DEKDUA CHAPITRO
Situacio de la eksteraj rilatoj de Halvargo.
— Milito inter la turoj. — Mallonga priskribo de
la sociaj movadoj, sekvantaj la militon. — La
autoro estas malliberigata, li savighas, poste per
helpo de mirinda fenomeno li forlasas Kapiiarion kaj
reiras en sian patrujon.
La eksteraj rilatoj de Halvargo farighis dum la
lastaj jaroj krizaj. La Regno de la Unuighintaj Turoj
ekde la validigho de la "Ghenerala Turdefenda
Juro" sin dedichis kun granda elano al la
sinarmado. La fajreron eligis iu impeta gonchargo,
kiu pereigis tri turojn: la ceteraj turoj akuzis pro
la katastrofo Halvargon; la akuzo estis, ke ni
trokonstruadis, tro multe da materioj ni amasigis,
tiu chi amasigo la akvon plidensigis super ni, kauzis
fluprocezojn kaj al tiuj estas atribuebla la
kataklismo. La estroj de la Regnoj urghighis chiam
pli impete pliigon de la solidareco, ili instigis la
civitanaron al pli fortoplena.laboro, por ke sama
fato ne atingu ankau la ceterajn turojn - ili emfazis
la neceson de sinarmado, kiun, se estas bezonate,
ankau perforte, per fajro kaj fero oni devas plenumi.
Poste - lau nia kalendaro chirkau la mezo de Junio
— eksplodis la milito inter la turoj. Halvargo
apartenis al la Maldekstrula Ligo, kaj, kiel tia,
findecidinte kaj akre ghi ekluktis pro sia
konvinkigho, lau kiu la gonchargon malhelpi oni povas
ne per malpliigo, sed kontraue, per pliigo de la
konstruado; ja fine estus dezirinde, ke du-tri turoj
funkciu sub komuna shtatchefo, kaj tiujn chi turojn,
se alimaniere ne sukcesus, oni devas okupi perforte.
Ghuste tial, tuj, kiam la milito eksplodis, oni
fermis akvoreziste chiujn elirejojn, por ke la
malkuragha popolacho ne eskapadu kaj ne evitu sian
soldatan devigitecon. Per la fermo de la elirejoj oni
sukcesis atingi tiun vervan animstaton, kiu estas
necesa por la atako — la tuta turanaro estis en
ekscito, chiu tumultis al la unusola elirejo, al la
tegmentkornico, kie la unuaj bataloj okazis kontrau
la soldatoj de la najbara turo. Mi mem en rango
"chefpikadisto" eliris sur la batalkampon,
kie, kiel kuragha soldato, baldau mi akiris meritojn,
saturite de la ideo de la Turdefendo, kiu esperigis
la mondon pri eterna paco kaj felicha laboro.
La militiron mem, kaj la ghin sekvintan tempon mi
priverkis en alia libro, kiu atingis de tiam multajn
eldonojn. Chi tie mallonge mi okupighas nur pri la
chefaj eventoj. Komence ni batalis kun granda
sukceso, multajn ni kaptis, ni shlosis ilin en la
kelo de la turo kaj tie nutris ilin — bedaurinde,
ne estinte kapablaj ghisatendi la rekompletigon de
niaj grandaj perdoj, fine de Decembro ni estis
devigitaj retirighi de antau la
"kurgi-bullokoj", cedi al ili la terenon.
