6: "Limigita kaj artefarita literaturo"

Tiel, klopodante bagateligi la atingojn de Esperanto, sin esprimis d-ro I.A. Richards antau kelkaj jardekoj. Li devis agnoski la ekziston de literaturo en Esperanto (dum iuj aliaj, malpli honestaj, ech tion ne faras!), sed pro propraj motivoj volis flankenshovi ghenan atuton en la esperanta kartaro. Kion do signifas tiu zorge elektita frazo?

Kiajn limojn li imagis por la literaturo de Esperanto? Supozeble au kvantajn au kvalitajn. Kvante, la literaturo de Esperanto estas sitelo kompare kun la oceano de la literaturoj angla au franca. chi tamen estas jam sufiche ampleksa — inter ses- kaj dekmil verkoj — por okupi unu homon dum ties tuta vivo. Chiujare aldonighas ch. 220 titoloj, kaj por studi tiom, jaro apenau sufichas. Chu Richards do supozigas, ke ghia temaro estas limigita? Nu, eble jes; tamen ghia gamo estas sufiche largha por almenau la normalaj bezonoj de la ordinara homo. Pri la kvalito de la Esperanto-literaturo d-ro Richards ne rajtas esprimi opinion, char li ne legis ech ghiajn chefajn verkojn...

Kaj kio estas literaturo "artefarita"? Nu, chiu literaturo en la tuta mondo estas laudifine artefarita, char literaturo, kiel muziko, pentrado, baledo, estas arto, kreita arte de artistoj. En la supra kunteksto, do, la vorto estas pleonasma kaj ni devas konkludi, ke la intenco de Richards estis nude malica. Al tiaj neobjektivaj (au neinformitaj) prijughoj la esperantistoj bedaurinde delonge kutimighis.

La plimultaj homoj kapablas koncepti tradukojn en la internacia lingvo. Malpli akceptebla estas nia pretendo, ke Esperanto estas la plej tauga traduklingvo en la mondo. Kaj tre malfacile estas por multaj homoj konstati, ke eblas verki librojn originale en Esperanto, precipe poezion.

Tiaj homoj diras, tute prave, ke por verki poezion oni devas sperti kaj emocii rekte per la verka lingvo. Kion ili ne kapablas supozi, tio estas, ke tre multaj homoj en la mondo faras ghuste tion: por multaj homoj, Esperanto estas lingvo emocia — kaj propra. Tiun adoradon, kiun iuj aliaj direktas al sia gepatra lingvo, multaj esperantistoj pro diversaj kialoj transigas ankau al la internacia lingvo. Tio estas fakto, kiel ajn malplacha al iuj naciistoj, kaj el tiu fakto derivighas la ekzisto de la orginala literaturo de Esperanto.

Nova eldono (1984) de Esperanta antologio,(21) 887-pagha elekto de aparte elstaraj orginalaj poemoj, aperintaj tra preskau cent jaroj en libroj kaj revuoj, prezentas verkojn de 163 poetoj el 35 landoj de kvin kontinentoj, kaj en ghi oni povas sekvi la evoluon de tiu arto en Esperanto inter 1887 kaj 1981. Daure aperadis ne nur poemlibroj, sed ankau la revuoj, aparte la revuoj literaturaj, dedichis multajn spacon al la poezio. Kiel ekzemplon de ties amplekso, ni citu el la enhavo de la literatura revuo Norda Prismo (1955-74) jenon: inter 1955 kaj 1967 aperis 359 originalaj poemoj de 102 poetoj, kaj 375 poemoj tradukitaj el 37 lingvoj.

