VI

La tempo forpasis malrapide, kaj Lasse sidadis kviete, ricevante sian tributon. Sed la sekvantan jaron post la granda oferdono li vane atendadis kaj la malsatego estis proksima. Tiam li forsendis Uffka-n vestitan per longa redingoto farita el korvoplumoj, por ke li spionu kaj timigante devigu la ribelemulojn al la pago de la tributo. Kiam Uffka revenis, li estis disshirita kaj malbone traktita. La popolo ne plu kredis je li, kaj ili ne plu bezonis la fajroshtonojn de Lasse, post kiam Peter Snagg eksciis, kie ili trovighas. Sed Lasse ion alian preparis, char li estis sagha viro, kaj li ankorau posedis la memoron. Kunvenigi la gentojn nun estis senutile, sed li forveturis por serchi Peter Snagg kaj lian genton, char li intencis lin venki sur lia propra teritorio kaj en la cheesto de atestantoj. Kiam post peniga taga vojagho li fine alvenis al la tendaro de Snagg, li alpashis al Peter respekte salutante, kaj post atingita privata interparolado ili ekstarigis kompanion por nova eltrovajho. La genton oni kunvokis, kaj Snagg faris la sekvantan paroladon:

"La chasista vivado neniel malhavas penojn kaj maloportunajhojn. Kelkafoje ni havas superfluon da viando, tiel ke ghi forputrighas, kelkafoje mankon. Certe malgrandajn provojn oni faris por konservi la superfluon per sekigo, sed difektaj metodoj trompis niajn esperojn. Nun tamen mi kaj Lasse Hulling eltrovis sekretan shtonon, kiu ebligos la konservadon de viando, fisho kaj feloj kontrau forputrigho. La konsekvencoj de tiu plej granda eltrovajho de la nuna tempo estas nekalkuleblaj. Nun ni povas chasi dum certaj tempoj kaj poste sidi kviete, kaj la kvieta sidado tamen estas la plej granda, plej pura kaj plej certa ghuo. Se vi nun interkonsentas, doni tributon al Lasse kaj mi, vi ricevos nian eltrovajhon."

Sonanta "jes" estis la respondo.

Peter tuj poste distribuis blankan pistitan shtonon, kiu nomighis salo, kaj ordonis al la homoj reveni chiusemajne, por preni ilian provizon kontrau transdono de tributo. Kaj tiam Lasse rehejmenighis.

Sed la tributo ne farighis tre ampleksa, char shipestro Barbo jam enkondukis che sia gento la metodon fumajhi la viandon, kio faris lin tributprenanto kaj la Barbanoj ne deziris salon.

Post la enkonduko de la salo oni komencis ekhavi pli da tempo por kvieta hejmsidado. Sed nun oni estis tiom kutimighinta al peniga okupado, ke oni havis okazon elpensi novajn inventajhojn. Do, ekzemple la kuracisto, kiu estis tributprenanto de gento, eltrovis rughan metalon facile frapeblan, kiun oni prefere uzis por la sagoj. La metalo estis nenio ol kupro, kaj depost ghia enkonduko la chasado farighis multe pli facila, krom tio oni fabrikadis al si tranchilojn kaj hakilojn, per kiuj oni dehakis la arbojn. Sed nun komencighis serchado de kupro chie. Ghi ne estis trovebla. La aliaj gentoj sendis kurieron al doktoro Pikilo petante, ke li sciigu al ili la kuprolokon. Li rifuzis komuniki al ili la sekreton. Dume li vendadis tranchilojn kaj sagopintojn kontrau salo kaj fajroshtonoj, kiuj mankis al li, sed li tenis la prezon tiel alta, ke la aliaj gentoj ekkoleris, kaj unutage la forghisto Pinchisto, kiu estis chefo de gento, subite perforte penetris lian vilaghon kaptante la shipestron kaj lian genton. La shipestro kaj liaj subuloj petegis pri siaj vivoj, kaj oni ilin efektive indulgis kontrau tio, ke ili laboradu por la forghisto kaj lia popolo, t. e. ke ili farighu iliaj sklavoj.

Sed timigita pro la minaca danghero, Lasse, same, kiel aliaj, enviante la forghiston kaj la shipestron, foriris por eltrovi novan metalon pli akran ol la kupro, kiu ne kurbighas pro batoj, kaj per siaj ferlancoj kaj hakiloj li do armis sian genton, kiu nun kaptis la gentojn de la forghisto kaj de la shipestro. Sed nun Lasse devis pripensi pli da aferoj, ol li revis iam antaue, char estis malfacile nutri kaj regi tiom da homoj sur unu sama loko, kaj la chasajho jam malpliighis. Necese estis prizorgi novajn nutrajhojn, kiujn oni povas havi sub la senpera observado de siaj okuloj, kaj kiujn serchi kurante en la arbaro oni ne bezonas. Pro tiu kauzo li kaptigis urojn, shafojn kaj kaprojn, kiujn oni alligis al arboj sur la herbejoj, kaj kies lakton kaj viandon oni povis uzi lauvole, kaj nun li havis pashtistaron sub sia potenco. Sed vintre estis necese, nutri la bestojn, kaj pro tio oni devis konstrui brutejojn kaj garbejojn kaj kolekti fojnon.

Sed baldau oni enuighis je la sama nutrajho, kaj malnovaj memoroj de la gaja tempo sur la Insulo de Felichuloj komencis sentighi en la stomakoj. Lasse, kiu jam bone uzis la tempon, eltrovis kelkajn herbospecojn, kies semoj post pistado kaj knedado kun lakto farighis bongusta manghajho. Krom tio li eltrovis kreskajhojn kun dikaj radikoj, kiuj estis amaraj, kiam ili kreskis sur malgrasa tero, sed dolchaj kreskante sur grasa. Char li malhavis plugilon au dresitan tirbovon, li dehakigis kaj forbruligis arbarojn. Sur la cindro li semis siajn herb- kaj rapsemojn kaj per tio ekkomencighis la agrikulturo. Chiuj gentoj ne tuj sekvis la ekzemplon. Sed kelkaj faris tion. Sed kun la dehakado kaj forbruligo de la arbaro la chasbestoj malaperis. Plendoj pri la danghera fumo ekaudighis de la najbaroj, kiuj ankau komencis eksenti la guston de la kulturitaj herboj, sed malkonsentis forlasi la chason au detrui la arbarojn. Pro tio ili iafoje perforte penetretis la teritorion de Lasse, kaj ili ne povis aprobi lian posedrajton tiom, ke ili koncedu al li la detruadon de la tero kaj de la chaso per forbruligo. Lasse devis forpeli ilin batale, sed dum kiam oni bataladis, oni ne povis labori. Pro tio la aliaj devis nutri kaj vesti la defendantojn de la kampoj. Tial Lasse ordonis gheneralan protektan imposton.

Nun tamen oni ekkomencis konstrui domojn kaj forlasis chiun penson pri chirkauvagado. Sed la plezuro de kvieta hejmrestado estis altpreza, kaj nun Lasse neniam havis gajan tagon, char senchese li devis forigi disputojn kaj elpensi leghojn kaj dekretojn.

<< >>