28. KORPO KAJ SPIRITO

La materian komponanton en ni ni nomas la korpa kaj la nematerian la spirita. Pri la korpo ni jam diris sufiche multe, ghi ja estas mekanika parto de nia homa "mashino", necesa por nia ekzisto. La spirita aktivado estas nia konduto, niaj decidoj, nia pensado. Socie la korpo estas popolo kaj la spirito estas ghia kulturo. La korpo kaj ghia spirito devas esti ekvilibrigitaj. La malnovaj romianoj diris "Mens sana in corpore sano". La sana korpo estas kondicho por la sana spirito. Tial necesas zorgi pri la higieno de la korpo kaj higieno de la spirito.

Juna korpo estas forta kaj posedas kapablan aparaton por la memsanigo, regula sinpurigo. Sed jam post la trideka jaragho la aparato ne kapablas elimini chiujn malpurajhojn de la korpo se oni ne zorgas ke ghi estu laueble en ekvilibrigita stato inter fizika korpa aktivado kaj manghokvanto. Se oni manghas tiel ke oni absorbas pli da energio ol oni elspezas dum fizika aktivado (laboro, gimnastiko, marshado...), la malekvilibro kauzas diversajn malsanojn, unue che organoj plej malfortaj au denaske plej malsanproksimaj. Same la malpureco de la korpo igas malsanojn. Ekstera purigado au higieno forigas la akumulighintajn mikroorganismojn kiuj pli facile multighas en malpurajhoj kaj tiel ni malgrandigas la shancon malsanighi. Ghis la fino de la 18-a jarcento la konscio pri la rolo de higieno ne ekzistis kaj la meza agho en Europo ghis tiam estis iom pli ol 30 jaroj. Komence de la 19-a jarcento oni komencis organizi kloakojn en la urboj, zorgi pri la higieno kaj la meza dauro de la vivo rapidege kreskis. Sed ech ankorau nun la homoj ne zorgas kaj ne konscias pri la rolo de interna higieno. Post la trideka jaragho de chiu homo ghi farighas tre grava, char en la evoluinta landaro ne plu estas malsatadoj kaj estas chiam pli granda procentajho da homoj kiuj uzas manghe pli da energio ol ili bezonas. Jam la granda plimulto laboras sidante, ne multe movighante, kaj ili tro dikighas kaj tiel trovenenigas la korpon, kiu ne plu estas kapabla elimini chion superfluan, nenecesan kaj malutilan. Se tio dauras longe, ekestas dangheraj malsanoj kiuj kauzas pli fruan morton. Pro tio necesas apliki la inteman higienon. Unu el la eblaj manieroj estas apliki la 10-15-tagan fastadon dum kiu oni manghas nenion. Oni nur trinkas nature produktitajn sukojn el legomoj kaj fruktoj, aplikas la klistradon, frotas la tutan hautsurfacon por tiel kapabligi chiujn eliminorganojn maksimume aktivi kaj elimini laueble multajn troajhojn kolektitajn dum jaroj sur la intemaj vandoj de intestoj, mortajn chelojn en la poroj de la hauto, troan grasajhon chie en la korpo, urinacidojn. (Vidu: Airola en la "Rekomendebla literaturo"). Oni povas apliki ankau aliajn fastsistemojn (ekz. unu tagon semajne).

Se la homo zorgas pri interna kaj ekstera higieno kaj korpa ekvilibro, estas granda vershajneco ke ankau lia psika ekvilibro funkcios. Sed, kompreneble, la psikan staton influas ankau multaj aliaj faktoroj. Se oni eliminis chiujn timojn, kiuj rilatas la korpon, restas eblaj timoj rilatantaj la pozicion de la individuo en la socio. Tiukampe povas ekzisti multaj frustracioj kaj konsciencriprochoj pro kiuj la homo spirite malekvilibros. Spiritaj malekvilibroj kondukas al mensaj malsanoj ekde tre malgravaj nervozoj ghis frenezigho. Se temas nur pri akutaj mensaj malsanoj, ili plej ofte estas kuraceblaj dum mensaj malekvilibroj ekestintaj pro pli profundaj psikologiaj kauzoj - pro la cirkonstancoj en la plej frua infanagho, kiam en la personoj formighas psikaj inhibicioj (iuj nomas tion "kompleksoj" kaj Mavis Klein en sia libro "Kiel elekti edz(in)on", kiun mi ankau varme rekomendas aparte pristudi, nomas tion "adaptita infano en ni") - kauzas tutvivan konduttipon kaj konceptmanieron ne plu shangheblan. Tiuj vivkutimoj kaj specialaj kondutoj ghenas multajn homojn en la chirkauajho kaj aparte tiujn kies "adaptitaj infanoj" en ili estas mem la kontrauo al tiuj de la proksimulo. Plej ofte tiuj "kompleksoj" produktas problemojn inter geedzoj kaj proksimaj gefamilianoj au inter laborantoj kiuj kune restadas chiutage dum horoj au dum la tuta labortempo. Kondutojn kaj antaujughojn kauzitajn de tiuj "adaptitaj infanoj" neniel eblas influi au shanghi. Nur se la homo mem ekkomprenas tion kion li dum la tuta vivo kredis la plej bona eco de li kiel antaujughon pro la "komplekso" kiun li posedas, li povos iom korekti sin, sed nur iom.

Diversgradaj skizofreniuloj, paranojuloj ktp. kies psika malsano ne estas kontinua kaj tuj distingebla, povas atingi shtatpintojn kaj kauzi neimageblajn malbonojn. La homa spirito tial estas unuflanke la plej pinta atingo de la naturo, char per tiu spirito la homaro kreis chion plej kvalitan: sciojn, progreson, arton, humanismon, filozofion - sed aliflanke ghi estas ankau la kauzo de la plej eltorditaj kaj mallogikaj, malhumanaj produktoj kaj homaj faroj: militoj, torturoj, murdoj, teknikaj iloj por torturi, murdi, detruadi, humiligi.

La konscio pri si mem kaj la homa lingvo per kiu tiu chi spirito esprimighas, levas la homon al la nivelo unika inter la estajhoj sur la Terglobo. Restas nur la demando chu li sukcesos bridi tiun spiritan parton kiu servas al la instinktoj kaj chu li iom post iom uzos nur sian humanisman potencialon.

<< >>