DEKUNUA CHAPITRO

La autoro komencas la punlaboron inter la bullokoj. — Priskribo de Halvargo, de tiu turo, kies civitano farighis la autoro. — La autoro interkonatighas kun Xa-ra, shtatsekretario de Halvargo. — Kelkaj klarigoj pri la origino de la oiha-legendo.

Nur tre mallonge mi rakontos la duan chapitron de mia vivo, pasigita en Kapilario; tiu chapitro tute ne estis tiel felicha kaj serena, kvankam en okazajhoj multe pli richa; tiun tempon mi pasigis inter la laboremaj bullokoj, ekde mia kondamniteco ghis mia liberigho el Kapilario. Mi klopodos severe persisti che tiuj faktoj, kies denombron la leganto povas rajte atendi de miaspeca vojaghpriskribanto, kies sola merito, manke de verkistaj kaj poetaj virtoj, estas tio, ke fidele kaj konscience li rakontas, kion li vidis. Ghuste tial mi neglektas la historion pri la unuaj tri monatoj — temo de alia, pli granda verko povus esti la detala priskribo de tio, kiel mi alkutimighis al la societo de la strangaj monstretoj, kiel mi ilin ekamis, kiel mi trovis ilian animon kaj ties multajn bonajn ecojn, kiel mi ellernis iliajn lingvon, kutimojn; kiel mi farighis, komence devigite, ribeladante, poste el mia propra volo, entuziasme kaj kun ambicio, utila membro de ilia socio, kiel mi venkis ilian malkonfidon kaj faris min shatata de ili; char komence ili estis malkonfidaj al mi: la inicitoj sciis pri mi, ke mi alvenis al ili el inter la oihaoj, kaj je mia plej granda surprizo, tiu chi famo eligis el ili tute ne tiujn estimon kaj envion, je kiuj mi kalkulis - prefere kun moko ili parolis kun mi kaj pri mi, rilate tiun chi mian aventuron. La legantoj rajte povas pretendi de mi, ke mi ne enuigu ilin per priplendo de miaj sentoj - do mi notas nur, ke mi mem estis kulpa pri tio, se ili ne povis min trakti serioze en la unua tempo: la disigho de Opula efikis al mi tiel dolore kaj faris min tiel deprimita kaj malfelicha, ke en mia melankolio mi estis vere ne ghuebla tiutempe.

Tiu chi mia persona, anima afero, mia senespera amo al Opula, faris min neobjektiva kaj egoisma kaj vekis prave malsimpation kontrau mi inter la bullokoj, kiujn tiutempe, kiam — ne el mia propra volo — mi alvenis che ili, ghuste okupis gravegaj sociaj kaj politikaj demandoj, nuraj tiaj ideoj, tiaj ideoj, kiuj postulas de la individuo sinoferon kaj malegoismon, por la intereso de la komunumo. Do, mi parolos prefere pri tiuj chi aferoj, kun la espero, ke mi povos min utiligi, se kelkajn modestajn indikojn mi disponigas al tiuj eminentaj kaj seriozaj viroj, kiuj direktas hodiau la sorton de Europo kaj ghin gvidas al bonstato kaj pliperfektigho, kaj volonte mi rezignas pri tiu pli certa kaj pli malmultekosta sed al serioza viro malinda sukceso, kiun en vicoj de enuantaj virinetoj kaj revemaj liceanoj mi povus atingi, se mi plenigus tiujn chi foliojn per bombastado de miaj amaj mizerplendachoj.

