22. EDUKADO
KAJ INSTRUADO
Kiel ni ja scias, la homa
aparteno al la pli supera organismo - al la socio -
estas reguligata per la ennaskita (enprogramita)
sentaro kiu igas nin soleca se ni ne kunestas kun
aliaj homoj. Tio estas psika stato kiu nin devigas
chiam serchi aliajn kunulojn. La komunikado, la
lingvo - per kiu ni kunpartoprenas en la organizado
de la socio, en ghia strebo al negentropio, igas nin
societanoj, membroj de la homa socio. Tiu chi socia
kunpartopreno okazas de la naskigho. Tuj aliaj homoj
komencas komuniki kun la bebo kaj instrui al ghi la
ghustan konduton, ion permesante kaj ion
malpermesante. Char la homo mem kreskante evoluas kaj
liaj kapabloj en chiuj kampoj shanghighas konstante
de potencialaj (che la naskigho) al chiam pli
grandaj, ankau lia komunikkapablo kreskas.
Enhereditaj povoj rilatantaj al la funkciado de la
korpo evoluas kaj automate funkcias (interna
funkciado de organoj, funkciado de sentumoj, spirado,
manghado, sekreciado, bazaj automataj reagoj -
refleksoj, kreskado de organoj kaj ilia plivastighado
ktp.). Sed tiuj kapabloj kiuj rilatas al la socia
aparteno kreskas nur potenciale, per la kresko de la
organoj kiuj por unuopaj sociaj funkcioj estas
necesaj. Tio signifas ke per kresko de via cerbo ekz.
via potencialo kompreni lingvon farighas multe pli
granda, sed se neniu instruas al vi la lingvon, tiu
potencialo ne efektivighos. Sen ekstera influado, sen
influo de aliaj personoj, tiuj potencialoj restas
neuzataj. lu ajn lerto au scio atingas la homon per
procedo de lernado.
Plej elemente pri la lemproceso
ni jam babilis en la chapitro pri "Psiko kaj
Lernado". Kiel klarigite, la homa cerbo akceptas
eksterajn informojn, memoras ilin kaj kombinas kun la
antauaj memorajhoj kaj la momenta situacio por fari
konkludojn kaj iliasence decidi pri la maniero reagi.
La memoritaj indikoj kombinighas kun la novaj,
envenantaj informoj kaj tiuj kiuj envenante
montrighas kiel negravaj estas ignorataj (ne
enlasataj en la memoron) kaj tiuj iom gravaj estas
memorataj sed post ioma tempo estas forgesataj
(forvishataj el la memoro).
La lernadon ni povas dividi al
du specoj:
a) konkreta kaj
b) abstrakta.
Konkreta lernado koncemas la
akiron de lertoj. Ekz. inter la unuaj lertoj lernataj
estas uzo de la manoj por manghado, au iom pli poste
la marshado. La infano havas la potencialan kapablon
movi la brakojn, la manojn, la fingrojn, sed nur
akirante la informojn el ekstero ghi iom post iom
provas uzi tiun potencialon por certa celo (ekz.
preni kaj al sia busho porti la manghon). Sukcesante
en iu nova movo, ghi memoras tion kaj provas denove,
nun pro la impulso el sia memoro. Kiam ghi faras tion
kelkfoje, ghi jam konscie, per volo (organizaj
impulsoj de la cerbo), povas fari tion. Sed se pro iu
kauzo ghi ne plu faras tion relative longe - ghi
forgesas kaj devas denove lerni. La procedo pri
lernado de lertoj estas la jena:
INFORMO EL EKSTERO --->
KLOPODO FARI MEM ---> RIPETADO PLURFOJA --->
FIRMA MEMORO
(Informo el ekstero estas tio
kiam la bebo vidas aliajn fari ion au hazarde faras
mem kaj rimarkas tion.)
