21. SEKSO

Lau la modemaj sciencaj komprenoj la sekso kiel biologia konduto ekestis antau proksimume du miliardoj da jaroj. Tio estis gravega novajho por la vivevoluo. Ghis la apero de la sekso, novaj vivovariajhoj aperadis pro hazardaj mutacioj. La evoluo progresis tre malrapide. Dank al la sekso la organismoj ekkapablis intershanghi grandegajn partojn de siaj DNAA-molekuloj. Tiel ekestis multnombraj novaj variajhoj pretaj por la konkurenc-batalo kaj selekto - kribrilo de la evoluo.

La sekso estas iom specifa heredita bezono, char ghi estas korpa, sed ghi ne rilatas individue al unu sola homo, por ghi estas necesaj du personoj de diversaj seksoj.

Diference de malsato, soifo, forigo de superfluajhoj, che kiuj ekestas negativa sento kiam necesas kontentigi ilin kaj tiu sento devigas nin kiel eble plej rapide efektivigi la bezonon, la seksa bezono kreas la senton per ekstera incito, per proksima cheesto de aliseksa persono. Certaj korpaj partoj de la aliseksulo nin aparte altiras: la kruroj de virino, la rondeca postajho, la elstaraj mamoj, provokaj lipoj. Sed tamen, nur pro tio ne aperas tuj la fortaj seksaj sentoj. Nur la allogo ekestas. Sed kiam ambau - la ulo kaj la ino - kundecidas sekse geighi (interfikighi) komencighas la konata sinsekvo de sentoj kaj per ilia kresko pretighadas la seksaj organoj por la kontentigo de bezonoj anoncataj per fortaj sentoj de manko, bezono. Che la viro pro tiu incito la peniso plenighas per sango kaj ghi farighas firma, granda, por povi penetri en la virinan vaginon. Samtempe, ankau la virina vagino diselastighas kaj komencas sekrecii apartajn sekreciajhojn. Tiu pretighado okazas iom post iom kaj helpas ghin ankau aparta reciproka stimulado - interkisado, karesado de erogenaj zonoj (sekse pli inciteblaj korpaj partoj kiel la seksorganoj, mamoj, lipoj k.a.). Pro chio tio chiam pli kreskas la bezono, la sento kiu neprigas kontentigi tiun bezonon. En la momento kiam tiuj sentoj estas sufiche kreskintaj (ambau partneroj estas forte sekse ekscititaj) komencighas la seksa kunigho (fikado) kiu prezentas la komencon de la kontentigo kaj ghi finighas che la viro per elversho de ejakulajho elvokante fortan senton de plenumita bezono - la orgasmo. Che la virino la orgasmo ankau okazas kiam konvulsias shia vagino kaj la tuta korpo. Sed la orgasmo de la viro kaj de la virino ne koincidas. Chiu el la partneroj aparte orgasmas, kaj se unu el la partneroj ne atentas pri la alia kaj ne komunikas kun la alia, tiu povas post sia orgasmo chesi sekse agadi kaj lasi la alian sen kontentigo. Tio, kompreneble, estas ja malbona por la partnero - simile kiel se iu estas malsatega, vidis la manghon antau si, sed subite ghi malaperis. Tukaze estas bone ke la orgasmighinta partnero daurigu per aliaj rimedoj stimuli la partneron (per manoj, kisado, lango) ghis ankau tiu alia orgasmos.