La kurgioj bruligis nian turon kaj masakris la
garnizonon, postrestintan por la defendo. La konkordo
chesis ankau en la estraro de la turoj, estintaj en
ligo kun Halvargo: iu nesolvita gramatika problemo
donis okazon al konflikto inter la militestraro kaj
la diplomataro. La lingvoscienculoj de la diplomatio
postulis, ke, por la grandaj interesoj de la
bullok-socio, el la vortaro estas forvishenda la
singulara pronomo de la unua persono, kaj ghi estas
anstatauigenda per la pronomo de la pluralo — lau
ili la kauzo de chio malbona estis, ke la regojn de
la pronomo "mi" estas neeble akordigi kun
tiuj de la pronomo "ni" — se diplomato
diris: "ni estas emaj ghis la lasta guto de nia
sango kajtielplu", tiam en la vorteto
"ni" oni komprenis entenata ankau la nocion
"mi", tio estas lin mem, kio okazigis
absurdan situacion; samtempe, kiam la soldato sur la
batalkampo diris, ke "mi estas malsata", au
"mi mortachas", el tio la diplomataro de la
malamika turo konkludis tuj al tio, kvazau tie transe
estus ia malbono, kvankam pri tio ech ne temis. Pro
tio farighis chiaspecaj miskomprenoj, kiujn povus
likvidi lau la diplomatoj nur radikala ekstermo de la
vorto "mi".
La adeptoj de tiu chi opinio triumfis, char
novokazinta gonchargo donis novan direkton al la tuta
movado. Jam dum la milito okazis malkonkordo en la
interno de la unuopaj turoj — duono de la
batalantoj volis chesigi la militon, kaj la alia
duono ghin volis daurigi. La du partioj implikighis
en interbataladon unu kontrau la alia, komence lau
apartaj turoj, poste, rekoninte tiun forton, kiu sin
kashas en la intertura koalicio, la kontraumilitaj
partioj de la unuopaj turoj ekkonspiris inter si,
kontrau la bloko de la militemaj partioj, kiuj same
interture konfederis por efektivigo de sia volo, por
daurigo de la intertura milito.
Tiu chi milito dauris tre longe, ambauparte oni
akiris multajn kaptitojn — fine per siaj pli granda
armilaro kaj pli kruelaj, pli impetaj atakoj, la
modera kontraumilita partio venkis kaj trudis la
pacon al sia kontrauularo.
La kvinopa konsilantaro de la Plurala Persona
Pronomo, triumfinte komencis prepari sian alian
grandan taskon, la certigon de la paca laboro. En tio
denove farighis konfliktoj - parto de la
lingvoscienculoj post abolicio de la persona pronomo
de la unua persono postulis ekstermon ankau de la
poseda pronomo de la unua persono: argumentante per
tio, ke la vorto "nia" superfluigas la
vorton "mia", kaj solvas la ekonomian
problemon. Vane argumentis la Konservativa Partio de
Unu- kaj Duonjaraj Suchinfanoj, ke oni pli frue konas
la vorton "mia" ol la vorton
"mi", kaj tiel pli gheneralsignifa ghi
estas — la revolucio eksplodis nerezisteble kaj
ribeligis la laborulojn de la malsupraj kornicoj. Sin
anoncis scienculoj, kiuj demonstris, ke la bullokoj
ghis nun malshparis multege da laboro per tio, ke ili
konstruis la turon lau etaghoj — ja la celo estas
atingi la surfacon de la maro, do plene sufichas, se
ili komencas konstrui tuj la plej supran etaghon, kaj
tiun chi laboron senprokraste ili ekfaros. Pro chi
tiu kauzo estas plej ghuste, se la bullokoj,
konstruantaj la fundamenton, venos supren al la plej
supra etagho, ili pelas la suprulojn suben, en la
kelon, detruos la ghisnunan konstruitajhon kaj
rekomencos la tuton, supre, che la deka etagho. Por
iom da tempo venkis tiu chi opinio, oni komencis la
detruon, la kontraustarantoj estis malliberigitaj —
ghis iu ekdivenis, ke la tuto valoras neniom, char
tiuj bullokoj, kiuj devus konstrui la dekan etaghon,
estas ankorau etaj, nematuraj: kaj la plenkreskintoj
ne scias kiel tion fari. Oni devas serchi alian
solvon.