Sekvi la evoluon de tiu rimarkinda arto, la poezio "indighena" de Esperanto, estas tre interese. Jam en la Unua Libro, Zamenhof prezentis sian emocian lirikon Ho, mia kor', kaj en La Esperantisto fruaj adeptoj povis aperigi siajn novicajn versajhojn. La unua poemaro de individua poeto estas vershajne Versajhareto de Aleksandro Dombrovski (1905), sed ghin baldau sekvis aliaj, ekz. de Roman Frenkel, Stanislaw Braun, Stanislaw Karolczyk, Stanislav Schulhof k.a. Neniu volas pretendi, ke tiuj fruaj versajhoj estas majstroverkoj, tamen plej ofte trasentighas malfalsa ligiteco al la krea lingvo kaj poezia aspirado. Oni ne forgesu, ke tiuj fruaj verkistoj devis esploradi la eblecojn kaj formojn de lingvo tute nova, sen historia tradicio alia ol la komunaj tradicioj de Europo. Iom post iom ili mem kreadis tradicion por la unika nova literaturo.

La unua poeto iom pli matureca estis Edmond Privat (1889-1962), kies poemaro Tra l'silento aperis en 1912; sed nur en la jardeko post la Unua Mondmilito aperis la unuaj malnaivaj talentoj, kies verkoj sentigas, ke tiuj poetoj vivas plene en la lingvo kaj en ghi verkas senpere, kvazau en lingvo gepatra. Kvin el ili estas neignoreblaj el kiu ajn vidpunkto; ili estas la unuaj esperantaj poetoj, kiujn oni povas senhonte kompari kun respektataj (se ne geniaj) poetoj nacilingvaj: la rusoj Eugeno Mihhalski (1897-1937?) kaj Nikolai Hohlov (1891-1953), la franco Raymond Schwartz (1894-1973), kaj la hungaroj Julio Baghy (1891-1967) kaj Kalman Kalocsay (1891-1976).

Grave estas, ke la kvin poetoj estas komplete individuaj, chiu kun propra vocho, propra sinteno kaj propra temaro. Mihhalski estas lingve plej avangarda kaj aktuala, Hohlov plej senseme lirika, Schwartz plej sprita, Baghy plej emocia, kaj Kalocsay — plej genia.

La figuro de Kalocsay en la literaturo de Esperanto similas al tiu de Chaucer en la angla literaturo au Dante en la itala, lau tiu senco, ke li, kiel ili, alvenis sur kampon de literaturo juna, neelprovita, nepolurita, kaj lasis ghin matura, memfida kaj chionkapabla. Li estis antau chio genia kaj produktiva tradukisto, kaj la poezia lingvajho, kiun la devis muldi por traduki (inter multaj aliaj!) La Tragedion de l'homo de Madach, la Inferon de Dante kaj la Reghon Lear de Shekspiro, liverighis al la multnombraj ankau originalaj poetoj, kiuj arighis chirkau li kaj la revuo Literatura Mondo.

Tiun lingvajhon transprenis post la Dua Mondmilito nova generacio de poetoj apoge al la travivintaj kolegoj. Elpashis la britoj William Auld (1924), Marjorie Boulton (1924), John Dinwoodie (1904-1980), John Francis (1924) kaj Reto Rossetti (1909), sekvis baldau la islandano Baldur Ragnarsson (1930), la sudafrikano Edwin de Kock (1930), la chefio Karolo Pich (1920), la dano Poul Thorsen (1915), kaj iom poste japanaj poetoj, el kiuj la plej elstara sendube estas Miyamoto Masao (1913), brazilanoj kiel Geraldo Mattos (1931), Sylla Chaves (1929), Roberto Passos Nogueira (1949), kaj alia brito Victor Sadler (1937). En tiu periodo la plej grava verko vershajne estas La infana raso (1956) de Auld, eposo en 25 chapitroj, kiu neignoreble influis la poetojn kaj poezion de la lingvo.

Ekde 1970, arighis chirkau la revuo Literatura Foiro tuta aro da talentuloj, kies chefaj poetoj estas la italoj Clelia Conterno, Nicolino Rossi, Giulio Cappa, Gaudenzio Pisoni, kune kun, ekster tiu rondo, du aliaj: Aldo de'Giorgi kaj Mauro Nervi.

Tiu suprajha skizo nur indikas ian cheflinion, apud kiu verkadas multaj aliaj interesaj poetoj el plej diversaj mondpartoj, kaj kies specimenajn verkojn oni povas ekkoni en la supre menciita Esperanta antologio.