Pro la fakto ke la seksa agado estas ankau socie kondichita, t.e. la gejunulojn oni edukas per diversaj malpermesoj rilate la sekson (iuj religioj malpermesas la seksan kunighadon antau la geedzigho, gepatroj timigas knabinojn per katastrofaj konsekvencoj se ili gravedighus antautempe ktp.), al ghi forte influas psikologiaj kaj raciaj faktoroj, multe pli ol che aliaj homaj bezonoj. Tial plej ofte la unuaj seksaj spertoj che la plej multaj gejunuloj estas psikologie negativaj. Esperante de la unua seksa akto ion tre specialan, ion superan, tamen timante gravedighon, timante malkovron, timante la nekonatan malsukceson kaj la junulinoj kaj la junuloj tute ne travivas ion kontentigan. Plej ofte ne edukitaj pri sekso, ne sciante ke ili devas atente helpi unu la alian kaj kunordige (interparole) kunlabori, ili rapidas fari la fikon kaj malsukcesas diversmaniere. La knaboj ofte tro rapide ejakulas, la knabinoj pro timoj tute ne pretas akcepti la penison kaj sentas nur doloron kaj timon, ne la ghuon. Nur post certa tempo de komuna vivado (che iuj ech tre longa) oni sukcesas lerni multajn aferojn rilate la seksan kondutadon kiu estos kontentiga por ambau.

Plia karakterizajho de la seksa instinkto estas ke pro la neceso ke cheestu du personoj, ghi ne estas nur elemento de egoismo, sed ankau samtempe de la altruismo, char ghi kontentigas ankau parte la homan bezonon pri societo, kvietigas parte nian timon pro soleco. Tial la seksa agado estos vera plezuro nur se ghi rilatos al psikologia altruisma bezono pri karesoj, tushoj, mildecoj kaj klopodo kontentigi la alian, pensado ankau pri la alia. Nur kiam la individuo seksumanta strebas al kontentigo de la alia persono kaj en tio sentas specialan plezuron, nur tiam la seksumado havas sian kompletan homan funkcion.

Por juna persono estas grave kompreni ke la seksa ghuo ne estas io automata, natura, senpera. Por atingi la plej belajn momentojn en la seksa aktivado oni devas antaue multon lerni kaj liberighi de aro da timoj, samkiel certigi normalajn, kvietajn kondichojn. Kutime la unuaj seksumadoj okazas kashe en strangaj lokoj char oni ne rajtas fari tion hejme, kaj oni ne havas monon por hotelo. Tiaj lokoj au estas tre malagrablaj au nesekuraj pro kio regas timo ke iu rimarkos au vidos la paron en geigho. Tiaj cirkonstancoj ne ebligas normalan psikan staton necesan por koncentrighi nur al karesoj kiuj iom post iom ghustamaniere kondukos al ambauflanka ekscito kaj deziro sukcesigi la orgasmon de la alia. Se al tiuj cirkonstancoj alighas ankau aliaj timoj (pro morala eduko, religia eduko, timo de eventuala gravedigho ktp.), la situacio estas des pli komplika. La viroj pro tiuj timoj povas esti potence malsukcesaj ech ghis tia grado ke iliaj penisoj ne bone firmighas (erektighas) kaj rapidege ejakulas (elshprucas la semon), do, travivas ian duonan orgasmon, pro kiu ili ne povas plu daurigi la seksan agadon. Se tio okazas ankau la sekvan fojon, la viro komencas timi ke tio estas malsano en li kaj ke li malsukcesos ankau la trian fojon. Ju pli li antautimas la malsukceson, des pli certa ghi farighas. Tiam li vershajne ne plu kapablos pensi pri la kunulino, pensos nur pri si kaj per tio totale detruos la belecon de la travivajho por la virino.

La virino same, se shi komencos kun ia ajn timo, bezonos multe pli da tempo por plene liberighi, lasi sin al la sentoj kaj atingi la orgasmon, au tute ne sukcesos travivi ghin. Pro tio en chiuj komencaj seksaj rilatoj ambau partneroj devas kompreni ke ili devas helpi unu la alian por liberighi de la timoj au troigitaj antauesperoj. Dum la seksa agado, oni devas esti tute natura, simpla, lasi sin al la iom post ioma ekscito kaj kunlabori kun la partnero karesante lin-shin, incitante lin-shin malrapide, interparolante pri chio tio, chu li-shi deziras ankorau tiun chi au alian tushadon, enigon de la peniso, kisojn je tiu au alia loko ktp.

