TRIA CHAPITRO

Priskribo de la indighenoj. — Konstrauado en Kapilario. — La autoro sin prezentas kaj volas sin komprenigi. — La unua tagmangho en Kapilario.

Mia surprizo estis tiom pli granda, ke tiu materio au fadeno, kiu min tiel vindkatenis, estis tute nevidebla, almenau por miaj okuloj, au en tiu chi medio. Mi devas rimarki, ke la lumigado en tiu chi lando estas tute suficha, por ke per miaj teraj okuloj mi povu observi la plej delikatajn detalojn ghuste tiel, kvazau mi iradus anglan boskon au kampon en tagmeza sunbrilo: tiu chi egalmezura lumo ne havas centron kaj tiel la ombro en Kapilario estas nekonata nocio, sed tiu lumo havas multspecajn nuancojn, de la milda rozkoloro ghis la malhela karmezino, de pala violkoloro tra chiuj nubaroj de la chielarko, krikolora flavo kaj kolera rugho.

Pri chio chi mi ankorau havos okazon paroli. Provizore suficas tiom, ke senfine delikata kaj nepalpeble glita devis esti tiu shirrezista ligilo, en kiun mi enimplikighis, kiel burdo en la reton. Tiu chi situacio dauris minutojn: mi kushis surdorse; kaj miregante mi vidis super mia kapo la turigantajn sveltajn arkojn de la kupoleca portiko. La konstruajho, lau arkitekturo, impresis monumente - kapturnigaj, grandegaj kolonoj, kvazau ili estus konstruitaj por chielatingaj palacoj, destinitaj por eterna tempo. La kolonoj estis bazitaj sur grandegaj blokoj, mezurelektitaj por teruraj pezoj. Mi estus devinta kredi, ke tiun chi regionon loghas gigantoj, timigaj genioj, duondioj por nekonataj celoj, se la aferoj ghis nun spertitaj ne estus min konvinkintaj pri la malo.

Cetere, en chio, kion mi vidis, estis ia nefinita, interrompita, ia fragmenta karaktero. La kolonoj, fundamentitaj monumente, ne havis kapon, la tegmentajho estis kunfushita per lignotabuloj, aplikitaj rapide kaj provizore. Sed la plej miriga kontrasto de tiu chi palaco faukis inter la konstrustilo kaj la instalajho. La pezan marmormuron tegas miniaturajhoj, naivaj infanece, puntoj, desegnajhetoj — idilecaj, groteskaj, etaj mebloj, delikataj stabloj por nekonata celo, plenaj per ekzotikaj fruktoj kaj floroj: stilo memoriganta pri la bunta kaj gracia japana arto infanpepeta en la paperdomoj.

Dum mi cerbumadis pri tio; la akvo kiel facila venteto ekfrapis mian vizaghon. Levinte malfacile la kapon, pro mirego ech vochon mi ne povis eligi: nun tute proksime, tri pashojn de mi, staris tiu fenomeno, kiu jhus min tiel ravnarkotis. Alta, eksterordinare svelta kaj tamen plenkarna virina figuro tiu estis, en rozkolora mantelo; en shia flirtanta kaj forfluanta hararo: floroj de admirindaj koloroj. Sur shia vizagho, banighanta en rideto, nenia surprizo au timo montrighis — tiu chi vizagho estis bela, nekredeble, senmateriece bela; la malrealaj makuloj de la bluaj okuloj flosis kiel du juvelshtonoj super la diafanaj lipoj, nenie estas klara, anguleca linio, nenie estas ia signo de la malmola, flava skeleto. La etajn, longecajn manojn levante al sia mentono, shi min rigardis trankvile kaj ridetante. Mi balbutis ian salutospecajhon — konsiderante shian noblan sintenon, mi sin opiniis aristokrata damo; kaj ne sciante, chu shi estas sinjorino au fraulino, mi shin nomis taktoplene "milady".

Shi larghe strechis la okulojn, poste subite ekridegis. Samtempe kun rapida kaj impeta movo shi ekskuis sian kapon — susuranta ondado ekviglighis chirkau mi en la violkolora akvo; kaj en la sama momento mi sentis, ke miaj ligiloj malstrechighas. Mi levis min en sidan pozicion; poste, kiam la bela vizio ankoraufoje skuis siajn buklojn, mi restarighis sur la piedojn.

