KVARA CHAPITRO

La indiferenteco de la indighenoj. — La lingvo de la lando. — Oihaoj. — Kelkaj vortoj pri la senlima patrujamo de la autoro, samkiel pri la stulteco de la naturo. — La biblio de la oihaoj. — La bullokoj.

Nur kelkajn monatojn poste, chirkau la fino de la unua kvarono de mia restado en Kapilario, mi ekkomprenis la sencon de chio, kio che tiu unua festenmangho min tiom konsternis kaj embarasis. Mi ne volas tedi la leganton per detala historio de tiuj chi kelkaj monatoj: kiel mi povis, malgrau miaj kvardek jaroj, kutimighi al la spirado per brankoj; kiel mi elkonis la naturleghojn de tiu chi lando, kiel mi trovis - post multaj miskomprenoj kaj surprizoj - la solvon de tiu mirinda impreso, per kiu la indighenoj efikis al mi; kiel mi ekkomprenis iliajn specialajn morojn; kiel mi lokighis socie inter ili; kaj kiel mi fine ellernis ilian lingvon tiom, ke poste per la metodo de senperaj kontakto kaj koncept-intershangho mi povis firmigi kaj aldone kompletigi chion, pri kio ghis tiam nur konjekti min lasis la observado.

Mian progreson tre malfaciligis tiu nekomprenebla kaj preskau nekredebla indiferenteco, kun kiu la indighenoj akceptis mian aperon en ilia lando. Jam en la unua minuto estis vershajne, kion mi poste ankau pruvis al ili kaj al mi mem, ke surtera homo, simila al mi, ankorau neniam vizitis tiun chi regionon sur la fundo de la maro - almenau vivanta homo ne (kio koncernas la viktimojn de la shiprompighoj, pri ili poste mi ankorau rememoros). Chion konsidere, mia apero inter ili estis tiel malofta okazo kaj novajho, kvazau — mi supozas — en Londono au Parizo iun tagon albordighus homo, alveninta de sur Marso, — kaj mi devas konfesi, ke en la unuaj tagoj multe min okupis la konscio pri la vanta gloro, ke al mi estas donita la malofta tasko, reprezenti la tutan homan rason inter tiaj inteligentaj estajhoj, kiuj pri mia raso ghis nun sciis nenion. Enpense mi ech preparis min, kiel mi ludu la malfacilan kaj respondecplenan diplomatian rolon, — kiel mi zorgu chiam priatenti la interesojn de mia amata patrujo, kiel mi kontentigu modere kaj kun digno ilian avidan scivolemon; kaj ghenerale, kiamaniere mi kondutu, kiel centro de la interesigho.

Baldau mi devis ekscii, tute ne sen amaro de trompighinta sentemeco, ke la tuta anima preparigho estis vana. La sinjorinoj montris per nenispeca signo, ke lau pli eksterordinara maniero ilin interesus: kiu mi estas kaj el kie mi venis. Post kiam ili min pripalpadis, ech, — kiel en la antaua chapitro mi jam menciis — unu el ili ankau ekmordis min, kvazau por ekscii, chu mi estas manghebla; "kaj, se jes, de kia gusto mi estas — baldau ili lasis min sola; kaj ili daurigis sian okupighon, nekompreneblan, bagatelan kaj infanecan tiam por mi. Post la kurioza tagmangho, menciita jam same (kiun cetere mi forlasis malsata, nauzighante de la stranga nutrajho), ankoraufoje mi provis direkti ilian atenton al mi. Mi ekstaris kaj kompreninte, ke ilia lingvo apartenas ai neniu el tiuj lingvofamilioj, kiujn niaj universitatoj konas, per chiaspecaj signoj kaj simboloj mi provis klarigi al ili, ke mi venas el fora lando kaj mia plej chefa deziro estas, ke richigonte la historion de la vojaghpriskriboj, mi elkonu iliajn morojn kaj shtatformojn, samtempe mi klarigu al ili chion, pri kio launecese ili scias nenion

Sed jam post la unuaj vortoj mi rimarkis, ke ili ech ne atentas pri mi. Per siaj etaj, pepchirpaj ekkrioj ili min interrompis — kelkaj saltadis, ekdancis, aliaj suchadis bombonetojn —, fine la tuta societo ekiris kaj kun granda kirligho transinvadis en la apudan portikon, lasinte che la tablo min, embarasitan kaj hontighintan, sola.