Post tio chi en rapida sinsekvo venis diversaj
solvoj, rilate al evito de la "gonchargo",
kaj chiuj estis provataj, aplikataj. La movadojn,
kiuj tiel sinsekvis, forte mi partoprenis, kiel verva
civitano de Halvargo - mi estis ano de tiu societo,
kiu forjhetinte la vantajn batalojn pri la persona
kaj poseda pronomoj, proponis plibonigon de la
verboformoj kaj tempdifinoj; kaj kiu societo por iom
da tempo ankau venkis, kun la programo, ke oni devas
konsideri chiun agon, okazantan en la estanta tempo,
kvazau ghi estus farighonta en la estonteco. Char
iliaj scienculoj elkalkulis precize, ke post mil
ducent jaroj la bullokoj launecese surhavos tiajn kaj
tiajn chi vestojn, vivos tiel kaj tiel chi, volos
tion kaj tion chi, vivos en tia kaj tia chi
shtatformoj; tiajn kaj chi tiajn bildojn oni pentros
kaj poemojn verkos, tion kaj chi tion oni manghos; do
estas evidente, ke ni shparos multe da tempo, se
tiujn chi rezultatojn de la precizaj kalkuloj ni
enpraktikigas jam nun; kaj ni agas tiel, kvazau la
mil ducent jaroj estus jam forpasintaj. Ekregis la
Estontecvida Socialgumtira Partio, kaj dum du tagoj
chio prosperis tre glate, kaj estus prosperonta plu,
se epidemio de enterito, farighinta subite, kaj ties
malagrablaj sekvoj ne farus finon al la afero: la
estroj ekhavis kapturnon pro la terura fetoro kaj ili
estis devigitaj transdoni sian lokon, persistante che
sia starpunkto, ke malgrau chio, la kalkulo estis
perfekta, ili ne kalkulis nur je la enterito, kies
kauzo estas ne ili, sed la subite farighinta malbona
vetero, kiu je posttagmezo neatendite nuboplenigis la
chielon; — oni vere ne povas postuli de la
scienculoj, ke ili antaudiru: kia vetero estos post
la paso de unu horo, kiam ili devas antaupensi je mil
ducent jaroj. — Poste transprenis la regadon la
Pasintjaran Neghon Glaciiga Societo, kaj lerninte per
la memoro pri la terura detruo, kiun kauzis la
Gumtiruloj, ghi skribis sur sian standardon la
koncepton, ke, char la estontecon oni ne povas koni,
sed la estintajhon jes, estos plej bone rekomenci
chion tie, kie ni chesis antau mil sescent kvardek
jaroj. Konforme al tio, chiu devis reiri al sia
civit-devena loko — la shuldanto ne devis pagi; sed
kontraue, kiu intertempe akiris monon, de tiu oni
ghin forprenis kaj donis al tiu, al kiu ghi apartenis
antau mil sescent kvardek jaroj. Tiel dum la
reghimoj, sinsekvaj unu post la alia, chiu akiris
ion, nur tiuj malsukcesis, kiuj volis vivi tiel,
kvazau la trian de Junio vere estus la tria de Junio
kaj ne la naua de Septembro au dekoka de Marto; ilin
punis kaj enkarcerigis tiel la Gumtiruloj kiel ankau
la Neghoglaciiguloj. Kun evoluo de la diversgrandaj
kolektivaj movadoj, sociaj sciencoj, bullokologio kaj
de la turdefenda ideo, aperis en rapida sinsekvo
grandiozaj ideoj. Trovighis, kiuj forlasinte la tro
empirian koncepton de la monismuloj, senhautigis unu
la alian, argumentante, ke la bullok estas ne
senprudenta, sangavida besto, sed dueca estajho,
animo kaj korpo; ghin — kune kun la ordinara
selektigho, direktata de la lukto por la ekzisto -
direktas ankau la ekkono kaj prudento; aliuloj