Tiu turo, en kiun mi estis ekzilita, estis unu ne el la plej grandaj, sed sendube el la plej malnovaj kaj plej evoluintaj en Kapilario. Ghiajn fundamentojn antau multaj jaroj ekfaris la prauloj de la nuntempe konstruantaj bullokoj (la vivdauro de la bullokoj estas multe pli mallonga ol tiu de la oihaoj). Tiujn praulojn Kol-ko, prapatro de la suvereno, reganta nuntempe en la turo, kondukis al tiu chi regiono. Longan tempon ili vivis en paca konkordo, ghis en la pasinta jarcento iu "gonchargo" (tiel ili nomas tiun katastrofon, kiam la oihaoj ilin forfumumas kaj okupas iliajn turojn, tiaspecan naturfenomenon ili komprenas je ghi, kia che ni estas la tertremego) donis okazon por konfliktoj, kies sekvojn en la proksima, lasta chapitro mi klopodos mallonge rakonti. Nome la bullokaj historiscienculoj donas plurspecajn klarigojn pri tiu chi menciita gonchargo: trovighas, kiuj ghin analizas sur severe sciencaj bazoj, aliaj menciadas mistikajn fortojn. Ambau konceptoj havis sian propran partion en la diversaj turoj, kaj la suverenighintaj partioj senindulge ekstermis la venkitajn. Sed tiuj chi barbaraj tempoj hodiau estas jam forpasintaj, kaj la popolo de la turoj, konstruighantaj en la chirkauajho, ekiris al neniam ekzistinte grandampleksa evoluo en kulturo kaj civilizacio. La sciencoj kaj artoj ekprosperis, la sciencoj en direkto de perfektigo de la korpaj kaj animaj ecoj de la bullokoj, el vidpunkto de la taugeco por turkonstruado; la artoj en direkto de la mensa edukado de la bulloka raso. Eminentaj esploristoj sin okupis pri la individua kaj rasa strukturoj de la bullokoj; iliaj naturscienculoj elserchis la leghojn, kies aplikado kondukis al grandiozaj eltrovoj en la praktika vivo.

En la unua tempo mi laboris kiel simpla laboristo che la morterportado, kaj mi ne havis eblon enrigardi en la laborsferon de tiuj pli superaj klasoj, kiuj planis kaj direktis la konstruadon de la turo. Miaj relativa grandeco kaj al ghi konforma forto min faris neanstatauigebla: mi sola plenumis pli ol okdek—cent bullokoj, dum la sama tempo. Sed ghuste tiu chi mia korpa supereco donis poste eblon, ke elighante el mia socia klaso, mi povu ghui privilegiojn, kiuj prezentis al mi la okazon ekkoni la transversan sekcon de la bulloka socio. Mi akiris amikojn kaj gravajn konatojn: tiel mi poste eksciis la jenon:

La turoj estighas per koncentrigho de po unu bullok-gento en shtatan vivon. La shtatojn estris reghoj, suverenoj, respublikaj prezidantoj, au simplaj magistrataj organizajhoj, konforme al la politika gusto au tradicioj de la koncerna turo. Tiuj chi estroj zorgis, ke chiu individua laboro harmonie servu por la komuna celo: plukonstrui kaj surtegmenti la turon. Krome ili direktis la internan kaj eksteran defendon de la turo — chi lasta agado estis bezonata, char la danghero, ke la popolo de iu proksima turo simple okupas la konstruajhon, shvebis super chiu turo. Elformighis la "turdefenda juro", kiu, per la nekredebla eltrovemo, teknika lerteco de la bullokoj, alportis preskau neimagebiajn sukcesojn. Por ke la leganto povu al si krei pri la rakontotajhoj almenau palan koncepton, ion mi devas ankorau emfazi. Tio, kion ni nomas tie chi, en Europo "homo faber", "teknika homo" che la bullokoj evoluis en tia maniero, pri kia che ni revis audace nur la autoroj, havantaj la plej sovaghan fantazion: unu certa Wells, unu certa Shaw, en siaj plej frenezigaj songhoj. Tiu chi teknika kapableco, kiu che ni produktis miraklojn, provizore plejparte nur en la mekanika mondo, che ili disvastighas al chiu tereno de la organika vivo. Che ni oni komencas okupighi pri transformado de la vivaj organismoj nur en la plej nova tempo kaj nur kun singardaj palpadoj, - che la bullokoj substitui unu okulon, unu hepaton, unu cerbon, transplanti en la lokon de unu pulmo du renojn, intershanghi au tranchi je duonoj, du cerbojn, kreskigi en la loko de aliaj organoj, flugilojn, naghilojn, enigi la brankojn de fisho en la koron de iu bullok — chio chi ne estas pli granda problemo, ol che ni la telefono, telegrafo, Rentgen-lumo, vaporshipo kaj flugmashino; kaj la fabrikado de tiuj chi laste menciitaj teknikaj iloj malaltighis che la bullokoj en simplan infanludon.