Kiel estas normale en juna literaturo, la prozo komence iom postrestis la poezion. Fruaj skizoj kaj rakontetoj estis plejparte malaltnivelaj, tamen la nova jarcento baldau vidis debuton de autoroj pli kompetentaj, kiel Ivan Shirjaev (1877-1933), A.E. Styler (1865-1928) (noveloj kaj eseoj), kaj la romanojn de Henri Vallienne (1854-1908), Heinrich Luyken (1864-1940) kaj Tagulo (H.B. Hyams, m.1960). Post la Unua Mondmilito sekvis romanoj de Hindrik Bulthuis (1865-1945), kaj noveloj kaj romanoj de Julio Baghy. La fruaj romanoj de Baghy estas aparte interesaj, char ili bazighas, kiel ankau lia frua poezio, sur liaj spertoj kiel hungara militkaptito en Siberio.

La komencigho de dua periodo de Literatura Mondo en 1931 akcelis ankau la prozverkadon. La svedo Stellan Engholm (1899-1960) premiighis en 1932 per sia romano Homoj sur la tero, kaj sekvis ghin per aliaj romanoj kaj noveloj, kies fono estis la laboristaj medioj en lia lando. Vere brila kaj tiam avangarda romano (tamen ne sub egido de LM) estis Metropoliteno (1933) de Vladimir Varankin (1902 - ?); la autoron baldau englutis, kun sennombraj aliaj, inkluzive de la poeto Mihhalski, la stalinisma teroro. Aliaj pli gravaj autoroj de tiu epoko estas Ferenc Szilagyi (1895-1967), L.N.M. Ne-well (1902-1968), Imre Baranyai (1902-1961), Raymond Schwartz kaj K.R.C. Sturmer (1903-1960).

El interesaj nefikciaj verkoj aperis dum la tridekaj jaroj ekzemple Jarmiloj pasas (1930) de Herman Haefker (n. 1873); duvoluma historio de la mondo; De pagho al pagho (1932) de L. Totsche (poste konata kiel la poeto Ludoviko Tarkony), la unua volumo de literatura kritiko pri Esperantaj autoroj; Parnasa gvidlibro (1932) de Kalocsay kaj Gaston Waringhien (1901- ), studo pri la reguloj de la poezio; Notlibro de praktika esperantisto (1934) de Sturmer.

Aperis gravega tutesperanta vortaro Plena Vortaro, (22) kaj ampleksa analiza gramatiko de Esperanto Plena Gramatiko (kiu timige kontrastighis kun la 16 mallongaj reguloj de la Unua Libro!).

Post la Dua Mondmilito Engholm kaj Szilagyi daurigis sian laboron, kaj baldau aperis aliaj: Cezaro Rossetti, Reto Rossetti, Sandor Szathmari, Jean Ribillard, Miyamoto Masao, Johan Hammond Rosbach, John Francis, Konisi Gaku, Johan Valano (Claude Piron). Kvin brilajn volumojn de eseoj liveris G. Waringhien; aliaj gravaj nefikciaj libroj estas ekzemple: Retoriko (1950) de Ivo Lapenna, La vivo de la plantoj (1957) de Paul Neergaard, Nepalo malfermas la pordon (1959) de la esploristo Tibor Sekelj, Je la flanko de la Profeto (1978, pri islamo) de Italo Chiussi, Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978) de William Auld k.m.a.

Tiu suprajha skizo apenau donas impreson pri la realaj atingoj kaj abunda amplekso de la originala literaturo de Esperanto. Iu ajn, kiu volas ech aludi al ghi devas esti leginta almenau kelkajn elstarajn verkojn antau ol esprimi opinion.

