2. UNIVERSO

La horno estas nur kreajho de la naturo kaj, kvankam sufiche perfekta, tamen tre limigita per sia cerbo kaj sia vivdauro. Nia cerbo ne povas kompreni la senfinecon kiu estas karakterizo de la Universo. Tion ni povas nur science difini, sed ne kompreni, char ni mem havas nian komencon kaj finon kaj chio kion ni konas kaj komprenas havas sian komencon kaj finon. La universo kiel tuto ekzistis chiam kaj ekzistos chiam. Ghi estas senfina lau la tempo (dauro) kaj senfina lau sia spaco (grandeco). Kompreni ni povas nur parton de tiu senfineco, tiun spacan parton kiun ni iel povas vidi kaj tiun tempan parton kiun ni lau diversaj spuroj povas tempe difini. Do, por ni konata parto de la Universo estas nia konata Kosmo - videbla parto de la spaco. Ghi konsistas el grandega kvanto, sed tamen mezurebla, da galaksioj kaj stelsistemoj en ili. La astronomoj rimarkis ke chio movighas for de iu centro, ke la galaksiomiriado de nia Kosmo movighas tiel ke shajnas kvazau la Kosmo disvastighadus kaj iom post iom malproksimighas chio de chio. La disvastighado aspektas tiel kiel aspektas punktoj kiujn ni desegnas sur balono kaj blovas en ghin. El tio oni konkludis ke antau proksimume 15 miliardoj da jaroj eksplodis iu materio kondensita, disfalis je eroj kaj de tiam la Kosmo kreskas kaj disvastighadas. La momenton de tiu eksplodo kiun oni nomas La Granda Eksplodo (angle: The Big Bang) oni konsideras la komenco de nia Kosmo. La "komenco" chi tie havas la signifon ke en tiu momento kaj la tempo kaj la spaco ekakiris sian fizikan signifon, ighis difineblaj kaj mezureblaj. Pli true ili "ekzistis", sed estis ekster la nuna fiziko de la tempa kosmo. La materio kiu disvastighadas konsistas el galaksioj kaj ili ankau havas centron kiu turnighas kaj chirkau ghi trovighas miriadoj da stelsistemoj. luj galaksioj pro sia rotaciado formas vostojn kiuj estas des pli maldensaj ju pli for de la centro estas iliaj partoj.

En la centro de galaksio estas pli kompakta ardeganta maso kun neimageble altegaj temperaturoj. Tiuj stelsistemoj kiuj estas sufiche malproksimaj de la centro havas planedojn jam sufiche malvarmajn sur kiuj povas esti kondichoj necesaj por la vivo. Ekzemple, nia Sunsistemo trovighas proksimume je distanco tri kvaronvoje inter la centro kaj la fino de unu el la vostoj de nia galaksio kiun ni nomas La Lakta Vojo. Stelsistemoj ja konsistas el centra ardanta stelo chirkau kiu tumighadas certa nombro da planedoj. En nia Sunsistemo nur sur la Tero regas kondichoj kiuj konvenis por ekesto de la vivo. La temperaturo ne tro grandas kaj ne tro malgrandas, trovighas la akvo kaj la oksigeno.

La distancoj en la Kosmo estas grandegaj kaj ni mezuras ilin per lumjaroj. Unu lumjaro estas distanco kiun oni pasus dum dauro de unu tera jaro, se oni veturus per la rapideco de la lumo (300000 kilometroj dum sekundo). La plej proksima stelo rilate nian Sunon, Alfa Centauri, estas proksimume 4 lumjarojn for de ni. Sekve, la distanco inter ni kaj la galaksia centro estas kelkdek mil lumjaroj kaj la distanco inter nia galaksio kaj iu el la plej proksimaj al ni estas milionoj da lumjaroj. Tamen, ni scias chion tion char la nuna tekniko ebligas ke per tre grandaj kaj aparte konstruitaj teleskopoj eblas vidi tre malfortajn lumfontojn. Perokule ni vidas multajn stelojn en la chielo, sed ni ne distingas ke inter ili kelkaj ne estas steloj sed kompletaj galaksioj. Per teleskopoj oni bele tion rimarkas. La steloj kiujn ni vidas propraokule estas nur steloj el nia galaksio kaj kelkaj plej proksimaj galaksioj mem. Planedoj ne estas videblaj krom tiuj de nia Sunsistemo char ili ne havas propran lumon. Tiuj de la Sunsistemo estas videblaj nur tial ke ili estas sufiche proksimaj al ni kaj videblas pro la sunradiaj reflektoj de ili.

Per diversaj kemiaj metodoj esplorante diversajn fosiliojn oni povas mezuri la tempon kiam ili vivis au kiam ekestis iu arkeologiajho, au terajho. Tiel oni kalkulis ke la Tero (kaj la Sunsistemo entute) ekestis antau proksimume kvin miliardoj da jaroj. Unue la Tero estis varmega lafobulo, postrestinta parto de la Suno. Dum chirkau du miliardoj da jaroj ghi malvarmighadis ghis la surfaco komencis ekhavi shelon ne plu el lafo. Tiam sur la surfaco estighis akvo, pro la konvena temperaturo). Kaj jen iam antau 2-3 miliardoj da jaroj en la akvo ekestis unuaj cheloj de la vivorganismo. De tiam ghis nun dauras la procedo de evoluado dum kiu ekestadis iom post iom chio viva al ni konata kaj tute laste - ni mem, ghis nun la plej perfekta organismo. La unuaj spuroj de homeska estajho datas de antau 4 milionoj da jaroj kaj la unuaj "homoj saghaj", estighis iam antau 50.000-100.000 jaroj. Kaj nur de antau 7000-8000 jaroj la homoj evoluis ghis tiu grado ke ili komencis skribi. De tiam ni sekvas la periodon de la homara historio. Sekve, la konata homara historio sur la tempolinio, se ni prezentus la tempon de la ekesto de la unua viva chelo ghis nun (tri miliardoj da jaroj) per unu kilometra longo, estus nur la du lastaj milimetroj. luj kalkuloj baze de astronomiaj esploroj diras ke nia Sunsistemo mortos post proksimume kvin miliardoj da jaroj (nun ni estas en la mezo inter la ekesto kaj la fino) tiel ke la Suno subite komencos grandighadi - traglutos chiujn siajn planedojn farighante grandega stelgiganto. Poste ghi ech eksplodos. La steloj tiamaniere konstante shanghighas kaj finfine mortas (ighas etaj nanoj au nigraj truoj au neutronaj steloj).

Kaj la tempo de dauroj de la stelsistemoj estas multmiloble malpli granda ol tiu de la galaksioj, samkiel la dauro de la galaksioj estas multmiloble malpli granda ol tiu de la al ni konata Kosmo. Tamen, kvankam chio ekestas, dauras, malaperas (transformighante al to alia), tiu chi dinamismo ne havas sian komencon kaj ne havas sian finon. La Universo, do, estas tempe kaj space nelimigita, senfina, kvankam ni ankorau ne scias chu la Universo post longega tempo reiros al la komenca stadio tiel ke chio rekomencighos en formo de alia Universo.

<< >>