pruvis, observante denove la intereson de la
rasdefendo kaj rasnobligo, ke la valoron de iu
bullok, lau morala kaj silkraupbreda vidpunktoj,
determinas nur, kiuj estis ghiaj patro kaj patrino;
kiu ghi mem estas, au, chu entute ghi ekzistas en la
mondo, tute malgravas, same, kiel ankau che la
chevalvetkurado ni havas fidon pri la konkurantaj
chevaloj lau tio, el kia familio ili devenas. La
pensulojn kaj verkistojn ili forpelis kaj
anstatatiigis ilin per ia aparta speco de kemiistoj,
kiuj, lau certaj grupoj, demonstris en la pensmaniero
kaj agado de la homoj tiujn trajtojn, kiujn oni povas
konklude jam antaue diveni lau ties naskighloko:
poste ili prinomis tiujn mondkoncepto. Pli malfrue
tiu chi scienco tre rafinighis: surbaze de diversaj
ecoj ghi komparis la bullokojn; evidentighis, ke la
kreskado, koloro, odoro kaj konglomerato de la haroj,
oreloj, ungoj strikte kunrilatas al la naturo kaj
intencoj de la bullok, — tiel interbatalighis unue
la malaltkreskaj kaj la altaj, poste la elstaran
zigomon havantaj kaj la kavokulaj, la blonduloj kaj
brunuloj, la dikuloj kaj magruloj. Ech pli malfrue,
bedaurinde, kelkaj embarasoj farighis, kiel sekvoj
ghuste de la troe evoluintaj scio kaj sentoj de la
apostoloj de la hom- kaj rasologio; en la plej lasta
granda batalo multegaj mortfalis, farighis
senhejmuloj, perdis chiujn siajn havajhojn; tiu
batalo okazis inter du rasoj, inter la
Surlanazohavantajverukon kaj la
Antauenklinighantajnorelalojnhavaj, kaj malkashighis,
ke trovighas, kiuj havas verukon sur la nazo, krome
ankau klinighas antauen iliaj orelaj aloj; kaj
trovighas ankau tiaj, ce kiuj neniu el tiuj du ecoj
estas konstatebla; kaj tiel, lau tiu chi vidpunkto do
ne eblis dividi en du partojn la tutan bullokaron,
por ke ili efike finskermu la grandan mondkonceptan
batalon. Oni devis rekomenci la tuton — denove oni
revenis al la naiva popolkredo, kiu prenas la
nebulmakulojn "oiha" — kaj la komunan
dangheron, la "gonchargon" puno fare de la
providenco. Tiutempe, kiam — kiel tuj ni vidos —
neatendite mi devis forlasi Kapilarion, la granda
lukto estis ghuste en tia stadio, kaj en tia mi ghin
vidis lastfoje: kio okazis depost tiam, mi ne scias,
do mia lasta memoro rilatas al tiu chi granda
ekprospero, kiu komencighis en la politiko de la
venkita Halvargo. Gonchargo-registaro transprenis la
potencon, ghi fondis la Unuan Gonchargo-Asocion
kontrau la senkreduloj, kreighis Gonchargokonsuma
Instituto; krome Biokemia Shufabriko, alivorte
Politika Regista Partio de Gonchargokreduloj, kiu per
granda forto strebis fari ordon en la turo. Mi mem,
kiu partoprenis multkelkajn batalojn, pro mia
nekonata deveno, komence estis suspektata fare de la
Goncargo-partio; sed poste per helpo de iu el miaj
prelegoj, kiun mi faris sub la titolo
"Gonchargo-direktado kaj la disvastigo de la
nacia ideo, kun speciala konsidero al la oreloj,
elshiritaj fare de ia mashinpecoj", refoje kun
sukceso mi baraktis supren, cheflanke kun Xa-ra, kiu
tiutempe, ne rezigninte pri siaj principoj, estis
denove gvidanta kaj direktanta persono de la potenco.