Estas necese kompreni chion chi, antau ol mi komencus la historion pri elformigho de la "turdefenda juro". Ekde kiam tiu chi demando sin trudis al atento, en la evoluo de la bullok-socio komencighis speciala transformigho, kiun oni povus karakterizi per la vortoj "duobleco", "disfendigho". Chiu organo kaj chiu laborilo komencis formighi tia, ke ghi servu duoblan celon: konstruon de la turo kaj samtempe ankau ghian defendon, kio ja estas samsignifa kun la ofensivo. Chiu bullok transformighis en unu persono je laboristo kaj soldato. Se la trulojn oni inversigis, tiuj estis uzeblaj ankau kiel tranchiloj por deskrapi morterajhon, la brikformoj estis planitaj tiel, ke pleniginte tiujn per eksplodmaterialoj, samtempe oni povu fari ankau brikeksplodigan minon el ili. Per la samaj krochiloj, per kiuj oni kunligas du latojn en unu turo, estis eble tiajn disstrechi en la alia turo. La laborilo, kiu chi tie konstruis, tie detruis — kio estis en unu turo supkulero, ghi pruvighis sespafa revolvero en la alia — tie chi oni manghis kiel papavan volovanon la samon, pro kiu tie transe falis la bullokoj kiel pro ratveneno. Sur la komplika korpo de la bullok la rolo de chiu organo duoblighis: en la fino de la flugiletoj, destinitaj por flugo, evoluis akraj ungegoj, per kiuj eminente eblis distranchi flugilojn; la timpanoj formighis tiel, ke okaze de neceso eblis fari per ili teruran bruon, pro kiu la malamika bullok surdighis; en la fosajhoj de la okuloj, en la loko de la larmobursoj, evoluighis etaj glandoj, kies venena sekreciajho blindigis tiun, al kiu ili ghin surshprucigis. Trovighis bullokoj, kiuj plilongigis kaj pintigis siajn fingrojn, por ke ili povu ankau piki per tiuj; aliaj kreskigis krom siaj du brakoj ankorau unu trian, kiu flanke, de sur ilia talio pendachis, ghi estis akra kaj pinta kaj malmola kiel fero.

La grandioza evoluo de la "turdefenda juro" ankau sur intelekta kampo sentigis sian efikon. La senton pri la kunaparteneco, se eblas, ankorau pliigis la fakto, ke tiun chi kunapartenecon minacis malkonsento — la rilato inter la individuo kaj la socio perfekte klarighis. En tiuj grandiozaj movadoj, en kiuj antau mia liberigho mi partoprenis, mi havis eblon interkonatighi kun Xa-ra, la plej eminenta soci-scienculo kaj shtatisto de Halvargo (mia pli malvasta patrujo), kun la sama, che kies flanko mi batalis poste, kiam okazis la granda milito. Tiu chi Xa-ra priklarigis al mi multajn obskurajn problemojn - al li mi povas danki, se en la bullok-sociscienco mi povas fieri pri iom da sperto, kaj modeste mi povas paroli pri sociaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj.