Nun vidalvide ni staris. Mi klinis mian kapon; kaj en tiu chi situacio — kompare kun la speciala okazo kaj kun mia komprenebla konfuzigho — sufiche flue mi diris kelkajn frazojn en la angla lingvo, kun la supozo, ke estante gasto en nekonata provinco, jam nun mi devas emfazi la pretendon de mia amata patrujo je la lando, malkovrita fare de mi, kiel je angla kolonio. Mi rakontis, ke mi estas hhirurgo Gulliver, ke mi finis miajn studojn che la plej bonaj anglaj universitatoj, kaj ke mi estas ano de la Asocio de Anglaj Hhirurgoj. Mallonge mi menciis ankau tiujn modestajn meritojn, per kiuj, kiel vojaghpriskribanto, mi richigis la literaturon de mia adorata patrujo, kaj mi ne forgesis ankau pri la konkurspremio, per kiu la "National Academy" premiis lastfoje mian eseon, titolitan: "La rolo de la mukozoj en la historio de la intelekta evoluo de la homaro". Fine mi sciigis, ke miaj edzino kaj filino estas shatataj kaj dorlotataj membroj de la monduma societo en Redriff; kaj, ke mi havis la felichon esti, kiel soldato, inter la plej unuaj, kiuj en la armeo de la defenda milito, trudita al ni, kaj celanta la okupon de Germanujo, sin vestis per armiloj.

Post mia mallonga sinprezento, levinte mian vizaghon, surprizite mi ekvidis, ke jam chirkau dudeko da indighenoj, similaj al la jhus menciita sinjorino, staras chirkau mi: tiel senbrue kaj facilmove ili susurflugis tien, ke mi ech ne rimarkis. Ili similis unu al la alia, kaj, se mi diras, ke unu estis pli bela ol la alia, mi uzas nur popolan dirmanieron — en tiu chi minuto apenau mi kapablis ilin distingi. Konsidere la pli grandan societon, mi jam preskau intencis denove komenci mian paroleton, kiam iu movo de la sinjorino, staranta plej proksime al mi, kun surprizego de la plej granda mirego paralizis miajn lipojn. Ridetante kaj mole, kiel se birdo ambaudirekten disbatas per siaj blankaj flugiloj, tiu chi sinjorino neatendite dismalfermis sian muaran mantelon — kaj en la sekva momento shi staris antau mi nude. Konsiderante miajn anglajn gekonatojn, mi akcentas, ke en mia surpriziteco nature grandan rolon havis tiuj devigaj pudor- kaj honorsentoj, kiuj, kiel familipatron kaj edzon min devide plenigas - sed mi devas konfesi, ke ne malpli grandparte min miregigis tio, kion mi vidis. La korpo de tiu chi sinjorino — kaj kiel evidentighis, ankau de tiuj chiuj, kiuj staris chirkau mi — dum unuparte en siaj formoj enhavis chiujn tiujn belecon kaj delikatighintan graciecon, pri kiuj surtera virino iam ajn povis fieri — aliparte per la speciala naturo de sia materio ghi superis chion, kion iam ajn mi povis imagi pri delikateco de vivanta kaj organika korpo. La scienco, sin okupanta pri la mara fauno, denombras kelkajn tre maloftajn fishospecojn, al kiuj hazarde trafis la scienco — nome en la akvo ili ne estas videblaj, estante ilia korpo travidebla, kiel la akvo de la maro. Nu do, la korpo de tiuj chi sinjorinoj, krom ke la silka hauto, strechighanta sur iliaj delikataj kaj fleksighemaj formoj, estas klare videbla kaj sensebla: ghi vidigas au plie konjektigas la internajn organojn en diafana brilo de opalvitro, au plie en tiu de la plej altvalora trezoropalo.