La historio de mia liberigho el Kapilario,
rakontate per kelkaj vortoj, konsistas el la jeno:
Iutage komisiito de la registaro aperis che mi kaj
min alvokis, kiel konanton de la oiha-demando,
entrepreni la estradon de tiu deputitaro, kiun
Halvargo estis irigonta al iu turo, situanta iom
malproksime, kie la astronomoj avizis gonchargon; kaj
el kie oni petis de ni helptachmentojn por restarigo
de la konfuzighinta ordo. Mi akceptis la honorigan
komision, kaj iun matenon mi ekiris. Nia vojo dauris
tagojn, ni devis venki multajn obstaklojn — sed
fine ni atingis la koncernan turon, kien ni estus
devintaj enmarshi. Sed la ribeluloj nin chirkaubaris,
mian akompanantaron senarmiligis, kaj antau ol mi
estus povinta transpashi la pordegon, ili min arestis
kaj enkarcerigis kiel perfidulon. Mi ne havis eblon
plenumi la esplorkaptitecon, nome intertempe okazis
la gonchargo, granda parto de la bullokoj pereis, la
ceteraj forkuris. Mi forlasis mian karceron
noktotempe, kiam la gardistoj malaperis de apud mi
— terure elcherpighinta kaj mortlace mi ekiris en
malcerta direkto, senchese min kashante kaj kun
maltrankvilo, ke denove mi alvenos inter la
malamikajn bullokojn, kiuj — ne konante la
situacion — kvalifikus mian liberighon eskapo, kaj
simple min mortpafus, au forigus de sur miaj oreloj
la tie fiksitajn brankojn, kaj mi sufokighos. Ia
patrolo fakte min ekpersekutis, sed mi trovis eblon
de rifugho kaj la koralarbaro donis al mi shirmon.
Frumatene la grundo komencis altighi; en la helo,
filtrighanta suben, mi grimpe pasis en suprena
direkto, kaj fine mi atingis la pinton de la monto,
kie mi falis teren elcherpighinte kaj mortpreta. Mi
sentis, ke mi tuj pereos, mi povas iri nenien, min
defendos neniu — la oihaoj min forpelis, la
bullokoj persekutas min: mi devos perei mizere. Mi
ekghemis laute kaj malbenis miajn sorton kaj propran
stultecon, ke post tiom da chagrenplenaj spertoj,
refoje mia stulteco vekis en mi la sopiron kaj emon
por vojaghi. Mi pensis, ke mi vivas la lastajn
minutojn, kaj neniam plu mi revidos mian amatan
patrujon; kaj mi preskau intencis, deshirante miajn
brankojn, mallongigi la suferojn, kiam teruraj mugho
kaj tondro kaj tremego min rekonsciigis. Samtempe sub
mi la grundo ekskuighis; kaj varmega marshaumo
jhetighis apude supren. Ghi min ekprenis kun terura
forto, min fortiris kun si, min ruligis kaj eklevis
— mi kaptadis por spiro kaj svenis.
Ghustedire estis tre simpla afero, kio okazis kun
mi, nur la kuriozaj cirkonstancoj ghin faris
eksterordinara. Nur poste mi ekkomprenis la
interrilaton, kiun, kiel klarigon de mia stranga
aventuro, mi jam nun mencias. La monto, kien mi
trafis, estis vulkano en la mara fundo; kio min
kuntiris, ghi estis erupcio de la vulkano. La lafo,
tuj rigidighanta en la akvo en blankan shaumon, min
levis supren, kaj dum mi drivis en ghi, tiel viglan
forton ghi metis en miajn membrojn, ke tiu forto
estis suficha por min eljheti al la suprajho de la
maro. Kiam mi rekonsciighis, mi trovis min sur
mallargha flosanta terbulajho, kiun la alfluadanta
marshaumo kreis en tiu loko, kaj kiun la ondoj
malrapide lulis kaj kunportis al nordo. La brankojn
mi jam ne surhavis. Mi chirkaurigardis, frotis la
okulojn kaj miregante gapis al Suno kaj al la klosho
de la blua chielo, kiujn vidi tiom longtempe ne estis
donite al mi. Vesperighis, la chielo estis sennuba;
bordon mi vidis nenie.
