12. GLORO KAJ HISTORIO

Kiel la interna psikologia bezono al potenco reprezentas tiun parton de la homa psiko kiu kontentigas la egoismon (defendas la individuon ech se koste de aliaj individuoj), tiel la gloremo prezentas tiun parton kiu kontentigas la altruismon.

Strebante al gloro homoj pretas oferi sian vivon por iu idealo au por aliaj homoj. Strebante al la potenco la homoj pretas oferi aliajn vivojn (mortigi, sendi ilin al la morto). Por vere akiri certagradan gloron (famon pri bono kiu postvivos la realan vivodauron de individuo pli au malpli longe, en pli au malpli granda teritorio) la homo devas fari iun esceptan agon por kiu necesas speciala strecho kaj longa laboro au fari multajn agojn kiuj kune prezentas iun specialan valoron, esceptan verkon. La homoj estas konsciaj pri tio. Tial tiuj kiuj strebas al vera gloro multege laboras, multege klopodas kaj sincere deziras efektivigi ion kio estos utila por aliaj. Ech klopodantoj en sportoj kiuj volas superi aliajn homojn, venki - ne celas malbonigi ion au iun, sed celas admirigi amasojn da homoj per sia lerto kaj forto kiun li au shi akiris per longa, persista ekzercado. Esence estas klare ke strebi al la potenco signifas strebi al mallaboremo, al privilegio, povo ordoni, al kontentigo de sia persona avantagho, kaj strebi al la gloro signifas strebi al laboremo, al sindedicho por aliaj, al kontentigo de sia bezono pri altruismo.

Tamen, char la homo ja enhavas ambau bezonojn, tiuj du celoj chiam estas intermiksitaj. La unuopuloj diferencighas per tio kia rilato en ili estas inter ilia mi ("ego") kaj aliaj ("alter"), luj posedas multegan "egoon" kaj malmultegan altruismon, aliaj inverse. Tial estas ofte malfacile distingi. Ekzemple, iu profesia soldato strebas al la gloro estante preta morti por la patrujo, aliflanke li pretas ordoni al homoj iri tien kie ili mortos por ke savighu li - la chefo.

La individua konduto tiusence ankau tre dependas de la cirkonstancoj. Eble iu en pacaj kaj normalaj cirkonstancoj estas esence altruisma: laborema, malavara, strebanta al celoj utilaj por aliaj - sed eble ghuste la sama persono en malbonaj cirkonstancoj (krizo, milito, mizero) montrighos esence egoisma - anstatau savi sian proksimulon, perfidos lin au fughos, anstatau dividi sian panpecon, sekrete ghin traglutos. Same inverse: povas okazi ke iu egoisto dum pacaj tempoj montrighos altruista en krizaj tempoj. Krome, necesas distingi inter gloro kiel pozitiva fenomeno kaj famo kiel negativa. Fama povas farighi ankau psike malsana ambiciulo pro escepte teruraj agoj. Hitler au Al Capone estas famaj homoj. Neron au Stalin. Sed ili ne estas gloraj. Ilia famo estas iaspeca kontraugloro. Por ke ni sciu kio estas malhoma, malhumana, kio estas ekstreme malakceptebla, ni devas memori ankau pri la agoj de tiaj homoj. Sed ekzistas ankau miksajhoj: homoj gloraj kaj famaj pro faroj malbonaj. Chu ne Napoleono au Aleksandro la Granda, chu ne Petro la Granda (rusa) kaj multaj t. n. grandaj politikistoj, imperiestroj kaj militkomandantoj, chu ili ne estas ekzemploj pri tio? Oftege ili estis kruelaj kaj malhumanaj, sed ili enkondukis multajn gravajn novajhojn en teritorio de sia potenco kiuj pli civilizigis la popolojn en la shtatoj en kiuj ili regis au kiujn ili konkeris.

La historio estas scienco pri potenco kaj gloro, pri memorindaj okazajhoj en la homara pasinto kiu devus instrui al ni el inter la famagoj distingi tiujn kiuj estas gloraj kaj kiuj fiaj.

Tamen, la historion verkas la venkintoj. Inter ili plej multaj estas tiuj kiuj pli ol averaghe mem strebas al potenco (ankau en la senco ke historiistoj volas personajn avantaghojn flatante la momentan potencan reganton) kaj ili skribas kaj instruas la malveron. Do, la historio ne chiam veras. Plej veras tre malnova historio, char ghin neniu plu volas "plibeligi", el fiagoj fari gloragojn. Sed ghuste tiu historio jam estas tiom tempe malproksima ke ne eblas korekti la jam skribitajn dokumentojn, char ne plu eblas trovi aliajn spurojn kiuj atestus chu la oficiale skribitaj traktajhoj estis veraj au falsaj. Do, atentu! Chiu individuo mem kritike traktu la historion kaj konkludu surbaze de logiko. Malgrau tio la historio estas grava scienco. Studante la konduton de socioj, shtatoj kaj potenculoj dum longa tempo oni povas lerni pri la homa karaktero kaj konkludi pri la maniero kion fari por eviti malbonan rezulton de la nuna politiko.

<< >>