Mi memoras certe, ke jam en la unua momento mi rimarkis, ke malantau la nuda virino, staranta antau mi, staras unu alia — tra shia korpo mi rimarkis, kiel nebulan krepuskon. Kaj videbla estis interne, en shia korpo, la skeleto, sed ne la kutima, malgracia masharo, kiel malantau vitrofenestroj de klinikoj oni vidas: - kvazau el maldika, helflava kaj fleksighema vitro estus tiuj chi ostoj, delikataj kaj graciaj, kiel la spino de miniaturaj fishetoj. Kaj videblaj estas la du pulmoj; du molaj, bluaj makuloj; kaj videbla estas la koro, makulo rozkolora en la mezo. Kaj la tuto, tiel, kiel ghi estas, diafana, blanka alabastro, interne kun la trankvila pulsado de la vejnoj, la rozkolora sango fluas kaj anheletas cirkulante, la koro ritme batadas, kaj chio chi kune estas perfekto de chio, kio estas gracieco, delikateco, fleksighemo — kiel vivighinta blanka nebulajho, kiu chiumomente estas preta disnubighi.

Mi estis tiom frapita, ke eble dum horoj mi estus starinta tiel senmove kaj droninte en la beleco de la vidajho, se neatendita proksimigho de la virinoj min ne rekonsciigus. Mi devas konfesi: mi atendis, ke mia nekutima aspekto - char ja certe, ke surtera homo ankorau ne vizitis ilin — kauzos timon au surprizon al tiuj chi delikataj estajhoj, kaj, ke — se mi ekparolos, chu per vortoj, chu per signoj - ili esprimos sian miregan scivolon kaj supershutos min per demandoj: el kie mi venis, el kia admirinda lando, kaj kiu mi estas; lau maniero, kiel mi alkutimighis dum miaj vojaghoj. Sed chio chi tute ne okazis. Kvankam certe mi interesis la sinjorinojn,sed tute ne kiel elfora novalveninto au heroldo de nekonataj regionoj. La scivolo, kun kiu ili klinighis al mi, malkashis nek surprizon nek miron. Miaj vizagho kaj figuro ech ne interesis ilin, prefere ili rigardis miajn vestajhojn — iu levis la baskon de mia jako kaj audigante lautan, kvikecan sonon, shi sin turnis al iu alia. Stranga, mallonga ridego eksonis. Poste ankorau kelkaj diferencaj, neartikigitaj sonoj. Holi! Hole! Ujje! kaj tiaspecaj interjekcioj, interpreteblaj nur fonetike.

Mi provis min komprenigi: la saman vorton mi diris plurlingve, poste lau la metodo de la eminenta Berlitz, mi montris al mi mem kaj diris: homo. Mia procedo efikis neniom. Kiam mi malfermis la bushon, por unu momento ili scivole fingrestarighis kaj rigardis en mian bushon, jam en la sekva momento kvazau ili ech ne audus, ke mi parolas, denove ili ekprenis mian vestajhon, ghin tauzis, unu dekstren, alia maldekstren, kaj dume ili senchese audigis tiujn etajn ekkriojn — la tuta sceno estis tia, kvazau multspecaj birdoj, malliberigitaj en unu sama kagho, pepus kaj babiletus. Jam tiam mi observis, ke che chiu krio ili faras alispecan mienon: jen la okulojn ili fermis, jen per la lango laulekis la bushon, Mi estis tute frapita, vidante, ke ili plene malatentas pri tio, kion mi diras; kiam unu el ili subite levis mian brakon, kaj tiel simple, kvazau tio estus la plej natura afero, shi ekmordis mian dikfingron, poste shi shmacis iomete, kvazau ion shi gustumus.

La akraj dentoj penetris ghis osto, sensenca vekrio eksplodis el mi. En tiu momento chiuj eklevis la kapon, ili retrosaltis, poste laute ekridis, kaj nun tiel ili min rigardis, kiel iun, kiu fine diris ion senchavan, kaj nun jam oni povas scii, kiu tiu estas. La vekrion pluraj el ili rediris. Unu — sen chia ceremonio — ekkaptis min je la brako kaj kun rapidega impeto, kun tia forto, kian mi ne supozis ekzisti en tiel delikata korpo, shi min ektrenis kun si. La ceteraj kun lautaj klachado kaj babiletado ekrapidis post nin.