Kiu havas edzinon au interrilatis dum iom longdaura tempo kun virinoj, konas tiun groteskan senton, kiam oni komencas paroli klarsence, logike, finkonstruas unu pensovicon; kaj kiam triumfe li estas parolonta pri la konkludajho, kiu surtegmentus la pompan palacon de la argumentoj — shia sinjorina mosto diras subite: pardonon, tuj, kaj shi elkuras en la kuirejon au malaperas malantau la pordo de ia tolajhvendejo, ke poste, kiam post duona horo shi revenas, kaj vi staras ankorau tie, en la sama loko, senpacience atendante, kiam vi povos jam fini viajn dirajhetojn — el shiaj gaja pepbabilo kaj tuta konduto vi spertas konsternite, ke shi ech imagon jam ne havas pri tio, ke vi ghuste parolis pri io, kiam shi vin forlasis. Vi primeditas kaj hontas shin memorigi, pri kio temis; subite tiel vi sentas, verdire ghi ech ne estis tiel grava; ja se tia ghi estus, shi ne forgesus pri ghi tiel facile.

Do, kion en la chisubaj linioj mallonge mi resumos, por ke mi povu doni al la leganto iom da kono pri la legoj de Kapilario, mi eksciis chion per privata diligenteco, sen tio, ke iu ajn estus prizorginta: chu mi, jam scias chion, kion mi bezonas; au lau ia ajn maniero iu estus klopodinta rapidi por helpi al mi, — ili ja vere ech pri tio ne atentis, chu mi cheestas apud ili au ne.

Kapilario — au la lando de la virinoj, kiel mi ghin prinomis en mi — okupas proksimume tiun teritorion de la Oceana fundo, kiu teritorio situas inter la Unuighintaj Shtatoj kaj Norvegujo, mezproporcie chirkau en kvar mil metra profundo sub la surfaco de la akvo. La varmaj fluprocesoj faras ghian humon tauga por kreskado de chiaspecaj bestoj kaj vegetajhoj - la studado de ghiaj fauno kaj shtonigajhoj permesas konkludi, ke ghi estas unu el la plej malnovaj sedimentoj de Tero, kie jam antau multegaj jarmiloj, en tiu tempo, kiam granda parto de la kontinentoj estis dezerta kaj neloghata, vivadis la praepoka fauno en richaj kaj variaj formoj. Pri tio, kiam la indighenoj tien enmigris, au de kiam ili loghas tie, malrnulton mi povis ekscii — la logantoj de Kapilario, la oihaoj, kiel ili sin nomas, ne konas la historisciencon, kaj ili ne sentas bezonon por varti la tradiciojn. Kio la rason mem koncernas (tre malfacile mi povas ghin karakterizi, por ke mi povu min komprenigi), ghia plej chefa eco kashigas ne tiom en la diferenco inter ghi kaj la homa raso, sed en tiu mirinda fakto, ke la oihaoj estas chiuj unuseksaj, nome, kiel mi havis okazon trovi pruvon pri tio, virinoj, au se plie plachas, inoj. Kaj karakterize, lau pliigita mezuro, sole tio ili estas; tial mi devas rapide emfazi chi tion, por ke la scienculoj ne pensu pri iaspeca unuseksa raso, kies plimultigho okazas lau maniero de la malaltgradaj bestoj, per ia singenero au sporado. Pri tio — kiel mi konvinkighis — tute ne temas, la plimultigho de la oihaoj estas samtiel duseksa, kiel tiu de chiuj pli supergradaj mambestoj, sed...

