7: Kiel utiligi ghin?

Multaj homoj — inkluzive de pli ol 150 elektitaj anoj de la nuna brita parlamento — subtenas kaj apogas Esperanton lau vidpunkto principa, t.e. ili konscias pri la lingva fiaoso kaj opinias, ke Esperanto efike kontribuas al solvado de la lingvaj problemoj. Ne necesas ellerni ghin por aprobi ghin.

Sed pli multaj homoj interesighas pri lernado de la lingvo kaj evidente starigas al si la demandon: kial ghuste mi ellernu ghin? kiel mi poste povos utiligi ghin? Se oni lernas fremdan nacian lingvon, oni almenau scias, kie trovi parolantojn de tiu lingvo kaj kien sin turni por kontaktighi kun ili. Sed kion fari en la kazo de Esperanto?

Iuj homoj — filatelistoj, radioamatoroj k.s. — kvazau havas jam pretan motivon utiligi internacian lingvon por plivastigi siajn kontaktojn en la mondo. Aliaj eble ne tiel klare antauvidas eventualan profiton.

Unue, kiel renkonti Esperanto-parolantojn? Iam loka jhurnalisto intervjuis en Skotlando hispanan esperantiston. (La intervjuo devis okazi en Esperanto kun interpretisto, char la hispano ne scipovis la anglan.) La jhurnalisto demandis: "Se vi promenus lau la chefstrato de Edinburgo, kiom da esperantistoj vi vershajne renkontus?" La demando implicis negativan respondon, kiu montrus la senutilecon de Esperanto.

La hispano respondis: "Proksimume same tiom, kiom mi renkontus, kiuj scipovus la hispanan".

Se vi portas verdan stelon (bedaurinde tiu kutimo shajnas malaperanta) kaj vojaghas, povas okazi de tempo al tempo, ke nekonato alparolos vin en Esperanto. Tio plurfoje okazis al la nuna autoro: ekzemple, en sudfranca turisma urbo prezentis sin profesia gvidisto, kiu chicheronis ankau en Esperanto.

Sed kompreneble, oni ne povas dependi de hazardaj renkontighoj.

Interne de iu lando oni povas kontaktighi kun kluboj, grupoj kaj individuaj samideanoj pere de la landa Esperanto-asocio. Kiam ne ekzistas landa asocio, oni devas turni sin al internacia organizajho, kiel ekz-e UEA. Taugaj adresoj ghenerale troveblas, au devus trovighi, en lernolibroj k.s.

Kiu sin turnas al UEA kaj alighas, tiu disponas pri la t.n. delegita reto. En la Jarlibro troveblas adresaro de Esperanto-delegitoj en la tuta mondo. Ne chiu esperantisto estas delegito: principe en chiu urbo kaj vilagho, kie ekzistas esperantistoj, unu el ili nomighas la delegito (eventuala kun vicdelegito), kies volontula tasko estas servi al aliaj esperantistoj. Evidente tiu servado estas morala: oni ne rajtas postuli de delegito servojn nerespondecajn au ghenajn.

Sed en la kadro de normalaj interhomaj rilatoj, la ekzisto de tiu delegitaro signifas, ke en fremda lando au loko la esperantistoj chiam havas la eblecon kontaktighi kun enlandano, precipe en kazo de bezono. Plej diversaj estas la servoj plenumitaj kaj plenumataj de delegitoj, ekde helpo trovi tranoktejon ghis interpretado che kuracisto. Tre ofte vojaghantoj estas ech "transdonitaj" de unu al alia delegito en diversaj urboj sur ilia vojo.

La chefa valoro, eble, de la delegitaro estas tio, ke esperantisto malofte devas senti sin sola kaj izolita en fremda lando. Li au shi konscias (minimume), ke en bezono li au shi chiam havas iun al kiu sin turni.

Kune kun la delegitoj trovighas ankau t.n. fak-delegitoj, kiuj pretas helpi sur la tereno de sia specialajho (ankau koresponde), ekz-e: agrikulturo, arkeologio, arkitekturo, automobiloj, ekumenismo, fervojoj, geologio, lingvistiko, muziko ktp, ktp.

Alia ebleco por vojaghantoj estas uzi la Pasportan Servon starigitan de TEJO, la monda junulara organizajho de la esperantistoj. Temas pri tio, ke esperantistoj en pli ol 50 landoj pretas akcepti vojaghantojn en sian hejmon, chu por tranoktado, chu dum pli longa periodo. Garantiata estas senpaga dormloko; eventualaj manghajhoj estas afero de interkonsento kun la gastiganto. Precipe gejunuloj, kiuj kutime ne estas richaj, kaj kiuj ne bezonas luksajn hotelojn, multe utiligas tiun servadon. Reciproke la gastiganto renkontas eksterlandanojn kaj havas la plezuron utiligi sian posedon de la lingvo por senghene intershanghi pensojn kaj spertojn pri plej diversaj temoj de komuna intereso.

Aldone al tio, esperantistoj en kelkaj landoj posedas proprajn feriodomojn, kiuj bonvenigas esperantistajn gastojn, kaj organizas feriosemajnojn. Ekzemploj estas Kastelo Grezjono en Angers, Francujo; Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds, Svislando; Internacia Esperanto-Kursejo en la Rodopi-montaro, Bulgarujo.