Baza Legolisto de la Originala Esperanta Literaturo Poezio

AULD, William (red.). Esperanta antologio. Dua eldono, reviziita kaj kompletigita. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 1984. 887p.
AULD, W.; DINWOODIE, J.S.; FRANCIS, J.I.; ROSSETTI, R. Kvaropo. J. Regulo, La Laguna, 1952, 267p.
AULD, William. La infana raso. J. Regulo, La Laguna, 1956. 104p.
BAGHY, Julio. Pilgrimo. Budapest, 1926. 124p.
BAGHY, Julio. Preter la vivo. Literatura Mondo, Budapest, 1923. 124p.
BOULTON, Marjorie. Eroj. J. Regulo, La Laguna, 1955. 286p.
HOHLOV, N. La tajdo. Heroldo de Esperanto, 1928. 61p.
KALOCSAY, Kalman. Strechita kordo. Literatura Mondo, Budapest, 1931. 189p.
KOCK, Edwin de. Fajro sur mia lango. J. Regulo, La Laguna, 1967. 119p.
KURZENS, Nikolai. Mia spektro. Literatura Mondo, Budapest, 1938. 64p.
MAURA, G.E. Duonvoche. J. Regulo, La Laguna, 2a eld., 1963. 179p.
MIHHALSKI, Eugeno. Prologo. SAT, Leipzig, 1929. 62p.
MIYAMOTO Masao. Invit' al japanesko. J. Regulo, La Laguna, 1971. 110 p.
PENETER, Peter. Sekretaj sonetoj. Konfidencie (Budapest? 1931?). 95p.
PRIVAT, Edmond. Tra l' silento. Ghenevo, 1912. 29p.
RAGNARSSON, Baldur. Shtupoj sen nomo. J. Regulo, La Laguna,1959. 127p.
ROSSETTI, Reto. Pinta krajono. J. Regulo, La Laguna, 1959. 128p.
SADLER, Victor. Memkritiko. Eldonejo Koko, Kopenhago, 1967. 60p.
SCHWARTZ, Raymond. La stranga butiko. Esperantista Centra Librejo, Parizo, 1931. 127p.
SCHWARTZ, Raymond. Verdkata testamento. Centra Librejo Esperantista, Parizo, 1926. 123p.
TARKONY, Lajos. Soifo. J. Regulo, La Laguna, 1964. 231p.
UEYAMA Masao. Por forvishi la memoron pri shi. L'Omnibuso, Kioto, 1974. 95p.

Proza Fikcio

BAGHY, Julio. Sur sanga tero. 2a eld. Szalay, Budapest, 1933. 264p.
BAGHY, Julio. Viktimoj. Hungara Esperanto-Instituto, Budapest, 1925. 162p.
BOULTON, Marjorie. Okuloj. J. Regulo, La Laguna, 1967. 177p.
BULTHUIS, H.J. Idoj de orfeo. Den Haag, 1923. 542p.
ENGHOLM, Stellan. Homoj sur la tero. Literatura Mondo, Budapest, 1932. 201p.
FORGE, Jean. Mr Tot achetas mil okulojn. Literatura Mondo, Budapest, 1934. 243p.
FRANCIS, John. La granda kaldrono. TK/Stafeto, Antverpeno, 1978. 592p.
FRANCIS, John. Vitralo. J. Regulo, La Laguna, 1960. 135p.
KONISI Gaku. Vage tra la dimensioj, Japana Esperanto-Ligo, 1976. 77p.
LORJAK. Regulus. Eldono Gabrielli, Ascoli Piceno, 1981. 340p.
LUYKEN, H.A. Pro Ishtar. Hirt & Sohn, Leipzig, 1924. 304p.
MIYAMOTO Masao. Naskitaj sur la ruino Okinavo. Librejo Pirato, 1976. 146p.
NEMERE, Istvan. Sur kampo granita. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1983. 125p.
NEWELL, L.N. Bakshis. Literatura Mondo, Budapest, 1938. 149p.
PICh, Karolo. La lilomishla tombejo. Artur E. Iltis, Saarbrucken, 1981. 276p.
RIBILLARD, Jean. Vivo kaj opinioj de majstro M 'Saud. J. Regulo, La Laguna 1963. 143p.
ROBINSON, Kenelm. Segrenereto... Londono, 1930. 158p.
ROSBACH, Johan Hammond. Fiancho de l'sorto. Dansk Esperanto-Forlag, 1977. 192p.
ROSSETTI, Cezaro. Kredu min, sinjorino! Heroldo de Esperanto, Scheveningen, 1950. 259p.
ROSSETTI, Reto. El la maniko. J. Regulo, La Laguna, 1955. 221p.
ROSSETTI, R.; SZILAGYI, F. 33 rakontoj: La Esperanta novelarto. J. Regulo, La Laguna, 1964. 328p.
SCHWARTZ, Raymond. Kiel akvo de I'rivero. J. Regulo, La Laguna,1963. 487p.
SCHWARTZ, Raymond. Vole...novele. TK, Kopenhago, 1971. 192p.
STURMER, K.R.C. Por recenzo! The Esperanto Publishing Co, Londono,1930. 61p.
SZATHMARI, Sandor. Vojagho al Kazohinio. SAT, Parizo, 1958. 315p.
SZILAGYI, Ferenc. Koko kras jam! J. Regulo, La Laguna, 1955. 225p.
SZILAGYI, Ferenc. La granda aventuro. Eldona Societo Esperanto, Stockholm, 1945, 143p.
TOTH, Endre. Lappar, la Antikristo. Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1982. 137p.
VARANKIN, Vladimir. Metropoliteno. Ekrelo, Amsterdam, 1933. 200p.