Inter la unua klopodo kaj la
postaj ripetoj trovighas diversaj memorniveloj. Unue
oni memoras nur parton de la lerto (tiun pri kiu oni
sukcesis), poste pliajn partojn kaj iom post iom
memoras la tuton kaj povas fari iun kompleksan lerton
kombinante unuopajn partojn. La lasta fazo - la firma
memoro - signifas ke la komplekso de agoj
kiujn oni devas fari okazas same kiel en la komputila
programo. Do, la tuta procedo similas la procedojn
lau kiuj iom post iom ekestas kompleksaj komputilaj
programoj. Unue oni scias kion oni volas atingi
per la nova programo. Tiu scio estas la ekstera
informo (ni jam vidis ghian funkciadon au vidis ghin
en nia imago). Poste ni faras la unuan pashon en la
programo kaj elprovas ghian funkciadon. Tiam ni
aldonas pliajn programpartojn kiuj pliperfektigas la
agon kaj chiam denove elprovadas la funkciadon. Se
ghi funkcias ni memorigas tion, se ne - ni faras
novajn shanghojn por atingi la celon kaj elpensas
pliajn algoritmojn. Tiel ni agas pashon post pasho
ghis la tuta kompleksa programo kapablas realigi
komplete la imagitan procedon kaj efektivigi certan
celon. Komplete memorita, tiu chi programo nun pretas
automate funkcii kiam ajn oni ghin aktivigas.
Same la infano post multaj
provoj fine sukcesas malfermi chiujn fingrojn, etendi
la brakon sufiche malproksime, preni la boteleton,
sufiche firme kunpremi la fingrojn, alporti la
laktobotelon al la busho. Tiel ghi plenumis la tutan
programon kiun ghi iom post iom, pasho post pasho
lemis kaj memoris. Char tiu chi "programo"
estas ofte uzata - ghi neniam forgesighas. Per chiu
uzo oni refirmigas la memoron. Multaj lertoj bezonas
iujn apartajn kondichojn. Infano trimonata neniel
povas lerni marshadon - por tio ghi devas esti
almenau naumonata. Necesas ke estu plenumitaj certaj
fizikaj antaukondichoj. Dika homo, en sia vivo
malmulte kuranta ne povas rapide kuregi. Li devas
efektivigi certajn antaukondichojn, li devas
maldikighi kaj ekzercante elastigi siajn muskolojn
kaj kutimigi ilin al pli granda kaj rapida strechado,
do, akiri kondichojn por povi lerni pri la plej
ekonomia spirado, la plej ekonomia starto ktp, por
farighi rapida kuranto. Por atingi konkretajn sciojn
(lertojn) oni devas lerni kaj ekzerci por akiri kiel
eble plej bonajn kondichojn.
La abstrakta lemado estas lerni
sciojn, memori simbolojn kaj leghojn pri rilatoj,
okazadoj, procesoj okazantaj inter aferoj kaj vivajhoj,
do, lerni ion kio prezentighas al ni abstrakte nur
per la homa komunikinstrumento - per la lingvo. Kiam
oni akiras abstraktajn informojn per lingvo, do, per simboloj,
vortoj, ne per realaj bildoj de la ekstero, oni
memoras tiujn simbolojn. La simbolaj informeroj estas
pli komplikaj ol la rektaj konkretaj bildoj, char
ilin oni ne povas kompreni se oni ne konas ilian
signifon. La simbolo - sekve - havas du aspektojn:
sian formon (ekz. la vorto "komputilo"
estas apudmetitaj 9 sonoj kaj tiuj 9 sonoj chiam en
tia sama ordo estas nur formo de tiu vorto), kaj la
signifon. Tio estas bildo de komputilo kiun ni en nia
cerbo ligas al tiuj 9 literoj. Kiam la infano atingas
tiun sian evolustadion ke ghi ekhavas kapablon ligi
al vortoformoj iliajn signifojn, ghi komencas
kompreni kaj uzi la simbolan scion. Ghi provas apliki
tiujn sciojn, ghi akiras novajn simbolinformojn kaj
memoras ilin por denove apliki ilin ghis ili farighas
kompleksa scio komprenita kaj aplikata same simbole,
per la lingvaj leghoj.
Se vi lernas matematikon, vi
ricevas eksteran informon per vortoj (vi ricevas
scion el la lernolibro au el prelego de instruisto).
