurajtan indignon de chiuj kamparanoj, konsistis en la dresado de lupoj, kiuj tamen, neniam farighis pli malsovaghaj ol por obei siajn mastrojn, dum kiam ili mordis chiujn aliajn. Laudire la shtelistoj ilin bezonis pro la chaso, sed fakte ili devis defendi la shtelajhon, dum kiam la shtelistoj fordormis sian ebriecon. Tiu asociigho de la shtelistoj kun sovaghaj bestoj kolerigis la kamparanojn treege, sed jam nun ili ne havis esperon audigi siajn vochojn.

Fine la chasemo de la sinjoroj komencis direkti sin kontrau ili reciproke, kaj unu faris ataketon kontrau la turo de alia. La kamparanoj chiam suferadis pro tio, char iliajn kampojn la chevaloj de la sinjoroj pieddifektis; char la sinjoroj ankau asociighis kun tiuj bestoj, kiuj superis ilin lau fortoj. La kamparanoj malhavantaj armilojn, nenion kapablis kontrau armitaj viroj kaj sovaghaj bestoj. Sed ili plendis al Lasse. Chi tiu, kiu jam longe vidis la chiam pligrandighantan konfuzighon de la aferoj, ektrovis nenian rimedon ol armi la kamparanojn por helpe de ili kaj sia propra militistaro puni la sinjorojn. Kaj tion li do faris. —

Post tio nur restis la realigo de liaj intencoj, kaj li igis la popolon elekti lin chefo super chiuj chefoj, t. e. regho. Por doni al la entrepreno pli da brilo, li aranghis grandan kronadon. Vestita per rugha lupopelto kun erinaca felo kun plumoj de garoloj, li igis Uffka-n shmiri lin per gudro chirkau la busho sur granda herbejo, post kio la tuta popolo devis konfesi la inferan dogmaron per nova jhuro kaj jhuri, ke Lasse estas sendito de Dio kaj ke la dinastio Hulling devenas el Jafeto, la filo de Noahho. Pro tio chiuj aliaj turchefoj estu obeemaj al li kaj donu al li imposton. Tiu chi lasta devo ne estis malfacilajho al ili, char ili faris nenion, ol trudi al siaj kamparanoj novan imposton. Kaj tiamaniere Lasse I de la dinastio Hulling estis shmirita regho pro la graco de Dio. Sed por doni pli da brilo al la regha nomo li subskribis Lasse I Hugo de Hulling Jafetido.

Nun ekkomencighis tempo de sufiche granda kvieto, char la dogmaro pri infero jam disvastighis, kaj la timo je la morto estis tiel granda, ke nur malmultajn krimojn oni faris.

Sed nova klaso de senbienuloj jam aperis. Kelkaj el tiuj, kiuj ne povis plu chirkaumigradi senghene, char la chirkaumigrado de nun estis puninda, kelkaj el tiuj ekloghis chirkau la turoj de la guberniestroj farante vestojn kaj shuojn al la mallaborema garnizono. Ili ricevis modestan pagon, sed ghuis la protekton de la chefo, t. e. ili devis pagi imposton pro sia laboro por la mallaboremuloj. Sed la animoj de la homoj jam tiel konfuzighis, ke la kompatindaj tajloroj kaj shuistoj ne divenis tiun trompon, kaj pro la enkonduko de la infera dogmaro la timo je la morto jam farighis tiel granda, ke oni preferis vivi en kia ajn kondicho, sub kia ajn premo, spite de kiaj ajn hontigoj ol riski la morton. Sed al la shuistoj kaj tajloroj ankau necesis manghi kaj trinki, kaj chirkau la turo kreskis nenio.

Do la kamparanoj devis alporti al ili manghajhojn por vestajhoj, shuoj kaj mono. Sed la sinjoroj konstruis muron chirkauanta terspacon chirkau la turo, en la muro ili konstruis pordegon kaj che la pordego skribiston, char oni jam delonge havis skribistojn, kiuj pagon postuladis de la kamparano, char oni permesis al li la importon kaj la vendadon. La kamparanoj ne povis kompreni, kial ili devas pagi pro sia laboro alporti manghajhojn en la urbon, kaj neniu ajn alia tion komprenis, sed tiel oni ja ordonis jam delonge.

Fine iutage, kelke da ruzaj komercistoj vizitis Lasse-n, kredigante al li, ke la agrikulturo ruinighos, se la kamparanoj veturadas en la urbojn, brokantante; pro tio ili prenis sur sin la taskon, acheti la manghajhojn de la kamparanoj kondiche de la pago de certa imposto al la "kastorchapo"; tiel oni nun nomis Lasse-n. Li konsentis je la propono, sed tiam la kamparanoj ekrifuzis vendi. Rezultis malsatego en la urbo kaj la kamparanojn oni ordonis, minacante per monpuno, vendi al la komercistoj. Tiam la kamparanoj kolerigitaj tiom altigis la prezojn de siaj komercajhoj, ke Lasse tuj pretigis taksarojn, difinante la prezojn de brutaro kaj greno de la kamparanoj, kaj nun la estonteco de la urbo kaj de la shtelistoj estis garantiita, kaj paco kaj felicho regis kvin longajn monatojn. Pro tio Lasse ricevis de siaj militistoj la nomon Lasse Bruteja Seruro, char li mem kvazau tenis la seruron de la kamparana brutejo, kiun li malfermadis kaj fermadis lauplache.

<< >>