27. MILITO KAJ PACO

Normala, senkonflikta funkciado de rilatoj inter unuopaj sociaj grupoj analogias al la normala kunfunkciado de unuopaj organoj en iu vivorganismo. La kondicho por la normala funkciado estas ke chiuj organoj estas sanaj, normalaj. Se nur en unu el ili ekestas certaj nenormalajoj, tuj shanghighas chiuj interrilatoj, simile kiel en iu motoro kiam rompighas ekz. rimeno, la radoj kaj dentradoj post ghi haitas kaj tiuj antau ghi plirapidighas.

Samtiel okazas inter diversaj homgrupoj kiel sociaj organoj en la homara organismo, senkonsidere chu temas pri rilatoj inter najbaraj triboj au popoloj.

Kiam en iu popolo regas reganta socitavolo (kasto, klaso, kliko) malekvilibre, la regado kondukas al forta malkonkordo inter la regantoj kaj la cetera popolo pro kio ekestas tensioj kiuj endangherigas la regantan tavolon. Por reteni siajn privilegiojn kaj poziciojn la regantaro povas au klopodi rekapti la ekvilibron - doni certajn rajtojn al la popolo, mildigi la tensiojn - au bremsi la popolon, perforte malebligi ghian ribelon. Primitivaj regantoj kutime uzas la duan varianton. Se ili havas sufiche fortan armeon kaj policon, ili sukcesas bremsi la popolon per represalioj. Sed tiu bremsado ne forigis la strechon, nur subpremis ghin, kaj ghi kostas multe. Tial la sekva pasho de tiaj regantoj estas serchi elpensitajn au arte kreitajn eksterajn malamikojn por tiel turni la popolan furiozon al alia direkto kaj sciigi al ili ke ekzistas pli terura malbono ol estas la propra regantaro -aliflanke oni tiel povas ekuzi la armeon kiu ankau pro la eksterorda stato estas tro strechita kaj bezonas la malstrechighon. La regantaro ekprovokas intence najbaran popolon por ekmiliti, kaj serchas tiun el la najbaroj kiu shajnas al ili momente malpli forta, malpli armita, malpli preta por militi.

La kauzo de la milito estas la nenormala, neekvilibra, nepripensita regado far de certaj regantoj. Tial la paco dependas de tio chu la internacia monda komunajho zorge atentas pri tio kiel regas la regantoj chie en la mondo, kaj chu la pli evoluintaj shtatoj kiuj atingis la ekvilibran regmanieron sufiche atentas pri tiuj shtatoj kiuj postrestas por ghustatempe malebligi internan evoluon kiu poste povus kauzi la militon.

La plej komplikaj situacioj estas en shtatoj kiuj konsistas el pluraj kaj malsamevoluintaj popoloj. Kutime ili ekestis per konkerada disvastighado de iu militanta popolo kaj per subjugigo de aliaj popoloj. Pro tio ili funkcias nenormale - tiel ke la popolo kiu subjugigis la aliajn konstante restas domina kaj privilegiita. Pro tio la aliaj popoloj atendas momenton kiam ili klopodos liberighi el sub tia prema pozicio, ribeli por povi eliri el la subjugiteco. Sed dum la dauro de tia stato la popolanoj intermiksighas, sur la iam "pura", ununacia teritorio chiam pli intermiksite vivas kaj la apartenantoj al la subjugitoj kaj al la subjugintoj. La eventualaj ribeloj tiam farighas komplikaj char oni ne povas sammaniere trakti kiel malamikoj grandan kvanton da alipopolanoj kiuj jam longe kunvivas tie chi, kiuj ankau edz(in)igis alipopolan edz(in)on, samkiel la oficialan armeon de tiu alia popolo. Se la domina popolo neniel chesas konduti domine, privilegie kaj subjugante, nepras konflikto kiu povas farighi longdaura kaj tie problema rilate la finsolvon (Libanono, Sovetio, Norda Irlando, Israelo, Jugoslavio, Etiopio, Shrilanko, Sudafriko...)

La nura justa solvo por tiaj shtatoj estas konfederacia organizformo, en kiu chiu el la konsisteroj havus maksimuman sendependecon, preskau kiel aparta shtato. Ili devus komune solvadi nur tion pri kio chiuj libere interkonsentas, che kio la plej grava estus interkonsento pri traktado de minoritataj grupoj kiuj restas en la nun novaj konfederaciaj shtatoj, garantiante al ili egalrajtecon tiel ke ili ne estu fonto de pliaj konfliktoj. Kompreneble, tie kie dum la historio okazis asimiligho au kunfandigho en unu novan popolon, tiaj problemoj ne ekzistas. Tio okazis en shtatoj en kiujn la popoloj unuighis per la propra volo (Svislando, Usono) au en tiuj kie la konkerpopolo estis malplimulta kaj dum tempodauro egalrajtighis kun la aliaj popoloj (portugaloj en Brazilo, hispanoj en chiuj Latinamerikaj landoj).

La celo de la mondo devus esti ke ghi iom post iom atingu tutgloban konfederacion de la nunaj shtatoj kiu en posta procedo farighus federacio kaj fine kunfandighus post 1-2 jarcentoj chiuj popoloj al tuttera popolo en unu tuttera shtato. La teranoj chiukaze jam tre baldau devos komenci forlasi la Terglobon serchante nutrajhojn por la trokreskanta nombro de la terloghantoj, sed ankau nutrajhon por sia spirita scivolemo. Por sukcese tion fari ili devos iom post iom farighi simple - la homaro, en kiu absolute ne plu gravos la nacio au la raso.

Vershajne tiuj du procedoj (sciokresko per la kosmoesploroj kaj la kunfandighado de la popoloj al la tuthomara nacio) paralelos kaj rapidigos unu la alian. Intertempe okazos ankorau multaj konfliktoj kaj militoj en kiuj pereos multaj senkulpaj homoj. Tial la tasko de chiu konscia homo estas batali por la rapida intemacia intermiksighado de homoj en komercado, turismo, produktado, sciointershangho kaj kontraustari chiun dogmon, chiun regadon en kiu la regantoj posedas "unu solan veron". La paco estas stato de ekvilibro inter shtatoj kiam en chiu el ili regas normala stato au inter ili trovighas ekvilibro de fortoj (egala forto de potencialaj konfliktontoj tenas la nekonfliktan staton ech se unu el ili havas tiajn internajn problemojn ke ghi emus ekmiliti, char ghi timas tion pro necerteco de la venko).

La nura plej efika maniero agi por la paco estas batali por efika kaj vera demokratio en lando nesufiche demokratia, char nur tiel ghi plej rapide ekonomie evoluos al interne ekvilibra stato. Tiel ni kontribuas al la baza celo de la mondo: la mondo sen landlimoj, la tutmonda konfederacia shtato por unu homaro. La procedoj en Europo estas optimisma signo ke tiu chi celo ne plu estas utopia kaj tro malproksima. Por rapidigi tion gravas plijustigi la intemacian ekonomian sistemon, sed pri tio ni parolos en la chapitro pri ekonomio.

<< >>