Vi klopodos memori. Tiam vi provos mem apliki
solvante taskon. Se vi sukcese solvos kelkajn
taskojn, vi memoris sufiche kaj vi daurigas
enprenante novan informon. Post la lemado kaj
aplikado de multaj detaloj kaj chiam pli
interkombinante chiujn tiujn detalojn vi scios
sufiche firme iun tutecan matematikan chapitron kiun
vi povos apliki chiam kiam vi reaktivigos vian
lernitan (memoritan) "programon". La tiel
nomata "senkomprena lernado" signifas ne
lerni lau la normala procedo pasho post pasho kaj
simultana apliko, sed provi memori la tutan
"programon" sen scii pri ekesto de tiu
programo. Per multa ripeto oni povas memori tian
programon kaj apliki ghin, sed se necesas la plej eta
adapto de la programo al iom shanghita bezono, oni
jam tute ne plu povas uzi tiun scion. Tio estas
simile kiel se vi achetas auton kaj lernas uzi ghin
(shofori). En la kazo de iu ajn plej eta difekto via
scio (via lernita programo) ne helpas vin por nuna
plua uzo. Vi ne lemis iom post iom komprenante la
funkciadon de la auto, sed nur ghian uzon kiam ghi
estas "sana".
Krom la du menciitaj lernotipoj
(lerni lertojn kaj lerni simbolojn) kiuj rilatas al
la homo kiel individuo, ekzistas ankau lemado kiu
rilatas al la homo kiel socia estajho. La sciojn kiel
konduti en la socio, kiel teni forkon, kiel paroli al
gepatroj, kiel al maljunuloj, kiel sidi en publika
loko, kiel vestighi ktp. ni ricevas de aliaj (pli
aghaj) homoj. Ankau ilin ni lernas samprocede - unue
informo de alia persono, provo ripeti, memori,
ripeti, memori ghis chio farighas firma memoro kiu
kauzas automatan tiel lernitan konduton, char la
koncerna ekstera situacio (renkonto de konataj
pliaghuloj) aktivigas la koncernan lernitan programon
kiun ni plenumas (ghentile salutas). Nur post kiam
oni sufiche multajn fojojn faris ion, oni akiris
fiksan scion kiu nomighas kutimo.
La kutimoj ne estas identaj por
unusama agho au socio - ili varias de socio al socio,
de historia momento al historia momento - ili estas
relativaj. En Jugoslavio oni alparolis antau la
komunista erao pliaghulojn "sinjoro" au
"sinjorino". Dum la komunista erao oni
devis alparoli ilin per "kamarado" au
"kamaradino". Dum la merkata ekonomio oni
edukis infanojn ke la shparado estas gravega kutimo,
en okdekaj jaroj pro grandega inflacio tio farighis
tute forgesita char shpari signifis perdi - do, oni
lemis la kutimon laueble tuj elspezi kion oni havas.
Chiu tempo portas novajn kutimojn pri sinvestado, la
modo influas vestokutimojn.
La kutimoj estas lemataj
diverse depende de la cirkonstancoj kaj la
instruantoj estas pliaghuloj, unue gepatroj, poste
instruistoj lernejaj, religiaj pastroj, certagrade
ankau aliaj plenkreskuloj proksimaj (parencoj,
najbaroj...)
La tuta procedo lerni kutimojn
- sciojn pri la konduto en la socio en kiu oni vivas,
nomighas edukado. La chefajn regulojn de la kutima
konduto fiksas la religia kaj la shtata potencularo.
Parto de la edukaj celoj rilatas al ghenerale homa
aparteno al la socio kaj parto al la interesoj de la
koncerna shtato en kiu oni vivas. Char de la edukado
dependas kiel ni socie kondutos, la potenculoj
devigas la instruistaron eduki tiel kiel ili opinias
grave por reteni au pliampleksigi siajn privilegiojn
kaj poziciojn. La shtato tiel povas per la eduka
politiko influi al tio ke la plejmulto de la statanoj
farighu militemaj au nemilitemaj. Tia sistema daura
enpremado de misinformoj en la infanan au tutpopolan
cerbon kaj devigo lerni kondutojn malutilajn por
aliaj homgrupoj (popoloj au shtatoj) nomighas endoktrinado
au "lavado de cerboj". Oni, nome, per
konstanta ripetado de ekz. militisma eduko iom post
iom "ellavas" la cerbojn, forigas aliajn
(ekz. porpacajn) ideojn kaj sciojn, kaj la granda
plimulto farighas instrumento en la manoj de iu
potenchavanta socia tavolo. Hitler, ekz. edukis
germanajn infanojn per rasismaj principoj konvinkinte
ilin ke nur la germanoj estas en la mondo la supera,
la plej kvalita homara raso kaj aliaj popoloj estas
malpli valoraj. El tio sekvis ke chiuj rimedoj por
agi al aliaj popoloj estas permasataj (aliaj popoloj
estas iaspecaj bestoj). Por racie pensanta homo tio
estas evidenta malvero, sed per insista
"cerbolavado", chefe che la infanoj, kiuj
ne akiris aliajn antauajn sciojn kaj edukojn, oni
sukcesis eduki la grandan plejmulton de homoj per
kontraunormala socia logiko. Kiam la plejmulto de unu
popolo komencas kredi al neveraj kaj nelogikaj celoj
kaj kondutas harmonie kun tiuj kredoj, tio nomighas
"amasa frenezigho".