Kaj che tiu chi punkto mi devas ion antaurimarki, mi devas ion klarigi, mi devas uzi kelkajn alegoriojn, por ke miaj amegataj sampatrujanoj, kaj fieraj viroj de mia adorata raso ne kulpigu min pri tio, ke — kun elpensado de indikoj falsaj kaj al vojpriskribanto malindaj, au kun falsa rakonto, kun nezorgema komentario de veraj observajhoj — mi asertas la eblecon de tiaj simptomoj, kiuj profunde ofendus la noblan kulton al la virfiero, kaj atakus la sinjoron de la mondo en lia justa kaj inda sentemeco, lin, la kreantan kaj konkerantan virhomon, kies senlimajn kuraghon kaj perfektecon ghuste en niaj tagoj triumfe pruvas multaj gloraj bataloj, sieghoj, brilaj ofensivoj, mortneglekta braveco, brilaj heroaj mortoj. Kiel bone estus, se oni komprenus, ke mi, la modesta vojaghanto kaj hhirurgo ne deziras al mi pli indan destinon, ol miajn bravajn kamaradojn, la heroajn anglajn soldatojn per kelkaj miaj modestaj observatoj amuzadi dum la horoj de la ripozo — kaj se ankau la pli belanimaj filinoj de mia patrujo volonte legos mian simplan vojaghpriskribon, per tio mi atingos jam pli multe, ol kiom mi meritas. Sed mi devas persisti che la realo, char nek elokventa, nek benita per la brila donaco de la imago mi estas — mi devas do kompensi la leganton pro la manko de chio chi per tio, ke miaj modestaj indikoj, kiujn mi kolektis dum miaj vagadoj, ech se ili estas seninteresaj, sed almenau fidindaj kaj per iu ajn kontroleblaj.

Nu do — refoje mi petas la kleran virleganton, li provu pripensi kun scienca objektiveco la kuriozajn ludojn de la naturo, kaj li ne estu trafita de tio, kion ghi instruas - li estu indulgema al la naturo, kiu, lau mia scio, ne estas provizita per donacoj de la intelekto kaj sagha klarvido, kiuj ornamas la sinjoron de la mondo — la naturo ne finstudis universitaton kaj ghi ne havas doktoran diplomon, la naturo estas neklera kaj neinstruita kaj ghi malhavas la fieran konscion kaj sentemecon - do ni pardonu al ghi, ke ghi permesas al si krudajn kaj malklerajn shercojn, kaj tiujn ofte ghi finfaras ghis la grado de malrespekto kontrau la normoj de la nobla viro kaj — ni eldiru — de la angla konstitucio kaj anglaj leghoj, kiujn — shajne — ghi ech ne konas.

Tiaj chi sercoj estas ekzemple, ke ekzistas rasoj — kaj precipe inter la pli malaltgradaj vivajhoj de la maro -, kies inoj estas multe pli grandaj kaj evoluintaj ol la viruloj; en kontrauo al chiuj kutimoj kaj deco. Ekzistas mara araneo-speco, kies ino estas dudek-tridekoble tiom granda kiel la virulo, kaj sekve de tio lau la malklera kaj — ni eldiru malkashe — kanibala kutimo de tiuj chi bestoj ofte, ech, preskau chiam okazas, ke la ino, se la virulo trovighas antau shiaj okuloj, simple ghin enbushigas kaj glutas. Tial ia virulo sin klopodas kashi, se la bezono de la raskonservo ghin devigas viziti sian parulinon. La samon oni observis che iu alia fishospeco, kies virulo estas, kompare al la ino, tiel malgranda, ke en sia timo kontrau shi, ghi restadas konstante en la malantaua aperturo de la intestkanalo de la ino, kaj ghi akceptas kiel eksterordinaran felichon, ke la organoj de la ino, necesaj por la raskonservo, estas hazarde same tie, kaj ne ekzemple inter shiaj okuloj, en kiu kazo ghi ne havus tempon finplenumi sian taskon, char ghia kruela kaj barbara parulino pli frueghin englute manghus. Ekzemple la "mantis religiosa", kiun la popolo nomas "preghanta skarabo" au "pia cikado", ech faras tion: dum parigho shi turnas sian kapon malantauen kaj simple formordas kaj manghas la kapon de la virulo, pli malforta kaj malpli kreskinta ol shi; kio estas pieco almenau stranga. Sed mi povus ankorau citi multnombrajn ekzemplojn, por pravigi tion, ke iu rimarko de la reghino de la oihaoj, de Opula — kun kiu foje mi povis havi la felichon diskuti pri tiu chi demando — kvankam ne estas pardonebla, sed almenau komprenebla.