Kiel traduklingvo, Esperanto havas plurajn avantaghojn. Unue, la normala tradukprocedo en Esperanto inversigas la normalan tradukprocedon en la naciaj lingvoj: nacilingvaj tradukistoj ordinare tradukas el fremda lingvo en la propran nacian lingvon; esperantistoj ordinare tradukas el sia nacia lingvo en lingvon... nu, oni povus ghin nomi fremda, tamen, kiel ni pli frue konstatis, ghi estas tiel celita kaj konstruita, ke la homoj povas eksterordinare proprigi ghin al si tiel, ke ghi ne plu rolas fremde. Chiuokaze, la nacilingvaj tradukistoj — kiel ili mem volonte konfesas — ordinare tradukas el la malpli perfekte posedata lingvo, dum la esperantistoj havas maksimuman eblecon kompreni la tradukotan tekston, kiu ekzistas en ilia lingvo de edukigho. Pro tio, la tradukoj en Esperanto, se paroli ghenerale (char malbonaj tradukoj evidente ekzistas ankau en Esperanto), havas potencialon de maksimuma fidindeco.

La fakto, ke Esperanto-eldonejoj trovighas en tre multaj landoj, estas ankau avantagha. Traduko el, ekzemple, la estona, eldonita en Tallinn, vendighas kaj estas legata en praktike chiuj landoj de la mondo. Tradukoj el "malgrandaj" literaturoj abundas en Esperanto kaj estas facile akireblaj por la alilandaj esperantistoj. En la landoj de la "gravaj" lingvoj, aliflanke, tradukoj el la "malgrandaj " lingvoj estas relative maloftaj — parte pro manko de taugaj tradukistoj kaj redaktoroj, parte pro neracia antaujugho, ke "chio valora" estas verkita en lingvoj "pli disvastighintaj". Kiom da libroj, ekzemple, tradukitaj el la bengala, estas legataj en okcidenta Europo? Kaj kiu rajtas diri, ke en la bengala lingvo ne ekzistas verkoj valoraj?

Ni konfesu, kompreneble, ke ghenerale mankas ekster la esperantistaj rondoj forta interesigho pri fremdaj literaturoj. Kompara literaturo shajnas ne ghui tre altan prestighon kiel serioza studobjekto en multaj, precipe grandlingvaj landoj. Sed chu pri tio oni rajtas fieri? Esperanto estas perfekta ilo por komparaj literaturaj studoj. (23)