Chiujare okazas centoj da kongresoj, konferencoj, renkontighoj kaj feriosemajnoj organizitaj de esperantistoj por esperantistoj. Ilin oni reklamas kaj listigas en la Esperanta gazetaro. Se iu volas kaj disponas vojaghrimedojn (ech bicikle iuj faris tion!), tiu povas dum granda parto de la jaro pasigi sian tempon inter esperantistoj diverslandaj. Entute, por la turismo Esperanto estas tre utila.

Se iu havas specialan intereson au hobion, tiu plejofte havas la eblecon pere de Esperanto plivastigi internacie sian praktikadon de tiu intereso. Tre multaj estas la esperantistaj fakorganizajhoj, kutime kun propra organo, kiuj kunligas entuziasmulojn diverslandajn. Kelkaj ekzemploj de tiaj grupoj estas: Universala Artista Ligo de Esperantistoj; Internacia Esperanto-Klubo Automobilista; Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj; Kristana Esperantista Ligo Internacia; Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj; Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj; Universala Medicina Esperanto-Asocio; Internacia Naturista Organizo Esperantista; Internacia Scienca Asocio Esperantista; Skolta Esperanto-Ligo; ktp, ktp.

Se koncize sumigi: homo, kiu havas neniun emon al internaciaj kontaktoj, neniel bezonas Esperanton, kiel li au shi ankau ne bezonas aliajn fremdajn lingvojn; sed al la homo, kiu havas emon kian ajn al internaciaj kontaktoj, Esperanto ne nur estas utila, sed iasence pli utilas ol aliaj fremdaj lingvoj pro sia multoble pli largha geografia distribueco.

Ankau hejme oni povas utiligi Esperanton kaj vivteni sian scipovon pri la lingvo. Finfine, la plimultaj el ni restadas hejme pli multe ol ni vojaghas, kaj ni rajtas demandi, kiel ni agu por ne perdi pro neuzado tiun regon de lingvo, kiun ni volas apliki dumvojaghe.

Nu, oni povas chiutage auskulti radioprogramojn en Esperanto. Inter stacioj aktuale dissendantaj tiajn programojn trovighas ekz-e Radio Wien, Radio Pekino, Radio Roma, Radio Vatikana, Radio Zagreb, Pola Radio, Radio Svisa. Ne temas nur pri novajhoj au informprogramoj, sed plejofte ankau pri kulturaj programoj. Plej gravaj estas Pola Radio kaj Radio Pekino, kiuj chiutage dissendas pli ol du horojn en la internacia lingvo.

Ekzistas ankau diversaj magnetofonaj servoj, kiuj liveras interesajn sonbendojn en Esperanto. Gramofonaj diskoj estas haveblaj, krom sonbendoj, el diversaj landoj de la mondo. Filmoj, plejofte turismaj, ekzistas kun Esperanta komentario, kaj estas montrataj en kluboj kaj kongresoj.

Ni jam aludis al cento da revuoj kaj jhurnaloj, kiujn oni povas aboni.

Kompreneble, perfekta rimedo por ekzerci sin pri la lingvo, kaj samtempe profiti sian lingvokonon, estas la internacia korespondado. Sennombraj estas la vivlongaj amikecoj, kiuj kreighis per korespondado en Esperanto. Estas facile kontaktighi kun simpatiuloj kie ajn en la mondo; preskau chiuj Esperantaj revuoj presigas anoncetojn de korespondemuloj; UEA kaj diversaj aliaj organizajhoj havas Korespondan Servon servantan por kontaktigi la homojn lau iliaj deziroj. Kiu volas, tiu povas chiutage utiligi tiel Esperanton.

Resume, la studanto disponas pri normalaj rimedoj kaj materialoj por konservi kaj plibonigi sian posedon de Esperanto. La kontrasto kun aliaj fremdaj lingvoj trovighas en tio, ke la tempo dedichita al Esperanto rezultigas pli profundan posedon de la lingvo, ol simila tempo dedichita al alia lingvo; kaj la lernita lingvo estas uzebla sur geografie multe pli diversa proporcio de la tersurfaco.

Tiu konkludo ne supozigu, ke la esperantistoj kontrauas studadon de aliaj lingvoj. Male, tre multaj el ili estas poliglotoj; por multaj la studado de Esperanto vekis intereson pri tiu au alia lingvo (eble malpli disvastigita ol la "grandaj" lingvoj), kiun oni studis ankau. Ghuste esperantistoj forte kontrauas diskriminaciojn flanke de la "grandaj" lingvoj kontrau la "malgrandaj", kaj apogas la koncepton de lingva egalrajteco, kiu estas fundamenta homa rajto.

Fine — vi eble farighos unu el tiuj, kiuj geedzighis kun alilanda esperantist(in)o, kaj uzadas Esperanton kiel la familian lingvon! Eble ankau viaj infanoj estos esperantistoj denaskaj! Sed tio, kompreneble, ne estas deviga...

<< >>