Estas tre vershajne ke tre multaj homoj en la mondo neniam travivas verajn plezurojn de la seksa kunvivo kontentigante kaj la korpan bezonon (egoisman) kaj la socian (ghuante en la kontentigo de la partnero). Chefe pro moral-religiaj antaujughoj, malpermesoj, timigoj, ankau pro malricho kaj de ghi kauzita socia malegaleco inter viro kaj virino. En primitivaj medioj viro estas mastro de la virino. Li "uzas" shin por sia plezuro, subkomprenante sub tio sian orgasmon. La viroj plej ofte atingas la orgasmon multe pli true ol virinoj (post 2-5 minutoj) - la virinoj bezonas 15-20 minutojn. Sekve, la viro sukcesas neniam kompreni ke ekzistas por li multe pli granda plezuro se li ne pensus nur pri sia "egoo", sed atentus la virinon - kaj tion li povus nur se li akceptus shin egalrajta al si mem. Kompreneble, same la virino neniam sukcesas kompreni ke ekzistas veraj plezuroj char shi tiel chiam restas objekto. Pri tio ili plej ofte tute ne rajtas paroli. La seksa vivo povas esti vere bela kaj fari la homan vivon vere felicha nur se regas la egalrajteco en la reciprokaj rilatoj, vera estimo ambauflanka, sed ankau se ambau liberighis de antaujughoj kaj timoj trovighantaj en la psikologia tuto de la persono.

Liberighi de diversaj timoj eblas nur, se la chefaj potencfaktoroj forigas siajn malpermesojn - kaj tio estas gepatroj kaj la socia moralo. Tial necesas ke estu interkomprenigho kaj komunikado pri tio kun la gepatroj kaj atenta rilato al la oficiala socia moralo. Se juna knabino ekhavas infanon, shi estos forjhetita de la socio ghenerale kaj travivos plej eble malbonan traktadon (en ekstremaj socioj tiurilate oni ech fizike likvidos tian inon kaj en tre demokratiaj shi suferos minimume tiel ke shi perdos la lernojaron en la lemejo, perdos la eblon plu regule edukighi.) Ankau tiusence vidighas la forta vira privilegio, char viroj kiuj kauzas tian gravedigon preskau neniam estas socie punataj.

Kompreneble, ne chiam individuo apudhavas seksan partneron kaj la seksa instinkto kaj bezono trovighas chiam en ni (Ekde la maturigho. luj seksologoj asertas ke la seksa instinkto certamaniere agas en ni de la vivkomenco). Tial la homoj kiam mankas partnero mem kontentigas sin mekanike kaj helpe de la fantazio (imagante la partneron). Tio nomighas masturbado. Masturbado estas ja ankau tute normala seksa konduto. Nuntempe ekzistas granda industrio de multaj artefaritaj produktoj kiujn kaj viroj kaj virinoj uzas por masturbaj bezonoj au artefaritaj helpiloj por solvi psikologiajn problemojn en la sekso (artefaritaj penisoj, vaginoj, ech kompletaj virinpupoj el plastajhoj k.s.).

La tiel nomata "plej malnova metio" - la putinoj (virinoj kiuj vendas siajn seksservojn al la viroj) - ne estas hazarde tiel nomata. Evidente de praaj tempoj viroj achetadis virinajn servojn kiam ili ne apudhavis siajn edzinojn au ne estis edzighintaj.