Post dudek kvar hora jhetighado iu krozshipo min
trovis kaj savis el mia malfacila situacio. En la
unua tago mi sentis nenian signon de tiu nerva
malsano, kiu poste min ekregis, kaj pri kiu, kiel pri
pasema menskonfuzigho, nun jam nur honte mi
rememoras. Nur kiam ni atingis bordon, kaj la
shipestro interesighis pri mia identeco kaj miaj
aventuroj, mi rimarkis, ke ne tiu mi estas, kiu iam
mi estis. Mi sentis neelportebla la odoron de la
viroj; je demandoj de la shipestro mi respondis
oiha-lingve, kies kuriozaj krichoj tiom konsternis la
bonan homon, ke li petis la kuraciston de la shipo
min ekzameni kaj min meti en iun hospitalon. Sed mi,
antau ol tio povus okazi, rifughis; kaj mi eskapis en
la urbon. Mi eksciis, ke mi estas en Francujo, en
proksimo de Marseille: ekzamenante miajn poshojn, mi
trovis iom da ora mono, kiun la longtempa restado en
la maro ne dismoligis tiel, kiel miajn vestajhojn kaj
botojn. Per tiu chi mono mi achetis en iu vendejo
virinajn vestojn, sekrete mi surprenis tiujn, mi
metis falsajn harojn sur la kapon, rughigis la bushon
kaj per rizpulvoro mi dike shmiris la vizaghon, lau
modelo de la belaj virinoj en Marseille. Nur malklare
mi memoras pri tiuj chi frenezachajhoj kaj pri la
similaj, kiujn en la sekvaj semajnoj mi faris. Ankau
pri tiu chi malmulto, kiu restis en mia kapo, mi
ekmemoris post kelkaj semajnoj, kiam en la
frenezulejo de Dover, kien oni min enfermis, mi iom
elripozis mian lacon, kaj al la kuracisto, al la
bonanima kaj komprenema Mr. Fox en horoj de la
resanighado mi rakontis la estighon kaj historion de
miaj fantasmagorioj. Kun pento mi konfesis, ke kun
cerbo priturmentita per la suferoj inter la bullokoj,
kaj abomenante min mem, en la unuaj tagoj konfuza,
freneza decido — au plie manio — min ekregis: ke
mi ne estos plu viro, au se jes, nur tial, ke mi
ekbatalu kontrau la tirano, subpremanta la
homarrrason, kaj ghin tenanta en mallibero; kontrau
la virino mi ekbatalos, per shiaj propraj armiloj,
per la indiferenteco, mensogo, pseudvestite, en
virina masko mi enboros min inter ilin, shtele mi
ellernos iliajn sekretojn; kaj tiujn posedante mi
liberigos miajn malfelichajn kaj sensciajn
bullok-kunulojn.
Tiujn chi stultajhojn kun honto mi rakontas, kaj
tiamaniere mi rakontis jam tiam al la bona dr. Fox.
— Elripozinte la lacon pro mia kurioza vojagho, mi
pasigis en la frenezulejo ankorau kelkajn semajnojn,
post kies paso, audante mian senchavan parolon, kaj
surbaze de la opinioj de la kuracistoj, la
direktoraro min kvalifikis resanighinta. La 4-an de
Marto en 1922 mi forlasis la instituton, kaj post
kelkaj tagoj, precize la 10-an de Marto mi alvenis en
mian naskighurbon, Redriff, kie miajn edzinon kaj
gefilojn mi trovis en bona sano.
Fino de la sesa vojagho de
Gulliver