La fleksebleco de la lingvo Esperanto mem, kion mi pli frue traktis, alportas gravajn avantaghojn dum traduko. Oni povas tre ofte similigi la formon de la traduko al tiu de la orginalo, kio estas avantagho ne nur en poezia traduko. Al tio kontribuas kompreneble la relative libera vortordo, kiel ankau la akordigho de adjektivo kaj substantivo, la refleksivo, la subtileco de la afiksoj, la ebleco krei chiujn vortkategoriojn el la radikoj. Krom tio Esperanto kapablas peri konceptojn eble ne komunajn al du naciaj lingvoj. Ekzemple, en la kazo de simpla frazo, el bulgara verko: "Vi staru interne, muelistino!", por la vorto muelistino ne ekzistas ekvivalento en ekzemple la angla lingvo, nek ekzistas en tiu lingvo tradicia esprimo per kiu oni alparolas ghuste muelistinon, tiel ke angla traduko tre vershajne devus ignori tiun nuancon. (Se oni volus distingi inter la bulgaraj vortoj vodenicharka kaj melnicharka, oni povus en Esperanto uzi la vorton akvomuelistino por la unua!)

Krome la lingvo Esperanto estas eksterordinare richa je rimoj. Tute malgranda estas la nombro da vortoj, per kiuj ne eblas rimi, kaj la varieco de rimsonoj estas granda. La speciala rimsituacio de Esperanto, kiu konsistas el radiko-plus-finajho, multe plivastigas la rimeblecojn kaj rimvariecon de la lingvo. Jen poemo, ekzemple, en kiu chiuj radiksonoj samas, sed malsamas la finajhoj. Ni nepre trovas, ke la rimado efikas, ne samece, sed variece:

Kiam la frosto sube knaras
kaj shiras vent' de februaro,
kaj shtale duras trotuaro
kaj arbosupre prujn' tiaras —
ho, tiam forno al ni karas:
ni kauras apud samovaro,
ignoras pekojn de 1' najbaro,
nek planojn nek plenumojn faras

Sed kiam printempkanton klaran
ni audas tra la urb' fanfari,
kaj la parfumon deodaran
komencas ni surbrize flari,
ni sentas ardon temeraran,
kaj jukas ari, fari, pari!

Tiel la abundeco de tradukoj (el cento da lingvoj) en Esperanto grave kontribuas al la kultureco de la esperantistoj. Ili havas sian Biblion, ili havas sian Hamleton, ili havas sian Dian Komedion, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj bazighas la europa kulturo. Krom tio, ili havas sian Manjoo-Shuu, sian Librokonstantajhon pri fila pieco, sian Japanan kronikon, sian Bhagavad-gita, ktp; ne mankas al ili la literaturaj fontoj, sur kiuj bazighas la aziaj kulturoj. Ili havas sian Shtaton kaj revolucion, sian Komunistan manifeston, sian Koranon, siajn Spiritajn ekzercadojn de Sankta Ignacio, ktp; ne mankas al ili la filozofiaj bazoj de la politika kulturo kaj la religia kulturo. Aldone, la kultura fono de Esperanto ne konstruighis sole sur la konataj mondfiguroj, sur Shekspiro kaj Dante kaj Konfucio, sed ankau sur la hungaro Petofi, la chehho Havlichek Borovsky, la estonino Marie Under, la bulgaro Vazov, k.a., figuroj alie preskau nekonataj ekster la propra lingva teritorio. Kiom da angloj, kiuj kalkulas la Paridizon Perditan de Milton kaj la Dian Komedion de Dante inter siaj kulturaj richajhoj, konas la apenau malpli gravan Tragedion de l' homo de Madach, kiun la kultura esperantisto ankau akiris en sian panteonon? Kaj en la originala literaturo de Esperanto reaperas la kulturaj figuroj kaj la kulturaj. nomoj, kiuj revekas en kulturhomoj tiom da interdependado de aludoj kaj ideoj: komunaj vortoj en Esperanto estas la donkihoto kaj la donjhuano; ni konas Shimshon kaj la dion Zeuso.

Ni revenos al la afero kulturo en alia chapitro. Sed ni konstatu jam nun, ke la lingvo Esperanto posedas literaturon richan, valoran kaj el certa vidpunkto unikan. Tiu literaturo estas firma kulturbazo de la internacia solidareco de esperantistoj.

<< >>