Moderna, organizita socio devas zorgi pri ekvilibro inter ekonomia forto kiun ghi povas disponigi al individuo kaj naskokvanto. Malrichaj socioj ne povas kontroli tion. Tial ja ekzistas multaj kontracepciaj rimedoj (kontraugravedigaj). La plej simpla estas la preventilo (kondomo), saketo el kvalita gumo kiun viro metas sur la penison tiel ke li ejakulu en ghin kaj ne en la vaginon. Aliaj estas tiuj kiujn uzas la virinoj: apartaj risortetoj kiujn kuracistoj enmetas en la vaginon kiuj malebligas la gravedigon 80-90% au kemiaj piioloj kiujn la virino devas regule chiutage uzi por esti certa ke ghi efikos. Fine, grava aspekto estas la kono de la ovulacia cikio de la virino. Certa gravedigho estas nur dum proksimume 7-10 tagoj en la mezo de la menstrua ciklo. Proksimume 7 tagojn antau la menstruo, dum la menstruo mem kaj 7 tagojn post la menstruo la gravedigho estas apenau ebla (se la ovulacia ciklo estas regula).

Pro la malsano aidoso kiu plej grandparte estas kauzata infekte per rekta sanga kontakto inter jam infektita kaj neinfektita persono, kaj tio tre ofte okazas dum la seksa kunighado (ja dum la forta frotado de la seksorganoj sufichas eta vundeto che ambau partneroj por ke la sangoj kontaktighu), estas rekomendate ne ofte shanghi sekspartneron. Se oni ekrilatas al nova partnero, estas grave kontroli la sangoteston por esti certa ke tiu persono ne estas infektita de la aidoso-viruso.

Chiam en la homaro ekzistis ankau certa procentajho da homoj kiuj sekse kondutis nelogike. Temas pri la tiel nomataj samseksemuloj. Virinojn kiuj seksumas inter si oni nomas lesbinoj (lau greka insulo Lesbo sur kiu laulegende vivis nur virinoj) kaj la virojn oni nomas pederastoj. Normala homa konduto estas ja tia ke reciproke sin allogas diversseksuloj pro la en nia psiko enkonstruita "programaro". Sed tre ofte okazas ke individuoj en sia juna agho (antau la seksa maturigho au en ghia komenco) travivas certan seksan perturbon. Junaj knabinoj estas duone au plene perfortataj de proksimaj viraj parencoj au aliaj proksimuloj, sentemaj junaj knaboj estas primokataj de pli aghaj junulinoj au virinoj. Ankau ofte tre junaj geedzoj sekse malbone kongruas ne travivante ghuojn sed shokojn. Pro tiuj seksaj malagrablajhoj kaj shokoj travivitaj kun aliseksulo, speciale se tiaj malagrablajhoj okazadas ofte kaj daure, juna persono ekabomenas aliseksulojn. Kiam hazarde renkontighas du personoj de la sama sekso kun tiaj spertoj kaj abomeno al malsamseksuloj, ili psikologie facile proksimigas kaj pli poste ili ankau ekseksumas. Temas ja chefe pri karesado, interkisado kaj tiel provokitaj ekscitoj kaj orgasmo. Che vira paro distingighas tiu kiu ludas la rolon de viro kaj tiu kiu ludas la rolon de virino kaj anstatau virina vagino ili uzas anuson de viro ludanta virinon. Che virinaj paroj samtiel unu el ili ludas la viran flankon, pli aktivan.

En la historio samseksemeco estis kondamnata kaj terure punata. Tiuj homoj devis treege kashi sian seksan konduton. Nuntempe en evoluintaj landoj ili farighas chiam pli normale akceptataj en la socio. Ech oni permesas plurloke oficialan geedzighon inter du viroj au du virinoj. Char en tiaj landoj (kie oni rajtas deklari sian samseksemecon sen timi persekuton) oni povas normale statistiki ankau tiun chi fenomenon, montrighas ke la nombro de samseksemuloj estas ech ghis 10% el la sekse aktiva loghantaro. Nenormalajho (malsaneco) estas konsiderata se iu fenomeno ampleksas ghis 2% de la loghantaro. Sekve, la samseksema konduto ne povas esti konsiderata kiel nenormalajho, sed kiel akceptebla konduto de minoritato, de homoj kiuj ne uzas sian seksecon por reproduktighi, sed nur por ambezonoj kauze de malfelicha seksa vivo en sia komenca seksa aktivado.

<< >>