Sed pri tio ni parolos pli
detale en la chapitro "Milito kaj Paco".
Normala hejma edukado estas
instruado pri tio kion oni rajtas kaj kion oni ne
rajtas fari en certaj sociaj cirkonstancoj. Char la
psikologoj konstatis ke la eduke lernitaj kutimoj
fiksighas en la infano jam antau la 5-a au 6-a
jaragho, la tiel nomatan bonan socian konduton kaj
kutimojn la gepatroj devas eduke enkonstrui en la
infanan psikon tuj en la komencaj vivojaroj, kiam ne
eblas konvinki ilin per raciaj argumentoj, kial io
estas bona kaj io ne. Sekve, la sola maniero por tio
estas uzi naturajn rimedojn de premiado kaj puno.
Malpermesi kaj puni au stimuli kaj premii. La plej
grava aspekto de la edukado estas la konsekvenceco.
Se oni ion malpermesas, tio chiam devas esti
malpermesita kaj inverse: io permesita chiam devas
esti permesita. Tiel la infana psiko plej rapide
akceptas klarajn leghojn pri konduto, kaj oni ne
konfuzas ghin. Se, kontraue, la gepatroj foje ion
permesas kaj foje la samon malpermesas, la cerbo
konfuzighas kaj ne scias kion konkludi - chu memori
ke tio estas permesita au ne? Tiel la lernado estos
malsukcesa kaj la edukaj celoj des pli. La punoj ne
devas esti rigoraj kaze de neobeo, sufichas ke la
infano chiam klare sciu ke, se ghi faros ion
malpermesitan - tio signifas iun malagrablan
konsekvencon. Klare, la gepatroj devas antau ol naskighas
la infano interkonsenti kion ili konsideras bone
edukita infano, kiujn malpermesojn oni faros kaj
kiujn oni ne traktos kvankam eble la plej multaj en
la chirkauajho tion faras.
Necesas distingi inter
malpermesoj neklaraj (kiujn kauzas la propraj
inhibicioj au la siatempaj nelogikajhoj de la reganta
socia politiko, dogma religio au shtata sistemo,
malhumanaj shovinismoj au rasismoj k.a.) kiujn eble
la gepatroj volos eduke encerbigi al la infanoj mem
ne sciante kial - kaj la klaraj kaj humane necesaj
(kiel konduti al pliaghuloj, kiel konduti en
chiutagaj cirkonstancoj, akiri elementajn higienajn kondutojn,
akiri senton por ordo, deca sinvestado, maniero
manghi ktp.). Chi-lastaj estas la eroj de vera,
ghenerale humana eduko.
Al la edukaj celoj apartenas
ankau la estimo de akirajhoj de antauaj generacioj,
certagrada tradicio kaj fiero pro la atingajhoj de la
medio, de la "patrujo". Sed tiu
pozitiva patriotismo (necesa ke ne chiu nova
generacio eku de komenco ne sciante daurigi konstrui
sur atingitaj scioj de la antauaj generacioj) havas
klaran limon post kiu ghi komencas farighi naciismo
kaj shovinismo. En la momento kiam oni
komencas nur laudi la propran grupon au popolon,
malestime trakti la aliajn, tiumomente komencighas la
kontraua logiko. Tiu eduko kondukas al malamo al
aliaj, provokos malamon de aliaj kontrau si kaj povos
kauzi terurajn konsekvencojn por kompletaj popoloj,
por multegaj homoj kiujn oni oferos por militaj
celoj.