Iuokaze mi interparoladis kun Xa-ra pri la estonteco de la bullok-socio. Mi esprimis mian admiron pri chio, kion ghis nun sur kampoj de la kulturo kaj civilizacio mi spertis — mi denombris chiujn branchojn de la scienco kaj arto, kaj demonstris, pri kiaj grandaj sukcesoj ili povas fieri. Estas nekredeble, pri kiom da chiaspecaj aferoj la bullokoj sin okupas en Halvargo kaj ankau aliloke: kaj pri chio ili sin okupas kun tiel senfine pia enprofundigho kaj seriozeco, kiel inspiratoj de la komuna, granda celo, kiun nur eminentaj mensuloj vidas klare, sed kiun instinkte sentas ankau la plej simpla laboristo. Pri chiuj branchoj de la sciencoj temis en nia interparolo: fiziko, kemio, astronomio, astrologio, geodezio, numizmatiko, filatelio, filantropio, filharmonio, kiromantio, kriminologio, fiziologio, psikologio, psikiatrio, psikofiziologio, psikogeodezio, fiziopsikopatologio, patofiziokemgezio, fizo-astronumiz-filkiro-psikogeospektri-gonometri-judikamentropo-antropologio, kaj la ceteraj. Chiuj chi, sisteme aplikate kaj kunakordigite, kontrolate kaj tekstigite, en unuo kuntenate kaj analizate konsistigas tiun tuton, surbaze de kiu la Turo konstruighas. Xa-ra, unu el la plej admirindaj mensuloj, vera chiosciulo, povis alparoli pri chio: - li konis la evolu-historion kaj staton, starpunkton de chiu scienco en la estanta epoko; li parolis kun la plej granda facileco pri praktikaj kaj doktrinaj demandoj, laufake kaj ghenerale. Sed precipe la socisciencoj lin interesis, sur tiu chi kampo li estis ne nur koncepthava kaj komprenema, sed ankau krea geniulo — en kelkaj siaj admirindaj, eternevivaj verkoj; poste, ke la rezultaton de la doktrinoj li fiksis, alveninte sur moralan altecon, li trovis ankau tiujn vojon kaj manieron, tra kiuj, pli ghuste: per kies helpo la socio devas progresi; por ke, sekvante la klaran ordonon de la neceso, kunakordigante la faktojn de la instinkto kaj volo, ghi maturighu por la stato de la stacio, signanta la altajhon de ia pli bona eblo.

Alveninte che tiun chi punkton, mi ghojis, ke eble mi povos iom trankviligi mian malkvieton, pliighintan dum la tuta interparolado (tiun matenon mi vekighis tre deprimita: mi songhis refoje pri Opula); kaj mi faris la demandon: kiel ni estas post chio chi kun la gonchargo, tio estas kun tiu natur-fenomeno, kiun la bullokoj imagas speco de tertremego kaj kiu plene ruinigas iliajn turojn. Ekde mia alveno en Halvargon unuafoje mian bushon forlasis la vorto "oiha". Tiu chi temo faris videble malfavoran impreson al Xa-ra. Li komencis sin moveti tien-reen, bagateltakse li ridetis, donis distrajn respondojn, li volis paroli pri io alia — poste kun subita erupcio li donis esprimon al sia miro, ke tiel klera kaj inteligenta homo kiel mi, sin okupas pri tiaj senutilaj kaj infanecaj aferoj. Kio koncernas la gonchargon, en pasintaj jarcentoj, kiam la bullok-socio, malhavanta natursciencan pensmanieron kaj laumetodan esploradon, enuantaj kaj malkleraj filozofoj fabrikis ankorau vantajn kosmologiojn, mitojn kaj legendojn; por provi per tiuj chi fabeloj endormigi la nekulturitajn.amasojn, soifantajn al ekkono. Unu estas el tiuj chi fabeloj ankau la "gonchargo"; tiu teozofia au mistika supozo, ke ia admirinda, pli supera volo au inteligento aranghas la sorton de la turoj: tiu estigis nin, "bullokojn", por sia plezuro au bezono; kaj same tiu ruinigas che certa stato niajn grandambiciajn songhojn. Li, siaparte, kvankam li ne estas senkreda au neadema menso, estas konvinkighinta, ke la tiaspecaj transcendaj au metafizikaj konceptoj estas malutilaj el vidpunkto de la evoluo, tute senesperaj kaj senfruktaj ludoj de la bullok-menso, kiu movighas inter difinitaj limoj; kaj la Nepercepteblo ne povas aparteni al la pozitivaj objektoj de ghia laboro. Cetere la evoluhistorio komencas demonstri, ke la kataklismo, nomata gonchargo, kiu de tempo al tempo forbalaas la kulturon, estas deduktebla al funkciado de certaj malsanigaj materioj, okazigantaj atomdisfalon — oni demonstris sendube la ekziston de tiuj chi malsanigajhoj: chiam ili cheestas, kiam la astronomoj avizas gonchargon: sur la firmamento, en formo de brilaj amasoj, au kumul-rulighantaj, travideblaj nebulmakuloj, kiuj cirkulas lau orbito ankorau nedemonstrebla fare de niaj matematikistoj, super la turoj. La spektroanalizo jam konstatis ankau ilian konsiston: nenia tia materio estas en ili, kiu ne trovighus en la korpo de la bullok. Estas tre nature, ke la naiva prabullok kredis tiujn chi misterajn, shancelmovighantajn nebulmakulojn, kies longa trenajho trabalaas la chielon kaj supershutas ankau niajn turojn per sia lumo, ia pli supera forto au volo; ghin prinomis "oihaoj", ghin timis kaj adoris - sed envere senpovaj, neelformighintaj masoj estas tio chi, chu organikaj chu neorganikaj pramaterioj, restintaj en primitiva stato. La senkultura kampulo kaj la malkleranima, fantaziema poeto vidas je ili fantomon, kiun poste li prinomas "oiha", konservante la esprimojn de la praaj mitologioj.