Mia akompanantino min trenis tra vastaj koridoroj. Nur kure mi vidis, ke lau la muroj staras chiaspecaj, strangaj mebloj kaj ornamobjektoj; kaj, ke la koridoroj estas riche garnitaj per tapishoj, lustroj, dekorajhoj. Sed mia surprizo estis granda, kiam — por unu momento min returnante — mi surprizis kelkajn membrojn de la damaro, venanta post nin, ke ili zumkantante kaj flaradante haltadas antau iuj meblobjektoj, facilmove derompas unu pecon el ghi, prenas en la bushon, kaj englutas. Tiam ankorau mi ne sciis, ke en tiu chi lando chiu uzobjekto au instrumento estas farita el manghebla materialo, ordinare sukero au chokolado.

En la mezo de tiu portiko, kien nia vojo kondukis, staris giganta ovala tablo, kun grandega vitrotabulo sur la plato. Ankorau antau ol ni alvenis tien, mia akompanantino forlasis mian brakon: svarmante kaj brue ili chirkausaltadis la tablon, sur kies mezo mi ekvidis grandegan, kovritan poton. Mi ekkomprenis, ke la tablo estas preparita por tagmangho au vespermangho — la sinjorinoj, preskau forgesinte pri mi, avide alkaptis siajn telerojn. Mi konfesas, mian vantecon iomete ofendis, ke mi vekis tiel malgrandan sensacion — mi levis la shultrojn, kaj vidante, ke neniu min vokas, demonstracie mi okupis lokon antau iu telero, restinta libera.

La plej alta sinjorino — tiu, kiu min kunportis tien — sin klinis antauen kaj levis la kovrilon de la poto. Bolsusuro kaj mugho audighis — la reghino (tiel mi shin prinomis en mi) per mano en la poton entushis kaj budenecan, nigran objekton levis el ghi — terurighante mi vidis, kiam shi lasis ilin fali unun post la alia sur la telerojn, ke la budenoj saltadante kaj per konvulsiaj ektremoj signalas, ke ili vivas. Kiel granda estis mia surprizo, kiam en la peco, jhetita sur mian teleron, mi rekonis unu el tiuj etaj monstroj, kun kiuj sur mia vojo, kondukanta al la palaco, mi renkontighis. Nauzighe kaj kun kirlighanta stomako, shtele mi jhetis flanken mian rigardon, por ekscii, kion mi komenci kun ghi, por ke mi ne restu en honto. La sinjorino, sidanta apud mi, certe ne estis embarasighinta: per la plataj kaj akraj du metal-objektoj, metitaj apud la telero, senceremonie shi ekprenis la etan monstron, saltadantan kaj konvulsiantan sur shia telero — per du fingroj shi ekkaptis ghian kapon, kaj per la metalpeco unu rutinan kaj fortan premon shi surfaris al ghi. Flavblanka medolo ekshprucis el la kapo — mia najbarino ghin kaptis en kuleron, shi eksorbis avide tiun chi densan kachon, sed la elpremitan kaj ekzekutitan beston sen chio plua shi jhetis sub la tablon.

Kutime estas che mi, kian ajn regionon mi vizitas, ke mi akomodighu al la lokaj moroj, ech se miaj gusto kaj naturo ribelas kontrau tiuj. Mi ekmemoris, ke la ostro, kiun che ni oni konsideras distinginda delikatajho, povas esti por ili samtiel nauza, kiel por mi tio, kion ili manghas — heroece do mi venkis mian antipation, kaj levinte la objekton, trovitan apud mia telero, ankau mi premis la kapon de mia porcio, kiel mi vidis fari mian najbarinon. La medolo elsprucis — la konvulsianta besto en tiu momento, en sia agonia baraktado jhetighis supren kaj turnighis sur sian alian flankon. Tiaj teruro kaj timtremego min ekregis, ke mi kredis min esti tuj svenonta. La tranchilo falis el mia mano. Eblas, ke febra distordo troigis mian timigan vizion — sed en tiu momento, de sur la telero, kun senbrilighintaj okuloj kaj kun tutmalfermita busho kaj sur sia sulkita frunto kun morta shvito; eta, pala homvizagho gapis kontrau mia vizagho.

<< >>