Nome, tiu chi eminenta sinjorino, kiu — kiel malfalsa oiha — konas nek historion nek tradiciojn, kaj ech ne volas tiujn koni, foje, kiam mi parolis al shi pri nia historio kaj precipe pri la sanktaj tradicioj de la biblio — koncerne la kreon de la homo — esprimis sian miron, ke ni imagas ghin simbole tiel, ke pli frue estis la viro, Adamo, kaj el unu el liaj korpopartoj, au kiel la biblio diras, el lia ripo farighis la virino, Eva. Tiu chi opinio — lau shi — kontrauas la instruojn de la naturo, kaj chiajn spertojn. Shi, ghuste kontraue, se jam shi okupighus pri tia senutila afero - kvankam ghis nun shi sentis nenian bezonon pri tio -; prefere tiel shi imagus la aferon, kiel ghi nure estas ebla: nome, ke komence estis la Oiha (lau ilia lingvo tio signifas Homon, la Perfekton de la Naturo, kaj ech pli ol tio), tiaspeca estajho, kiaj ili estas, kiu per si mem fekundighis kaj plimultighis, kiel che muitaj primitivaj rasoj ech hodiau ni vidas.

Poste pro komfortaj kaj precipe (tio che ili estas la plej grava vidpunkto) pro estetikaj kauzoj la pra-oiha, tio estas lau nia lingvo pra-ino, eliminis kaj fine tute apartigis disde sia korpo iun sian certan malkomfortan kaj malbelegan organon, kiu faris la singeneron en shia korpo — kaj ekde tiam tiu chi organo, kiu pozeme kaj tromemfide sin nomas virulo, kvankam ghi ne estas io alia, nur iu vivanta, aparta korpoparto de la virino: tiu chi korpoparto vivas lau maniero de iaspeca parazito tie, en proksimeco de la oiha, sen memstara funkci-sfero; en eterna, senkonscia, senpova dezirego, ke denove ghi unuighu kun la korpo, el kiu kiel malinda ghi elshirighis kaj ne estis reakceptita.

Oni devas konstati, ke tiun chi teruran kaj senestiman eraron de la reghino komprenebligas la fakto, kiun pli detale mi priskribos en la sekva chapitro, kaj kiun chi tie seke kaj simple mi fiksas. Temas pri tio, ke en Kapilario la virulo, la alia sekso, kiu che ni estas reganta, perfekte degeneris, ghi vivas en formo de rudimenta, eta kreteno, malestimata kaj malrespektata eta dombesto — ghia korpo ne estas ech kvindekona parto de la korpo de la oiha, kaj ghia vivo lau volo-placho estas subordonita al la oiha. La oihaoj nomas tiun chi dombeston "bullok" — kaj mi petas la leganton, ne nauzighu, se jam nun mi sciigas, ke tiuj etaj monstroj, kiujn mi vidis dumvoje al la palaco, inter la aperturoj de la turo, kaj kiujn poste mi vidis en mia telero, sidante apud la servicita tablo; estis ghuste tiaj bullokoj, en naturaj grandeco kaj evoluinteco.

<< >>