Iom embarasighante mi auskultis la pritraktojn de la eminenta scienculo, kaj senkuraghe mi lin memorigis pri la pentrajhoj kaj skulptajhoj de la bullok-artistoj; kiuj kreajhoj prezentas oihaojn en kuriozaj situacioj. Xa-ra ridetis kun patreca favoro kaj refoje certigis al mi, ke oihaoj ne ekzistas. Oni povas konsideri tiujn bildojn kaj figurojn idoloj: ties pozitiva kerno estas parte la jhus menciita malsaniga materio, parte la amaspsikozo, montrighanta okaze de la gonchargoj, kiu amaspsikozo embarasas kaj per fantasmagorioj plenigas la sensojn, ne alkutimighintajn al tiaj fortaj incitoj, kiajn faras la tiaspecaj naturfenomenoj. Kaj en tiu chi speciala menskonfuzigho la bullokoj - inter ili individuoj de precipe sentema, do pli facile konfuzebla nervosistemo, la tielnomataj poetoj kaj artistoj - kondutas lau tipa maniero. lli komencas baumi, membrostrechi, iliaj okuloj eltordighas, la kapo ekshvelas, ili balbutas rapsodiajn vortojn: kvazau turmentus ilin admirindaj vizioj. Oni devas konstati, ke la jhus menciitaj stimuloj estas tre fortaj kaj por venki tiujn estas bezonata tre disciplinema menso: — li mem, kiu foje el observatorio gvatis la proksimighon de iu nebulmakuio, nomata ordinare "oiha", preskau konfuzighis pro ghi, ekkriadis, eligis neartikigitajn sonojn, kiujn per sonimitaj literoj poste li notis por si, tiaspecajhojn, kiel ekzemple: "ho, ho, ho, karega, bel-ega mia anjeto, nunjeto, nuncinjo, kuncinjo, puncinjo, mia vivo, mia steleto, mia universeto, mia sofinjeto, varighu (au farighu? ) mia edzino" kaj tiel plu.

Estas evidente - pluklarigis Xa-ra -, ke tiujn chi, cetere tre efikajn kaj inspirajn manifestajhojn de la poetoj ni rajtas rigardi nur tra okulvitroj de la severe kontrolanta kritiko; se ni volas, ke ni povu kunapliki la funkciadon ankau de tiuj chi bullokoj en tiu procezo de la kulturigho kaj evoluo, kiu procezo celas radikalan organizon kaj transformon de la socio: oni devas ghin senigi de tio, kio estas malsanece trohejtita fantazio, revo, frenezo, himero: oni ghin devas redukti je la realeco, kiu elvershighas en la lumon tra nia animo misigite, troigite, konfuzite, neanalizite — oni devas elsheligi el tiu chi kaosacha, brilanta amaso la simplan, gheneraian abstraktajhon, la realajn faktojn, la grandajn socialajn verojn, kiaj estas ekzemple la historia materialismo, la luktado por la ekzisto, la batalo de la seksoj, la selekciigho de la plifortuloj, kaj la rasdefenda tachmento. Tion chi ni devas konsideri, por ke ni povu aligi chiam pli vastajn popoltavolojn al la granda laboro, klerigante la amasojn, ankau tiujn nebulmakulojn, kiujn oni nomas oihaoj, ke foje ili povu farighi utilaj, laboremaj membroj de la bullok-socio.

<< >>